{"id":250,"date":"2011-01-04T19:17:17","date_gmt":"2011-01-04T17:17:17","guid":{"rendered":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/?p=250"},"modified":"2011-01-04T19:20:34","modified_gmt":"2011-01-04T17:20:34","slug":"katolikismo-kaj-familio","status":"publish","type":"post","link":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/2011\/01\/katolikismo-kaj-familio\/","title":{"rendered":"Katolikismo kaj familio"},"content":{"rendered":"<p>Mi komencu per konfeso, eble iom kontra\u016ddira: mi estas nekredanto kaj mi \u0109iusemajne sekvas <a href=\"http:\/\/www.radio-vatikana-esperanto.org\/index.php\">la elsendojn de Radio Vatikana<\/a>. Kompreneble, tio parte \u015duldi\u011das al tio ke ili elsendas en Esperanto, kio eble estas pruvo ke foje nia lingvo iel proksimigas la homojn, sed anka\u016d pro alitipa konscia elekto. Mi pensas ke estas bona kutimo a\u016dskulti alies opiniojn, kaj tiuj elsendoj estas tre adekvataj rimedoj por koni unuamane la vidpunkton de la Eklezio. Mi lo\u011das en lando kie la katolikismo havas ankora\u016d influon, sed beda\u016drinde mi ne facile povas akiri objektivan informadon, \u0109ar la amaskomunikiloj de la hispania episkoparo, \u0109efe la radio, fari\u011dis dum la lastaj tempoj la proparolantoj de politikaj ekstremistoj kaj demagogoj. En tiu senco, la senperaj opinioj de la vatikana radio estas multe pli profiteblaj.<\/p>\n<p>Samtempe, ili ofte provizas per la foje necesa kvoto de indignigo, \u0109efe kiam mi detektas trajton kiun mi persone ne povas elteni, kaj kiu fakte estas la plej granda ripro\u0109o kiun mi faras al la Eklezio, kaj al kristanoj \u011denerale: <strong>la hipokritecon<\/strong>. Tion mi esprimis rekte anta\u016d iom da tempo en privata mesa\u011do kiun mi sendis al la redakcio de la radio, kaj kiun ili tre afable la\u016dtlegis tie kaj respondis per mesa\u011do de kunlaboranto, pastro Hawkes-Teeples, pri la sinteno de la katolikismo pri hipokriteco.<\/p>\n<p>Mi klarigu ke mia ripro\u0109o ne direkti\u011das al tio ke katolikoj foje diras unu aferon kaj faras alian, \u0109ar tio ja estas pli \u011denerala trajto de la mondo. La vera problemo estas ke, la\u016d mia pritakso, ili supozas ke esti religiulo ka\u016dzas pli grandan moralan superecon, kaj do ili konkludas ke ili povas devigi sian vidpunkton al la ceteraj. Tamen, tio tute ne veras la\u016d mia persona sperto. Nereligiaj homoj estas tiom moralaj kiom la katolikoj, kun la diferenco ke ili ne esperas ke la aliaj havu sian saman opinion \u0109ar \u011di estis diktata de profeto anta\u016d dumil jaroj. Mi mem konsideras ke mi havas sufi\u0109e altajn moralajn kaj etikajn normojn, kaj ofte sentas min ofendita kiam oni sugestas ke la religio nepras por krei etikan kodon por \u0109iuj homoj.<\/p>\n<p>Hipokritecon mi vidas en tio ke la seksa moralo estas diktata de homoj kiuj ne povas havi sekson (sendepende \u0109u ili tion obeas a\u016d ne), a\u016d ke la moralo pri ri\u0109eco estu diktata de ri\u0109a institucio, a\u016d ke oni asertas sin defendanto de la malri\u0109uloj, dum, ekzemple, en mia lando la katolikaj lernejoj instruas \u0109efe la idojn de la superaj kaj mezaj klasoj. Kaj kompreneble, mi ne povas akcepti ke la Eklezio sin kunsideru la \u0109ampiono de la toleremo, la\u016d tio kio tre ofte aperas en la Vatikana Radio, dum mi lo\u011das en lando en kiu la Eklezio estis unu el la pilieroj de diktatora re\u011dimo.<\/p>\n<p><a href=\"http:\/\/www.elpais.com\/articulo\/reportajes\/secretos\/Tea\/Party\/espanol\/elpepusocdmg\/20110102elpdmgrep_2\/Tes\" target=\"_blank\"><img decoding=\"async\" title=\"Katolika demonstracio por la familio\" src=\"http:\/\/www.elpais.com\/recorte\/20110102elpdmgrep_8\/LCO340\/Ies\/20110102elpdmgrep_8.jpg\" border=\"0\" alt=\"Katolika demonstracio por la familio\" width=\"210\" align=\"right\" \/><\/a>La pasinta diman\u0109o vidi\u011dis el Madrido unu el la pintoj de tiu <strong>katolika hipokriteco<\/strong>: la hispania episkoparo organizis demonstracion favore al la familio. Kompreneble, mi tute ne kontra\u016dus tiun iniciaton se \u011di simple volus favori la familion: ja en tiu sama momento mi estis zorganta pri tiu mia. Sed la fakta celo de la agado estis kontra\u016dbatali sociajn iniciatojn, inter kiuj la aprobo de samseksaj edzi\u011doj fare de la \u0109ilanda registaro. Do, dum tolerema socio agas por pliampleksigi la familian institucion, la Eklezio volas reveni al tradicia vidpunkto, el la epoko kiam ili diktis la le\u011dojn kaj la publikan moralon.<\/p>\n<p>Ke fra\u016dlaj sinjoroj konsideru sin plejaj defendantoj de io kion ili ne praktikas \u015dajnas al mi superrealisma. Kaj eble la plej bona ekzemplo de tiu absurda sinteno estas la opinioj lan\u0109itaj de la kordova episkopo en <a href=\"http:\/\/www.infocatolica.com\/?t=opinion&amp;cod=8118\">sia homilio<\/a> pri tiu festo: \u00abLa \u201cministro\u201d de la familio en la registaro de la Papo, kardinalo Antonelli,\u00a0 komentis al mi anta\u016d kelkaj tagoj en Zaragozo ke Unesko programis por la venontaj dudek jaroj igi ke la duono de la monda lo\u011dantaro estu samseksama\u00bb (ne, mi elpensis nenion nek modifis la kuntekston: temas pri la\u016dlitera traduko!)<\/p>\n<p>Evidentas ke ili scias nenion pri la kreado kaj konservado de familio, kaj ke ili gvidas sin per pura ideologio, ne bazita sur persona sperto. Sed dum tiuj \u0109i tagoj mi komprenis la veran kialon de la kontra\u016dfamilia ideologio de la katolika Eklezio. Ne ke dum sia tuttaga vivo ili aparti\u011dis de la instruo de Kristo, sed ke ili sekvas \u011din plej fidele, \u0109ar, la\u016d la kristanaj tekstoj, <strong>Jesuo estis kontra\u016da al la familio<\/strong>.<\/p>\n<h3>La familio en la Evangelio<\/h3>\n<p>Se oni ne kredas tion, mi sugestas ke vi mem legu la Biblion. Ne nepre la Malnovan Testamenton, tiun kolekton de mitoj de \u015demidaj pa\u015dtistoj, kie la poligamio kaj la repudio estis malka\u015de defendataj, sed la fonton kiun oni konsideras la bazo de la kristana religio: la Evangeliojn. Pro pura koincido, mi tion faris dum tiuj \u0109i festoj, interalie por memori kiel oni priskribas la Kristnaskon en la originala fonto (pri tio, vidu <a href=\"#n2\">finan noton<\/a>)<\/p>\n<p>La plej granda surprizo kiun mi renkontis \u0109e tiu senpera legado estis \u011duste la pritraktado de la familio. Ni prenu la plej detalan libron, <a href=\"http:\/\/www.steloj.de\/esperanto\/biblio\/libro_luk.html\">la evangelion de Luko<\/a>. Mi ne eniros la unuajn \u0109apitrojn, pri la generado kaj nasko de Johano Baptisto kaj Jesuo, iom nenormalaj, sed kiuj supozeble havas simbolan kaj teologian intereson. Jen la ceteraj aperoj de familio en tiu evangelio:<\/p>\n<p style=\"padding-left: 30px;\">Luko 2:49 Jesuo ripro\u0109as siajn patrojn ke ili ser\u0109is lin kiam li trovi\u011das en la templo. \u201cKaj li diris al ili: Kial vi ser\u0109is min? \u0109u vi ne sciis, ke mi devas esti en la domo de mia Patro?\u201d (de Dio, kompreneble, ne de la alia pa\u0109jo)<\/p>\n<p style=\"padding-left: 30px;\">Luko 8:19-21 \u00abKaj alvenis al li lia patrino kaj liaj fratoj, kaj ili ne povis lin atingi pro la homamaso. Kaj oni sciigis lin: Via patrino kaj viaj fratoj staras ekstere, kaj deziras vin vidi. Sed respondante, li diris al ili: Mia patrino kaj miaj fratoj estas tiuj, kiuj a\u016ddas la vorton de Dio, kaj \u011din plenumas.\u00bb Kaj tuj ni transiras al sekva epizodo, restante klare ke li ne atentis ilin (cetere, la katolika Eklezio faras grandajn penojn por konvinki ke la vorto frato \u0109ikuntekste signifas parencojn, \u0109ar la panjo restis virga; la kunteksto tie \u0109i kaj en aliaj lokoj tute malsubtenas tiun interpreton)<\/p>\n<p style=\"padding-left: 30px;\">Luko 11:27-28 \u00abKaj dum li \u0109i tion parolis, unu virino el la homamaso levis sian vo\u0109on, kaj diris al li: Feli\u0109aj estas la ventro, kiu naskis vin, kaj la mamoj, kiujn vi su\u0109is. Sed li diris: Sed pli \u011duste, feli\u0109aj estas tiuj, kiuj a\u016ddas la vorton de Dio kaj observas \u011din.\u00bb<\/p>\n<p style=\"padding-left: 30px;\">Luko 9:59-62 Ne nur estas interese ke \u0109iuj dis\u0109iploj forlasas siajn familiojn por sekvi lin (estas aludoj al tio ke iuj estis edzigitaj), sed Jesuo eksplicite petas ilin perdi kontakton kun la familio, kiel okazas en ajna detrua sekto. \u00abKaj li diris al alia: Sekvu min. Sed li diris: Sinjoro, permesu al mi unue iri kaj enterigi mian patron. Sed li diris al li: Lasu la mortintojn enterigi siajn mortintojn; sed vi iru kaj proklamu la regnon de Dio. Kaj ankora\u016d alia diris: Mi vin sekvos, Sinjoro; sed unue permesu al mi adia\u016di tiujn, kiuj estas en mia domo. Sed Jesuo diris al li: Neniu, metinte sian manon al la plugilo kaj rigardante malanta\u016den, ta\u016dgas por la regno de Dio.\u00bb<\/p>\n<p style=\"padding-left: 30px;\">Pli eksplicite tio aperas \u0109e Luko 14:26 \u00abSe iu venas al mi, kaj ne malamas sian patron kaj sian patrinon kaj sian edzinon kaj siajn infanojn kaj fratojn kaj fratinojn, kaj e\u0109 anka\u016d sian vivon, li ne povas esti mia dis\u0109iplo\u00bb, Luko 18:29-30 \u00abKaj li diris al ili: Vere mi diras al vi: Estas neniu, kiu forlasis domon a\u016d edzinon a\u016d fratojn a\u016d gepatrojn a\u016d infanojn pro la regno de Dio, kaj kiu ne ricevos multoble en \u0109i tiu tempo, kaj en la venonta mondo vivon eternan\u00bb a\u016d Luko 21:16 \u00abSed vi estos transdonitaj e\u0109 de gepatroj kaj fratoj kaj parencoj kaj amikoj; kaj iujn el vi oni mortigos.\u00bb<\/p>\n<p style=\"padding-left: 30px;\">Luko 12:51-53 \u00ab\u0108u vi supozas, ke mi alvenis, por doni pacon sur la tero? Mi diras al vi: Ne; sed pli vere disigon; \u0109ar de nun estos kvin el unu domo disigitaj, tri kontra\u016d du, kaj du kontra\u016d tri. Estos disigitaj patro kontra\u016d filo, kaj filo kontra\u016d patro; patrino kontra\u016d filino, kaj filino kontra\u016d patrino; bopatrino kontra\u016d bofilino, kaj bofilino kontra\u016d bopatrino.\u00bb<\/p>\n<p style=\"padding-left: 30px;\">Luko 20:35 En la eterna vivo la mortintoj \u00abnek edzi\u011das nek edzini\u011das\u00bb, kion cetere plej multaj katolikoj ignoras.<\/p>\n<p>Kaj jam ne plu estas aludoj al la konkretaj familioj. Tiaj ja ekzistas ene de predikoj, sed mi preferis la <em>predikadon per la ekzemplo<\/em>. Iom kurioze, la evangelio de Johano mencias la \u0109eeston de la panjo de Jesuo \u0109e la kruco (sed ne \u0109e la postaj aperoj \u0109e la resurekto), sed \u015di mal\u0109eestas en la ceteraj tri libroj inter la atestantoj, en unu plia el la pluraj kontra\u016ddiroj de la kvar inspiritaj de Dio libroj.<\/p>\n<p>Eble por iuj el la legantoj, el protestantaj a\u016d ortodoksaj tradicioj, tio jam estas sufi\u0109e konata a\u016d e\u0109 banala, kaj ili miras pri mia pritraktado, sed en la katolika tradicio la fideluloj tute ne estas invitataj legi la Biblion, kaj nur anta\u016d kelkaj jardekoj oni komencis sisteme traduki \u011din al la naciaj lingvoj. Certe \u0109iu persona interpretado, kiel tiu kiun mi \u0135us faris, estas tradicie severe malkonsilata. Jen kial nekredantoj en latinaj landoj kutime konas pli pri la Biblio ol katolikoj, kiel mi jam komentis <a href=\"http:\/\/blogo.delbarrio.eu\/2006\/12\/absurda-festo.htm\">en alia artikolo<\/a>, kiam mi pritraktis la erarojn rilate al la koncipi\u011do de Maria.<\/p>\n<p>Nu, mi ne volas altrudi mian interpretadon al kredantoj, kaj e\u0109 ne postuli ke ili havu sian propran. Sed mi mencias tion por denove emfazi kiel absurde estas ke sekvantoj de homo kiu, la\u016d la bazaj tekstoj de sia doktrino, ne fondis propran familion, kaj ne atentis siajn pli proksimajn familianojn, devigu la ceterajn alkonformi\u011di al modelo kiun neniu el ili mem sekvas.<\/p>\n<p><span style=\"color: #004080;\"><span style=\"font-size: 11px;\"><em><a name=\"n2\">Postnoto<\/a><\/em>: Por tiuj kiuj konas la kristnaskajn tradiciojn sed neniam legis la originalajn tekstojn, povas esti interese scii ke la naski\u011do nur mencii\u011das en du el la kvar evangelioj, kaj per du rakontoj tiel malsimilaj kaj kontra\u016ddiraj, ke la Eklezio devis fari ion mezan kaj komplementan por nia distri\u011do. La\u016d Mateo, la familio lo\u011dis en Betle\u0125emo, alvenis la sa\u011duloj, Herodo ordonis mortigon de senkulpuloj, la familio fu\u011dis en Egipton, kaj poste iris en Nazareton \u0109ar Betle\u0125emo ankora\u016d ne estis sekura loko. La\u016d Luko la familio lo\u011dis en Nazareto, Maria vizitis Elizabetan kaj revenis hejmen, voja\u011dis Betle\u0125emon pro registrado, gastis en bestejo, estis adoritaj de pa\u015dtistoj, oni lin cirkumcidis kaj prezentis en la templon, kaj revenis al Nazareto. Nu, kiel oni vidas, temas pri kompleta rakontado, kreita por ke \u011di pli-malpli koincidu kun antikvaj anta\u016ddiroj, a\u016d por montri Jesuon kiel superanton de Johano Baptisto, sendube pli konata figuro tiutempe. En tiu \u0109i kazo, mi preferas ke oni rakontu \u011din al ni tute preparita kaj maskita, \u0109ar la originalaj tekstoj nin seniluzii\u011dus.<\/span><\/span><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Mi komencu per konfeso, eble iom kontra\u016ddira: mi estas nekredanto kaj mi \u0109iusemajne sekvas la elsendojn de Radio Vatikana. Kompreneble, tio parte \u015duldi\u011das al tio ke ili elsendas en Esperanto, kio eble estas pruvo ke foje nia lingvo iel proksimigas la homojn, sed anka\u016d pro alitipa konscia elekto. Mi pensas ke estas bona kutimo a\u016dskulti [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[4],"tags":[40],"class_list":["post-250","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-blogo","tag-religio"],"_links":{"self":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/250","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=250"}],"version-history":[{"count":3,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/250\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":252,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/250\/revisions\/252"}],"wp:attachment":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=250"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=250"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=250"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}