La ekspozicio pri Esperanto, kiu dum pasintaj monatoj trairis diversajn urbojn de Hispanio, nun alvenis miaurben. Alkorkono (Alcorcón) estas ducentmila urbo tuj apud Madrido, kaj en unu el ĝiaj kulturcentroj estas nun viziteblaj diversaj paneloj pri la lingvo kaj la movado. La teknikaj kondiĉoj ne estas la plej adekvataj, sed mi esperas ke ili altiros scivolemon. Ili certe plaĉis al la virino kiu aperas en la foto, kiu certe estas objektiva pri tio 😉
Aperis iom da informado en loka ĵurnalo, kaj hodiaŭ mi mem estis intervjuita en loka televido. La programo estos elsendata venontsemajne, kaj tiam mi informos pri la preciza reta adreso. Krome, la ĵaŭdon mi organizis prelegon en la sama kulturcentro. Se vi loĝas proksime, ne hezitu akompani min.
Ŝajnas ke iam antaŭlonge estis grupeto de esperantistoj en la urbo, sed ili malfondiĝis antaŭ mia alveno tien ĉi. Eble tio povas esti okazo revivigi ioman movadon en tiu suda areo de madrida regiono, kie la koncentriĝo de homoj estas tre alta, kaj kie la kultura vivo ĝenerale ne montras altajn ŝancojn, pro la troa dependado de la ĉefurbo mem.