{"id":1129,"date":"2021-02-24T18:00:54","date_gmt":"2021-02-24T16:00:54","guid":{"rendered":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/?p=1129"},"modified":"2021-02-24T21:12:24","modified_gmt":"2021-02-24T19:12:24","slug":"kontrau-la-historia-fikcio","status":"publish","type":"post","link":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/2021\/02\/kontrau-la-historia-fikcio\/","title":{"rendered":"Kontra\u016d la historia fikcio"},"content":{"rendered":"<p>En <a href=\"https:\/\/www.liberafolio.org\/2021\/02\/23\/kaj-la-ceter-cu-ne-literaturo\/\" rel=\"noopener\" target=\"_blank\">\u0135usa artikolo en Libera Folio<\/a>, mi komentis la beda\u016drindan neglekton kiun multaj kleruloj, speciale la gardantoj de la literatura kanono, montras pri la nefikcia \u011denro. La verkoj pri historio, biografio, scienco, \u0135urnalismo, filozofio, e\u0109 ne estas konsiderataj literaturo, kaj ne aperas en la <a href=\"https:\/\/katalogo.uea.org\/katalogo.php?inf=9203\" rel=\"noopener\" target=\"_blank\">libroj pri historio de literaturo<\/a>. Kaj mi konjektis ke eble tiu neglekto igas iujn a\u016dtorojn, kiuj povus verki historian libron, \u015dan\u011di la \u011denron, aldoni fikciajn datumojn a\u016d argumenton, kaj krei historian romanon.<\/p>\n<p>La\u016d mia persona gusto, tio ne nepre, a\u016d preska\u016d neniam, plibonigas la libron. Se la a\u016dtoro estas talenta, kial ne utiligi altirajn teknikojn, por kapti la atenton kaj la enga\u011don de la leganto, kaj krei nefikcian beletron?<\/p>\n<p>Mi nun relegas kaj revizias (por eventuala reeldono) la libron <a href=\"https:\/\/www.delpher.nl\/nl\/boeken\/view?identifier=MMKB06:000000033\" rel=\"noopener\" target=\"_blank\">\u201cLa hispana tragedio\u201d<\/a>, publikigitan dum la hispana civila milito, de la nederlanda verkisto <a href=\"https:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Jef_Last\" rel=\"noopener\" target=\"_blank\">Jef Last<\/a>, kiu rakontas sian propran sperton dum la konflikto. La verko estas membiografia kaj la a\u016dtoro ne bezonas elpensi rakontojn por montri la etoson kaj disvolvon de la bataloj a\u016d la okazinta\u0135ojn dum pli trankvilaj sed ankora\u016d stre\u0109aj momentoj. \u0108u tio senigas \u011din je beletraj ecoj? Tute ne. E\u0109 se parto de la materialo venis el privataj leteroj kaj ne estis komence destinitaj al publikigo, Last estis talenta kaj sciis kiel utiligi literaturajn rimedojn por doni la impreson pri la epoko kaj la etoso. Tio cetere estas refortigita en Esperanto de la kapabla traduko de Degenkamp, mem talenta verkisto. Neniu povus nei la literaturan karakteron al tiu verko, kaj eventuala fikciigo dama\u011dus miaopinie ne nur la enhavon sed e\u0109 la formon.<\/p>\n<h3>Postnikov<\/h3>\n<p><a href=\"https:\/\/katalogo.uea.org\/katalogo.php?inf=7227\" rel=\"noopener\" target=\"_blank\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2021\/02\/postnikov.jpg\" alt=\"\u0108efpa\u011do Dek tagoj de kapitano Postnikov\" width=\"197\" height=\"300\" class=\"alignright size-medium wp-image-1132\" \/><\/a>Jen tute mala ekzemplo, kiun mi trovis speciale frapa: la verko <a href=\"https:\/\/katalogo.uea.org\/katalogo.php?inf=7227\" rel=\"noopener\" target=\"_blank\">\u201cDek tagoj de kapitano Postnikov\u201d<\/a>, de Mikaelo Bron\u015dtejn, rakontas la esperantan aktivadon de la plurviza\u011da pioniro Aleksandr Postnikov, \u011din fikciigante, per la enkonduko de eksteraj fadenoj, dialogoj kaj aliaj similaj teknikoj. Samtempe \u011di konservas realajn dokumentojn, kiuj pruvas la ampleksan esplorlaboron faritan de la a\u016dtoro pri la homo kaj la epoko. Mi devas konfesi ke mi trovis tre interesa la homon aperantan en tiu verko, kaj fascina la etoson priskribitan. Sed por mi ne necesis la fikciigo, e\u0109 pli, \u011di \u011denis min, malgra\u016d la lerteco kaj la penado de Bron\u015dtejn. <\/p>\n<p>Kaj je la fino, post la fermo de la historio disvolvata en la romano, kiam oni rakontas pri la posta sorto de la \u0109efrolulo, ni trovas la informon, mallongan, pri liaj postaj aventuroj, lia ani\u011do en Ligo de Socialistoj-Universaljeroj (<em>tiel!<\/em>), lia rea enkarcerigo kaj lia ekzekuto. Fakte, tiu por mi estis la plej frapa ero el la tuta libro, kaj jam ekster la romano! <\/p>\n<p>Nu, mi estus preferinta (kaj mi agnoskas ke temas pri tute persona prefero, kiun aliaj legantoj ver\u015dajne ne kundividos) a\u016dtentan biografion. Mi ne per tio postulas blinde sekvi la akademiajn konvenciojn, \u0109ar ja la a\u016dtoro povas utiligi siajn proprajn beletrajn lertecojn (kiujn \u0109ikaze Mikaelo havas abunde) por krei verkon samtempe veran, distran kaj artisman.<\/p>\n<p>Tiu sama prefero ne limi\u011das al literaturo, sed etendi\u011das al aliaj artaj manifesti\u011doj, specife la a\u016ddvidajn. Mi malpli kaj malpli eltenas la filmojn \u201cbazitajn sur reala historio\u201d. Laste ili fari\u011dis tiom abundaj, mi suspektas ke pro manko de imagpovo de la nuntempaj scenaristoj, ke oni inkludas similan reklamon e\u0109 en kazoj en kiuj la rakonto havas nur etetan rilaton al la veraj okazinta\u0135oj. Komprenu min, mi ne kontra\u016das la fikcion, e\u0109 male! Lerta scenaristo sciu elpensi proprajn a\u016d novajn mondojn, ne limigu sin al perforto de historio per establitaj \u015dablonoj.<\/p>\n<p>Mi konscias ke oni ne devus tiel agi, sed mi konfesas personan pekon: tuj kiam fini\u011das filmo kun tiu reklamo, se la historio estis altira, mi volas scii pli, ser\u0109as en la reto kaj\u2026 neeviteble min frapas la realo: la vera historio apena\u016d havas ion komunan kun la scenaro. Mi koleri\u011das kaj promesas ke mi neniam plu spektos\u2026 \u011dis la sekva okazo.<\/p>\n<p>Mi ne donos detalojn pri konvencia filmo, probable vi \u0109iuj konas bonajn ekzemplojn. Sed mi komentos du lastatempajn kazojn, kiuj eble anka\u016d vin interesos pro la temo, amba\u016d devenantajn el la televido. Mi ne multe spektas tiun medion, kaj e\u0109 ne abonas la pagajn kanalojn tiom sukcesajn nuntempe, do spektis malmultajn tiujn famajn seriojn. Sed mi aran\u011dis, ke mi spektis du, kiuj min tu\u015dis, unu \u0109ar \u011di rilatis al Esperanto kaj la alia al <a href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/2011\/03\/timo-sento\/\" rel=\"noopener\" target=\"_blank\">mia iama laboro en kerncentraloj<\/a>: temas respektive pri \u201cLa Insulo de la Rozoj\u201d kaj \u201c\u0108ernobilo\u201d (pri tiu \u0109i en venonta aparta blogero). Amba\u016d bone faritaj, artismaj, sed mensogaj kaj misgvidaj.<\/p>\n<h3>La Insulo de la Rozoj<\/h3>\n<p>Pri la aventuro de la Insulo de la Rozoj eble vi jam scias, kaj jam legis la artikolojn pri \u011dia pritrakto en televida serio. Temas pri <a href=\"https:\/\/www.liberafolio.org\/2020\/12\/07\/netflix-faris-filmon-pri-esperanta-respubliko\/\" rel=\"noopener\" target=\"_blank\">unuepizoda filmo en la \u0109eno Netflix<\/a>, kiu rakontas veran eventon en la 60aj jaroj, kiam in\u011deniero Giorgio Rosa konstruis platformon en la Adriatika Maro, for el la marsurfaco tiam apartenanta al Italio, kaj provis krei sendependan \u015dtaton. \u011ci havis <a href=\"https:\/\/www.liberafolio.org\/2020\/12\/11\/esperanto-aperas-duonkase-en-filmo-de-netflix\/\" rel=\"noopener\" target=\"_blank\">rilaton al Esperanto<\/a>, \u0109ar oni provis deklari tiun \u0109i oficiala lingvo de la nova \u201cRespubliko de la Insulo de Rozoj\u201d.<\/p>\n<p>La filmo estas amuza, <a href=\"https:\/\/www.youtube.com\/watch?v=7vuP2IgmQRU\" rel=\"noopener\" target=\"_blank\">bone filmita<\/a> kaj aktorita, kaj tre distra. Sed tre falsa.<\/p>\n<p>Kaj mi diras falsa ne en la senco ke iuj malgrandaj detaloj estas ornamitaj por plibeligi la historion a\u016d adapti \u011din al la necesoj de la rakontado. Tion mi povas kompreni. Sed tie \u0109i la tuta afero, \u0109efe la motivado de la projekto, estas, la\u016d mia takso, tute inversita. Komparu kun anta\u016da dokumenta filmo pri la afero en la reto, kiun <a href=\"https:\/\/www.youtube.com\/watch?v=ci226cf1JOQ\" rel=\"noopener\" target=\"_blank\">eblas spekti rete<\/a>, e\u0109 kun esperantaj subtekstoj.<\/p>\n<p><iframe loading=\"lazy\" width=\"569\" height=\"416\" src=\"https:\/\/www.youtube.com\/embed\/ci226cf1JOQ\" frameborder=\"0\" allow=\"accelerometer; autoplay; clipboard-write; encrypted-media; gyroscope; picture-in-picture\" allowfullscreen><\/iframe><\/p>\n<p>La scenaristo kaj re\u011disoro de la \u0135usa filmo kreis fabelon hipiecan kaj amteman. La kialojn de la aventuro oni traktis a\u016d kiel strebon al libereco ene de la etoso de la 60aj jaroj a\u016d kiel provon reenamigi eksfian\u0109inon (a\u016d mikson de amba\u016d). En la realo la motivoj \u015dajnas esti pli kompleksaj. Ne temis pri iu junulo, kiu sin lan\u0109is al aventuro, sed pri jam matura in\u011deniero, bone establita (kaj, cetere, jam edzi\u011dinta kaj pa\u0109jo de unu filo). Ja <a href=\"https:\/\/books.google.es\/books?id=FOsVU-ewd9AC&#038;printsec=frontcover&#038;hl=es&#038;source=gbs_ge_summary_r&#038;cad=0#v=onepage&#038;q&#038;f=false\" rel=\"noopener\" target=\"_blank\">ia liberecana motivo<\/a> \u015dajne ekzistis, sed ne en la senco kiun la filmo montras. Paradokse, en mia opinio, la uzo de la 68-jaraj temaroj, kiuj iam estis konsiderataj revoluciaj, fari\u011dis jam \u015dablonaj. Por neriskema filmisto pli facilas elvoki la mitajn 1968-jarajn strebojn ol eniri en la kompleksan menson de kravatita in\u011deniero.<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2021\/02\/La_incre_ble_historia_de_la_Isla_de_las_Rosas-928735088-mmed-203x300.jpg\" alt=\"Afi\u015do de la filmo La Insulo de la Rozoj\" width=\"203\" height=\"300\" class=\"alignright size-medium wp-image-1131\" srcset=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2021\/02\/La_incre_ble_historia_de_la_Isla_de_las_Rosas-928735088-mmed-203x300.jpg 203w, http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2021\/02\/La_incre_ble_historia_de_la_Isla_de_las_Rosas-928735088-mmed.jpg 300w\" sizes=\"auto, (max-width: 203px) 100vw, 203px\" \/><\/p>\n<p>Ili certe faris tion intence. Ili kompreneble konis tiun dokumentan filmon (kiel detalo, en tiu \u0109i aperas <a href=\"https:\/\/youtu.be\/ci226cf1JOQ?t=2431\" rel=\"noopener\" target=\"_blank\">profesorino pri internacia juro<\/a>, koincide la profesio de la fian\u0109ino en la fikcio), sed preferis la \u015dablonan version. E\u0109 Esperanto pli komforte sidas por multaj en tiu trivita vizio, kiel plia utopia ero. Mi ne certas ke tiu bildo, tiom simpligita, utilas al nia komunumo. Jes, simpatia, sed destinita al fiasko. \u0108u la reala projekto de la in\u011deniero kaj la klopodoj de la realaj esperantistoj ne estus pli interesaj kaj pensinstigaj?<\/p>\n<p>Oni povus ob\u0135eti al mi ke ja temas pri distra filmo, kaj ke \u0109iu spektanto scias ke tiaj ne reprezentas la realon. Mi ne tiom certas. Homoj konscias ke en tiaj filmoj iuj detaloj estas \u015dan\u011dataj por drama efiko, sed normale esperas ke la kerno de la historio enhavas verecon. Eble vi konas la skandaleton vekitan de alia televida filmserio \u201cThe Crown\u201d pri la brita monar\u0125io, kaj <a href=\"https:\/\/www.bbc.com\/news\/entertainment-arts-55122965\" rel=\"noopener\" target=\"_blank\">la peton de ties registaro<\/a> ke oni inkludu atentigon ke temas pri fikcia verko. Sendepende de tio, kion vi opinias pri tiu konkreta ekzemplo (kaj mi mem ne spektis \u011din, do ne povas opinii), klaras ke ne \u0109iuj samopinias pri la impreso lasata de tiuj fikciaj verkoj.<\/p>\n<p>Kaj tion mi povas certigi en la kazo de \u201c\u0108ernobilo\u201d, la televida serio pri la nuklea katastrofo. Mi spertis \u0109e miaj proksimuloj, ke ili pensis ke temis pri akurata historio. Sed pri tio mi bezonas iom pli longe skribi, \u0109ar iuj teknika\u0135oj necesas. Do, atendu min kelkajn tagojn \ud83d\ude09 <\/p>\n<p><em>POSTNOTO: Post la publikigo de la teksto, oni informis min pri artikolo pri \u00abLa Insulo de la Rozoj\u00bb en la <a href=\"http:\/\/kontakto.tejo.org\/2021\/01\/kio-estas-kulturo-kontakto-300-20206.html\">lasta numero de la revuo \u00abKontakto\u00bb<\/a>, a\u016dtorita de Javier Alcalde, kun tre similaj konsideroj. \u0108iam estas bona signo koincidi kun Xavi!<\/em><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>En \u0135usa artikolo en Libera Folio, mi komentis la beda\u016drindan neglekton kiun multaj kleruloj, speciale la gardantoj de la literatura kanono, montras pri la nefikcia \u011denro. La verkoj pri historio, biografio, scienco, \u0135urnalismo, filozofio, e\u0109 ne estas konsiderataj literaturo, kaj ne aperas en la libroj pri historio de literaturo. Kaj mi konjektis ke eble tiu [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[4],"tags":[20,23,30],"class_list":["post-1129","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-blogo","tag-kino","tag-kulturo","tag-literaturo"],"_links":{"self":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1129","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=1129"}],"version-history":[{"count":10,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1129\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":1141,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1129\/revisions\/1141"}],"wp:attachment":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=1129"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=1129"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=1129"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}