{"id":186,"date":"2010-11-28T23:43:00","date_gmt":"2010-11-28T21:43:00","guid":{"rendered":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/?p=186"},"modified":"2011-03-16T21:19:16","modified_gmt":"2011-03-16T19:19:16","slug":"kontoj-kaj-rakontoj","status":"publish","type":"post","link":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/2010\/11\/kontoj-kaj-rakontoj\/","title":{"rendered":"Kontoj kaj rakontoj"},"content":{"rendered":"<p>Dum la lastaj tagoj mi ricevis plurajn mesa\u011dojn petante partoprenon en <a title=\"reta kampanjo\" href=\"http:\/\/www.thepetitionsite.com\/1\/esperanto-parolantoj-en-la-mondo\/\" target=\"_blank\">kampanjo por nombri la tutmondajn esperantistojn<\/a>. Mi ne enskribi\u011dos tie, kaj mi volas klarigi kial, \u0109efe \u0109ar tio koincidis kun mia legado de libro pri nombroj kaj statistikoj, kiu inspiris min verki <a title=\"hispanlingvan blogeron\" href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/2010\/11\/cuentas-y-cuentos\/\">aliteman tekston<\/a> en la hispanlingva parto de mia blogo.<\/p>\n<p>Mi konsentas ke la nombrado tre gravas. Kiel mi jam skribis en alia teksto en kiu mi parolis pri <a href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/2008\/07\/profesieco-dua-parto.htm\" target=\"_self\">profesieco en nia movado<\/a>, <em>\u201ckio ne estas kontoj, tio estas rakontoj\u201d<\/em>. Nepras ke ni konu kiom da esperanto-parolantoj ekzistas, kaj tute racias ke \u0135urnalistoj a\u016d aliaj scivolantoj pridemandu nin pri tio. Sed samtempe, \u0109iu kiu iom konas pri statistikoj, scias ke nuraj nombroj, sen kunteksto kaj sen eksplikoj, diras nenion.Ili estas pli ol malbonaj rakontoj.<\/p>\n<p><a title=\"El tigre que no est\u00e1\" href=\"http:\/\/www.turnerlibros.com\/ent\/products\/ProductDetail.aspx?ID=305\" target=\"_blank\"><img decoding=\"async\" class=\"alignleft size-medium wp-image-188\" title=\"tigre\" src=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2010\/11\/tigre-188x300.jpg\" alt=\"El tigre que no est\u00e1\" width=\"143\" srcset=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2010\/11\/tigre-188x300.jpg 188w, http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2010\/11\/tigre.jpg 209w\" sizes=\"(max-width: 188px) 100vw, 188px\" \/><\/a>Pri tio temas grandparte la libro kiun mi aludis, \u201cLa tigro kiu ne estas\u201d, de la britiaj Michael Blastland kaj Andrew Dilnot, anta\u016daj respondeculoj de la radiprogramo <a title=\"More or Less, BBC\" href=\"http:\/\/www.bbc.co.uk\/moreorless\" target=\"_blank\">\u201cPli a\u016d malpli\u201d<\/a>, de la radistacio BBC. La programon, nun direktitan de <a title=\"Tim Harford en retejo de BBC\" href=\"http:\/\/www.bbc.co.uk\/radio4\/people\/presenters\/tim-harford\/\" target=\"_blank\">Tim Harford<\/a>, a\u016dtoro de la libro \u201cLa ka\u015dita ekonomikisto\u201d kaj \u0135urnalisto de la Financial Times, mi kelkfoje a\u016dskultas kiel podkaston, \u0109ar \u011di tre rigore kaj sprite pritraktas temon kiu devus tre gravi por \u0109iu informser\u0109a civitano: la nombroj \u0109e la publika debato. Kiom da gejaj personoj ekzistas, \u0109u estas pli sekure voja\u011di kun kasko, \u0109u la deficito estas eltenebla, kiom gajnas la diversaj tavoloj de la socio kaj kiomajn impostojn ili pagas. Apena\u016d ekzistas io pli grava kiam oni volas esti konscia partoprenanto de la socio, kaj tial ekzistas tiom da riskoj ke oni manipulas vin se vi ne konas la nombrojn, kaj vi ne kapablas interpreti la nudajn ciferojn. Se vi havas aliron al la libro a\u016d similajn verkojn en via lingvo, mi vigle rekomendas \u011dian legadon.<\/p>\n<p>Kelkfoje, kiam oni konscias pri la ebleco manipuli la nombrojn, multaj retiri\u011das en sian konkon kaj emas malatenti ilin. Do, oni ekparolas pri <em>kvalito<\/em>, a\u016d oni nur a\u016dskultas la rakontojn. Tio estas eraro: kvalito kaj rakontoj gravas, sed kompleta informado postulas kaj konon de nombroj kaj kapablon ilin analizi.<\/p>\n<p>La \u0109efa kriterio kiam oni analizas nombrojn estas konscii pri la koncepto de <strong><em>necerteco<\/em><\/strong>. Tio por mi estas la plej frapa konstato kiam mi diskutas pri kontoj: homoj \u011denerale ne rimarkas ke \u0109iu nombro havas intervalon kiu limigas \u011dian akuratecon, kaj oni emas a\u016d tute blinde kredi en la nuda nombro, a\u016d tute malfidi \u011din. Mi tamen, pro mia fako, estas ege konscia pri tiu koncepto: jam en la unua semajno de mia universitata kariero (Fiziko) profesoroj insistis ke nombro sen intervalo de necerteco estas tute sensenca. Mi preska\u016d \u0109ion forgesis pri miaj studoj, sed tiu koncepto restas \u0109iam miakape. Mia sperto, kiam mi diskutas kun homoj el aliaj fakoj, \u0109efe <em>humanecaj<\/em>, estas ke ili ne komprenas \u015dajnan paradokson: ke scienco \u011denerale, kaj fiziko speciale, estas tiom potenca, \u0109ar \u011di tiom forte konscias pri la limoj de sia ekzakteco. La necerteco igas sciencon pli trafa, ne male.<\/p>\n<p>Revenante al Esperanto, jen kial mi \u015datas la <a title=\"kiom da homoj parolas Esperanton, launivele\" href=\"http:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Jouko_Lindstedt#La_nombro_de_esperantoparolantoj\" target=\"_self\">kalkulon de esperantistoj<\/a> kiujn siatempe faris Jouko Lindstedt (kvankam, strange, mi ne trovas \u011din inter <a href=\"http:\/\/www.helsinki.fi\/~jslindst\/ownbibl.html\" target=\"_blank\">la bibliografiaj indikoj<\/a> de lia retpa\u011do). La referenco al grandoordo, kaj ne la nuda numero, pli bone reliefigas nian necertecon. Kaj krome \u011di bone montras la diversojn gradojn de konado de la lingvo.<\/p>\n<p>\u015cajnas al mi ke ni esperantistoj ankora\u016d ne estas tre konsciaj kiom gravas esplori la nombrojn. Inter ni, apena\u016d nur <a title=\"retejo de Esperantoland\" href=\"http:\/\/www.esperantoland.de\/eo\/\" target=\"_blank\">Lu Wunsch-Rolshoven<\/a> serioze analizadas nombrojn, kaj eltiras valorajn konkludojn pri \u011di. Al li \u015duldi\u011das plejparte la tre datumdonaj artikoloj de Vikipedio pri <a href=\"http:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Statistiko_de_Esperantujo\" target=\"_blank\">Statistiko de Esperantujo<\/a> kaj <a href=\"http:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Nombro_de_Esperanto-parolantoj\" target=\"_blank\">Nombro de Esperanto-parolantoj<\/a>, kaj la artikolon kiu utiligas la censon en diversaj landoj por doni impreson pri tiu aspekto, kiun anta\u016d nelonge <a href=\"http:\/\/www.liberafolio.org\/2009\/popolnombradoj-donas-indikon-pri-la-kvanto-de-esperantistoj\" target=\"_blank\">publikigis Libera Folio<\/a>. Ili krome bone montras la necertecojn en la nombrado kaj e\u0109 en la difino.<\/p>\n<p>\u0108ar ne \u0109iam estas klare scii kiu estas esperantisto, same kiel ne evidentas kiel kalkuli la <a href=\"http:\/\/www.bbc.co.uk\/programmes\/b00tznbk\" target=\"_blank\">nombron de samseksemuloj<\/a> e\u0109 se oni faras <a href=\"http:\/\/www.lesbilicious.co.uk\/campaigns-politics\/15-of-the-uk-is-gay-where-did-everyone-go\/\" target=\"_blank\">enketojn a\u016d nombradojn<\/a>.<\/p>\n<p>Ne fidu do unuopajn nombrojn. Jen kial mi ne partoprenos en la nombrado de ajna retpa\u011do, e\u0109 bonintenca. La fina kalkulo beda\u016drinde neniom signifos, e\u0109 ne kiel rakonto.<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Dum la lastaj tagoj mi ricevis plurajn mesa\u011dojn petante partoprenon en kampanjo por nombri la tutmondajn esperantistojn. Mi ne enskribi\u011dos tie, kaj mi volas klarigi kial, \u0109efe \u0109ar tio koincidis kun mia legado de libro pri nombroj kaj statistikoj, kiu inspiris min verki aliteman tekston en la hispanlingva parto de mia blogo. Mi konsentas ke [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[4],"tags":[10,34],"class_list":["post-186","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-blogo","tag-esperanto","tag-statistiko"],"_links":{"self":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/186","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=186"}],"version-history":[{"count":7,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/186\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":332,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/186\/revisions\/332"}],"wp:attachment":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=186"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=186"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=186"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}