{"id":1007,"date":"2014-06-08T23:56:53","date_gmt":"2014-06-08T21:56:53","guid":{"rendered":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/?p=1007"},"modified":"2014-06-10T23:33:08","modified_gmt":"2014-06-10T21:33:08","slug":"ventoj-el-pollando","status":"publish","type":"post","link":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/2014\/06\/ventoj-el-pollando\/","title":{"rendered":"Ventoj el Pollando"},"content":{"rendered":"<p>De kiam ni (en <a href=\"http:\/\/www.esperanto.es\/\">HEF<\/a>) komencis programi muzikon en la hispanaj kongresoj, kaj \u011di fari\u011dis unu el\u00a0 la plej \u015datataj eroj, kaj de kiam oni komencis registri la koncertojn kaj <a href=\"http:\/\/www.youtube.com\/user\/esesperanto\/playlists\" target=\"_blank\">enretigi<\/a> ilin, konstanta mia penso estis: \u00abTio \u0109i devus aperi en <em><a href=\"http:\/\/www.podkasto.net\/\">Varsovia Vento<\/a><\/em>\u00ab. Jes, tiu podkasto kiu fakte fari\u011dis la trafenda vojo se oni volas koni tion, kio novas \u0109e la esperanta muziko, fakte la plej dinamike evoluanta parto de nia kulturo.<\/p>\n<p>Finfine la revo efektivi\u011dis: vi nun povas \u011dui pecojn de nia lasta <a href=\"http:\/\/www.esperanto.es\/kongreso\" target=\"_blank\">kongreso<\/a> en la varsoviaj ondoj. Ne nur muzikerojn, kiuj cetere jam anta\u016de troveblis en la <a href=\"http:\/\/www.youtube.com\/user\/esesperanto\/\" target=\"_blank\">videa kanalo de HEF<\/a>, sed anka\u016d intervjuojn kaj aliajn sonscenojn. Nepre vizitu la adreson de <a title=\"Varsovia Vento\" href=\" http:\/\/www.podkasto.net\/2014\/06\/04\/la-101a-elsendo\/\" target=\"_blank\">la 101-a podkasta elsendo<\/a>, kaj vi trovos en tiu \u0109i momento la unuajn du partojn (tuj nun venos la tria). La bon\u015danco \u015duldi\u011das al la \u0109eesto de niaj mirindaj Marketa kaj Vinga, kiuj agis kiel ambasadoroj de la skipo, surbendigante la materialon kaj prezentante la rolintojn, kaj al la posta lerta prilaboro de Irek kaj la ceteraj kunlaborantoj.<\/p>\n<p>Anka\u016d mia vo\u0109o aperas tie dise, kaj en aparta intervjuo, iom \u0109e la komenco de la unua parto. Mi ne povas taksi, \u0109ar evidente por mi \u0109iam strangas a\u016dskulti min mem (mi supozas ke tio sama okazas al preska\u016d \u0109iuj), sed vi tre probable trovos ke mi aperas <em>prezidantece<\/em> en la komenco, sed mi iom post iom malstre\u0109i\u011das kaj fini\u011das per la\u016dta kunrido. Ja bona etoso.<\/p>\n<p>Iamaniere tio povas montri\u011di bona indikilo de la tuta kongreso, ja la bona etoso fari\u011dis \u011denerala trajto de la tuta renkonto, same kiel la \u015dancelo inter <a href=\"http:\/\/www.youtube.com\/watch?v=AliL_Y-lrYk\" target=\"_blank\">la mo\u015dta prezidanteco<\/a> kaj la sen\u011dena \u011duo karakterizis mian propran sperton. Fakte, mi nun tre beda\u016dras ke mi ne blogis anta\u016de pri \u011di. Tro multaj aliaj taskoj igis min forlasi tiun \u0109i blogon, malgra\u016d mia volonto ke almena\u016d unu foje monate io devus aperi tie \u0109i. Mi esperas ke nun mi tion povos plenumi.<a href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2014\/06\/blasinfante.jpg\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"size-medium wp-image-1009 alignleft\" style=\"margin: 5px;\" title=\"\u0108e statuo de esperantisto kaj patro de andaluzismo Blas Infante\" src=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2014\/06\/blasinfante-300x225.jpg\" alt=\"Kongresanoj apud statuo de Blas Infante\" width=\"300\" height=\"225\" srcset=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2014\/06\/blasinfante-300x225.jpg 300w, http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2014\/06\/blasinfante.jpg 960w\" sizes=\"auto, (max-width: 300px) 100vw, 300px\" \/><\/a><\/p>\n<p>Tio estas des pli mal\u011dojinda ke mi estus povinta atentigi vin en aprilo pri niaj planoj, kaj la grandaj perspektivoj de la renkonto. Finfine \u0109io konspiris por \u011din sukcesigi. Unue, tre bona nombro da partoprenantoj (mi duon\u015dercis dum la fermo de la anta\u016dlasta kongreso en Zaragozo, kiu unuafoje post pluraj jaroj atingis 100 \u0109eestantojn, ke mi ne permesos malpli ol tiu nombro estonte, kaj jen, al tiu \u0109i <a href=\"http:\/\/arundakongreso2014.wordpress.com\/aligintoj\/\" target=\"_blank\">ali\u011dis<\/a> pli ol 150!), multaj <a href=\"http:\/\/www.ipernity.com\/doc\/tonyo\/32816555\/in\/album\/665529\" target=\"_blank\">junuloj<\/a> (kaj kiaj junuloj: agemaj, inteligentaj, ege simpatiaj kaj \u011dojemaj!), alveno de sufi\u0109e da neatenditaj eksterhispaniaj amikoj (kun pluraj bonaj surprizoj, kaj inter kiuj \u0109efan aludon meritas la nordafrikaj invititoj). Anka\u016d belega urbo, <a href=\"http:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Arundo\" target=\"_blank\">Arundo<\/a> (hispane <em>Ronda<\/em>), kiun mi nepre rekomendas por via estonta vizito, kaj kiu nin rimarkinde bone akceptis kaj apogis, kaj perfekta printempa vetero.<\/p>\n<p>Pri la serioza parto de la programo mi ne insistas tie \u0109i: vi povas prie legi en la lastatempe lan\u0109ita <a href=\"http:\/\/www.esperanto.es\/hef\/index.php?option=com_jnews&amp;act=mailing&amp;task=view&amp;mailingid=18\" target=\"_blank\">Bitbulteno<\/a> de HEF, en kiu ni resumis \u011din (kaj al kiu cetere mi invitas vin aboni, se vi interesi\u011das iom pri la movado tie \u0109i, plenigante la malgrandan formularon \u0109e la dekstra parto de tiu pa\u011do). Sed \u0109iukaze e\u0109 se vi ne povis veni \u0109e nin, vi preska\u016d povas iel gustumi \u011dian enhavon, pere de niaj registradoj, kiujn <a title=\"Liven Dek\" href=\"http:\/\/www.ipernity.com\/home\/liven\" target=\"_blank\">Migeluko Guti\u00e9rrez Ad\u00fariz<\/a> tiel zorge prilaboradas. Komencu per <a href=\"http:\/\/www.youtube.com\/watch?v=jV_p_3r1E68\" target=\"_blank\">tiu \u0109i<\/a>, kaj poste vizitu <a href=\"http:\/\/www.youtube.com\/user\/esesperanto\">nian tutan kanalon<\/a> kaj <a href=\"http:\/\/www.youtube.com\/watch?v=cx0MluDgelw&amp;list=PLX5Zs1YSAzT6mFRh0xJsAq6PQDbM-2ULy\" target=\"_blank\">kelkajn apudajn<\/a>.<\/p>\n<p><object classid=\"clsid:d27cdb6e-ae6d-11cf-96b8-444553540000\" width=\"560\" height=\"315\" codebase=\"http:\/\/download.macromedia.com\/pub\/shockwave\/cabs\/flash\/swflash.cab#version=6,0,40,0\"><param name=\"allowFullScreen\" value=\"true\" \/><param name=\"allowscriptaccess\" value=\"always\" \/><param name=\"src\" value=\"\/\/www.youtube.com\/v\/jV_p_3r1E68?version=3&amp;hl=es_ES\" \/><param name=\"allowfullscreen\" value=\"true\" \/><embed type=\"application\/x-shockwave-flash\" width=\"560\" height=\"315\" src=\"\/\/www.youtube.com\/v\/jV_p_3r1E68?version=3&amp;hl=es_ES\" allowscriptaccess=\"always\" allowfullscreen=\"true\"><\/embed><\/object><\/p>\n<p>El Pollando venis anka\u016d aliaj ventoj: ne nur la senditoj de Varsovia Vento, sed surprize grandparte de la eksterhispaniaj vizitantoj al la kongreso havis ian rilaton kun tiu lando, \u0109u devene \u0109u lo\u011de. Sed alian pollandan venton, kiu tu\u015dis min anta\u016d nemulte, mi menciu. <a href=\"https:\/\/twitter.com\/PLenEspana\/status\/474609218159259648\/photo\/1\" target=\"_blank\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignright size-medium wp-image-1008\" style=\"margin: 5px;\" title=\"Festo \u0109e Pola Ambasado, kun vento supre\" src=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2014\/06\/embajadapolaca-300x199.jpg\" alt=\"festo en pola ambasado, kun vento supre\" width=\"265\" height=\"176\" srcset=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2014\/06\/embajadapolaca-300x199.jpg 300w, http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2014\/06\/embajadapolaca.jpg 600w\" sizes=\"auto, (max-width: 265px) 100vw, 265px\" \/><\/a>Nome, pri vento (\u015dajne de libereco) temis ia arta\u0135o kiu prezidis solenan akcepton \u0109e la pola ambasado, okaze de festo kunmemore de la unuaj balotoj kiuj ekigis la politikan transiron en tiu lando. Rimarkinde, Hispana Esperanto-Federacio estis invitita partopreni la feston, kaj jen mi iris. La arta\u0135on super la HEFa prezidanto vi povas vidi en la apuda bildo, kiun hazarde publikigis la <a href=\"https:\/\/twitter.com\/PLenEspana\/status\/474609218159259648\/photo\/1\" target=\"_blank\">t\u016ditera konto<\/a> de la ambasado. Ke mi ne bone komprenas la signifon de moderna arto, kaj ke private mi tenas politikajn rezervojn pri la prezento de tiu transiro ne malhelpis la viziton. Al mi ja multe pla\u0109as pollandaj ventoj!<\/p>\n<p>A\u016dskultu esperantan radion. Mi jam blogis pri tio <a href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/2011\/02\/radioj-kaj-shutradioj\/\">anta\u016d iom da tempo<\/a>, kaj miaj rekomendoj restas validaj, e\u0109 se konfirmi\u011das la malstabileco de la \u015dutradioj, \u0109efe se lan\u0109itaj de unuopuloj. Sed aliflanke la lan\u0109o de <a href=\"http:\/\/muzaiko.info\/\" target=\"_blank\">Muzaiko<\/a>, kaj la pluvivo de la plej profesiecaj, sendas bonajn espersignojn. Radio, \u0109u tradicia \u0109u reta, estas, kun la muziko kaj la fizikaj renkonti\u011doj, la plej bona recepto por flegi la parolan Esperanton, kaj la pruvo ke nia lingvo vivas ekster papero kaj ekranoj.<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>De kiam ni (en HEF) komencis programi muzikon en la hispanaj kongresoj, kaj \u011di fari\u011dis unu el\u00a0 la plej \u015datataj eroj, kaj de kiam oni komencis registri la koncertojn kaj enretigi ilin, konstanta mia penso estis: \u00abTio \u0109i devus aperi en Varsovia Vento\u00ab. Jes, tiu podkasto kiu fakte fari\u011dis la trafenda vojo se oni volas [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[4],"tags":[10,46,38,48,44],"class_list":["post-1007","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-blogo","tag-esperanto","tag-hef","tag-movado","tag-muziko","tag-radio"],"_links":{"self":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1007","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=1007"}],"version-history":[{"count":10,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1007\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":1012,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1007\/revisions\/1012"}],"wp:attachment":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=1007"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=1007"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=1007"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}