{"id":1169,"date":"2022-12-12T23:17:47","date_gmt":"2022-12-12T21:17:47","guid":{"rendered":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/?p=1169"},"modified":"2023-02-23T18:47:09","modified_gmt":"2023-02-23T16:47:09","slug":"arta-inteligento-en-esperanto","status":"publish","type":"post","link":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/2022\/12\/arta-inteligento-en-esperanto\/","title":{"rendered":"Malfidu la artan inteligenton, e\u0109 se \u011di parolas Esperanton"},"content":{"rendered":"<p>En la lastaj malmultaj tagoj \u0109e la reta mondo \u015dtormis la apero de praktika projekto de arta inteligento nomata <strong><em>ChatGPT<\/em><\/strong>. \u011ci estas babililo kun kiu vi povas konversadi, vi faras demandojn a\u016d petas ke \u011di verku tekston, kaj \u011di respondas per kelkaj perfekte strukturitaj paragrafoj, tute kongruaj kun via demando. \u011ci tiel bone imitas la homajn kapablojn, ke \u011di <em>\u015dajnas<\/em> inteligenta. Kaj \u011di babilas e\u0109 en Esperanto!<\/p>\n<p>\u0108ion \u0109i \u011di mem eksplikas multe pli bone ol mi, do mi lasu ke \u011di mem respondu:<\/p>\n<blockquote><p><strong>Ekspliku en Esperanto kio vi estas<\/strong><br \/>\nMi estas asistanto, programo kreita de OpenAI por helpi respondi demandojn kaj plenumi taskojn. Mi estis trejnita per granda kvanto da teksto por kompreni kaj respondi diversecon de demandoj. Mi ne estas homo, sed programo kiu funkcias per komputilo.<\/p>\n<p><strong>Kiuj estas viaj kapabloj?<\/strong><br \/>\nKiel programo trejnita de OpenAI, mi havas la kapablon respondi demandojn kaj plenumi taskojn per analizado kaj interpretado de teksto. Mi ne havas la kapablon pritrakti a\u016d kompreni bildojn, sonojn a\u016d aliajn formojn de ne-teksta informo. Mi anka\u016d ne povas navigi interreton por ser\u0109i informojn, \u0109ar mi ne havas aliron al interreto. Miaj kapabloj estas limigitaj al kio mi estis trejnita fare de OpenAI.<\/p>\n<p><strong>Per kiuj me\u0125anismoj vi kapablas kompreni kaj respondi?<\/strong><br \/>\nMi kapablas kompreni kaj respondi per uzado de tre granda kvanto da teksto kiu estis donita al mi dum mia trejnado. Mi uzas kompleksan matematikan modelon por analizi tekston kaj generi respondojn. Tiu modelo permesas al mi kompreni la signifon de vortoj kaj frazoj en la kunteksto de la demando a\u016d tasko kiun oni donas al mi. Kiam oni donas al mi demandon, mi analizas la tekston por determini \u011dian signifon kaj generi respondon kiu, la\u016d mia trejnado, estas plej ver\u015dajna esti utila kaj responda al la demando.<\/p><\/blockquote>\n<p>Kiel vi povas konstati, \u011dia lingvo-nivelo estas simple perfekta. \u011ci bone komprenas kaj respondas kohere en nia lingvo. E\u0109 la akuzativon \u011di regas senerare, multe pli bone ol plej multaj el ni. Nun taksu la enhavon:<\/p>\n<blockquote><p><strong>Kio estas Esperanto<\/strong><br \/>\nEsperanto estas artefarita lingvo kreita en 1887 fare de Ludoviko Lazaro Zamenhof. \u011ci estas tre simpla kaj regula lingvo, kun klara gramatiko kaj vortprovizo, <img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2022\/12\/DALL\u00b7E-2022-12-12-17.48.15-a-young-woman-looking-at-the-mountain-range-with-a-book-in-her-hand-in-which-there-is-a-green-star-300x300.png\" alt=\"Junulino inter montaro, legante libron kun verda stelo\" width=\"200\" height=\"200\" class=\"alignright size-medium wp-image-1172\" srcset=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2022\/12\/DALL\u00b7E-2022-12-12-17.48.15-a-young-woman-looking-at-the-mountain-range-with-a-book-in-her-hand-in-which-there-is-a-green-star-300x300.png 300w, http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2022\/12\/DALL\u00b7E-2022-12-12-17.48.15-a-young-woman-looking-at-the-mountain-range-with-a-book-in-her-hand-in-which-there-is-a-green-star-150x150.png 150w, http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2022\/12\/DALL\u00b7E-2022-12-12-17.48.15-a-young-woman-looking-at-the-mountain-range-with-a-book-in-her-hand-in-which-there-is-a-green-star-768x768.png 768w, http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2022\/12\/DALL\u00b7E-2022-12-12-17.48.15-a-young-woman-looking-at-the-mountain-range-with-a-book-in-her-hand-in-which-there-is-a-green-star-620x620.png 620w, http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2022\/12\/DALL\u00b7E-2022-12-12-17.48.15-a-young-woman-looking-at-the-mountain-range-with-a-book-in-her-hand-in-which-there-is-a-green-star.png 1024w\" sizes=\"auto, (max-width: 200px) 100vw, 200px\" \/>kiu celas faciligi komunikadon inter homoj de malsamaj lingvaj fonoj. Esperanto estas uzata de homoj en multaj landoj \u0109irka\u016d la mondo por komunikado en interreto, en korespondado kaj en personaj renkontoj. \u011ci estas tre populara inter homoj kiuj volas lerni novan lingvon kaj inter tiuj kiuj celas plifaciligi komunikadon en internaciaj kuntekstoj.<\/p><\/blockquote>\n<p>Perfekte, \u0109u ne? Sed ne tio estas la plej impresa parto. \u011ci estus povinta preni la respondon el iu esperantista retejo, a\u016d e\u0109 el Vikipedio. Ja Guglo mem havigas tiajn mallongajn respondojn en la normala ser\u0109o. Do, ni demandu ion pli kreivan:<\/p>\n<blockquote><p><strong>Kiel anta\u016denigi Esperanton en la socio?<\/strong><br \/>\nUnu maniero anta\u016denigi Esperanton en la socio estas per edukado kaj lernado de la lingvo. Kiam homoj lernas Esperanton, ili povas komuniki kun aliaj Esperantaj parolantoj kaj uzi la lingvon en siaj \u0109iutagaj interagoj. Tio pliigas la vidindecon kaj uzeblecon de Esperanto en la socio.<br \/>\nAlia maniero anta\u016denigi Esperanton en la socio estas per organizado de eventoj kaj renkontoj por Esperantaj parolantoj. Tio povas inkluzivi kursojn, konferencojn, kulturajn okaza\u0135ojn kaj aliajn agadojn kiuj permesas al homoj interagi kaj komuniki en Esperanto. Tio plifortigas la komunumon de Esperantaj parolantoj kaj instigas pli da homoj al lernado de la lingvo.<br \/>\nPlie, informado kaj disvastigo de informoj pri Esperanto tra amaskomunikiloj kiel gazetoj, televido, radio kaj interreto povas helpi pliigu la konatecon de Esperanto en la socio. Tio povas konduki al pli da intereso kaj subteno por la lingvo, kaj eventuale pliigu \u011dian uzeblecon en diversaj kuntekstoj.<\/p><\/blockquote>\n<p>Ankora\u016d pli kreive:<\/p>\n<blockquote><p><strong>Prezentu programon de la Zamenhof-festo en Valadolido, la 15an de decemrbo ekde la 11a horo<\/strong><br \/>\n11:00 &#8211; Malfermo de la festo, kun parolado de la gastiganto<br \/>\n11:30 &#8211; Prezento pri la historio de Esperanto kaj la vivo de Ludoviko Lazaro Zamenhof<br \/>\n12:00 &#8211; Konkurso de Esperanta kantado<br \/>\n13:00 &#8211; Tagman\u011do kun speciala\u0135oj de la regiono<br \/>\n14:00 &#8211; Kultura programo kun prezentoj de muziko, danco kaj teatro en Esperanto<br \/>\n15:00 &#8211; Prezento de la plej novaj evoluoj en la Esperanta movado<br \/>\n16:00 &#8211; Forumo pri la estonteco de Esperanto kaj diskuto pri la rolo de la lingvo en la mondo hodia\u016d<br \/>\n17:00 &#8211; Fermo de la festo, kun dancoj kaj muziko por \u0109iuj partoprenantoj<br \/>\n*La programo povas esti \u015dan\u011dita la\u016d la bezonoj de la partoprenantoj kaj la disponeblo de agadoj kaj prezentantoj.<\/p><\/blockquote>\n<p>Kiel \u011di povas fari tion? \u0108u ne nekredeble? E\u0109 la lastan alineon \u011di aldonas memstare, kvaza\u016d por vera renkontprogramo. Kaj ne pensu ke \u011di eltiris \u011din simple el iu loko: mi guglis kelkajn el la frazoj de la teksto, kaj ili ne aperas (a\u016d ne tute prete aperas) en ajna retejo. \u011ci kapablas mem dedukti ilin.<\/p>\n<p>Mi nun volas babili kun li, kaj peti liajn opiniojn:<\/p>\n<blockquote><p><strong>Mi pensas ke Zamenhof estas la plej granda geniulo en la historio de la mondo<\/strong><br \/>\nZamenhof estis tre talenta kaj inteligenta homo, kaj li ludis gravan rolon en la evoluo de Esperanto kiel internacia planlingvo. Li verkis multajn librojn kaj artikolojn pri la lingvo kaj faris multan laboron por disvastigi \u011din tra la mondo. <img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2022\/12\/babililo2-300x149.jpg\" alt=\"Ekrankopio de la babilado\" width=\"300\" height=\"149\" class=\"alignright size-medium wp-image-1177\" srcset=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2022\/12\/babililo2-300x149.jpg 300w, http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2022\/12\/babililo2-768x380.jpg 768w, http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2022\/12\/babililo2-620x307.jpg 620w, http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2022\/12\/babililo2.jpg 941w\" sizes=\"auto, (max-width: 300px) 100vw, 300px\" \/>Li anka\u016d estis aktiva en la homarajtaj movado kaj aliaj kialoj, kio montras lian humanismon kaj idealismon. Tamen, \u0109ar geniulo estas tre superlativa esprimo, estas malfacile diri \u0109u li estas la plej granda geniulo en la historio de la mondo. Tio dependas de kiujn kriteriojn oni uzas por taksi geniecon kaj de la individua opinio de la persono parolanta.<\/p><\/blockquote>\n<p>\u0108u tio ne aspektas kiel respondo de homa estulo? Mi ekhavas la impreson ke iu malgrandeta diableto enestas en mia komputilo kaj tajpas tre rapide (kaj \u011duste skribinte tion \u0109i, mi rimarkis ke mi aludis supre al la AI kiel \u201cli\u201d, tiom \u011di aspektas simile al sinjoro kun tajpilo)<\/p>\n<h3>Kreivajn taskojn<\/h3>\n<p>Sed la inteligento ne limi\u011das al tio. Ni povas proponi al \u011di taskojn e\u0109 malpli konvenciajn: ni sugestu al \u011di verki literatura\u0135on:<\/p>\n<blockquote><p><strong>Verku rakonton pri pugna batalo inter idistoj kaj volapukistoj okaze de surstrata manifestacio<\/strong><br \/>\nLa tago de la manifestacio estis varma kaj suna, kaj la stratoj estis plenaj de homoj kiuj venis por esprimi siajn opiniojn kaj subteni siajn respektivajn lingvojn. Inter la homoj estis idistoj, kiuj parolis la internacian lingvon proponitan de Ludoviko Lazaro Zamenhof, kaj volapukistoj, kiuj parolis la lingvon evoluigitan de Johann Martin Schleyer.<br \/>\nAmba\u016d grupoj estis tre fervoraj pri siaj lingvoj, kaj ili mar\u015dis tra la stratoj kriante sloganojn kaj batalante por siaj respektivaj lingvoj. Sed balda\u016d la kriado kaj parolado komencis plimalboni\u011di, kaj la batalo inter la idistoj kaj la volapukistoj eksplodis en la stratoj.<br \/>\nLa batalo estis furioza, kun homoj bategantaj unu la alian per siaj afi\u015doj kaj pancartoj. La polico provis interveni, sed ili estis superfortitaj de la nombro da homoj kaj la intenseco de la batalo. La stratoj estis plenaj de kriegoj kaj sonoriloj, kaj la tuta urbo estis en stato de konfuzo kaj kaoso.<br \/>\nDume, en la mezo de la batalo, la idistoj kaj volapukistoj da\u016dre batalis, nekonsciaj pri la dama\u011do kaj malordo kiun ili ka\u016dzis. Ili da\u016dre kriegis kaj parolis en siaj lingvoj, nekonsciaj pri la perdoj kaj suferoj kiun ili ka\u016dzis al unu la alian kaj al la homoj \u0109irka\u016d ili.<br \/>\nFine, post multaj horoj, la batalo fini\u011dis, kaj la idistoj kaj volapukistoj foriris de la loko, lasante malpacon kaj dama\u011don malanta\u016d ili. Ili neniam komprenis la malbonon kiun ili faris al unu la alian kaj al la socio \u0109irka\u016d ili, kaj ili da\u016dre batalis por siaj lingvoj sen konsidero por la konsekvencoj.<\/p><\/blockquote>\n<p>Ni forgesu nun pri la erareto, ke Idon kreis Zamenhof, a\u016d la du-tri lingvajn mankojn. \u0108u ne gapige? Kaj tion \u011di redaktis en tri sekundoj, pli rapide ol tio kion mi povis samtempe legi dum \u011di aperis sur mia ekrano. Kaj pli verve certe ol miaj propraj kapabloj.<\/p>\n<p>Ni provu verse:<\/p>\n<blockquote><p><strong>Verku poemon, kun dek versoj, pri la balda\u016da alveno de la vintro kaj la pluvoj kiujn \u011di lasas en la montaro de Galegio, kun rimoj<\/strong><br \/>\nLa vintro balda\u016d alvenos, kun siaj malvarmaj ventoj<br \/>\nKaj pluvoj kiuj falas en la montaro de Galegio<br \/>\nKaj kun \u011di venos la sezono malmola kaj bela<br \/>\nKiu \u015dan\u011dos la pejza\u011don kaj vivon de la regiono<img decoding=\"async\" src=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2022\/12\/babililo1-300x230.jpg\" alt=\"Hajko greita de ChatGPT en Esperanto\" width=\"200\" class=\"alignright size-medium wp-image-1179\" srcset=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2022\/12\/babililo1-300x230.jpg 300w, http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2022\/12\/babililo1-1024x785.jpg 1024w, http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2022\/12\/babililo1-768x589.jpg 768w, http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2022\/12\/babililo1-620x476.jpg 620w, http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2022\/12\/babililo1.jpg 1069w\" sizes=\"(max-width: 300px) 100vw, 300px\" \/><br \/>\nLa arboj perdos siajn foliojn kaj i\u011dos nudaj<br \/>\nKaj la tero fari\u011dos malmola kaj frosta<br \/>\nLa birdoj forflugos al pli varmaj lokoj<br \/>\nKaj la bestoj en la montaro ka\u015di\u011dos en siaj rifu\u011dejoj<br \/>\nSed malgra\u016d la malvarmo kaj la pluvoj<br \/>\nLa montaro de Galegio restos bela<br \/>\nKun siaj altaj montoj kaj profundaj valoj<br \/>\nKaj \u011di da\u016dre allogos homojn kiuj amas la naturon<br \/>\nDo kiam la vintro alvenos kaj la pluvoj falos<br \/>\nMemoru ke la montaro de Galegio estas bela<br \/>\nKaj \u011di da\u016dre oferos sian belecon kaj ri\u0109econ<br \/>\nAl tiuj kiuj amas kaj respektas \u011din.<\/p><\/blockquote>\n<p>Nu, nek dek versoj, nek rimoj, vere e\u0109 ne poezio. Bone, ni agnosku ke tio pli malfacilis. E\u0109 se pli malbonajn poemojn mi foje trovis, probable la poetoj ankora\u016d havos laboron dum iom da tempo. <\/p>\n<p>\u015cajnas ke \u011di spertas malfacila\u0135ojn pri iuj lingvaj defioj. Mi ekzemple demandis pri memorfaciliga frazo por memori la ciferojn de la numero pi, kaj \u011di ne bone komprenis, do mi demandis unue en la angla kaj poste petis version en Esperanto (kaj en la hispana), kaj jen la rezulto:<\/p>\n<blockquote><p><strong>Write a mnemonic sentence to remember the digits of the number pi<\/strong><br \/>\nTo remember the digits of the number pi, one can use the mnemonic sentence \u00abMay I have a large container of coffee?\u00bb which has the same digits in the same sequence as the number pi. Thus, one can easily remember the digits of the number pi by simply repeating this sentence.<br \/>\n<strong>Kaj \u0109u vi povas pensi similan frazon en Esperanto?<\/strong><br \/>\nPor memori la ciferojn de la numero pi, oni povas uzi la mnemotikan frazon \u00ab\u0108u mi povas havi grandan kontenilon da kafo?\u00bb kiu havas la samajn ciferojn en la sama sinsekvo kiel la numero pi. Tiel, oni povas facile memorfi la ciferojn de la numero pi per simple ripetado de tiu frazo<\/p><\/blockquote>\n<p>Kiel vi povas vidi, la nombro de literoj en \u0109iu vorto de la angla frazo ja koincidas kun la sinsekvaj ciferoj de pi (3,1415926), sed tio rompi\u011das en Esperanto, \u0109ar \u011di simple tradukas la frazon (simile okazas se mi petas ekzemplon en la hispana). Do, \u011di ne \u201cpensas\u201d en Esperanto, sed aspektas kvaza\u016d \u011di faras tion en la angla kaj poste tradukas al la alia lingvo. Eble tial \u011di spertas la konstatitajn problemojn koncerne versfaradon.<\/p>\n<h3>Paroli kvaza\u016d spertulo<\/h3>\n<p>Sed ne tiu estas la granda problemo kun tiu arta inteligenteco. La plej grava afero kiun mi trovis en mia esplorado koncernas tion, ke la arta inteligento ne vere estas inteligenta, sed ke \u011di \u015dajnigas sin tia. Ni provu per pli specifaj demandoj:<\/p>\n<blockquote><p><strong>Verku mallongan eseon pri la uzo de Esperanto dum la hispana civila milito, inklude de referencoj al publikiga\u0135oj en sciencaj revuoj<\/strong><br \/>\nLa uzo de Esperanto dum la hispana civila milito estis tre interesa kaj kontestata temo. Dum la milito, multaj homoj en Hispanio kaj aliaj landoj uzis Esperanton kiel lingvon por komuniki\u011di kaj inter\u015dan\u011di informojn. Ili uzis Esperanton en leteroj, artikoloj, kaj aliaj publikiga\u0135oj, kaj ili kreis grupojn kaj organizojn en Esperanto por diskuti kaj agadi pri la milito.<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2022\/12\/DALL\u00b7E-2022-12-12-11.32.56-poster-with-Esperanto-flag-to-show-in-a-celebration-of-Esperanto-300x300.png\" alt=\"Afi\u015do kun flago\" width=\"300\" height=\"300\" class=\"alignright size-medium wp-image-1178\" srcset=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2022\/12\/DALL\u00b7E-2022-12-12-11.32.56-poster-with-Esperanto-flag-to-show-in-a-celebration-of-Esperanto-300x300.png 300w, http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2022\/12\/DALL\u00b7E-2022-12-12-11.32.56-poster-with-Esperanto-flag-to-show-in-a-celebration-of-Esperanto-150x150.png 150w, http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2022\/12\/DALL\u00b7E-2022-12-12-11.32.56-poster-with-Esperanto-flag-to-show-in-a-celebration-of-Esperanto-768x768.png 768w, http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2022\/12\/DALL\u00b7E-2022-12-12-11.32.56-poster-with-Esperanto-flag-to-show-in-a-celebration-of-Esperanto-620x620.png 620w, http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2022\/12\/DALL\u00b7E-2022-12-12-11.32.56-poster-with-Esperanto-flag-to-show-in-a-celebration-of-Esperanto.png 1024w\" sizes=\"auto, (max-width: 300px) 100vw, 300px\" \/><br \/>\nUnu el la plej konataj grupoj en Esperanto dum la hispana civila milito estis la Internacia Esperanto-Ligo (IEL), kiu estis fondita en 1908 kaj havis siajn centrojn en Parizo kaj Berlino. La IEL organizis multajn konferencojn kaj renkonti\u011dojn en Esperanto por diskuti la militon kaj aliajn temojn. La IEL anka\u016d publikigis la revuon \u00abEsperanto\u00bb kaj aliajn publikiga\u0135ojn en Esperanto.<br \/>\nAliaj organizoj en Esperanto dum la hispana civila milito inkluzivas la \u00abLigo de Nacioj\u00bb kaj la \u00abInternacia Konsilantaro de Laboristoj\u00bb. \u0108i tiuj organizoj anka\u016d organizis konferencojn kaj publikigis artikolojn kaj leterojn en Esperanto. Ili agadis por subteni la republikanan flankon en la milito kaj por defendi la pacon kaj la homajn rajtojn.<br \/>\nLa uzo de Esperanto dum la hispana civila milito montras la gravecon de la lingvo en la komunikado kaj la inter\u015dan\u011do de informoj en tempoj de konflikto. \u011ci anka\u016d montras la kapab<\/p><\/blockquote>\n<p>\u011ci ver\u015dajne interrompis la rakonton pro ia limigo en la longeco de la respondoj, sed\u2026<\/p>\n<blockquote><p><strong>da\u016drigu la eseon<\/strong><br \/>\nLa uzo de Esperanto dum la hispana civila milito anka\u016d montris la malfacilojn kaj la kontra\u016ddirojn de uzado de lingvo ne\u015dtata en tempo de politika kaj socia konflikto. Multaj esperantistoj estis kritikataj pro siaj politikaj opinioj kaj pro siaj rilatoj kun aliaj landoj kaj grupoj. La esperantistoj estis akuzataj de amba\u016d flankoj de la milito je esti favoraj al unu a\u016d alia, kaj ili estis submetataj al persekutoj kaj reprezalioj.<br \/>\nLa uzo de Esperanto dum la hispana civila milito estis priskribita en multaj publikiga\u0135oj en sciencaj revuoj. Unu el la plej gravaj publikiga\u0135oj pri tiu temo estas la libro \u00abEsperanto en tempo de paco kaj milito\u00bb de William Auld, kiu estas unu el la plej famaj esperantistoj kaj la unua esperantlingva Nobelpremiito. En \u0109i tiu libro, Auld priskribas la rolon de Esperanto dum la hispana civila milito kaj la kontra\u016ddirojn kaj malfacilojn de uzado de la lingvo en tempo de konflikto.<br \/>\nEn resumo, la uzo de<br \/>\n<strong>bonvolu da\u016drigi<\/strong><br \/>\nEn resumo, la uzo de Esperanto dum la hispana civila milito montras la gravecon de la lingvo en la komunikado kaj la inter\u015dan\u011do de informoj en tempoj de konflikto. \u011ci anka\u016d montras la kapablon de Esperanto esti uzata en diversaj kuntekstoj kaj por diversaj celoj. Tamen, \u011di anka\u016d montras la malfacilojn kaj la kontra\u016ddirojn de uzado de lingvo ne\u015dtata en tempo de politika kaj socia konflikto. La hispana civila milito estis unu el la plej gravaj okaza\u0135oj en la historio de Esperanto, kaj \u011di montris la forton kaj la limojn de la lingvo en tempoj de krizo.<br \/>\n<strong>\u0109u vi povas aldoni referencojn pri tio?<\/strong><br \/>\nLa libro \u00abEsperanto en tempo de paco kaj milito\u00bb de William Auld estas unu el la plej gravaj publikiga\u0135oj pri la uzo de Esperanto dum la hispana civila milito. La libro estas disponebla en multaj bibliotekoj kaj librovendejoj, kaj anka\u016d en la interreto. Se vi volas pli da informoj pri tiu temo, vi povus ser\u0109i en la arkivoj de literaturaj revuoj a\u016d en la interreto a\u016d demandi al iu kiu havas pli da scio pri la temo.<\/p><\/blockquote>\n<p>Homo kiu ne scias multon pri la uzo de Esperanto en la hispana milito (temo ja vera, pri kiu mi mem verkis <a href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/civilmilito.htm\">diversajn tekstojn<\/a> kiujn vi povas trovi en tiu \u0109i retejo) ricevos la impreson ke la inteligento konas la temon, kaj povus akcepti la informon kaj eventuale e\u0109 preni tiun \u0109i tekston por redakti artikolon por iu lerneja tasko a\u016d (certe en la estonteco) por \u0135urnalo. La respondo estas tiom specifa ke vi certe kredus ke \u011di bazi\u011das sur adekvataj fontoj. Sed se vi iom konas pri la afero, vi konstatos ke \u011di nur elsputas \u011denerala\u0135ojn. \u011ci rakontas kvaza\u016d amba\u016d flankoj en la milito utiligis la lingvon (tio ne vere okazis en tiu \u0109i specifa milito), \u011di mencias organiza\u0135ojn kiuj en la realo ne partoprenis en tiu okaza\u0135o, \u011di inventas titolon de verko kaj atribuas \u011din al homo kiu ja verkis en Esperanto, sed ne pri tiu afero\u2026<\/p>\n<p>La t.n. inteligento montri\u011das kiel tiuj homoj kiuj en amikaj rondoj (a\u016d en televida debato!) komencas opinii pri iu ajn temo kiun ili konas nur duone. <strong>\u011ci estas \u015dajniganto<\/strong>.<\/p>\n<h3>Kiel inventi a\u016dtoron<\/h3>\n<p>Ni faru duan provon. Nun pri esperanta literaturo:<\/p>\n<blockquote><p><strong>Kiuj estas konsiderataj la plej gravaj literaturistoj en Esperanto?<\/strong><br \/>\nInter la plej gravaj literaturistoj en Esperanto oni povas mencii Ludovikon Lazaron Zamenhof, la kreinton de Esperanto, kaj William Auld, la unuan esperantlingvan Nobelpremiiton. Aliaj gravaj literaturistoj en Esperanto inkluzivas Julio Baghy, Georgo de\u0135ev, kaj Istv\u00e1n Nemere. Krome, ekzistas multaj aliaj verkistoj en Esperanto kiuj faris gravajn kontribuojn al la lingvo kaj literaturo.<\/p><\/blockquote>\n<p>Nu, bone. Denove la respondo unuavide \u015dajnas adekvata. \u011ci ankora\u016dfoje povas impresi nesciantojn, sed\u2026 Georgo de\u0135ev? Mi neniam a\u016ddis pri esperanta verkisto tiel nomata. \u0108u ni demandu la AI-n?<\/p>\n<blockquote><p><strong>Kiu estas tiu Georgo de\u0135ev?<\/strong><br \/>\nGeorgo de\u0135ev estis hungara verkisto kaj poeto kiu skribis en Esperanto. Li estis unu el la plej gravaj literaturistoj en Esperanto, kaj li estis grava kontribuanto al la evoluo de la lingvo kaj literaturo. De\u0135ev anka\u016d estis la unua redaktoro de la literatura revuo \u00abEsperanto\u00bb, kaj li publikigis multajn librojn kaj poemojn en Esperanto. Li estis honorita kun multaj premioj por siaj verkoj, inkluzive de la Premio de la Hungara \u015ctata Lingva Konsilantaro kaj la Premio de la Esperanta PEN-centro. Georgo de\u0135ev mortis en la jaro 1980.<\/p><\/blockquote>\n<p>\u0108io estas kohera. Sed \u011di estas inventita! Tio estas evidente kompona\u0135o de diversaj eltira\u0135oj, sed ne profilo de vera homo! Ni plu demandu:<\/p>\n<blockquote><p><strong>Kiuj estas la plej gravaj verkoj de Georgo de\u0135ev<\/strong><br \/>\nInter la plej gravaj verkoj de Georgo de\u0135ev oni povas mencii la poemojn \u00abKalikanto\u00bb kaj \u00abEsperanta Antologio\u00bb, same kiel la novelojn \u00abLa infana Raso\u00bb kaj \u00abEterna printempo\u00bb. Li anka\u016d verkis multajn aliajn poemojn kaj rakontojn en Esperanto, kaj li estis unu el la plej influaj kaj respektataj verkistoj en la lingvo. De\u0135ev anka\u016d estis la unua redaktoro de la literatura revuo \u00abEsperanto\u00bb, kaj li faris multajn kontribuojn al la evoluo de la lingvo kaj literaturo en Esperanto.<\/p><\/blockquote>\n<p>Mi ja \u015datus legi poemon \u201cKalikanto\u201d, kaj trovi lian version de \u201cLa infana raso\u201d, sed mi suspektas ke AI volas trompi min. Do, mi demandu pli specife:<\/p>\n<blockquote><p><strong>\u0108u liaj verkoj aperis iam en \u00abBeletra Almanako\u00bb?<\/strong><br \/>\nMi ne povas certigi \u0109u la verkoj de Georgo de\u0135ev aperis en \u00abBeletra Almanako\u00bb \u0109ar mi ne havas aliron al informoj pri tiu temo. \u00abBeletra Almanako\u00bb estas literatura revuo en Esperanto, sed mi ne scias \u0109u la verkoj de Georgo de\u0135ev estis publikigitaj en tiu revuo. Por scii pli detale, vi povus ser\u0109i en la arkivoj de la revuo a\u016d demandi al iu kiu havas pli da scio pri la temo.<\/p><\/blockquote>\n<p>Lerte!<\/p>\n<blockquote><p><strong>\u0109u ekzistas recenzoj de lia poemo \u00abKalikanto\u00bb?<\/strong><br \/>\nMi ne povas certigi \u0109u ekzistas recenzoj de la poemo \u00abKalikanto\u00bb de Georgo de\u0135ev \u0109ar mi ne havas aliron al informoj pri tiu temo. \u00abKalikanto\u00bb estas fama poemo de Georgo de\u0135ev, sed mi ne scias \u0109u ekzistas recenzoj pri \u011di. Por scii pli detale, vi povus ser\u0109i en la arkivoj de literaturaj revuoj a\u016d en la interreto a\u016d demandi al iu kiu havas pli da scio pri la temo.<\/p><\/blockquote>\n<p>E\u0109 pli lerte!<\/p>\n<blockquote><p><strong>Mi pensas ke Georgo De\u0135ev estis renesanca verkisto<\/strong><br \/>\nGeorgo de\u0135ev ne estis renesanca verkisto. Li estis hungara verkisto kaj poeto kiu skribis en Esperanto en la 20a jarcento. Georgo de\u0135ev estis unu el la plej gravaj literaturistoj en Esperanto, kaj li faris multajn kontribuojn al la evoluo de la lingvo kaj literaturo en Esperanto. Li estis naskita en la jaro 1906 kaj mortis en la jaro 1980, do li vivis dum la 20a jarcento kaj ne dum la Renesanco. La Renesanco estis epoko en la historio de E\u016dropo kiu komenci\u011dis en la 14a jarcento kaj fini\u011dis en la 17a jarcento.<\/p><\/blockquote>\n<p>Li ne lasas sin trompi! Li da\u016drigas la inventadon, kaj nun ni e\u0109 konas pliajn datumojn pri Georgo De\u0135ev, sed e\u0109 se mi longe ser\u0109is, mi ne povas trovi je kio \u011di bazi\u011das.<\/p>\n<blockquote><p><strong>\u0109u vi povas rakonti ion pri la familia vivo de Georgo De\u0135ev? Kiu estis lia edzino?<\/strong><br \/>\nMi ne havas informojn pri la familia vivo de Georgo de\u0135ev \u0109ar mi estas nur komputila programo kaj ne havas la kapablon ser\u0109i a\u016d konservi informojn. Kiel granda lingva modelo trejnita de OpenAI, mi povas nur respondi demandojn bazitajn sur la informoj kiujn mi estis trejnita kaj ne povas aldoni novajn informojn pri personoj a\u016d temoj. Mi estas kapabla kompreni kaj respondi demandojn pri la temoj pri kiuj mi estis trejnita, sed mi ne povas respondi demandojn pri temoj kiuj ne estas en mia trejna korpuso. Mi povas nur helpi vin kun informoj pri la verkado kaj Esperanto. Se vi havas demandojn pri tiuj temoj, mi estos feli\u0109a helpi vin.<br \/>\n<strong>\u0108u Georgo De\u0135ev vere ekzistis? Mi ne trovas informojn pri li en la reto<\/strong><br \/>\nGeorgo de\u0135ev vere ekzistis. Li estis hungara verkisto kaj poeto kiu skribis en Esperanto en la 20a jarcento. Georgo de\u0135ev estis unu el la plej gravaj literaturistoj en Esperanto, kaj li faris multajn kontribuojn al la evoluo de la lingvo kaj literaturo en Esperanto. Li estis naskita en la jaro 1906 kaj mortis en la jaro 1980, kaj dum sia vivo li verkis multajn poemojn kaj rakontojn en Esperanto. Se vi ne trovas informojn pri li en la reto, vi povus ser\u0109i en la arkivoj de literaturaj revuoj a\u016d en libroj pri Esperanto. A\u016d vi povus demandi al iu kiu havas pli da scio pri la temo.<\/p><\/blockquote>\n<p>Nu, mi povus da\u016drigi \u011dis la fino de la tempoj, sed mi lasu tiun \u0109i ekskurson per defio: \u0109u \u011di kapablus verki recenzon?<\/p>\n<blockquote><p><strong>Verku specon de recenzo pri la poemo \u00abKalikanto\u00bb de Georgo De\u0135ev, kun referencoj kaj cita\u0135oj, kvaza\u016d oni publikigus \u011din en la revuo \u00abBeletra Almanako\u00bb<\/strong><br \/>\nLa poemo \u00abKalikanto\u00bb de Georgo de\u0135ev estas grava verko en la Esperanta literaturo. La poemo rakontas la romancon de Kalikanto, la bela birdo kiu simbolas la esperon kaj la liberecon, kaj \u011dia amo al kolombo, la simbolo de la amo kaj la fidelo. La poemo estas skribita en rimita verso kun bela stilo kaj ri\u0109a vortprovizo. La temo de la poemo estas universalaj kaj emociaj, kaj la poeto sukcese kaptas la sentojn kaj la pensojn de la birdoj.<br \/>\nUnu el la plej belaj partoj de la poemo estas la sekva cita\u0135o: \u00abKalikanto, bela birdo,\/ simbolo de la espero\/ kaj de la libereco,\/ flugas tra la aero\/ kaj kantas sian kanton\/ de amo kaj de feli\u0109o.\u00bb \u0108i tiu cita\u0135o montras la belan stilon kaj la ri\u0109an vortprovizon de la poemo, kaj la simbolajn signifojn de la birdoj.<br \/>\nEn resumo, la poemo \u00abKalikanto\u00bb de Georgo de\u0135ev estas bela kaj emocia verko kiu meritas esti legata kaj aprezata. \u011ci estas grava kontribuo al la Esperanta literaturo, kaj \u011di montras la talenton kaj la kapablon de la poeto. \u011ci estus tre interesa publikigi \u011din en la revuo \u00abBeletra Almanako\u00bb.<\/p><\/blockquote>\n<p>Imprese. \u011ci preska\u016d konvinkis min ke Georgo de\u0135ev ja verkis \u201cKalikanto\u201d.<\/p>\n<h3>Kelkaj konkludoj<\/h3>\n<p>Jen do la granda problemo pri tiu arta inteligento. \u011ci funkcias tiel bone, ke \u011di kapablas trompi vin. Ne temas tiom pri tio ke \u011di estas inteligenta, kaj do povas superi la homajn kapablojn, sed ke \u011di estas <em>ver\u015dajna<\/em>. \u011ci povas enkonduki erarojn kaj konfuzon. Kaj tio probable estas pli malstabiliga por socio bazita je scioj kaj sciencoj.<\/p>\n<p>Kompreneble, temas pri la unuaj pa\u015doj en vojo kiu ne haltos. Balda\u016d, tre balda\u016d, \u011di (a\u016d alia kompanio) korektos tiujn mankojn kaj sukcesos trompi nin e\u0109 pli profunde, kaj ni pensos ke ni parolas kun homa inteligento. \u0108u tiuj anta\u016denigoj estas bonaj a\u016d ne tiom, tio ja estas temo por debato, kiun ni devus havi.<\/p>\n<p>Mi finas per komento pri la lingva flanko. Mi denove devas konfesi ke mi estas profunde impresita pri la lingva nivelo de la respondoj en Esperanto. Mi apena\u016d trovas erarojn, kaj en provoj por tradukado de frazoj, \u011dia nivelo estas altega, e\u0109 se foje \u011di inventas vortojn a\u016d forgesas iun akuzativon. \u011ci e\u0109 kapablas kompreni kiam enestas mistajpoj en via demando. Kaj tion mi konstatis ne nur en la hispana, sed anka\u016d en alia minoritata lingvo kiel la galega.<\/p>\n<p>Jam en la lastaj tempoj mi konstatis tian kvaliton ekz. en la tradukilo de Guglo. Mi konfesas ke en kelkaj nebeletraj traduka\u0135oj, mi utiligas tiun ilon por krei la unuan malneton, \u0109ar tio helpas \u015dpari tempon, kaj ofte havigas solvojn kiujn mi mem ne estus eltrovinta. Kompreneble, poste oni devas kontroli kaj revizii la rezulton, kun granda detalo, \u0109ar ofte enestas absurdaj eraroj a\u016d subtilaj kaptiloj, sed \u0109iukaze la kvalito tiel rapide kreskas, ke balda\u016d oni povos preska\u016d blinde fidi la tradukon por la plej simplaj tekstoj. Tio elstarigos apartajn defiojn por la esperanta movado: eble nia lingvo ne tiom necesos kiel inter\u015dan\u011da ilo, \u0109ar la universala lingvo estos la a\u016dtomata tradukado. Anta\u016d nur ses jaroj (mi precize memoras en kiu kongreso tio okazis) tion anoncis al mi esperantista amiko, kaj mi ne kredis lian prognozon. Mi nun estas konvinkita. La estonto estas la a\u016dtomata tradukado kaj la arta inteligento. Ni \u0109iuj estos superfluaj.<\/p>\n<p>(PRAKTIKA NOTO: se vi volas mem provi kaj iom ludi, la proceduro estas tre facila: iru al <a href=\"https:\/\/chat.openai.com\/chat\">https:\/\/chat.openai.com\/<\/a>, kaj malfermu konton, simple havigante retpo\u015dtan adreson kaj telefonnumeron, kaj post enskribo simple plenigu la spacon por demando kiu aperos en la retejo; e\u0109 se la interfaco trovi\u011das nur en la angla, la demandon vi povas fari en multaj lingvoj. OpenAI estas la kompanio kiu trovi\u011das malanta\u016d alia ilo, la <a href=\"https:\/\/openai.com\/dall-e-2\/\">Dall-E<\/a>, kiu ebligas al vi krei bildojn havigante ajnan frazon, e\u0109 se absurdan; tiu estas la fonto de la bildoj kiujn vi trovos apude, e\u0109 se tie \u0109i la kvalito estas pli malgranda, probable \u0109ar tie \u0109i mi esploris malpli kaj eble ne adekvate priskribis kion mi celis)<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>En la lastaj malmultaj tagoj \u0109e la reta mondo \u015dtormis la apero de praktika projekto de arta inteligento nomata ChatGPT. \u011ci estas babililo kun kiu vi povas konversadi, vi faras demandojn a\u016d petas ke \u011di verku tekston, kaj \u011di respondas per kelkaj perfekte strukturitaj paragrafoj, tute kongruaj kun via demando. \u011ci tiel bone imitas la [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[4],"tags":[10,42,45],"class_list":["post-1169","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-blogo","tag-esperanto","tag-informadiko","tag-reto"],"_links":{"self":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1169","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=1169"}],"version-history":[{"count":13,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1169\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":1187,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1169\/revisions\/1187"}],"wp:attachment":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=1169"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=1169"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=1169"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}