Dum la lastaj tagoj mi ricevis plurajn mesaĝojn petante partoprenon en kampanjo por nombri la tutmondajn esperantistojn. Mi ne enskribiĝos tie, kaj mi volas klarigi kial, ĉefe ĉar tio koincidis kun mia legado de libro pri nombroj kaj statistikoj, kiu inspiris min verki aliteman tekston en la hispanlingva parto de mia blogo.
Mi konsentas ke la nombrado tre gravas. Kiel mi jam skribis en alia teksto en kiu mi parolis pri profesieco en nia movado, “kio ne estas kontoj, tio estas rakontoj”. Nepras ke ni konu kiom da esperanto-parolantoj ekzistas, kaj tute racias ke ĵurnalistoj aŭ aliaj scivolantoj pridemandu nin pri tio. Sed samtempe, ĉiu kiu iom konas pri statistikoj, scias ke nuraj nombroj, sen kunteksto kaj sen eksplikoj, diras nenion.Ili estas pli ol malbonaj rakontoj.
Pri tio temas grandparte la libro kiun mi aludis, “La tigro kiu ne estas”, de la britiaj Michael Blastland kaj Andrew Dilnot, antaŭaj respondeculoj de la radiprogramo “Pli aŭ malpli”, de la radistacio BBC. La programon, nun direktitan de Tim Harford, aŭtoro de la libro “La kaŝita ekonomikisto” kaj ĵurnalisto de la Financial Times, mi kelkfoje aŭskultas kiel podkaston, ĉar ĝi tre rigore kaj sprite pritraktas temon kiu devus tre gravi por ĉiu informserĉa civitano: la nombroj ĉe la publika debato. Kiom da gejaj personoj ekzistas, ĉu estas pli sekure vojaĝi kun kasko, ĉu la deficito estas eltenebla, kiom gajnas la diversaj tavoloj de la socio kaj kiomajn impostojn ili pagas. Apenaŭ ekzistas io pli grava kiam oni volas esti konscia partoprenanto de la socio, kaj tial ekzistas tiom da riskoj ke oni manipulas vin se vi ne konas la nombrojn, kaj vi ne kapablas interpreti la nudajn ciferojn. Se vi havas aliron al la libro aŭ similajn verkojn en via lingvo, mi vigle rekomendas ĝian legadon.
Kelkfoje, kiam oni konscias pri la ebleco manipuli la nombrojn, multaj retiriĝas en sian konkon kaj emas malatenti ilin. Do, oni ekparolas pri kvalito, aŭ oni nur aŭskultas la rakontojn. Tio estas eraro: kvalito kaj rakontoj gravas, sed kompleta informado postulas kaj konon de nombroj kaj kapablon ilin analizi.
La ĉefa kriterio kiam oni analizas nombrojn estas konscii pri la koncepto de necerteco. Tio por mi estas la plej frapa konstato kiam mi diskutas pri kontoj: homoj ĝenerale ne rimarkas ke ĉiu nombro havas intervalon kiu limigas ĝian akuratecon, kaj oni emas aŭ tute blinde kredi en la nuda nombro, aŭ tute malfidi ĝin. Mi tamen, pro mia fako, estas ege konscia pri tiu koncepto: jam en la unua semajno de mia universitata kariero (Fiziko) profesoroj insistis ke nombro sen intervalo de necerteco estas tute sensenca. Mi preskaŭ ĉion forgesis pri miaj studoj, sed tiu koncepto restas ĉiam miakape. Mia sperto, kiam mi diskutas kun homoj el aliaj fakoj, ĉefe humanecaj, estas ke ili ne komprenas ŝajnan paradokson: ke scienco ĝenerale, kaj fiziko speciale, estas tiom potenca, ĉar ĝi tiom forte konscias pri la limoj de sia ekzakteco. La necerteco igas sciencon pli trafa, ne male.
Revenante al Esperanto, jen kial mi ŝatas la kalkulon de esperantistoj kiujn siatempe faris Jouko Lindstedt (kvankam, strange, mi ne trovas ĝin inter la bibliografiaj indikoj de lia retpaĝo). La referenco al grandoordo, kaj ne la nuda numero, pli bone reliefigas nian necertecon. Kaj krome ĝi bone montras la diversojn gradojn de konado de la lingvo.
Ŝajnas al mi ke ni esperantistoj ankoraŭ ne estas tre konsciaj kiom gravas esplori la nombrojn. Inter ni, apenaŭ nur Lu Wunsch-Rolshoven serioze analizadas nombrojn, kaj eltiras valorajn konkludojn pri ĝi. Al li ŝuldiĝas plejparte la tre datumdonaj artikoloj de Vikipedio pri Statistiko de Esperantujo kaj Nombro de Esperanto-parolantoj, kaj la artikolon kiu utiligas la censon en diversaj landoj por doni impreson pri tiu aspekto, kiun antaŭ nelonge publikigis Libera Folio. Ili krome bone montras la necertecojn en la nombrado kaj eĉ en la difino.
Ĉar ne ĉiam estas klare scii kiu estas esperantisto, same kiel ne evidentas kiel kalkuli la nombron de samseksemuloj eĉ se oni faras enketojn aŭ nombradojn.
Ne fidu do unuopajn nombrojn. Jen kial mi ne partoprenos en la nombrado de ajna retpaĝo, eĉ bonintenca. La fina kalkulo bedaŭrinde neniom signifos, eĉ ne kiel rakonto.