{"id":269,"date":"2011-01-23T21:16:15","date_gmt":"2011-01-23T19:16:15","guid":{"rendered":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/?p=269"},"modified":"2011-01-23T22:41:05","modified_gmt":"2011-01-23T20:41:05","slug":"cu-necesas-traduko-inter-latinidaj-lingvoj","status":"publish","type":"post","link":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/2011\/01\/cu-necesas-traduko-inter-latinidaj-lingvoj\/","title":{"rendered":"\u0108u necesas traduko inter latinidaj lingvoj?"},"content":{"rendered":"<p>Dum la lastaj tagoj eksplodis granda polemiko en Hispanio, pri la uzo de minoritataj lingvoj en la Senato. Mi havas iom originalan opinion pri tio \u0109i. Sed unue mi rakontu la kuntekston, kaze ke vi ne konas la situacion en Hispanio kaj ne legis pri tio en vialanda gazetaro; se vi jam konas, saltu la du sekvajn paragrafojn.<\/p>\n<p><span style=\"color: #004080;\"><span style=\"font-size: 11px;\">Hispanio estas samtempe tre kohera kaj tre diversa, kaj la fortoj kiuj pu\u015das en unu kaj alian direkton trovi\u011das en tre nestabila alternado. La hispana lingvo estas la oficiala tutlanda lingvo, sed anka\u016d aliaj lingvoj estas oficialaj en la t.n. <a href=\"http:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/A%C5%ADtonoma_Komunumo_de_Hispanio\" target=\"_blank\">a\u016dtonomaj komunumoj<\/a> (regionoj\/nacioj), kiuj akiris dum la lastaj jaroj multajn kapablojn sin regi, en sistemo aprobita en la nuna konstitucio, kiu kreis ian duonfederalan sistemon, foje <a href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/2007\/05\/mi-festas-absurdan-instancon.htm\" target=\"_blank\">iom tro komplikan<\/a>. <a href=\"http:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/A\u016dtonoma_Komunumo_de_Hispanio\" target=\"_blank\"><img decoding=\"async\" src=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blogo\/AutonomajKomunumoj.png\" border=\"0\" alt=\"A\u016dtonomaj teritorioj de Hispanio\" width=\"190\" align=\"right\" \/><\/a>La debato pri tiu sistemo intensi\u011dis dum la lastaj monatoj, kun fortoj kiuj pu\u015das en direkton sendependisman en iuj partoj, kiuj sentas sin frustritaj en la nuna sistemo, kaj aliaj kiuj preferas plian centrigismon, interalie profitante la debaton pri duobla\u0135oj, nesubteneblaj en nuna kriza ekonomia situacio. En tiu \u0109i sistemo ekzistas dua parlamenta \u0108ambro, la Senato, kiu ta\u016dgus konstitucie por reprezenti la diversecon de la lando, sed kiu en la praktiko, pro malbona fasonado, pri kiu neniu kontentas, apena\u016d ta\u016dgas por produktiva laboro. En tiu kunteksto, oni decidis anta\u016dnelonge, post multaj jaroj, ke unuafoje la minoritataj lingvoj povos esti uzataj en la Senato, kun samtempa tradukado. Tio estis fortege kritikita, plejofte en konservativaj hispanparolantaj medioj, pro la kosto, kvankam foje tio aspektas \u0109efe preteksto por nedezirata uzo.<\/span><\/span><\/p>\n<p><span style=\"color: #004080;\"><span style=\"font-size: 11px;\">\u0108iuj <a href=\"http:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Hispanio#Lingvoj\" target=\"_blank\">hispaniaj lingvoj<\/a> estas latinidaj, krom unu tute speciala kaj anta\u016dhinde\u016dropa: la vaska. La kataluna lingvo estas sufi\u0109e disvastigata kaj ne bezonas multan prezentadon: mi nur atentigu por sekva komentado ke \u011di ne estas tute senpere komprenebla de hispanlingvanoj, kaj do \u011di estas plejofte subtekstigata kiam \u011di aperas en hispanlingva televido, sed ke \u011di ne estas tiel aparta ke oni ne povas \u011din kompreni post ioma alkutimi\u011dado. En diversaj nova\u0135oj aperis aludoj al la valencia lingvo, sed en la praktiko temas pri la sama lingvo, kun alia nomo aplikata al la varianto de la kataluna parolata en Valencilando; la elparolo estas iom pli facile komprenebla por hispanlingvanoj, sed ne estas grandaj diferencoj kun la kataluna. Fine, la galega estas varianto de la portugala, tre vaste parolata en la nordokcidento de Hispanio; oni \u011denerale konsideras \u011din kiel apartan lingvon, kaj havas apartan normon; \u011di estas tre facile komprenebla por hispanlingvanoj, kaj oni malofte subtekstigas a\u016d tradukas \u011din, kontraste al la norma portugala, kies kutima akcento estas malfacile kaptebla por hispanianoj sen anta\u016da trejni\u011do. Krome, en diversaj regionoj oni agnoskas diversgrade aliajn multe pli minoritatajn lingvojn: astura, aragona, okcitana (en valo de Arano) kaj aliaj. Kiel dirite, la vaska\/e\u016dska estas tute aparta lingvo, tre malfacile lernebla por alilingvuloj. La rolo de la arabaj kaj berberaj variantoj en la nordafrikaj urboj de Ce\u016dto kaj Melilo estas ankora\u016d pridisputata afero. <\/span><\/span><\/p>\n<p>Mia tezo, kiun mi esprimis en <a href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/2011\/01\/sin-traduccion-en-el-senado\/\" target=\"_blank\">la hispanlingva parto de la blogo<\/a>, estas ke tute sencas utiligi \u0109iujn hispaniajn lingvojn en la Senato, kiel simbolan parton de la teritoria diverseco. Sed ke estus multe pli adekvate ne uzi la tradukadon, krom en specialaj kazoj. Mi do advokatas \u0109ikaze <strong><em>pasivan dulingvismon<\/em><\/strong>. Tio apena\u016d sukcesus en la kazo de la vaska, sed eblus \u011din atingi tute facile en la kazo de la ceteraj lingvoj, post ioma trejni\u011do kiun senatanoj certe akirus sen granda peno. Tio cetere ta\u016dgus probable por levi la konsciencon de multaj el ili pri la varieco de la lando kiun ilia \u0108ambro reprezentas.<\/p>\n<p>La proponon ne probable sekvos la altaj instancoj de la lando, ne nur pro mia nula influo, sed anka\u016d \u0109ar la disputo pri la lingvoj estas tre konvena por multaj politikaj kaj opiniaj barikadoj, kiuj tiel grupigas siajn proprajn batalantojn malanta\u016d afero simbola kaj pasiiga.<\/p>\n<p>\u0108iukaze, tiun mian ideon pri <em>pasiva dulingvismo<\/em> mi dorlotas anta\u016d sufi\u0109e da tempo, multe pli anta\u016de ol tiu \u0109i nuna polemiko, kaj anka\u016d etendi\u011das al aliaj nehispaniaj lingvoj. Nome, mi pensas ke tiu estus tute ebla kaj tamen neprofitata proceduro \u0109e \u0109iuj <a href=\"http:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Latinida_lingvaro\" target=\"_blank\"><strong>latinidaj lingvoj<\/strong><\/a>.<\/p>\n<p>Mi ofte spertis la strangan kazon en kiu ekz. hispania turisto en Romo (a\u016d Lisbono) provas rilati angle en lokaj vendejoj a\u016d atrakcia\u0135oj. Tio tute ne sencas. La hispana kaj la itala estas sufi\u0109e proksimaj por ke duonkleraj homoj kapablu interkompreni\u011di kun iom da trejni\u011do. \u011custe dum tiuj \u0109i tagoj gastas \u0109e mi italia studentino en inter\u015dan\u011da voja\u011do kun mia fratinjo. Ni parolas en stranga miksa\u0135o, kiu iom post iom pliboni\u011das, kaj kiu (almena\u016d \u011dis nun) ne malsatmortigis \u015din.<\/p>\n<p>Iom simile okazas kun la portugala. Kiel dirite, la parola portugala estas malfacila por hispanianoj, sed tio probable \u015duldi\u011das \u0109efe al manko de alkutimi\u011do. Ja la skribita portugala estas relative bone komprenebla (kurioze, \u015dajnas ke mi ne estas la nura kiu trovas la italan malfacila skribe, sed facila a\u016dde, kaj la portugalan inverse).<\/p>\n<p>La franca ne estas tiel facile lernebla por hispanlingvanoj, kaj aliaj lingvoj kiel la rumana e\u0109 malpli. Sed \u0109iukaze \u015dajnas al mi ke \u011denerala konsento inter la registaroj de \u0109iuj latinidaj landoj, por instruado de \u0109iuj \u0109i lingvoj jam de frua a\u011do, kondukus tre rapide al sufi\u0109a interkompreni\u011do, kaj alportus multajn pluajn avanta\u011dojn. Oni e\u0109 povus ampleksigi kaj samtempe tute modifi la instruadon de la latina, nun tre malbone instruata kaj tuj poste forgesata.<\/p>\n<p>Evidente, mi skribis el la vidpunkto de Hispanio, sed \u0109io dirita nur sencas se la iniciato estus anta\u016denigata en \u0109iuj latinaj landoj, ne nur en E\u016dropo, sed ekzemple en Latinameriko. Tie \u0109i la konsento havus siajn proprajn nuancojn, pro la klara superregado de du lingvoj, la hispana kaj la portugala, sed simila kunagado estus e\u0109 pli facila, kaj multe pli grava por amerika integri\u011do. Mi do demandas: kiel taksas \u0109ion \u0109i parolantoj de aliaj latinidaj lingvoj?<\/p>\n<p>Kompreneble, alia ebleco estas la instruado de Esperanto. E\u0109 pli, amba\u016d ne estas interekskludeblaj, interalie pri la duonlatinida karaktero de Esperanto. Sed tio estu temo eble por alia artikolo, \u0109u ne?<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Dum la lastaj tagoj eksplodis granda polemiko en Hispanio, pri la uzo de minoritataj lingvoj en la Senato. Mi havas iom originalan opinion pri tio \u0109i. Sed unue mi rakontu la kuntekston, kaze ke vi ne konas la situacion en Hispanio kaj ne legis pri tio en vialanda gazetaro; se vi jam konas, saltu la [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[4],"tags":[22,32],"class_list":["post-269","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-blogo","tag-lingvoj","tag-politiko"],"_links":{"self":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/269","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=269"}],"version-history":[{"count":4,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/269\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":271,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/269\/revisions\/271"}],"wp:attachment":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=269"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=269"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=269"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}