En la debato kiun Jorge Camacho kaj Renato Corsetti havis en pasinta Kongreso en Eskorialo, pri kiu mi jam komentis antaŭe, okazis amuza momento, utiligita por la video resumanta la kongresajn erojn. En iu momento Renato asertis ke ambaŭ konsentas pri diversaj lingvaj aspektoj de Esperanto, kaj specife pri la uzo de la sufikso -ujo, por krei landnomojn. Ĝuste tiam mi atentigis ke… mi malkonsentas.
Sed mi prenis tre serioze mian rolon kiel moderiganto, kaj do preferis ne plu konduki la diskuton al tiu temo. Fakte, la debato neeviteble tro longe fokusiĝis sur la t.n. neologismojn (pri kiu ankaŭ mi preferis ne multe esprimi mian opinion, kiun vi povas trovi en mia eseo «La normala lingvo»), kaj iom malpli ol dezirinde pri la movado, kaj do mi lasis la aferon tie estingiĝi.
Sed mi revenas nun. Mian vidpunkton mi jam longe komentis en alia teksto de mia malnovstila blogo. Sed mi deziras reveni ne nur ĉar eble iuj ne legis ĝin, sed ankaŭ ĉar la ŝanco revenis post la intervjuo al Renato en Radio Vatikana (specife en tiu ĉi mp3-a dosiero, post minuto 7), en kiu li denove eksplikas sian pledon por uzo de ujo por la nomo de landoj. La argumentado ŝajnas al mi tiel ĥaosa, ke finfine mi supozas ke li nur konvinkas konvinkitojn.
Unue, li asertas ke Zamenhof fakte proponis komence sistemon simplan, en kiu la nomoj de ĉiuj loĝantoj devenas el la nomo de la lando. Ĝuste tio kion mi defendas! Sed poste li estis konvinkita de eŭropaj parolantoj trempitaj de naciismo por kiuj tio estis tro avangarda. Nu, mi ne scias ĉu tiu unua propono estis historie vera, sed mi ja antaŭe citis liajn vortojn (en la ĉiam konsilindaj Lingvaj Respondoj) ke iam ni revenos al sistemo en kiu la etneco ne plu gravos:
«Pli aŭ malpli frue venos eble la tempo, kiam ĉiuj Eŭropaj landoj ricevos nomojn neŭtrale geografiajn»
Sed ĉefe, la ekspliko de Renato montras per preskaŭ nur du frazoj kian kaĉon ni havas en la sistemo. Jen en minuto 7:25 li diras ke en la sistemo kun -ujo la loĝanto loĝas en la lando kaj en 7:45 li tion eksplikas per la frazo Germano en Germanujo, sed tuj sekve li memorigas ke homoj kiuj loĝas en Rusujo povas ne esti rusoj, sed rusujanoj. Nu, se la ĉefa pledanto por sistemo laŭdire simpla ne kapablas ekspliki ĉu ĉiuj loĝantoj de Rusujo estas aŭ ne rusoj, estas evidente ke la vorto nur respegulas mondpercepton kiun ni devus forlasi tuj, almenaŭ en memproklamita internacia neŭtrala lingvo.
Mi simple diras Rusio por la lando kaj rusianoj por la loĝantoj (ĉiuj). Ekzistas krome la rusa lingvo kaj ruslingvuloj (aŭ simple rusuloj, se necese). Sed temas pri du malsamaj radikoj (rus- kaj rusi-), evidente kun rilato etimologia, sed ne geografia kaj neniel politika, kiel mi insistis aliloke.
Pli simple, pli juste, pli neŭtrale kaj pli internacie. Eĉ Renato kaj Jorge devus tion agnoski.