{"id":1144,"date":"2021-04-26T22:51:30","date_gmt":"2021-04-26T20:51:30","guid":{"rendered":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/?p=1144"},"modified":"2021-04-26T23:17:03","modified_gmt":"2021-04-26T21:17:03","slug":"chernobilo-televido","status":"publish","type":"post","link":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/2021\/04\/chernobilo-televido\/","title":{"rendered":"\u0108ernobilo, impresiga televida spektaklo, sed kiom vera?"},"content":{"rendered":"<p>En la <a href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/2021\/02\/kontrau-la-historia-fikcio\/\">anta\u016da blogero<\/a>, pri la dezirindeco de historiaj fikcioj kaj la (miaopinie) malbonaj sekvoj de tiu \u011denro, mi promesis al vi ke mi komentos iom la tre faman televidan serion \u201c\u0108ernobilo\u201d, la\u016d kelkaj unu el la pintoj de la televida fikcio. Mi iom prokrastis la verkadon, sed \u011duste hodia\u016d, en la 35a datrevenon de la \u0109ernobila katastrofo, venis la oportuna momento. <\/p>\n<p>Mi havas ioman a\u016dtoritaton, \u0109ar mi iam laboris en tiu sektoro. Eble vi memoras la artikolon kiun mi verkis <a href=\"http:\/\/delbarrio.eu\/blo\/2011\/03\/timo-sento\/\">anta\u016d dek jaroj<\/a>, okaze de la katastrofo de Fuku\u015dimo, kiu havis iom da sukceso kaj estis poste republikigita en la revuo <em>Kontakto<\/em>, en <a href=\"https:\/\/uea.org\/revuoj\/kontakto\/2011?enhavo=Kontakto2_2011.pdf\" rel=\"noopener\" target=\"_blank\">dosiero pri nuklea energio<\/a>.<\/p>\n<p>Mia laboro temis pri <a href=\"https:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Radiprotektado\" rel=\"noopener\" target=\"_blank\">radioprotektado<\/a>, t.e. la aro da teknikoj por malpliigi la malbonajn efikojn de la radiado super la homoj, \u0109u laboristoj, \u0109u eksteraj lo\u011dantoj. Atentu tamen ke mi ne okupi\u011dis ekzakte pri la protekto kontra\u016d akcidentoj: ekzistas por tio alia specialeco, nomata <em>nuklea sekureco<\/em>, pli rilata al in\u011denierado, kiu koncentri\u011das pri la evitado de tiaj akcidentoj. Kvankam evidente trovi\u011das iom da kontakto inter amba\u016d disciplinoj, kaj mi iom rilatis al \u011di, mi tamen ne estas specialisto pri tiu \u0109i alia fako. Do, pri la teknikaj aferoj rilataj al la katastrofo mem, nome, kiel \u011di okazis, kiuj estis la ka\u016dzoj kaj kiel oni evitu la malpliigon de la eventoj mem dum la katastrofo, mi ne povas opinii. Miaj samfakuloj estis tiuj kiuj aperas mezurante la nivelojn de radiado, kaj fiksante rimedojn por malpliigi la konsekvencojn al la personoj, ekzemple, limigante tempojn de ekspozicio, aran\u011dante \u015dildadon, proponante evakuadon a\u016d aliajn metodojn por malpliigi la dozon ricevitan.<\/p>\n<p><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2021\/04\/chernobyl-hbo-300x169.jpg\" alt=\"afi\u015do de televidserio \u0108ernobilo\" width=\"300\" height=\"169\" class=\"alignright size-medium wp-image-1151\" srcset=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2021\/04\/chernobyl-hbo-300x169.jpg 300w, http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2021\/04\/chernobyl-hbo-620x349.jpg 620w, http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2021\/04\/chernobyl-hbo.jpg 640w\" sizes=\"auto, (max-width: 300px) 100vw, 300px\" \/>Alia afero pri la televida serio pri kiu mi ne povas komenti vere, sed kiu estis kritikata de multaj spektintoj estas la maniero prezenti la vivon kaj la povrilatojn ene de la socio de Sovetunio. Oni multe kritikis ke la etoso de la serio ne estas la vera vivo en tiu socio, sed la bildo kiun okcidente\u016dropanoj a\u016d usonanoj havas pri \u011di. Nur kiel ekzemplo, en komentoj legitaj en la reto, oni forte skeptikis pri la (fikcia) mortminaco al la vicdirektoro de la Kur\u0109atov-instituto fare de ministro, kiu estus ebla en la Stalin-epoko sed absolute ekstertema en 1986. Pri tio mi vere dezirus koni la opinion de la legantoj tiu \u0109i teksto, kaj mi \u015datus inviti amikojn kiuj konis tiun socion (ekssovjetianoj, postsovjetianoj a\u016d aliaj spertuloj) komenti pri la tempo.<\/p>\n<h3>Radiado, kio estas tio<\/h3>\n<p>\u0108ar mi kutime ne spektas tiajn televidajn seriojn, la unua sugesto kiun mi ricevis venis de mia fili\u0109jo, kiu estis \u011din spektinta anta\u016de, kaj, konante mian laboradon, forte rekomendis \u011din. Li donis ekzemplon pri la stre\u0109a situacio montrita de la filmo, menciante ke en iu aparte signifa sceno la plej grava spertulo komentas al la alia gravulo (\u011duste la du roluloj menciitaj en la anta\u016da paragrafo) ion similan al \u201cpri io ni certas: post la granda radiado ricevita, ni amba\u016d mortos pro kancero\u201d. Dekomence tio jam levis mian unuan suspekton, \u0109ar tio ne havas sencon el pure scienca vidpunkto. Eble tion povus diri alia rolulo, \u0109ar tiun ideon havas plejmulto de la homoj, e\u0109 iuj laborantaj en la sektoro, sed certe ne la vicdirektoro de la Kur\u0109atov-instituto.<\/p>\n<p>Nome \u2013 pardonu se tio aspektas lekciono, mi ne profundigos multe \u2013 la biologiaj efikoj de la radiadoj apartenas al du klasoj: stokastaj kaj nestokastaj, a\u016d, pli simple dirite, statistikaj kaj certaj. Ekzistas iuj efikoj kiuj certe aperas pro tre altaj dozoj de radiadoj; tial ili estas <em>certaj<\/em>, do nestokastaj (ne-statistikaj). Se vi atingas iun altan nivelon de radiadon (kiun oni ricevas nur en kazo de akcidento, a\u016d kiam vi akiras ilin kiel paciento, ekz. en radioterapio), vi certe suferos je iuj simptomoj, kiel bruligoj, falo de la haro, imunodeprimo, a\u016d, en la plej malbona kazo, la t.n. sindromo de akuta radiado kiu povas okazigi la morton. Ja tio okazis al dekoj da homoj en tiu katastrofo, el kiuj trideko mortis tuj a\u016d post kelkaj semajnoj. Sed plej multo de la homoj, e\u0109 la t.n. <em>likviduloj<\/em> a\u016d <em>likvidatoroj<\/em> batalintaj kontra\u016d la postaj efikoj, tute ne atingis tiun limnivelon, kaj do ne suferis tiujn simptomojn, a\u016d escepte ricevis iom pli kaj sukcesis esti kuracitaj.<\/p>\n<p>La kancero kaj la heredaj mutacioj apartenas al tute alia kategorio de efikoj. Oni bone scias de la komenco de la historio de radiado, ke joniga radiado povas ka\u016dzi tiujn \u0109i dama\u011dojn. Sed temas pri statistika a\u016d epidemiologia efiko. Nome, oni povas ricevi altan dozon de radiado kaj tamen ne suferi kanceron. Fakte, tio estas la plej probabla rezulto. La efiko estas statistika en la senco ke (simpligante) eble iu fotono a\u016d partiklo transirigas sian energion \u011duste al iu geno en la korpo, kaj, se neriparita, tio kondukas al mutacio kiu povas iniciati kanceron a\u016d (se la \u0109elo estas genera) al efiko sur la idaro. La efikon oni povas kontroli \u0109e la nivelo de la populacio, studante, per epidemiologiaj teknikoj, la plii\u011don de kazoj en populacio kompare kun alia kiu suferis pli malgrandan nivelon de radiado. <\/p>\n<p>Sed tre malofte oni povas tion aserti je la individua nivelo. Kelkfoje oni povas suspekti. Ekzemple oni ofte komentas ke Maria Curie forpasis pro la alta radiado ricevita (kiun oni povas e\u0109 nun scii \u0109ar \u015diaj kajeroj plu restas kontaminitaj pro radioaktivaj substancoj), kaj ja la tipo de malsaneco estas kongrua kun tiu radiado, sed tion ne eblas aserti centprocente, interalie \u0109ar multaj tiutempaj esploristoj ricevis similajn radiadojn, kiam la teknikoj de radioprotektado estis multe malpli disvolvitaj, kaj forpasis pro tute senrilataj malsanoj. Anka\u016d \u0109e maloftaj kanceroj oni povas pli bone suspekti tiun ka\u016dzon, kaj bona ekzemplo estas la tiroida kancero, pri kiu oni multe komentas en la kazo de \u0108ernobilo, ka\u016dzita pro la akumuli\u011do en tiu organo de radioaktiva jodo eskapinta el la reaktoro. Sed denove temas pri kancero kiu povas okazi anka\u016d sen \u0109eesto de radiado, kaj do oni ne povas atribui \u011din simple al la akcidento (cetere, tiu kancero estas evitebla en akcidentoj malpli \u0125aosaj kaj estas anka\u016d relative facile kuracebla en plej multaj okazoj).<\/p>\n<p>Do, multaj el la scenoj en kiuj aperas homoj kvaza\u016d kondamnitaj al estonta morto ne havas bazon en la realo. Simple la kancero kaj tiaj efikoj ne funkcias tiel. Oni povas kreskigi la riskon kiam kreskas la dozo a\u016d kreskas la nombro da homoj \u0109eestantaj, sed en la sama maniero kiel kreskas riskoj en aliaj sektoroj de la vivo. <\/p>\n<p>Pro tio oni povas legi pri tre malsamaj kalkuloj pri mortoj ka\u016dzitaj de la katastrofo de \u0108ernobilo: temas pri kalkuloj de probableco, kiu postulas tre subtilajn epidemiologiajn teknikojn (kiuj evidenti\u011dis des pli malfacilaj en tiu kazo, pro la samtempaj politikaj, ekonomiaj kaj sociaj renversi\u011doj, siavice ka\u016dzintaj siajn proprajn efikojn). Sed <a href=\"https:\/\/www.unscear.org\/docs\/reports\/2008\/11-80076_Report_2008_Annex_D.pdf\">ili estis faritaj<\/a> kaj la konkludoj certe ne atingas la konsekvencojn sugestitajn en la filmo.<\/p>\n<p>Mi ne postulas de fikcia filmaro tute ekzaktajn sciencajn pritraktojn, sed ja ke oni iom zorgu por eviti anta\u016dju\u011dajn bildojn, kiuj trompas la publikon. Kaj mi speciale indignas kontra\u016d unu specifa sceno, kiu ludas per tiu anta\u016dju\u011do: tiu de la lo\u011dantoj de la urbo Pripjato, kiuj supozeble spektis la spektaklon de la fajro el iu ponto, kaj kiuj, la\u016d la serio, \u0109iuj mortis. Ne, tute ne. Tiu <em>ponto de la morto<\/em> estas <a href=\"https:\/\/thebulletin.org\/2019\/05\/the-human-drama-of-chernobyl\/\" rel=\"noopener\" target=\"_blank\">legendo<\/a>, kiu krome ne estas ebla el scienca vidpunkto. Je tiu distanco, la homoj certe ne ricevus la akutajn dozojn kiuj ka\u016dzus la senperan morton. Kaj se ili ricevis malpli, estas simple neeble ke \u0109iuj, e\u0109 ne plimulto, povas morti pro stokastaj efikoj. Estas grava senrespondeco flanke de la scenaristoj tion e\u0109 sugesti.<\/p>\n<h3>Nekonta\u011deblaj efikoj<\/h3>\n<p>Alia klara eraro, certe montrita pro dramaj efikoj, estas la traktado de la joniga radiado kvaza\u016d temus pri konta\u011da fenomeno. Mi ofte \u015dercas ke kiam homoj eksciis ke mi laboris en nukleaj instala\u0135oj, oni povis percepti ke la avera\u011da distanco de miaj \u0109irka\u016dantoj al mi iom post iom kreskis, kvaza\u016d mi mem fari\u011dis fonto de radiado (mi ne certas ke tiu estis scienca observado, sed ja bone valoris por iom \u015derceti)<\/p>\n<p>Ekzistas ja maniero per kiu homo povas fari\u011di radioaktiva: se oni ricevas altegan (vere enorman) dozon da radiado, \u0109efe per ne\u016dtronoj. Tiam la materialo surradiadigita (e\u0109 homa korpo mem) fari\u011dus radioaktiva. Sed la surradiado devas esti tiom granda ke fakte la homo mortas en tiu cirkonstanco. Tio okazis historie en diversaj akcidentoj, \u0109efe ligitaj al la nukleaj armiloj, kaj en tiu kazo la dozo estas tiom alta ke fakte la homoj mortis. Eble vi estas familiara kun la koncepto ke en tiu kazo oni enterigas la homon en plumbaj \u0109erkoj, \u0109ar tio aperis en raportoj. Io tia okazas en la televida serio, en kiu, en drameca sceno, oni enterigas aron da homoj en tiaj \u0109erkoj, kiujn oni poste surver\u015das per betono. Denove temas pri troigo, drameca sed malver\u015dajna. Eble unu a\u016d du homoj plej proksimaj al la reaktoro en la momento mem de la akcidento povus ricevi tiun ne\u016dtronan surradiadon, sed tio certe ne okazis al la fajrbrigadanoj. \u015cajnas ke ja unu homo estis enterigita en specialaj cirkonstancoj, sed en \u0108ernobilo la mortintoj ne estis mem radioaktivaj, kaj oni povas sekure viziti ilian tombon.<\/p>\n<p>Pli ver\u015dajna estas alia maniero fari\u011di kvaza\u016d radioaktiva (a\u016d radioaktivportanta). Se vi tu\u015das radioaktivan substancon en formo de likvo a\u016d polvo, via ha\u016dto portos tiun materialon kaj vi povos kontamini aliajn. \u011custe por tio ekzistas mezuriloj en la limo inter diversaj partoj de la nukleaj konstrua\u0135oj, por kontroli tiun cirkonstancon kaj eventuale senkontaminigi la homon a\u016d la materialon; tiu fakte estis unu el la plej gravaj taskoj de mia tiama laboro. En la kazo de \u0108ernobilo, certe multaj laboristoj estis tiel kontaminitaj dum la purigado de la instala\u0135oj, kaj povis porti tiun polua\u0135on al la sanigejo, sed plej probable ili estus anta\u016d \u0109io lavitaj, kaj do krom en la komenca fazo, estas tre malver\u015dajne ke ili dama\u011dis la medicinan personaron.<\/p>\n<p>Mi komentas tion \u0109i \u0109ar en iuj tre videble dramecaj scenoj en la hospitalo, la laboristoj aperas inter kurtenoj, izolitaj, kvaza\u016d por eviti la eliron de la radiado eksteren. La izoli\u011do estis vera, sed pro aliaj kialoj, e\u0109 kontra\u016daj: la celo estis protekti la laboristojn mem! Nome, la dama\u011do kiun suferis la plej surradiaditaj laboristaj kondukis al imunodeprimo, kaj do estis tre grave ke nur tre zorgaj profesiuloj povus alproksimi\u011di al ili. La scenoj en kiuj la edzino de unu el ili restis \u0109e lia lito estis dramecaj por spektantoj, sed elnervigaj por spertuloj: vi kvaza\u016d volas salti kaj diri al \u015di: \u201cne temas pri vi, sed pri li; vi povas mortigi lin! for!\u201d.<\/p>\n<p>Tuj poste, kiam evidenti\u011das ke \u015di estis graveda, kaj ke poste la bebo mortis, aperas sceno en kiu la plej sperta specialisto (la virino ne bazita sur vera rolulo, sed kiel kompona\u0135o de pluraj sciencistoj) asertas ke la bebo kvaza\u016d absorbis la radiadon kaj savis la panjon. Ne, ne, kaj milfoje ne! Tio ne havas sencon! Se tion dirus la patrino, kiu estas normala homo ne sperta pri radiado, nu, tion mi povas imagi, sed ke tion asertas la sa\u011dulo, tio tute misgvidas la publikon kaj kondukas al malseriozigo de la tuta filmo.<\/p>\n<h3>Iom pli da vero, mi petas<\/h3>\n<p>Mi esperas ke nun vi pli bone komprenas mian vidpunkton, esprimitan en la <a href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/2021\/02\/kontrau-la-historia-fikcio\/\">anta\u016da blogero<\/a>. <img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2021\/04\/chernobyl_serie_television-300x169.jpg\" alt=\"\u0109efroluloj de \u0108ernobilo\" width=\"300\" height=\"169\" class=\"alignright size-medium wp-image-1150\" srcset=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2021\/04\/chernobyl_serie_television-300x169.jpg 300w, http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2021\/04\/chernobyl_serie_television-620x350.jpg 620w, http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2021\/04\/chernobyl_serie_television.jpg 656w\" sizes=\"auto, (max-width: 300px) 100vw, 300px\" \/>Se vi \u015dan\u011das detalon, nu, tion mi povas akcepti kaj mi ekzemple povas kompreni ke oni kreis tiun rolon de la sciencistino por iom simpligi la manieron esplori kaj decidi en tiuj cirkonstancoj (e\u0109 se mi devas konfesi ke en iuj momentoj agacis min la trivita formulo ke nur du a\u016d tri superhomoj kvaza\u016d decidis \u0109ion dum la tuta krizo)<\/p>\n<p>Sed kiam temas pri eraroj fontantaj el la konformi\u011do al la \u015dablonoj, tion mi eltenas malpli. Tion mi komentis jam en la kazo de la <a href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/2021\/02\/kontrau-la-historia-fikcio\/\"><em>Insulo de la Rozoj<\/em><\/a>, kaj denove mi vidas la saman fenomenon en <em>\u0108ernobilo<\/em>.<\/p>\n<p>Estu kura\u011daj, scenaristoj. \u015coku nin, kaj ne adapti\u011du al niaj anta\u016dju\u011doj. La realo estas pli interesa ol viaj fikciigoj!<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>En la anta\u016da blogero, pri la dezirindeco de historiaj fikcioj kaj la (miaopinie) malbonaj sekvoj de tiu \u011denro, mi promesis al vi ke mi komentos iom la tre faman televidan serion \u201c\u0108ernobilo\u201d, la\u016d kelkaj unu el la pintoj de la televida fikcio. Mi iom prokrastis la verkadon, sed \u011duste hodia\u016d, en la 35a datrevenon de [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[4],"tags":[11,18,20,23,17],"class_list":["post-1144","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-blogo","tag-aktualeco","tag-jurnalismo","tag-kino","tag-kulturo","tag-scienco"],"_links":{"self":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1144","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=1144"}],"version-history":[{"count":9,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1144\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":1155,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1144\/revisions\/1155"}],"wp:attachment":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=1144"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=1144"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=1144"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}