Subite hispanianoj reagis. Por mi kaj por multaj aliaj, la plej frapa aspekto de la nuntempa situacio en Hispanio, kie ni suferas grandan ekonomian krizon, kaj subite altiĝis la senlaboreco, kaj kie la politika etoso estas sufiĉe streĉa, estas ke la reago de la civitanaro estis surprize milda kaj kalma. Oni klare povas sensi la streĉon, la surdan proteston, la malfidon al la politikistoj, la povuloj kaj la institucioj, sed la veraj protestoj estis surprize malabundaj. Kolektiĝis multege pli da homoj en la festoj pro sportaj venkoj ol en la sindikataj alvokoj al manifestacio. Fakte, mi plurfoje diris, kaj ne ŝerce, ke la sporto kontribuis al la narkotado de la konsciencoj, kvankam probable pli influis la ankoraŭ sufiĉa socia protekto (ŝtata kaj familia), kaj la manko de vera organiza teksaĵo ekster la tre senprestiĝaj politikaj movadoj.
Sed nun subite tiu streĉiteco eksplodis. Eble influis la konstato pri la manko de solvo en la politika areno, pruvite de la tro malaltnivela balota kampanjo por la morgaŭaj elektoj al municipaj kaj regionaj institucioj. La socialista partio, nun en la registaro, montris denove ke ili apenaŭ havas ion dirindan kiam ili dekretis el la centra registaro fortan malkreskon de la sociaj mezuroj. La opoziciaj konservativuloj ne vere havas alternativon, ĉar ili agas same en la registaroj kiujn ili kontrolas. Ambaŭ partioj ne sukcesis (aŭ eĉ ne klopodis) lukti kontraŭ sia propra korupto, kaj ne montris veran deziron ŝanĝi la politikan staton.
Do, movado spontanea, gvidata de junuloj, organizita rete, sukcesis ludi noton kiu iel influis la silentan socion, kaj rapide firmiĝis. Kaj do, eble vi jam vidis en la komunikiloj, la placoj de ĉiuj urboj en Hispanio, pleniĝis de homoj sub la devizo «Reala demokratio, jam!».
Kion ili volas? Nu, ne estas klare. Estas multe pli klare kion ili ne volas. Vi povas legi rekte en Esperanto unu el pluraj manifestoj aperintaj, tiun de la koncentriĝintaj en Madrida «Puerta del Sol» (placo «Sunpordo», la teoria centro de la lando, almenaŭ por ŝoseaj kalkuloj). Kvazaŭ ili volus sekvi la alvokon jam faman «Indignu!», laŭ la samnoma libro tiom furora ne nur en Francio, kaj nun legebla en Esperanto.
Mi havas iajn dubojn pri pluraj aspektoj de la movado. Inter alie, mi malfidas iujn el la plej frapaj kontraŭpolitikaj sloganoj kiuj foje aŭdiĝas. Mi ankaŭ timas ke post la balotoj la movado dissplitiĝos inter tiuj kiuj volas ĝin daŭrigi, kaj la homoj atendantaj pli adekvatajn momentojn, kaj do la rezulto povas esti iom ĥaosa, kaj eble eĉ kontraŭefika. Sed neniu povas dubi ke la fakto mem ke ĝi okazis estas pozitiva. Nun neniu povas aserti ke junuloj pasivas, kaj ke ili akceptos ĉiun ajn decidon de la aŭtoritatoj, eĉ se pli rekte kontraŭsocian. Ne, la politikistoj, novaj kaj malnovaj, devos almenaŭ kalkuli ke la risko je socia eksplodo ne estas neglektinda.
Kaj mi ankaŭ ĝojas ke la respondo estas nepre demokratia: ĝis nun malferme ekstremdekstraj kaj netoleremaj movadoj nur havis marĝenan influon en la ĝenerala politiko en Hispanio, sed mi timis (kaj ankoraŭ iom timas) ke la malkontentuloj povus esti altirataj de ksenofobiaj alvokoj. Estas bone ke alia alternativo prenis la iniciaton. Eĉ se tiu alternativo devas ankoraŭ solidiĝi.