{"id":1208,"date":"2024-07-08T13:57:22","date_gmt":"2024-07-08T11:57:22","guid":{"rendered":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/?p=1208"},"modified":"2024-07-08T16:33:43","modified_gmt":"2024-07-08T14:33:43","slug":"kiuj-estis-la-volontuloj-kun-okulvitroj","status":"publish","type":"post","link":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/2024\/07\/kiuj-estis-la-volontuloj-kun-okulvitroj\/","title":{"rendered":"Kiuj estis la volontuloj kun okulvitroj?"},"content":{"rendered":"<p>Mi dubis \u0109u la titolo de la libro, pri kiu mi volis blogi, estus komprenebla, do mi faris la provon demandi al ChatGPT, kaj jen \u011dia respondo: <\/p>\n<blockquote><p>\u201cLa esprimo \u00abvolontuloj kun okulvitroj\u00bb rilatas al la intelektuloj kaj edukitaj individuoj, ofte el eksterlandoj, kiuj volontulis por partopreni en la Hispana Enlanda Milito. Tiuj personoj ofte estis akademianoj, verkistoj, \u0135urnalistoj, kaj studentoj, kiuj estis pli konataj pro siaj intelektaj okupoj ol pro armea sperto. La esprimo sugestas ke \u0109i tiuj volontuloj, malgra\u016d sia akademia kaj intelekta fono, estis pretaj forlasi siajn komfortajn vivojn kaj enga\u011di\u011di en la fizika kaj dan\u011dera lukto pro siaj idealoj kaj konvinkoj.\u201d<\/p><\/blockquote>\n<p><a href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/2022\/12\/arta-inteligento-en-esperanto\/\">Denove nekredeble!<\/a> Mi preska\u016d povus lasi la bloga\u0135on tiel \u0109i!<\/p>\n<p>Sed \u00abVolontuloj kun okulvitroj\u00bb estas, kiel dirite, esprimo kiun mi kun aliaj amikoj elektis por titoli novan libron, \u0135us eldonitan, do mi rakontu iom pli. \u0108ar efektive, temas pri libro pri la spertoj de intelektuloj eksterlandaj partoprenintaj la <em>hispanan tragedion<\/em>.<\/p>\n<p>Eble vi jam legis iujn el <a href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/historio.htm\">miaj anta\u016daj tekstoj<\/a> pri la hispana milito. Mi verkadis plurfoje por internacia publiko, kiel la esperanta, \u0109ar tiu konflikto ne estis pure landa, same kiel la \u0135usajn balotadojn en Francio multaj e\u016dropanoj sekvis kvaza\u016d proprajn (mi skribas tion \u0109i la postan tagon de la dua ra\u016dndo, kiam la novfa\u015dismon venkis la kunlaboro de la fortoj demokrataj kaj progresemaj). La eventoj en Hispanio estis anonco a\u016d prologo de la kunpu\u015di\u011doj kiuj tre balda\u016d revenos tutmonde en la Dua Mondmilito. Jen kial tiom multaj eksterhispanianoj venis en Hispanion, \u0109u por rekte lukti, \u0109u por raporti pri la militaj kaj sociaj okaza\u0135oj.<\/p>\n<p>Aparta trajto de tiu milito estas ke la pure materiaj a\u016d teritoriaj motivoj malpli gravis ol la ideoj, idealoj kaj ideologioj. Tial \u011di speciale altiris intelektulojn, eble pli ol iu ajn milito anta\u016da kaj e\u0109 posta. La altiro estas tia ke multaj lasis la plumojn por, la\u016dvorte, preni la armilojn&#8230; kaj denove repreni la plumojn por rakonti pri siaj spertoj. Oni tiom verkis pri \u011di ke la raportado (\u0109u rekta atestado, \u0109u fikciigo) fari\u011dis kvaza\u016d specifa \u011denro.<a href=\"https:\/\/www.nodo50.org\/esperanto\/nova-libro-eldonita-de-sateh-volontuloj-kun-okulvitroj\/\"><img decoding=\"async\" src=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2024\/07\/kovrilo-211x300.jpg\" alt=\"Kovrilo de Volontuloj kun okulvitroj\" width=\"211\" class=\"alignright size-medium wp-image-1211\" srcset=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2024\/07\/kovrilo-211x300.jpg 211w, http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2024\/07\/kovrilo-722x1024.jpg 722w, http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2024\/07\/kovrilo-768x1090.jpg 768w, http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2024\/07\/kovrilo-620x880.jpg 620w, http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2024\/07\/kovrilo.jpg 874w\" sizes=\"(max-width: 211px) 100vw, 211px\" \/><\/a><\/p>\n<p>Anka\u016d en Esperanto aperis tiaj libroj, e\u0109 dum la milito mem. La plej bona ekzemplo estis \u201cLa hispana tragedio\u201d, rimarkinda eldona\u0135o, pro la kvalito, sed anka\u016d pro la cirkonstancoj de la publikigo: temas pri verko de batalanto, eldonita en esperanta versio en 1938, dum la milito mem, kaj krome kun rimarkinda zorgado. Estis beda\u016drinde ke la libro apena\u016d estis plu atingebla, \u0109ar \u011di bezonis kaj meritis reeldonon. Sed nun vi havas \u011din, kaj kun kromdonaco: ni akompanis \u011din per alia kun simila nomo kaj celo, \u201cHispana somero\u201d. Ili estas du tre indaj reprezentantoj de tia menciita kategorio: la personaj atestoj. <\/p>\n<p>Ja aliajn atestojn vi probable povas legi en via lingvo, \u0109ar pluraj el la raportintoj tre famis: Ernest Hemingway, George Orwell, Andr\u00e9 Malraux, Ilja Ehrenburg, Artur London, Arthur Koestler, Pablo Neruda, ne enkalkulante la multajn rolulojn mem el Hispanio. Sed Esperanto povas ta\u016dgi por malkovri aliajn a\u016dtorojn en pli minoritataj lingvoj. Tion vi trovos en tiu \u0109i libro, ja la originaloj estis origine verkitaj en du malpli disvastigataj e\u016dropaj lingvoj.<\/p>\n<p>\u201cLa hispana tragedio\u201d estis originale verkita en la nederlanda. \u011cia a\u016dtoro estis <a href=\"https:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Jef_Last\">Jef Last<\/a>, tre komplika kaj interesa verkisto. Li partoprenis la militon kiel soldato, integrita rekte en la hispanaj trupoj, ne en la pli famaj Internaciaj Brigadoj. La leterojn, kiujn li sendis al sia edzino, oni publikigis en nederlandaj gazetoj, kaj poste en libro, kiu estis tre balda\u016d tradukita en Esperanton kaj, kiel jam komentite, publikigita dum la milito mem. La originalo montri\u011dis foje ne tre polurita, sed \u011duste tial \u011di prezentas la personan spontanean vidpunkton de batalanto, kaj estas des pli aprezinda.<\/p>\n<p>\u201cHispana somero\u201d anka\u016d funkcias kiel kolekto de raportoj, kvankam en tiu \u0109i kazo la vidpunkto estas ne tiom senpera, \u0109ar la a\u016dtoro, la norvega <a href=\"https:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Nordahl_Grieg\">Nordahl Grieg<\/a>, vizitis Hispanion kiel verkisto (por partopreni internacian kongreson \u201cpor defendo de la kulturo\u201d) kaj \u0135urnalisto. Li publikigis \u011din anka\u016d dum la milito mem, sed la verko estis konata nur en la norvega, \u011dis anta\u016dnelonge, kiam oni organizis tradukadon en la hispanan kaj nun anka\u016d en Esperanton.<\/p>\n<p>Se vi ne bone konas la fonon de la milito kaj la rilatajn cirkonstancojn, ne zorgu: pri tio okupi\u011dis mi mem. La libro entenas esean epilogon en kiu mi rakontas pri la ekesto kaj disvolvi\u011do de la milito, pri la fortoj kiuj dividis la socion ne nur en du flankojn, sed foje e\u0109 ene de tiuj. Mi anka\u016d disvolvas tiujn menciitajn temojn: la eksterlandan partoprenon a\u016d la rolon de intelektuloj. Fine, mi mencias la uzon de Esperanto dum la milito, tre resume (pli detale vi legu <a href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/civilmilito.htm\">en tiu \u0109i retejo<\/a>, kaze ke vi ne sciis pri la afero) kaj ni inkludas biografiojn de Last kaj Grieg.<\/p>\n<p>Mi mem anka\u016d zorgis pri la editorado de la tuto, kun <a href=\"https:\/\/www.nodo50.org\/esperanto\/nova-libro-eldonita-de-sateh-volontuloj-kun-okulvitroj\/\">kunlaboro de aliaj anoj de la asocio SAT-en-Hispanio<\/a>, respondeca pri la eldono. Ni prezentos \u011din en la kongresoj de SAT en Oporto kaj en <a href=\"https:\/\/kongreso.esperanto.es\/\">la venonta hispana kongreso<\/a>, kiu okazos en urbo Cheste (proksime al Valencio) ekde la 5a de septembro, sed ne necesas ke vi atendu, \u0109ar \u011din vi jam povas akiri \u0109e SATeH a\u016d <a href=\"https:\/\/katalogo.uea.org\/index.php?inf=8516\">en la libroservo de UEA<\/a>.<\/p>\n<p>Mi esperas ke \u011di interesos vin. E\u0109 se la temo povus aspekti malproksima al la \u201clingvo de la paco\u201d, konfliktoj estas parto de nia vivo, kaj kelkajn ideojn oni devas senhezite batali, tiam kaj nun.<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Mi dubis \u0109u la titolo de la libro, pri kiu mi volis blogi, estus komprenebla, do mi faris la provon demandi al ChatGPT, kaj jen \u011dia respondo: \u201cLa esprimo \u00abvolontuloj kun okulvitroj\u00bb rilatas al la intelektuloj kaj edukitaj individuoj, ofte el eksterlandoj, kiuj volontulis por partopreni en la Hispana Enlanda Milito. Tiuj personoj ofte estis [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[4],"tags":[24,73,30,32,61],"class_list":["post-1208","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-blogo","tag-historio","tag-libro","tag-literaturo","tag-politiko","tag-sat"],"_links":{"self":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1208","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=1208"}],"version-history":[{"count":8,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1208\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":1217,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1208\/revisions\/1217"}],"wp:attachment":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=1208"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=1208"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=1208"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}