{"id":237,"date":"2010-12-30T20:02:49","date_gmt":"2010-12-30T18:02:49","guid":{"rendered":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/?p=237"},"modified":"2010-12-31T00:32:49","modified_gmt":"2010-12-30T22:32:49","slug":"pechakucha-dirac","status":"publish","type":"post","link":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/2010\/12\/pechakucha-dirac\/","title":{"rendered":"Pe\u0109aku\u0109o pri la Dirakoj"},"content":{"rendered":"<p>\u0108u vi foje laci\u011das a\u016dskulti longajn, kaj eble enuajn, prelegojn dum esperantaj aran\u011doj? Jen ebla solvo: organizu pe\u0109aku\u0109on!<\/p>\n<p>Kiam ni organizis \u0109ijaran Zamenhofan Tagon en Madrido, kaj mi mem taski\u011dis pri la programo, mi prioritatigis la variecon de la kultura flanko, \u0109ar ni faris \u011din iom pli longa ol kutime, en luita ludejo. En <a href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/2010\/12\/reteje-kaj-sideje\/\">la pasinta blogero<\/a> mi iom rakontis pri la cetera enhavo, kaj reliefigis la muzikan flankon, kiu rezultis ja tre altira. Dume Manolo Pancorbo <a href=\"http:\/\/www.ipernity.com\/doc\/22998\/album\/217579\">enretigis aliajn el la registra\u0135oj<\/a>, kiujn mi varme plu rekomendas.<\/p>\n<p>Nun anka\u016d mi sukcesis enretigi preska\u016d unu tutan prelegon. Sed, kiel dirite, mi volis ke \u0109ifoje, en tiu \u0109i pleje amikeca etoso, \u011di ne estu la tipa longa prelego, per kiu pasintece mi (kaj ne nur mi) <em>punis<\/em> la \u0109eestantojn. Kaj mi memoris ke iam Manolo mem <a href=\"http:\/\/bitakoro.blogdns.org\/scienco\/pechakucho\/\">komentis en sia blogo<\/a> pri noveca maniero fari viglajn prezentadojn, la <strong><em>pe\u0109aku\u0109o<\/em><\/strong>.<\/p>\n<p>La afero estas tre simpla: pluraj homoj prelegas, ideale pri similaj temoj, dum po ses minutoj kaj kvardek sekundoj. La kialo de tiu \u0109i \u015dajne arbitra da\u016dro estas ke oni devas uzi projekciatajn lumbildarojn (ppt a\u016d simile), precize dudek, kaj \u0109iu el ili da\u016dras surekrane \u011duste po dudek sekundojn. Tio disciplinigas prelegantojn, kaj samtempe havigas viglecon, kaj e\u0109 amuzemon kiam spektantoj vidas la manieron per kiu la tuto disvolvi\u011das. E\u0109 la transiro inter la sinsekvaj prelegantoj estas simile mezurita, per ekrano same da\u016dranta, kiu prezentas la parolonton kaj la titolon de la sekva prezentado. La tuto estas tre facile pretigebla, se nur oni disponas iom anta\u016de la lumbildojn kaj la projekciilon.<\/p>\n<p>En nia kazo, Manolo denove aran\u011dis la tuton, kaj \u015dajnas al mi ke \u011di estis tre sukcesa programero. Nura manko estas ke nur partoprenis tri homoj (ideala pe\u0109aku\u0109o devus prezenti \u0109. 6 homojn, kaj foje oni organizas noktajn variantojn kun dudek). Manolo paroladis pri in\u011denia maniero diveni semajntagojn, <a href=\"http:\/\/www.ipernity.com\/home\/andyflorida\" target=\"_blank\">Andy<\/a> pri kurioza historia okaza\u0135o, kiam armena suvereno estis re\u011do de Madrido, kaj mia prelego temis pri du homoj pri kiuj mi jam <a href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/2010\/08\/la-plej-genia-homo\/\">blogis tie \u0109i<\/a>: la fizikisto Paul Dirac kaj lia esperantista pa\u0109jo, <em>la Dirakoj<\/em>, kiel plua pruvo de mia teorio ke esperantistidoj, se ne esperantistoj, emas geniuli.<\/p>\n<p>Pro bon\u015danco, mi nur poste sciis ke \u0109eestanto, <a href=\"http:\/\/twitter.com\/juanjo68\">Juanjo<\/a>, registris mian parton, per sia fotilo. Mankas peceto de la komenco, la kvalito de la fotado ne estas lume bona, kaj la sono ne perfektas, sed tamen mi provis fari muntadon, kombinante \u011din kun la anta\u016dpretigitaj lumbildoj. La rezulton vi povas vidi sube (a\u016d <a title=\"la registra\u0135o en Ipernity\" href=\"http:\/\/www.ipernity.com\/doc\/tonyo\/9755647\/\">en tiu \u0109i ligo<\/a>). Notu nur ke por vigligi \u011din, mi foje enmetis bilderon de la registrado kaj mi ne tute respektis la veran da\u016dron de \u0109iu lumbildo, kiu estas, kiel dirite, a\u016dtomate fiksata en la realo, kio anka\u016d eksplikas kelkajn vo\u0109ajn stumblojn.<\/p>\n<p><object classid=\"clsid:d27cdb6e-ae6d-11cf-96b8-444553540000\" width=\"480\" height=\"385\" codebase=\"http:\/\/download.macromedia.com\/pub\/shockwave\/cabs\/flash\/swflash.cab#version=6,0,40,0\"><param name=\"allowFullScreen\" value=\"true\" \/><param name=\"allowscriptaccess\" value=\"always\" \/><param name=\"src\" value=\"http:\/\/www.youtube.com\/v\/fy6DqAacdsI?fs=1&amp;hl=es_ES&amp;color1=0x2b405b&amp;color2=0x6b8ab6\" \/><param name=\"allowfullscreen\" value=\"true\" \/><embed type=\"application\/x-shockwave-flash\" width=\"480\" height=\"385\" src=\"http:\/\/www.youtube.com\/v\/fy6DqAacdsI?fs=1&amp;hl=es_ES&amp;color1=0x2b405b&amp;color2=0x6b8ab6\" allowscriptaccess=\"always\" allowfullscreen=\"true\"><\/embed><\/object><\/p>\n<p>Nu, mi ne volas malkura\u011digi la programadon de tradiciaj prelegoj en esperantaj aran\u011doj. Ili certe plu rolas por distri kaj klerigi, kaj mi ne volas absolute ali\u011di al la kurento celanta \u0109ion le\u011derigi. Certe mi mem kontribuos al tiaj programeroj estonte, kiam oni invitos min. Sed se iam vi deziras provi alian alternativon en neformalaj aran\u011doj, jen mojosa ebleco: pe\u0109aku\u0109o.<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>\u0108u vi foje laci\u011das a\u016dskulti longajn, kaj eble enuajn, prelegojn dum esperantaj aran\u011doj? Jen ebla solvo: organizu pe\u0109aku\u0109on! Kiam ni organizis \u0109ijaran Zamenhofan Tagon en Madrido, kaj mi mem taski\u011dis pri la programo, mi prioritatigis la variecon de la kultura flanko, \u0109ar ni faris \u011din iom pli longa ol kutime, en luita ludejo. En la [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[4],"tags":[10,38,17],"class_list":["post-237","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-blogo","tag-esperanto","tag-movado","tag-scienco"],"_links":{"self":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/237","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=237"}],"version-history":[{"count":3,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/237\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":240,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/237\/revisions\/240"}],"wp:attachment":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=237"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=237"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=237"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}