Kiel mi rakontis en pasinta blogero, okaze de la ekspozicio kiun ni organizis en mia urbo, Alkorkono, mi estis intervjuita en loka televido Sur Madrid TV.
La intervjuo estis sufiĉe longa, kaj mi pensas ke interesa por interesiĝantoj pri la lingvo, kaj eblas ĝin spekti ankaŭ per la reto. Fakte, mi enŝutis ĝin en la hispanlingva blogero, sed ne konsideris necesa fari tion ankaŭ en la esperanta. Tamen, laŭ komentoj de amikoj, ŝajnas ke ĝi ankaŭ povas esti interesa por iuj nehispanlingvanoj, eble kiel kuriozaĵo. Do, jen ĝi:
[forstrekita]
Sed nun mi konfesu alian aperon, certe iom malpli fierindan. Kiel mi diris, la ekspozicion ni komplementis per prelego. Ĝi ne estis multe anoncata, kaj okazis en nova kulturejo, kaj do ĝi estis sufiĉe fiaska, laŭ la partopreno de homoj. Sed meze de la parolado, tute neatendite aperis tre juna filmisto de la sama televido, kaj komencis registri por raporto.
Ĝuste nun mi rimarkis ke ili prezentis la rezulton en sia retejo. Ĝi estas nekredeble fuŝa: ili apenaŭ muntis la pecojn, kaj post ne tre kvalita, sed almenaŭ spektebla enkonduko, montriĝas pluraj minutoj kun mia parolado… sen sono! Nu, mi enmetas la raporton tien ĉi, por ke restu registriĝo, sed mi ne rekomendus ke vi spektu ĉion, krom se vi estas mia panjo 😉
[forstrekita]
Por ke vi vidu ke ne nur esperantistoj estas fuŝuloj. Mi nur esperas ke oni ne elsendis ĝin televide… aŭ almenaŭ ke neniu najbaro spektis ĝin.