6 comentarios

  1. Mi akompanas tiun diskuton pri hispana senato. Sed mi ne komprenas la rolon de Senato en Hispanio.Ĉu ĝi estas pli simila al usona Senato aŭ al la angla «ĉambro de lordoj»?

  2. La hispania Senato devus teorie pli simili al tiu usona, sed en la praktiko, pro malbona disvolvo de la balota leĝo, ĝi estas eĉ pli maltaŭga ol la ĉambro de lordoj.

  3. Interese. Ĉu la vaska vere estas pli malfacile lernebla ol aliaj eksterhindeŭropaj lingvoj? Demokratia sed malrapidiga sistemo estus intertraduki inter ĉiuj hispanujaj lingvoj. Pli facila sistemo estus enkonduki Esperanton, sed tio ĉiam renkontas kontraŭbatalon.

  4. Keith: fakte, la intertradukado estas ĝuste la sistemo kiun oni utiligis en lasta sesio kaj oni uzos ĝin pli-malpli ofte. La kritiko kiun oni faris estas la kosto, kiun multaj konsideras nenecesa, ĉar ja ĉiuj komprenas la hispanan, kaj parolas ĝin en la nesolenaj renkontoj en koridoroj aŭ kafejoj. Kompreneble, la kosto ne estas vere tiel granda, kaj mi pensas ke temas pri preteksto, sed tiel estas. Ĉiukaze, kiel mi diris, la traduko ne nepras krom en la kazo de la vaska/eŭska.

    Mi ne povas kompari kvante la malfacilecon de tiu ĉi kun similaj ekzemploj de nehindeŭropaj lingvoj. Sed mastri ĝin ja estas sufiĉe malfacile (mia edzinjo ĝin studis antaŭlonge kaj konfirmas ke ne temas pri bagatela afero por nelingvemuloj). En la vaska aŭtonoma parlamento oni uzas tradukadon.

  5. Bone, mi ankoraŭ ne komprenas la rolon de hispania senato. Kompreneble hispanoj estas kontraŭ la plurlingvismo en Senato, unue, ĉar kontraŭi ion ajn estas nacia sporto de iberoj, due ĉar Hispanio estas imperieto. En imperioj, iuj popoloj estas nature «superaj» al aliaj. Male al Italio kaj Germanio, en Portugalio kaj Hispanio, Salazar kaj Franco ne suferis konvinkan malvenkon, kaj faŝisma diskurso daŭras. Homoj tie ripetas vortojn de mortaj diktatoroj eĉ sensenti.

  6. Nu, Roberto, kion diri? Post via komento mi aliris la retejon de la brazila Senato, por koni pri la uzo de la aliaj brazilaj lingvoj. Eble mi malbone serĉis sed nenion trovis. Ĉu mi devas dedukti ke Brazilo estas imperio kaj ke la brazilaj generaloj ne suferis konvinkan malvenkon kaj la faŝisma diskurso daŭras? Ne, mi ne ŝatas ĝeneraligi pri naciaj trajtoj, kaj juĝas homojn individue.

    Sed eble vi nur deziris iom provoketi…

Los comentarios están cerrados.