{"id":1055,"date":"2018-01-25T19:22:18","date_gmt":"2018-01-25T17:22:18","guid":{"rendered":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/?p=1055"},"modified":"2018-01-26T10:42:14","modified_gmt":"2018-01-26T08:42:14","slug":"generalo-franco-skribis-pri-esperanto","status":"publish","type":"post","link":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/2018\/01\/generalo-franco-skribis-pri-esperanto\/","title":{"rendered":"Generalo Franco skribis pri Esperanto"},"content":{"rendered":"<p>Mi volas revivigi mian tro longe neglektitan blogon per anonco de historia malkovro: generalo <a href=\"https:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Francisco_Franco\" target=\"_blank\">Francisco Franco<\/a> (<em>Franko<\/em>) menciis Esperanton en la sola libro kiun li verkis estante \u015dtatestro de Hispanio!<\/p>\n<p>Jes, tio povas surprizi vin, \u0109ar Franko ne estis speciale konata kiel intelektulo, e\u0109 male, kaj li ne verkis multe: ian kronikon\/novelon kiam juna (\u201cTaglibro de flago\u201d), la skripton de filmo siatempe tre konata (\u201cRaso\u201d), kaj libron pri framasonaro, jam kiel \u201cgeneralego\u201d. Oni povas surprizi\u011di anka\u016d ke mi parolas pri malkovro, se konsidere ke en tiutempaj cirkonstancoj estus apena\u016d eble ke tiamaj esperantistoj ne sciis tion. La eksplikon\u2026 mi lasos por la fino. Unue la kuntekston.<\/p>\n<p>Meze de decembro mi havis la okazon partopreni simpozion pri D-ro Zamenhof en Varsovio. <a href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2018\/01\/cartelpolin.jpg\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignright size-medium wp-image-1056\" style=\"margin: 5px; border: 1px solid black;\" title=\"cartelpolin\" src=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2018\/01\/cartelpolin-209x300.jpg\" alt=\"Afi\u015do pri POLIN-konferenco\" width=\"189\" height=\"270\" srcset=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2018\/01\/cartelpolin-209x300.jpg 209w, http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2018\/01\/cartelpolin.jpg 443w\" sizes=\"auto, (max-width: 189px) 100vw, 189px\" \/><\/a>Koincidante kun la Tago de Esperanto kaj la centjari\u011do de la morto de Zamenhof, la muzeo de la pollandaj judoj, la tre impresa POLIN, organizis <a href=\"http:\/\/www.polin.pl\/en\/event\/is-it-possible-for-all-people-to-speak-the-same-language\" target=\"_blank\">tiun kunvenon<\/a>, kun fakuloj, por esplori ne nur lian esperantistan flankon, sed anka\u016d aliajn el liaj interesoj, kaj specife lian hebrean karakteron.<\/p>\n<p>Mi mem kontribuis pri temo kiu interesas min de anta\u016d iom da tempo, kaj kiun mi konsideris ne sufi\u0109e pritraktata. Nome, pri la fakto ke la \u201cDeklaracio pri Homaranismo\u201d, en kiu Zamenhof unuafoje prezentis publike sian filozofion kaj ideologion en malferma kaj kompleta formo, estis publikigita en la hispania \u0109efurbo, Madrido.<\/p>\n<p>Kial mi taksas tiun \u0109i detalon interesa a\u016d esplorinda? Nu, oni memoru ke la idearo de Zamenhof, precipe disvolvata unue kiel Hilelismo kaj <a href=\"http:\/\/www2.math.uu.se\/~kiselman\/hilelismo4.pdf\">poste<\/a> pli \u011denerale konata kiel <a href=\"https:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Homaranismo\">Homaranismo<\/a>, estis multe pli ampleksa ol liaj pure lingvaj projektoj, kaj havis iujn etnajn kaj religiajn erojn, kiuj \u2013oni \u0109iam diras en la libroj pritraktantaj tiun temon\u2013 ne estis bone akceptitaj en la okcidentaj landoj. Konkrete la gvidantoj de la esperantista movado, tiam trovi\u011dantaj \u0109efe en Francio, taksis kun granda malfido tiujn filozofiajn ideojn de D-ro Zamenhof. Ili estis trovintaj aliajn solvojn al la etnaj konsideroj, nome la fortigon de la nacia karaktero, kaj al la religiaj disputoj, nome la laikismon de la \u015dtato. Kaj krome ili sentis sin tre malproksimaj de la kunteksto de Zamenhof, precipe liaj hebreaj radikoj, pri kiuj ili preferis silenti, interalie por ne veki la kontra\u016d\u015demidismajn sentojn en la okcidente\u016dropa socio, dan\u011dere minacajn en tiuj tempoj post la pasioj vekitaj de la Dreyfus-afero.<\/p>\n<p>A\u016d tion oni \u0109iam asertas. Sed tamen, kiel dirite, la \u0109efa bro\u015duro prezentanta formale kaj ordigite la ideojn de Zamenhof estis publikigita en okcidente\u016dropa urbo. Kiel tio povis okazi?<\/p>\n<p>Unue, mi suspektas ke la divido inter, unuflanke, oriente\u016dropaj aktivuloj, pli ideologiaj a\u016d idealismaj, kaj okcidentaj pragmatuloj, pli emaj akcenti la avanta\u011dojn de Esperanto en la diplomatiaj, komercaj kaj sciencaj fakoj, estas tro simpliga bildo. Mi ne eniris en tiun analizon en mia prezento, \u0109ar mi ne studis la aferon profunde, sed mi suspektas ke la <em>interna ideo<\/em> de Esperanto estas pli forta inter la okcidentaj esperantistoj (anka\u016d en tiutempa Francio) ol tio kion oni emas emfazi. Pli probable la malsukceso de Ido havis iajn radikojn tie. La ideoj de Zamenhof estis, kaj plu restas, certe altiraj anka\u016d por \u201cokcidentuloj\u201d, se oni povas tiel diri.<\/p>\n<p><a href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/mangadauni.htm\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" style=\"margin: 5px;\" title=\"framasonoj\" src=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/mangada\/TRIOPO.JPG\" alt=\"La eldonistoj de la Deklaracio pri Homaranismo\" width=\"243\" height=\"156\" \/><\/a>Sed, pli konkrete, la publikigo \u015duldi\u011dis grandparte al la karaktero de la trihoma grupo respondeca pri la eldono. Ili estis du militistoj, Julio Mangada Rosen\u00f6rn kaj Fernando Redondo Ituarte, kaj la presisto Emilio Gonz\u00e1lez Linera. Mi jam pritraktis ilin, \u0109efe la figuron de <a href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/mangadauni.htm\">Mangada<\/a>, en aliaj okazoj. Temis pri trio da framasonoj, kiuj malmultajn jarojn anta\u016de estis komencintaj aktivi en tiuj rondoj, publikigante artikolojn pri Esperanto en framasonaj gazetoj kaj eldonante revuon en la internacia lingvo kun ideoj ligitaj al framasonismo. Pri la karaktero de tiu movado en Hispanio, inklude \u011dian rilaton al Esperanto, mi iam verkis artikolon en <em>Sennaciulo<\/em>, kiun eblas legi <a href=\"https:\/\/www.nodo50.org\/esperanto\/artik100.htm\">tie \u0109i<\/a>. Mi esploris \u0109ifoje kiom la filozofio de la hispania framasonismo, ligita al la liberalismo kaj radikala en sia laikismo, povis konekti kun la ideoj de Zamenhof, e\u0109 se tiu \u0109i devenis el tute alia tradicio.<\/p>\n<p>Krome, influis en tiu rezulto kelkaj aliaj specifa\u0135oj pri Hispanio. Unu el ili, kiu \u011dis nun ne estis esplorita, kaj kiun mi trovis aparte interesa, estis la speciala konsidero de la judoj. Kiel dirite, en aliaj e\u016dropaj landoj la juda karaktero de Zamenhof povis esti malhelpo por Esperanto, pro la specialaj nuancoj de tiu tradicio, sed \u0109efe pro la floranta kontra\u016djudismo, kaj tial oni provis ka\u015di tiun apartenon en la publika informado. En Hispanio la situacio estis alia, \u0109ar, kiel konate\u2026 judoj simple ne ekzistis en la lando. Oni estis ilin elpelintaj pli ol kvar jarcentojn anta\u016de, kaj do la judo estis mita esta\u0135o. Tio ne signifas ke ne ekzistis kontra\u016djudismo: certe jes, sed temis pri tiu tradicia religia mal\u015dato, nutrita de la katolika Eklezio, ne multe rilata al\u00a0 la moderna kontra\u016d\u015demidismo kun rasaj subtonoj, pli ofta en aliaj nordaj landoj. Tiu \u0109i nur ekaperis en la fino de la 19-a jarcento, ligita al la konspirteorioj venintaj el la nordo, kaj specife al la komploto liganta judojn kaj framasonojn, sed ili ankora\u016d ne estis fortaj en la momento de la eldono de la Deklaracio (1913).<\/p>\n<p>Krome, tiuj sentoj kontra\u016djudismaj estis en tiutempa Hispanio plejparte kontra\u016dbatalitaj pro specifa fenomeno nomata <em>filosefardismo<\/em>. Nome, en la anta\u016daj jardekoj oni estis malkovrinta la pluvivon de komunumoj de hebreoj elpelitaj el Hispanio, kiuj dum jarcentoj konservis arkaikan varianton (la <a href=\"https:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Judhispana_lingvo\" target=\"_blank\">sefardan<\/a>) de la hispana lingvo. Tiu \u015dajna lojaleco de la \u201chispanaj\u201d judoj kreis ondon de simpatio e\u0109 inter konservativaj tradiciemaj tavoloj, inter kiuj la naciismaj sentoj vekitaj de tiu retrovita ligiteco superis a\u016d kompensis parton de la mal\u015dato al la religio de la <em>dimortigintoj<\/em>. Oni povas konstati tiun relativan simpation e\u0109 en la menciitaj verkoj de Franko, nome en respektivaj scenoj de la \u201cTaglibro\u201d kaj de la filmo \u201cRaso\u201d, montrantaj ambiguajn sentojn pri la sefardoj.<\/p>\n<p>Mia konkludo estis do, ke la eldonistoj de la Deklaracio en Hispanio ne anta\u016dvidis dan\u011deron en la publikigo de filozofio kiu por multaj aliaj e\u016dropanoj povus esti konektitita al judaj aspiroj. E\u0109 pli, en tekstoj de Mangada oni rilatigis la judan karakteron de Zamenhof al la hispana tradicio kaj al la hispana judaro&#8230; tute fantazie, kiel vi povas imagi.<\/p>\n<p><a href=\"http:\/\/www.marcialpons.es\/libros\/el-enemigo-judeo-masonico-en-la-propaganda-franquista-1936-1945\/9788496467989\/\" target=\"_blank\"><\/a><a href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2018\/01\/masoneriaaccion1.jpg\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft size-medium wp-image-1061\" style=\"margin: 5px;\" title=\"masoneriaaccion\" src=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2018\/01\/masoneriaaccion1-177x300.jpg\" alt=\"Afisho - masoner\u00eda en acci\u00f3n\" width=\"177\" height=\"300\" srcset=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2018\/01\/masoneriaaccion1-177x300.jpg 177w, http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2018\/01\/masoneriaaccion1.jpg 606w\" sizes=\"auto, (max-width: 177px) 100vw, 177px\" \/><\/a>La rilato inter judismo kaj framasonaro i\u011dis tamen pli dan\u011dera en la sekvaj jardekoj. \u0108efe en la tridekaj jaroj, post la alveno de la <a href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/respubliko.htm\">Dua Hispania Respubliko<\/a>, la politikaj sintenoj radikali\u011dis, kaj la dekstrulaj fortoj komencis esplori a\u016d fantazii pri judaj komplotoj, parte aplikante la tradician katolikan kontra\u016djudismon, parte tra la influo de la ideoj venintaj el Germanio. Tiu judframasona konspiro (en la hispana <a href=\"https:\/\/es.wikipedia.org\/wiki\/Conspiraci%C3%B3n_judeo-mas%C3%B3nico-comunista-internacional\" target=\"_blank\"><em>\u201ccontubernio judeomas\u00f3nico<\/em>\u201d<\/a>, kiu preska\u016d fari\u011dis fiksa esprimo en la hispana lingvo), al kiu oni foje aldonis la esprimon \u201cbol\u015devika\u201d, fari\u011dis mobiliza krio por tiuj sektoroj, sendepende de la nula influo de la judoj en Hispanio (kaj la tre malgranda de la komunistoj dum la Respubliko mem)<\/p>\n<p>Por la simpozio mi iom esploris la menciojn al Esperanto en la literaturo pri tiu komploto, kaj kiu estis la konsekvencoj por nia lingvo de tiu ideologia bildo. En la malneto de la artikolo mi inkludis \u0109apitron pri tio, sed mi probable sendependigos \u011din, unue \u0109ar la tempa intervalo estas malsama al la kerno de la esplorita punkto, kaj anka\u016d \u0109ar \u011di meritas sendependan artikolon, kiun mi espereble iam verkos. Sufi\u0109as nun diri ke en multaj kapoj de la venkinta re\u011dimo post la milito, certe restis ideo pri tiu rilato de Esperanto al judismo kaj \u0109efe al framasonaro. Vi povas vidi ekzemplon en la kazo de la militisto Antonio Jim\u00e9nez Mora, pri kiu mi rakontis <a href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/militistoj.htm\">tie \u0109i<\/a> kaj en aliaj \u0109ikanoj kiujn veteranaj esperantistoj de tiu epoko foje rakontas.<\/p>\n<p>Kaj tio kondukas nin fine al generalo Franko. Ser\u0109ante pri la konektoj inter judismo kaj Esperanto en la publika bildo dum la unuaj periodoj de la diktaturo, mi trafis la plej influan kontra\u016dframasonan libron de la epoko. Temas pri kolekto de artikoloj publikigitaj en la oficiala falangista \u0135urnalo sub la plumnomo \u201cJakim Boor\u201d, kaj poste kolektitaj en 1952 en libro nomata simple \u201cMasoner\u00eda\u201d (\u201cFramasonaro\u201d). <a href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2018\/01\/masoneriajboor.jpg\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignright size-medium wp-image-1058\" style=\"margin: 5px;\" title=\"masoneriajboor\" src=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2018\/01\/masoneriajboor-247x300.jpg\" alt=\"Masoner\u00eda de Jakim Boor\" width=\"230\" height=\"278\" srcset=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2018\/01\/masoneriajboor-247x300.jpg 247w, http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2018\/01\/masoneriajboor.jpg 400w\" sizes=\"auto, (max-width: 230px) 100vw, 230px\" \/><\/a>La artikoloj estis tre influaj, \u0109ar ili aperis plejofte frontpa\u011de, sed \u0109efe \u0109ar la a\u016dtoro estis generalo Franko mem. Tion sciis relative malgranda rondo, kvankam multaj aliaj suspektis, kaj estis konfirmite jam post lia morto, kiam la Fonda\u0135o kiu portas lian nomon (kaj kiu, nekompreneble, plu ekzistas nun kaj e\u0109 ricevas publikajn subvenciojn por konservi liajn privatajn kaj foje ne tiom privatajn paperojn) republikigis la libron sub lia vera nomo.<\/p>\n<p>Franko flegis radikalan obsedon kontra\u016d la framasonismo jam en la anta\u016dmilitaj jaroj. Iuj diras ke tio fontis el la fakto ke li mem estis petinta ali\u011di al tiu grupo, kion rifuzis liaj militistaj kolegoj (interalie, la\u016d iuj versioj, Julio Mangada), kvankam mi mem ne multe kredas tiun eksplikon. Aliaj kulpigas la rilaton al framasonaro de lia pa\u0109jo, kun kiu li havis tre malbonajn rilatojn, kaj de lia frato, la famega radikala aviadisto Ram\u00f3n Franco, kun kiu li fine repaci\u011dis. Probable plej influis tamen la influo de la framasonaro inter la militistoj, kaj la politikaj kunpu\u015di\u011doj ene de tiu sektoro. La rezulto \u0109iukaze estas ke la nova re\u011dimo senkompate <a href=\"https:\/\/www.nodo50.org\/esperanto\/artik100.htm\" target=\"_blank\">persekutis la framasonojn<\/a>, e\u0109 per starigo de speciala tribunalo kontra\u016d \u011di, kaj tute elradikigis tiun organiza\u0135on en la lando \u011dis nuntempo.<\/p>\n<p>Kiel dirite, en tiu libro Franco mencias Esperanton. Temas vere pri tre mallonga kaj flanka aludo. En iu \u0109apitro-artikolo li pritraktas la \u201cInternacian Framasonan Asocion\u201d, organiza\u0135on kiu lin obsedis kiel \u201ctutpova, unuiganta \u0109iujn framasonajn povojn kolektive organizitajn\u201d, kvankam \u015dajnas ke en la realo \u011di apena\u016d agadis. \u011cin li kontrastis kun la tradicia \u201cInternacia Ligo de Framasonoj\u201d, kiu, \u201ckvankam pli frua, da\u016drigas nefirman vivon, kaj nur ta\u016dgas por faciligi la individuajn kontaktojn inter Fratoj de diversaj originoj, cele al ilia renkonto kaj interkonado\u201d, aldonante ke tiu Ligo \u201cestis dum la fruaj jaroj de la jarcento la sponsoro kaj \u0109ampiono en la disvastigo de Esperanto kiel lingvo de internacia kompreni\u011do\u201d.<\/p>\n<p>Oni povas vidi ke la mencio al Esperanto ne estas agresa nek speciale antipatia, kaj tio povas ekspliki kial la lingvo ne estis persekutita per si mem, sed samtempe eblas dedukti ke en la kapo de Franco, kiel en aliaj samideologiaj homoj de tiu re\u011dimo, Esperanto aperas ligita al idearo malvenkinta en la milito, kaj ke tio eksplikas ke ne \u0109iam estis konvene tro forte ligi\u011di al la idealoj prezentitaj de Zamenhof.<\/p>\n<p>En la nova eldono de <a href=\"http:\/\/katalogo.uea.org\/katalogo.php?inf=9318\" target=\"_blank\">\u201cLa dan\u011dera lingvo\u201d<\/a> Ulrich Lins malgrandigis la spacon dedi\u0109itan al la persekutoj en Hispanio, taksante ke la \u0109efaj agresoj al esperantistoj en tiu \u0109i lando okazis ne pro la lingvo mem, sed pro iliaj ligoj al aliaj movadoj kaj idearoj. Se paroli strikte, li pravas, sed mi aldonus nuancon: en la frankisma Hispanio, Esperanto ne estis lingvo dan\u011dera, sed certe iom suspekta.<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Mi volas revivigi mian tro longe neglektitan blogon per anonco de historia malkovro: generalo Francisco Franco (Franko) menciis Esperanton en la sola libro kiun li verkis estante \u015dtatestro de Hispanio! Jes, tio povas surprizi vin, \u0109ar Franko ne estis speciale konata kiel intelektulo, e\u0109 male, kaj li ne verkis multe: ian kronikon\/novelon kiam juna (\u201cTaglibro [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[4],"tags":[10,24,32],"class_list":["post-1055","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-blogo","tag-esperanto","tag-historio","tag-politiko"],"_links":{"self":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1055","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=1055"}],"version-history":[{"count":8,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1055\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":1064,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1055\/revisions\/1064"}],"wp:attachment":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=1055"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=1055"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=1055"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}