{"id":208,"date":"2010-12-10T21:04:37","date_gmt":"2010-12-10T19:04:37","guid":{"rendered":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/?p=208"},"modified":"2010-12-10T21:14:10","modified_gmt":"2010-12-10T19:14:10","slug":"kontoj-kaj-rakontoj-2","status":"publish","type":"post","link":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/2010\/12\/kontoj-kaj-rakontoj-2\/","title":{"rendered":"Kontoj kaj rakontoj (2)"},"content":{"rendered":"<p>Post la verkado de <a href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/2010\/11\/kontoj-kaj-rakontoj\/\">mia anta\u016da artikolo<\/a>, pri la graveco meti nombrojn en kunteksto kaj ekspliki ties kriteriojn anta\u016d ol eltiri konkludojn, aperis du nova\u0135oj kie oni perfekte povas apliki \u011duste tion kion mi tie skribis, unu priesperanta, alia pli \u011denerala.<\/p>\n<p>La pli vastmonda temas pri la \u0135usa publikigo de la <a target=\"_blank\" href=\"http:\/\/www.pisa.oecd.org\">Raporto PISA<\/a>, la internacia komparo de edukaj sistemoj, kiujn \u0109iujare organizas la Organizo por Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvo. Kiel kutime, en la tuta mondo rapide aperis analizoj pri la rezultoj, plejparte bazitaj en la fina \u201cnoto\u201d kiun \u0109iu lando ricevas en du a\u016d tri kategorioj de edukado. Kaj kiel \u0109iujare, almena\u016d en Hispanio, eksplodas polemikoj, ke tiu \u0109i lando estas sub la avera\u011do, a\u016d ke oni iom supreniris a\u016d malpliboni\u011dis, depende de la atentata nombro, kaj anka\u016d komparo inter la diversaj regionoj kiuj havas sian propran indekson.<\/p>\n<p><a target=\"_blank\" href=\"http:\/\/www.expansion.com\/2010\/12\/07\/entorno\/1291757102.html\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignright size-medium wp-image-204\" title=\"Legkomprenkapablo la\u016d la Raporto PISA 2009, la\u016d landoj kaj hispaniaj regionoj\" src=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2010\/12\/pisa-230x300.jpg\" alt=\"grafiko pri la legkomprenkapablo el la Raporto PISA 2009, la\u016d landoj kaj hispaniaj regionoj\" width=\"230\" height=\"300\" srcset=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2010\/12\/pisa-230x300.jpg 230w, http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2010\/12\/pisa.jpg 460w\" sizes=\"auto, (max-width: 230px) 100vw, 230px\" \/><\/a>Mi tion pli detale pritraktis en <a href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/2010\/12\/cuentas-y-cuentos-2\/\">la hispanlingva versio<\/a>, sed jen mia tuj rapida komento: plejmulto da tiuj konkludoj estas plena rubo, rapidaj resumoj por politika debato a\u016d por plenigi pa\u011dojn de gazetaro. La fakto estas ke tiu \u201cnoto\u201d apena\u016d malsamas disde aliaj e\u016dropaj landoj, kaj la diferenco trovi\u011das plejofte en la intervalo de necerteco. Certe la anta\u016deniro a\u016d la regreso kompare kun pasinta jaro estas preska\u016d hazarda, kaj granda parto de la variado interhispania \u015duldi\u011das simple al diferenco de ri\u0109eco a\u016d al statistika bruo.<\/p>\n<p>Mi ne diras ke tiaj komparoj estas senutilaj, tute ne. Sed, kiel mi jam insistis, estas la fajna pristudo de la detaloj kio povos helpi la spertulojn kaj la politikistojn, ne unu nombro sen kunteksto.<\/p>\n<p>La alia teksto estas pli proksima, kaj tre rilata al la temo kiun mi pritraktis en la anta\u016da artikolo: la nombro de esperantistoj. En la lasta numero de la <a target=\"_blank\" href=\"http:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Esperanto_%28gazeto%29\">revuo \u201cEsperanto\u201d<\/a>, kiun mi \u0135us ricevis, publiki\u011das artikolo pri la kvanto de esperantistoj en Hungario, bazita sur la homoj kiuj ekzameni\u011dis pri nia lingvo en tiea Universitato E\u00f6tv\u00f6s Lor\u00e1nd. La a\u016dtoro, Iv\u00e1n Bujdos\u00f3, donas amason da detaloj, kun statistika pritrakto, sed estas mirinde ke post du plenaj pa\u011doj, mi havas e\u0109 ne la plej malgrandan ideon kiom da esperanto-parolantoj trovi\u011das en Hungario!<\/p>\n<p>Fakte, se oni legas la nombron de 24.955 homoj sukcesintaj ekzamenon pri Esperanto en la lastaj 9 jaroj, oni ne povas ne ricevi frapan impreson pri la impona nombro. Sed \u0109iuj ni suspektas, ke plejmulto de ekzamenintoj neniam uzas la lingvon aktive kaj tute rapide forgesas pri nia lingvo. E\u0109 pli, la\u016d atesto de lastatempa hungaria vizitanto en Madrido, nia lingvo suferas malpresti\u011don, kvaza\u016d \u011di estus nur rimedo kiun oportunistoj a\u016d mallertuloj uzas por trapasi ekzamenojn sen granda peno. Tiaj konsideroj neniel respeguli\u011das en la artikolo, kiu fari\u011das misgvida pri la vera stato de nia movado en Hungario.<\/p>\n<p>Mi ne scias kiu kulpas pri tiu misgvido. Eble la verkinto de la artikolo, kiu ja faris tre bonan pure matematikan laboron, sed kiu forgesis pri la plej grava aspekto, nome, la metado de nombrojn en kunteksto kaj la \u0109erpo de tiaj konkludoj. A\u016d la redaktoro, kiu impresi\u011dis de la \u015dajna a\u016dtoritateco de tiom da tabeloj kaj ciferoj, kaj forgesis peti la plaj bazan informon: kion \u0109io \u0109i vere signifas?<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Post la verkado de mia anta\u016da artikolo, pri la graveco meti nombrojn en kunteksto kaj ekspliki ties kriteriojn anta\u016d ol eltiri konkludojn, aperis du nova\u0135oj kie oni perfekte povas apliki \u011duste tion kion mi tie skribis, unu priesperanta, alia pli \u011denerala. La pli vastmonda temas pri la \u0135usa publikigo de la Raporto PISA, la internacia [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[4],"tags":[37,34],"class_list":["post-208","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-blogo","tag-edukado","tag-statistiko"],"_links":{"self":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/208","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=208"}],"version-history":[{"count":2,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/208\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":211,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/208\/revisions\/211"}],"wp:attachment":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=208"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=208"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=208"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}