{"id":289,"date":"2011-02-06T21:05:26","date_gmt":"2011-02-06T19:05:26","guid":{"rendered":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/?p=289"},"modified":"2011-02-06T21:36:02","modified_gmt":"2011-02-06T19:36:02","slug":"radioj-kaj-shutradioj","status":"publish","type":"post","link":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/2011\/02\/radioj-kaj-shutradioj\/","title":{"rendered":"Radioj kaj \u015dutradioj"},"content":{"rendered":"<p>Kun granda beda\u016dro mi ekscias pri la <a href=\"http:\/\/www.liberafolio.org\/2011\/finigis-la-esperanto-elsendoj-de-pola-radio\" target=\"_blank\">fermo de la elsendoj<\/a> de <a href=\"http:\/\/www2.polskieradio.pl\/eo\/\" target=\"_blank\">Pola Radio en Esperanto<\/a> (vidu historion <a href=\"http:\/\/enesperantujo.blogspot.com\/2011\/02\/esperantujo-perdas-sian-bbc-on.html\" target=\"_blank\">tie \u0109i<\/a>). Temas pri unu el tiuj lastatempe tiom oftaj decidoj de registaroj tutmonde, kaj anka\u016d de tutmondaj entreprenoj kaj aliaj organiza\u0135oj, prioritatigi mallongtempajn decidojn, kaj apena\u016d atenti la konsekvencojn en pli dista estonto. Mi supozas ke ili rigardis nudajn statistikojn pri nombro da el\u015dutantoj, kaj e\u0109 ne pensis pri la malsamaj kvalitoj de la esperantaj a\u016dskultantoj. Unu decido en unu sekundo kaj jen \u0109io!<\/p>\n<p>Nu, eble ni lernu pli fidi niajn proprajn fortojn, kaj apogi la iniciatojn privatajn. Bon\u015dance dum la lastaj tempoj multi\u011das la kreado de podkastoj (<em>\u015dutradioj<\/em>). Oni povas rigardi sufi\u0109e longan liston en la nova retejo <a href=\"http:\/\/www.podkastaro.org\/\" target=\"_blank\">podkastaro.org<\/a>.<\/p>\n<p>\u0108iumonate aperas novaj iniciatoj tiukampe, kiel la \u0135usaj <a href=\"http:\/\/panamaradio.org\/\" target=\"_blank\">Panama Radio<\/a>, <a href=\"http:\/\/vej.posterous.com\/\" target=\"_blank\">Vo\u0109oj el Japanio<\/a> a\u016d <a href=\"http:\/\/paramirado.com\/podkasto\/radiocxerizo.htm\" target=\"_blank\">Radio \u0108erizo<\/a>. Malfeli\u0109e, la amatoreco de tiuj iniciatoj ka\u016dzas ke oni ne povas fidi ilian akuratecon kaj longtempan da\u016dron, kaj ekzemple la \u0135us citita Panama Radio haltis post apena\u016d kvar epizodoj. Sed kiam ili sukcesas trairi tiun unuan malfacilan momenton, la rezulto ja povas esti brila. Ekzemple, estas mirinde ke <a href=\"http:\/\/radioverda.com\/\" target=\"_blank\">Radio Verda<\/a> jam elsendis 177 epizodojn, kaj <a href=\"http:\/\/www.podkasto.net\/\" target=\"_blank\">Varsovia Vento<\/a>, kiu kreas pli longajn kaj prilaboritajn elsendojn, jam disa\u016ddigis 66 tiajn.<\/p>\n<p>Mi supozas ke la problemo estas iel profesiigi tiun \u0109i kultura\u0135on. Tio \u015dajnas nun tre malfacila sen \u015dtata subteno, kaj la nura kiu havas iom komercan celon, nome la varbadon por revuo kaj eldonejo, la podkasta fako de <a href=\"http:\/\/www.esperanto.org\/Ondo\/\" target=\"_blank\">Sezonoj<\/a>, <a href=\"http:\/\/la-ondo.rpod.ru\/\" target=\"_blank\">Radio Esperanto<\/a>, suferas la saman mankon de akurateco, eble \u0109ar la profitigo de la entrepreno ne estas facila. Notu simple kiel ekzemplo ke la hispanlingvaj bloga\u0135oj tie \u0109i entenas ligojn al guglaj anoncoj, dum la esperantaj nur malofte ilin montras. Sed la aferoj rilate al pagado a\u016d al enspezado pere de anoncoj \u015dan\u011di\u011das multe lastatempe, kaj ne estas malrealisme pensi ke anka\u016d esperantaj kultura\u0135oj povas trovi sian vojon en tiu medio. Nu, ni vidos.<\/p>\n<p>Dume, kura\u011don al \u0109iuj radioamikoj, al la jam cititaj kaj anka\u016d al la ceteraj: <a href=\"http:\/\/www.ameriko.org\/eo\/rhc\" target=\"_blank\">Radio Kubo<\/a>, <a href=\"http:\/\/parolumondo.com\/\" target=\"_blank\">Parolu Mondo<\/a>, <a href=\"http:\/\/www.melburno.org.au\/3ZZZradio\/\" target=\"_blank\">Radio 3ZZZ<\/a>, <a href=\"http:\/\/radio-vatikana-esperanto.org\/\" target=\"_blank\">Radio Vatikana<\/a>, <a href=\"http:\/\/esperanto.cri.cn\/\" target=\"_blank\">\u0108ina Radio<\/a> kaj <a href=\"http:\/\/www.ipernity.com\/blog\/tonyo\/32066\">la malnovaj<\/a>. Ilia laboro ja valoras. Nur mankas iom pli da apogo fare de \u0109iuj ni, iliaj a\u016dskultuntoj.<\/p>\n<p>(Flanka noto, profitante ke ni parolas pri \u015dtataj radioj: Kiel konsekvenco de la intervjuo en la \u0135urnalo \u00abEl Mundo\u00bb, pri kiu mi verkis en <a href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/2011\/01\/kun-tro-da-aplombo\/\">la anta\u016da blogero<\/a>, oni petis de mi alian intervjuon en radio. Tio okazos venontan mardon la 8-an de februaro, je la 10-a matene, en la poreksterlanda \u015dtata radiostacio <a href=\"http:\/\/www.rtve.es\/radio\/radio-exterior\/\" target=\"_blank\"><em>Radio Exterior de Espa\u00f1a<\/em><\/a>. Eble iuj amikoj en aliaj landoj povos a\u016dskulti \u011din per longa ondo; alikaze, la podkasto estos disponebla en <a href=\"http:\/\/www.rtve.es\/podcast\/radio-exterior\/puntos-de-vista\/\">la retejo de la programo \u00abPuntos de Vista\u00bb<\/a>, tio estas, <em>Vidpunktoj<\/em>)<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Kun granda beda\u016dro mi ekscias pri la fermo de la elsendoj de Pola Radio en Esperanto (vidu historion tie \u0109i). Temas pri unu el tiuj lastatempe tiom oftaj decidoj de registaroj tutmonde, kaj anka\u016d de tutmondaj entreprenoj kaj aliaj organiza\u0135oj, prioritatigi mallongtempajn decidojn, kaj apena\u016d atenti la konsekvencojn en pli dista estonto. Mi supozas ke [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[4],"tags":[10,23,44],"class_list":["post-289","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-blogo","tag-esperanto","tag-kulturo","tag-radio"],"_links":{"self":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/289","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=289"}],"version-history":[{"count":7,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/289\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":293,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/289\/revisions\/293"}],"wp:attachment":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=289"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=289"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=289"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}