La esprimo «con mucha cara» signifas en la hispana laŭlitere kun multe da vizaĝo, sed fakte estas pli bone tradukebla kiel kun malmulte da honto, kun tro da aplombo. Ĝi estas la titolo de la sekcio kiu okupas la lastan paĝon de la kajero pri Madrid de la ĵurnalo «El Mundo», la dua plej disvastigata en Hispanio. Temas pri intervjuo, ne tre serioza, pri aferoj interesaj aŭ kuriozaj, kaj fokusigita ankaŭ sur la persono mem.
Hodiaŭ la afero estis esperanto, kaj la persono… mi mem. La rezulton vi povas trovi tie ĉi (alklaku la bildon por vidi ĝin pli bone). La neformalecon vi povas konstati jam ĉe la foto, kaj ankaŭ ĉe la titolo, kiu aludas al la ekzisto en Esperantujo de urbo pri kiu oni rakontas ŝercojn (en Hispanio tiu estas la menciata Lepe, en Esperanto temas kompreneble pri Bervalo). Se vi komprenas la hispanan, mem juĝu.
Mi mem ne estas malkontenta, eble ĉar mi atendis ion pli misan. Unue, mi timis sensukan historion, ĉar mi certas ke aliaj amikoj havus pli interesajn aferojn por rakonti, sed finfine neniu alia kuraĝis kaj mi mem (aplombe aŭ senhonte) devis okupiĝi pri la afero. Poste mi timis eĉ pli grandan fokusigon pri banalaĵoj, aŭ iom negativan pritrakton, ĉar la ĵurnalisto aspektis iom tro skeptika. Sed finfine ŝi faris tre profesian laboron, neniom troigis kaj certe nenion ŝanĝis aŭ manipulis. Fakte, se iu aparta frazero ne estas tro lerte esprimita, pri tio mi mem kulpas.
Nur pri unu afero mi ne kulpas: la foto!