{"id":175,"date":"2010-11-10T23:56:12","date_gmt":"2010-11-10T21:56:12","guid":{"rendered":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/?p=175"},"modified":"2010-11-10T23:57:25","modified_gmt":"2010-11-10T21:57:25","slug":"por-la-saharianoj-kontrau-sahario","status":"publish","type":"post","link":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/2010\/11\/por-la-saharianoj-kontrau-sahario\/","title":{"rendered":"Por la saharianoj, kontra\u016d Sahario"},"content":{"rendered":"<p>Mi ne malofte trovi\u011das en minoritata kampo rilate politikon a\u016d ideologion, kaj kvankam mi ne emas al tio, mi parte jam alkutimi\u011dis, precipe en kio koncernas naciismojn. Sed \u0109ifoje \u015dajnas al mi ke mi rompis rekordon, \u0109ar eble mi estas la sola persono en Hispanio kiu estas samtempe kontra\u016da al la sendependeco de Okcidenta Saharo (a\u016d <em>Sahario<\/em>), favora al la <em>marokeco<\/em> de hispaniaj urboj Ce\u016dto kaj Melilo, kaj kontra\u016da al la nuna re\u011dimo de Maroko.<\/p>\n<p>Vi probable jam legis pri la gravaj incidentoj okazantaj dum la lastaj tagoj en la urbo Ajuno, \u0109efurbo de la malnova hispania kolonio <a title=\"Okcidenta Saharo en Vikipedio\" href=\"http:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Okcidenta_Saharo\">Okcidenta Saharo<\/a>, nuntempe okupata de Maroko, dum kiuj mortis pluraj lo\u011dantoj de la regiono (nombroj ankora\u016d varias la\u016d la informaj fontoj, vidu informojn en Esperanto <a title=\"Okcidenta Saharo en Esperanto\" href=\"http:\/\/sahara-esperanto.ueuo.com\/\" target=\"_blank\">tie \u0109i<\/a>). \u011ci estis la sekvo de grandaj protestoj de la saharianoj, kiuj tute malkontentas pri la vivkondi\u0109oj kiujn ili devas elporti, ne nur \u011denerale, sed kiel konsekvenco de la politiko de la marokaj a\u016dtoritatuloj.<\/p>\n<h3>HISTORIA FONO<\/h3>\n<p>Tiu konflikto estas malofte priparolata en la internaciaj medioj. \u011ci tamen estas varma temo en Hispanio, kiu estis la malnova kolonianto de la teritorio \u011dis 1975. Jam en la anta\u016daj jaroj estis aktiva sendependisma movado, nomata <a title=\"Polisario en Esperanto\" href=\"http:\/\/sahara-esperanto.ueuo.com\/saharofp.htm\">Polisaria Fronto<\/a>, sed en tiu jaro, Maroko, kun Ma\u016dritanio, minacis okupi la teritorion, kiun ili konsideris parto de la historia lando. Tio koincidis kun la agonio de la diktatoro Franko en Hispanio, kaj la tiama re\u011dimo, tre malfortigita, kaj timante aliajn internaciajn problemojn, haste forlasis la provincon post duoninterkonsento kun Maroko. Granda parto de la lo\u011dantoj ne akceptis tion, kaj da\u016drigis sendependistan armitan batalon kontra\u016d la nova re\u011dimo. La konflikto ankora\u016d ne solvi\u011dis \u011dis nun, 35 jarojn poste, kaj la afero ne havas bonan perspektivon, pro la tre malproksimaj postuloj de amba\u016d partoj, kaj la diferencoj pri tio, kiu teorie devus decidi pri la rezulto en eventuala referendumo. Dume, la vivkondi\u0109oj de la praaj lo\u011dantoj de la teritorio, \u0109u tiuj kiuj plu lo\u011das en la tieaj urboj, \u0109u la rifu\u011dintoj en tendaroj post la militado, pli kaj pli malboni\u011das.<\/p>\n<p>Kiel dirite, la afero estas ofte traktata en Hispanio. Ekzistas \u011denerala <em>malbona konscienco<\/em> pri la agado de la \u015dtato kiel tia dum tiu periodo en kiu \u011di forlasis kaj la teritorion kaj la lo\u011dantojn. Tio afektas kaj la dekstron kaj la maldekstron. \u0108e la dekstro estas ia \u011denerala malsimpatio al la marokanoj, kiujn oni emas nomi iom rasisme kaj malprecize kiel <em>ma\u016drojn<\/em>, kaj relativa simpatio pri iamaj parolantoj de la hispana, multaj el kiuj ankora\u016d portas hispanian pasporton. \u0108e la maldekstro, estas forta malsimpatio al la maroka monar\u0125io, kaj oni kutime defendas la \u201crajton je memdispono\u201d de la \u201csahara popolo\u201d. Do, la popola simpatio estas klara (tamen, la \u015dtataj instancoj emas esti prudentaj, \u0109ar oni ne volas iriti la marokan re\u011dimon, la plej proksiman geografie, kaj kun kiu la rilatoj estas anka\u016d metafore tre proksimaj, foje kunlabore, foje stre\u0109e.)<\/p>\n<p>Krome, Hispanio estis kolonianto de aliaj partoj de la maroka teritorio, kaj plu konservas sian suverenecon super du urboj lo\u011dataj de hispanianoj, sed kiuj trovi\u011das en la afrika kontinento, apud la maro, sed krom tio tute \u0109irka\u016dataj de la maroka landaro, plus kelkaj malgrandaj insuletoj. Teorie la maroka registaro tendencas prudenti pri la suvereneco de tiuj urboj, sed la maroka popolo apena\u016d ka\u015das sian emon igi ilin parto de sia \u015dtato. Male, hispanianoj konsideras ilin parto de la lando el la Mezepoko, kaj atentigas ke lo\u011dantoj \u011duas historie hispanian suverenecon, kvankam ja ekzistas parto de la maldekstro kaj de la periferia naciismo kiu favoras marokigon de la teritorietoj.<\/p>\n<h3>\u0108U SENDEPENDECO?<\/h3>\n<p>Mia opinio estas, kiel dirite, pli kompleksa, kaj tute minoritata en Hispanio. <strong>Mi ne agnoskas la rajton je memdispono de la okcidentsahara popolo<\/strong>. Fakte, mi ne konsentas ke ekzistas iu okcidentsaharia popolo (pardonu la uzon de tiu \u0109i speciala nomo por signi politike apartan teritorion, <a href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/2008\/09\/mi-ne-plu-nomos-min-hispano.htm\">uzante la ekssufikson <em>\u2013i-<\/em><\/a>, same kiel aliaj preferas distingi inter Suda Afriko kaj Sudafrikio). Ja ekzistas civitanoj de tiu eksa kolonio, kies vivkondi\u0109oj estas vere priplorindaj, kaj kies subpremo fare de la ala\u016da monar\u0125io estas indigniga. Sed mi ne pensas ke iom pli ol sepdek mil personoj, kiuj konsistigis la censon de la kolonio en hispaniaj tempoj, havas la rajton decidi pri teritorio de ducent mil kvadrataj kilometroj, kun ties ri\u0109a\u0135oj. Ne estante fakulo pri la temo, nek konante la lokon, \u015dajnas al mi tamen ke ne ekzistas etnaj a\u016d popolaj diferencoj kun aliaj lo\u011dantoj de la dezerto en la sudo kaj oriento de Maroko (ili ja ekzistas kun aliaj partoj de tiu regno, sed tio estus pli \u011denerala diskuto). Ne ekzistas geografiaj barieroj, kaj en ajna mapo oni povas vidi ke la limo konsistas el \u0109efe rektaj linioj, kreitaj de la koloniaj potencoj.<a title=\"Okcidenta Saharo, mapo prenita el Vikipedio, Wikipedia\" href=\"http:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Okcidenta_Saharo\" target=\"_blank\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignright size-medium wp-image-176\" title=\"okcidentasaharo\" src=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2010\/11\/okcidentasaharo-278x300.png\" alt=\"Okcidenta Saharo\" width=\"242\" height=\"262\" srcset=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2010\/11\/okcidentasaharo-278x300.png 278w, http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2010\/11\/okcidentasaharo.png 300w\" sizes=\"auto, (max-width: 242px) 100vw, 242px\" \/><\/a><\/p>\n<p>Post tiom da tempo, dum kiu oni en la maldekstro argumentis pri la misoj ka\u016dzitaj de la koloniismo en preska\u016d \u0109iuj afrikaj landoj, kreinte kapricajn politikajn entojn, kion oni kulpigas pri granda parto de la mizera \u015dtato de la plejmulto de la lo\u011dantaro de tiu kontinento, \u015dajnas al mi tre paradokse ke la nuna hispania maldekstro defendas la pluvivon de landlimo evidente artefarita, kiu neniel respegulas objektivan realon. Mi pli facile povus argumenti favore al la sendependeco de la nordo de Maroko, la tiel nomata Rifo, kiu ja havas trajtojn lingvajn, morajn, historiajn a\u016d geografiajn pli pravigeblajn, anka\u016d eksa kolonio (<em>protektejo<\/em>) de Hispanio, kaj same postlasita de la tiamaj kaj nunaj re\u011dimoj.<\/p>\n<p>Mi ne favoras landlimojn, kaj ne kapablus defendi la ekziston de maroka \u015dtato, al kiu apartenu tiu a\u016d alia parto de la kontinento, sed dum ekzistas tiaj \u015dtatoj, mi konsideras pli pravigebla la ligadon de tiuj teritorioj kaj ties lo\u011dantoj ol la multi\u011do de tiaj entoj kaj la starigo de novaj bariloj. Jen anka\u016d kial mi favoras la unui\u011don al ili de la urboj Ce\u016dto kaj Melilo. Estas vere ke \u0109ikaze la historio estas malsama relative al la ceteraj eksaj kolonioj, kaj ke plimulto de iliaj lo\u011dantoj pli probable favorus pluigon de sia statuso kiel hispaniaj civitanoj, sed la urboj nun agadas pli kiel ekonomiaj perturboj de la zono, kaj kiel magneto de politikaj problemoj ol kiel dinamikilo de la \u0109irka\u016da\u0135o. Mi atentus la staton kaj bonfarton de iliaj nunaj civitanoj, same kiel mi preferas zorgan interkonsenton rilate al la reintegri\u011do de <a title=\"\u011cibraltaro, ligo al Vikipedia artikolo\" href=\"http:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/%C4%9Cibraltaro\">\u011cibraltaro<\/a> en la hispanian regnon, sed mi ne vidas kialon pri tiu nuna misforma stato de landlimoj.<\/p>\n<h3>LA VERA PROBLEMO<\/h3>\n<p>Sed tamen restas alia tikla tubero en tiu debato: la bonfarto de la marokaj (kaj kvaza\u016d marokaj) civitanoj, sub la nuna politika re\u011dimo. Tiu por mi estas <strong>la vera malfeli\u0109o de la tuta situacio<\/strong>, ke la okcidentaj saharanoj devas elteni la dominadon kaj la kapricojn de predanta elito sub gvido de diktatora re\u011do, anstata\u016d memdecidi pri sia destino en la plej vera senco. Anta\u016d la sendependi\u011do, Maroko suferis ekonomian ekspluatadon, kaj ja estis pli malri\u0109a ol tiama Hispanio, sed de tiam la situacio e\u0109 pli malboni\u011dis, \u011dis la punkto ke oni nun diras ke \u011duste la landlimo Maroko-Hispanio apartigas la plej altan diferencon de enspezoj en la tuta mondo, multe pli altan ol tiu inter Usono kaj Meksikio. Kompreneble la kialoj estas multflankaj, sed granda parto \u015duldi\u011das al la korupteco de monar\u0125io kiu na\u011das en abundo: sufi\u0109as voja\u011di al Marake\u015do, kiel mi mem faris anta\u016d kelkaj monatoj, por trovi sen\u0109esan konstruadon de palacoj de la re\u011da familio, tuj apud ladurboj. Ne malbone por familio kiu en la momento de la sendependeco e\u0109 ne estis la plej ri\u0109a de la re\u011dlando. Kaj \u0109iu kiu iom konas la historion de la monar\u0125io, kaj ekzemple legis la libron <a title=\"Notre ami, le roi, de Gilles Perrault\" href=\"http:\/\/www.bibliomonde.com\/livre\/notre-ami-roi-12.html\" target=\"_blank\"><em>\u201cNia amiko la re\u011do\u201d<\/em><\/a> ne povas ne indigni\u011di anta\u016d agadoj kiuj en aliaj kazoj kondukis ekzemple al la elpostenigo kaj pendumo de Sadamo Husejn, dum la torturinto Hasano la Dua estis ricevita per ru\u011da tapi\u015do en \u0109iuj palacoj de la mondo.<\/p>\n<p>Kiamaniere tiu \u0109i familio, kaj \u0109efe la patro de la nuna re\u011do, sukcesis konservi sian postenon, dum la ceteraj monar\u0125oj en la norda Afriko estis iom post iom detronigitaj? Interalie, kaj jen ni revenas al nia temo, \u0109ar ili sukcesis ekspluati la naciisman senton. Kiam la re\u011dimo \u015danceli\u011dis, kaj tiaj okazoj ne mankis en la lastaj jardekoj, sufi\u0109is fingromontri la disigitajn a\u016d disigotajn teritoriojn por forigi dubojn kaj kontra\u016dojn. Denove la patriotismo ta\u016dgis por malheligi la sociajn diferencojn, kaj por ke friponoj kaj elitoj konservu siajn privilegiojn. Mi ne kulpigas la Polisarian Fronton, sed \u015dajnas al mi ke se ili estus siatempe kunbatalintaj kun la maroka opozicio kontra\u016d la komuna malamiko, la situacio estus multe pli bona por \u0109iuj ili.<\/p>\n<p>Por konkludi: ne nepre mi kontra\u016das la sendependecon de la Okcidenta Saharo, a\u016d ampleksan a\u016dtonomion, se oni alvenus al tiu stato post interkonsento. Dum ekzistas \u015dtatoj, por mi ne estas la plej grava \u0109u la linio en la mapo pasas tra unu a\u016d alia sablero de la dezerto. Sed mi ne faras al mi iluziojn pri la solvo de la problemoj per tia proceduro. Mi memoras ke kiam mi estis pli juna, oni multe esperis de la sendependeco de Eritreo disde Etiopio, kiun preska\u016d \u0109iuj eksteraj observantoj konsideris tre prava ka\u016dzo. Sed vidu kio rezultis el \u0109io \u0109i: e\u0109 ne paco: pluaj bataloj, e\u0109 pri sensignifaj urbetoj, rearmigo de la re\u011dimoj, rompo de interkonsentoj&#8230; A\u016d, por prezenti e\u0109 pli absurdan epizodon, vidu kio rezultis el la sendependi\u011do de la centramerikaj landoj: anta\u016d kelkaj tagoj <a href=\"http:\/\/www.elpais.com\/articulo\/tecnologia\/Incidente\/fronterizo\/Costa\/Rica\/Nicaragua\/culpa\/Google\/Maps\/elpeputec\/20101105elpeputec_7\/Tes\" target=\"_blank\">preska\u016d eksplodis milito<\/a> inter Nikaragvo kaj Kostariko pro eraro en la elmontro de la landlimo fare de Google Maps.<\/p>\n<p>Sendependecon disde koloniismo, jen evidente tion mi apogas. Pluajn sendependecojn kaj diserigojn post koloniismo, favore al la novaj elitoj&#8230; nu, en tiaj luktoj vi min ne trovos.<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Mi ne malofte trovi\u011das en minoritata kampo rilate politikon a\u016d ideologion, kaj kvankam mi ne emas al tio, mi parte jam alkutimi\u011dis, precipe en kio koncernas naciismojn. Sed \u0109ifoje \u015dajnas al mi ke mi rompis rekordon, \u0109ar eble mi estas la sola persono en Hispanio kiu estas samtempe kontra\u016da al la sendependeco de Okcidenta Saharo [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[4],"tags":[14,32],"class_list":["post-175","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-blogo","tag-naciismo","tag-politiko"],"_links":{"self":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/175","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=175"}],"version-history":[{"count":5,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/175\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":180,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/175\/revisions\/180"}],"wp:attachment":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=175"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=175"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=175"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}