{"id":315,"date":"2011-03-12T19:33:11","date_gmt":"2011-03-12T17:33:11","guid":{"rendered":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/?p=315"},"modified":"2011-03-18T23:00:23","modified_gmt":"2011-03-18T21:00:23","slug":"povas-reveni-la-kontraujuda-maltoleremo","status":"publish","type":"post","link":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/2011\/03\/povas-reveni-la-kontraujuda-maltoleremo\/","title":{"rendered":"\u0108u povas reveni la kontra\u016djuda maltoleremo?"},"content":{"rendered":"<p><em>NOTO: La sekva artikolo aperis en la numero de januaro-februaro 2011 de la revuo de SAT <a href=\"http:\/\/satesperanto.org\/-Sennaciulo-.html\" target=\"_blank\">\u00abSennaciulo\u00bb<\/a>, en dosiero pri <a href=\"http:\/\/satesperanto.org\/IMG\/pdf\/Sen-_jan-feb-2011.pdf\" target=\"_blank\">\u00abToleremo \u011dis kia grado\u00bb<\/a>. Mi publikigas \u011din sen\u015dan\u011de, nur aldonante kelkajn ligojn. Eble tro longa por blogo, sed, nu, jen avanta\u011do de revuoj: ke oni legas la tutan artikolon.<\/em><\/p>\n<p><strong>Anta\u016d kelkaj semajnoj mia filinjo konsultis kun mi iujn dubojn pri sia alproksimi\u011danta mezlerneja ekzameno pri historio, pri la mondaj okazinta\u0135oj en la 20-aj kaj 30-aj jaroj de la pasinta jarcento, dum la tiutempa ekonomia krizo, kaj \u015di komentis:\u00a0 kiom tio \u0109i similas al la nunaj okazinta\u0135oj, kiel terure, \u0109u ne? Kaj, jes, mi tiam pensis ke eble \u015di iom pravis.<\/strong><\/p>\n<p><strong>Nu, ni en evoluintaj landoj ne havas hiperinflacion, nek amasan mizeron en la stratoj, nek risko de milito, sed oni ja trovas kelkajn komunajn trajtojn. La \u0109efa kiu aperis evidenta en la lernolibro, estis la angoro anta\u016d kolapso de sistemo kiun oni ne bone komprenas, la rifu\u011do en sian grupon (\u0109u etnon, nacion a\u016d \u015dtaton), kaj la kulpigo al eksteraj kolektivoj, kiujn oni povas igi propekaj kapoj de la \u011denerala malbono. Anta\u016d okdek jaroj tiaj povus esti la judoj, nun oni \u011denerale preferas eksterlandanojn, enmigrintojn a\u016d etnajn malplimultojn. Sed \u015dajnas al mi ke denove judoj povas esti adekvata celo de la maltoleremo se la cirkonstancoj tion postulas. E\u0109 se la judoj estas nur simbolo.<\/strong><\/p>\n<p>La nuna ekonomia krizo kiu trafas grandan parton de la evoluinta mondo dum la lastaj malmultaj jaroj ne tiom malsamas disde tiuj de aliaj epokoj, kaj e\u0109 de fenomenoj jam priskribitaj en la <a href=\"http:\/\/www.marxists.org\/esperanto\/marx-engels\/1848\/manifesto\/mkp.pdf\" target=\"_blank\">Komunista Manifesto<\/a> de anta\u016d pli ol 150 jaroj. \u011ci estas tipa kapitalista krizo, okazigita de la avidemo kaj de la akumuli\u011do de kapitalo. Naiva maldekstra teoriulo emus do pensi ke la solvo alvenos pere de la batalado por alia sistemo, kaj la puno de la ka\u016dzantoj de tiaj mizerigoj.<\/p>\n<p>Ekzistas tamen alia risko, kiun oni spertis jam en la pasinto: ke en epoko de krizo kaj necerteco, la malfortuloj ser\u0109os rifu\u011don en siaj similuloj, kaj ke la kolektiva universalista sento estos anstata\u016digata de etnaj, naciaj a\u016d e\u0109 rasaj kaj religiaj maltoleremoj.<\/p>\n<p>Ekzemploj de tiaj fenomenoj en E\u016dropo estas la bonaj rezultoj inter tradiciaj laboristaj tavoloj de partioj kreitaj sur ksenofobiaj platformoj, kaj la perdo de influo de maldekstraj partioj, kaj moderaj kaj pli radikalaj. En Usono la fenomeno de la fifama <em>\u201cTea Party\u201d<\/em> sukcesis profiti de la indigno de membroj de malaltaj klasoj kontra\u016d la sistemo, kaj kanaligi \u011din kontra\u016d la registaro, sen tu\u015di la sistemon mem. Se la sistemo estas tro abstrakta nocio, eble oni povas \u011din bildigi per io pli konkreta, kaj tio povas esti grupo pli videbla, kiel minoritatoj a\u016d eksterlandanoj. A\u016d e\u0109 tute nevidebla, kiel la judoj.<\/p>\n<h3><strong>Cionismo kaj kontra\u016djudismo<\/strong><\/h3>\n<p>Min \u0109iam indignis la oftaj deklaroj de israelaj a\u016dtoritatuloj, pravigante la rasismajn agadojn de ties registaro, per la akuzo ke kritikantoj de la cionismo estas kontra\u016d\u015demidoj. Evidente, amba\u016d konceptoj, <a href=\"http:\/\/esperanto.com\/content\/kritikado-de-israelo-kaj-kontra%C5%ADjudismo\" target=\"_blank\">kontra\u016dcionismo kaj kontra\u016djudismo, tute ne ekvivalentas<\/a>, kaj mi mem postulas la rajton kontra\u016di la ekziston de juda \u015dtato, kaj samtempe defendi la rajtojn de la judaj individuoj kie ajn ili trovi\u011das.<\/p>\n<p>Do, mi \u011denerale konsideris tiajn kulpigojn kiel alibioj por persisti en a\u0109aj politikoj. Kiel oni povas esti kontra\u016djuda en okcidento, se oni tre malofte vidas judojn, identigeblajn kiel tiaj? Sed tamen tio ne estas vera obstaklo.<\/p>\n<p>Permesu ke mi tion montru per la ekzemplo de Hispanio, kies regantoj forpelis judojn anta\u016d pli ol kvincent jaroj, kaj kie la nura kontakto de \u011diaj civitanoj kun judoj en la lastaj jarcentoj okazis per la libroj a\u016d per la predikoj de pastroj. Sekve, en Hispanio, tradicie la judoj estis rigardataj el vidpunkto kvaza\u016d mita. Oni foje atentis la kulturan flankon, kie ne mankis pozitivaj bildoj, \u0109efe pro la plua ekzisto en alilandaj urboj de kolektivoj parolantaj la <a href=\"http:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Judhispana_lingvo\" target=\"_blank\"><strike>ladinan<\/strike> judhispanan lingvon<\/a> <sup>[1]<\/sup>, iun varianton de la hispana kun mezepokaj trajtoj, kiu altiris la simpation kaj foje apogon de kulturaj elitoj, sed plejofte la vidpunto de la amaso estis religia, \u0109ar parto de la katolika grego konservis ian rifuzon bazitan en malnovaj anta\u016dju\u011doj. Sed kiel oni povas atribui al judoj politikan rolon, se ili havis neniun influon en la tuttaga vivo?<\/p>\n<p>Nu, tio ne malhelpis dum la tridekaj jaroj de la pasinta jarcento ke parto de la dekstra inteligentularo parolis pri <a title=\"framasonismo en Hispanio\" href=\"http:\/\/www.nodo50.org\/esperanto\/artik100.htm\" target=\"_blank\"><em>judframasona konspiro<\/em><\/a>, kiu fari\u011dis dum la unuaj jaroj de la frankismo oficiala doktrino, kaj ke foje oni trovis kontra\u016dhebreajn agadojn, e\u0109 se tio havis nur simbolan efikon. Nur kiel malgranda ekzemplo: la esperantista esploristo Xavier Margais <a href=\"http:\/\/www.esperanto.cat\/ke\/KE0802w.pdf\" target=\"_blank\">montris anta\u016d nelonge<\/a> ke la polico kaj la hispaniaj diplomatoj esploris pri la eksterlandaj partoprenantoj en la SAT-kongreso en Valencio en 1934, timante la alvenon de judoj fu\u011dintaj el Germanio.<\/p>\n<p>Tia simboleco povas orienti pri similaj okaza\u0135oj kiuj povas okazi en aliaj landoj, kie ne plu estas judoj. La\u016d multaj informoj, la kontra\u016djudismo en Pollando estas perfekte viva, e\u0109 se apena\u016d restas tie membroj de tiu grupo, kaj spurojn pri tio ni vidis anta\u016d malmulte da tempo rilate al la <a href=\"http:\/\/www.liberafolio.org\/2006\/judazamenhof\" target=\"_blank\">fermo de la esperanta fako de Pola Radio<\/a>. Mi legis pri simila stato en aliaj landoj, kaj \u0109i tie mi ne parolas pri la kreskanta kontra\u016djudismo de multaj islamaj lo\u011dantoj de tiuj landoj, kiu estas same dan\u011dera, sed havas aliajn ka\u016dzojn kaj cirkonstancojn.<\/p>\n<p>Mi ne tiom konas la situacion en Usono, por doni firmajn opiniojn, sed mi trafis anta\u016dnelonge debaton kiu tre rememorigis min pri tiu simbola statuso de la judo. Temas pri la sinsekvo de atakoj kiun Glenn Beck, la konata televidprezentanto kaj proparolanto de la opinioj grupigataj \u0109irka\u016d la menciita \u201cTea Party\u201d, lan\u0109is kontra\u016d la financiston George Soros, kiun li kulpigis estis la \u201cpupestro\u201d malanta\u016d \u0109iuj konspiroj kontra\u016d la lando. Soros estas bone konata figuro tutmonde, kaj oni devas agnoski ke li estas bona celo por <a href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/arkivo\/2009_10_01_arkivo.htm\" target=\"_blank\">\u0109iuj \u0109i popolismoj<\/a>: ri\u0109a, spekulisto, eksterlandano, universalista, liberala&#8230; kaj juda.<\/p>\n<p><a href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/2006\/09\/george-soros-el-universalismo-la.htm\" target=\"_blank\"><img decoding=\"async\" title=\"George Soros\" src=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blogo\/soros.jpg\" border=\"0\" alt=\"George Soros\" width=\"130\" align=\"right\" \/><\/a>Do, la atako povis uzi \u0109iujn kulpigojn, e\u0109 sen neceso ke tiu \u0109i lasta cirkonstanco aperu eksplicite, kvankam \u011di iel subkompreni\u011dis. Beck e\u0109 menciis ke <a href=\"http:\/\/www.liberafolio.org\/2010\/george-soros-ceestis-simpozion-de-uea\" target=\"_blank\">la pa\u0109jo de Soros parolis Esperanton<\/a>, kiun li en sia granda nescio nomis \u201cesperanza\u201d, por transdoni ideon de universalista, t.e. eksterlanda, komploto kontra\u016d bonaj usonaj patriotoj.<\/p>\n<p>Ne mi defendos la opiniojn kaj agojn de Soros (kiel <a href=\"http:\/\/tv.gawker.com\/5693939\/jon-stewarts-takedown-of-glenn-becks-creepy-george-soros-obsession\" target=\"_blank\">poste diris<\/a> la televida komediisto Jon Stewart <em>\u201cplease don&#8217;t make it so awful that I feel the need to defend a vaguely creepy hedge fund billionaire like George Soros\u201d<\/em>), kiun mi sufi\u0109e traktis <a href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/2006\/09\/george-soros-universalismo-liberala.htm\" target=\"_blank\">en aliaj lokoj<\/a>, sed lia utiligo kiel propeka kapo, estas klare taktiko por devii la atenton disde la kulpeco de putra sistemo, kaj de homoj multe pli potencaj sed malpli videblaj. Tio estas, kion oni jam faris anta\u016d kelkaj jardekoj rilate al la judoj \u011denerale.<\/p>\n<p>En multaj anoj de la ekstrema dekstro en Usono oni vidas krome cirkonstancon, kiun mi unuafoje konsideris tre kurioza, sed kiun mi konstatas nun anka\u016d en E\u016dropo: ke oni povas esti samtempe kontra\u016d-\u015demido kaj por-cionisto. Tio estas, oni povas apogi la \u015dtaton de Israelo kiel avancilon de la \u201cokcidentaj\u201d valoroj kaj kiel helpon en la lukto kontra\u016d arabaj a\u016d islamaj malamikoj, kaj samtempe eblas malestimi la judojn mem kaj utiligi Israelon por tien forsendi tiujn sialandajn. Se krome tio favoras iujn jarmilistajn ideojn, kiuj vidas en la koncentrado de judoj en levantenaj regionoj la signon de la \u011denerala konvertado kaj la balda\u016da Fina Ju\u011do, des pli bone. En tiu senco, Soros estas denove la perfekta celo, kiel judo kaj kontra\u016dcionisto.<\/p>\n<h3><strong>La problemoj de juda naciismo<\/strong><\/h3>\n<p>Kaj tamen \u2013mi pensas ke pri tio ne necesas multe insisti en nia medio\u2013 eblas esti kontra\u016dcionisto, kaj samtempe admiri kaj kundividi la hereda\u0135on de multaj judoj, el kiuj Zamenhof a\u016d Marks estas nur du tre malsimilaj sed reprezentaj ekzemploj. E\u0109 pli, mi opinias ke Israelo estas unu el la plej akutaj malfeli\u0109oj kiujn iam suferis la juda kulturo. Se tiu \u0109i historie karakterizi\u011dis per sia varieco, per la kombino inter universalista aspiro kaj interagado kun la lokaj kulturoj inter kiuj \u011di vivis, la homogenemo kiun alstrebas \u0109iuj \u015dtatoj preska\u016d jam mortigis \u0109iujn \u0109i trajtojn. Bona pruvo estas ke agonias \u0109iuj judaj lingvoj (jida, ladina kaj aliaj), favore al la revivigita a\u016d rekonstruita novhebrea lingvo.<\/p>\n<p>Evidente, pri la neniigo de la a\u015dkenaza kaj nordjude\u016dropa kulturo, Israelo ne kulpas sola, kaj certe multe pli tu\u015dis \u011din la nazia Holoka\u016dsto. Malpli konata estas la iompostioma forvapori\u011do de la kulturoj de la islamaj, arabaj kaj \u0109irka\u016dmediteraneaj landoj, kiun PIV iom misgvide nomas sefardaj (iom pli precize, sefardoj estas la praidoj de la judoj elpelitaj el iberiaj landoj, parolantaj arkaikaj versioj de la hispana a\u016d portugala, a\u016d sekvantoj de specifaj hebreaj religiaj ritoj; iom pli \u011dusta termino devus esti <em>mizrahoj<\/em>). <a href=\"http:\/\/www.rachelshabi.com\/\" target=\"_blank\"><img decoding=\"async\" title=\"Not the enemy, de Rachel Shabi\" src=\"http:\/\/www.rachelshabi.com\/wp-content\/themes\/vigilance\/images\/not_the_enemy.jpg\" border=\"0\" alt=\"Not the enemy, de Rachel Shabi\" width=\"130\" hspace=\"15\" vspace=\"5\" align=\"left\" \/><\/a>Al \u011di anta\u016d nelonge dedi\u0109is libron la \u0135urnalisto Rachel Shabi kun la titolo <a href=\"http:\/\/www.rachelshabi.com\/?page_id=17\" target=\"_blank\">\u201cNe la malamiko\u201d<\/a>, en kiu oni montras kiel la premo de la israela elito devenanta el norda E\u016dropo sukcesas iom post iom tran\u0109i la kulturon kiu konektis la judojn kaj la islamanojn lo\u011dantajn en arabaj, turkaj a\u016d persaj landoj.<\/p>\n<p>La forigo de \u0109iuj \u0109i tradicioj, kaj la kreado de unu nova juda kulturo en Israelo estas miaopinie la plej brila kaj drasta triumfo de la naciismo en la lastaj tempoj, kaj la plej bona ekzemplo de la maltoleremo fronte al la varieco, kiun tiu \u0109i \u015dtatismo karakterizas.<\/p>\n<p>La klasikaj teorioj pri naciismo renkontis unu fortan problemon: la ekzisto de la judoj en E\u016dropo, inter alie \u0109ar oni ne bone sciis \u0109u ilin konsideri religio, etno, nacio a\u016d io alia. Kiam oni legas la debatojn kiujn la marksistaj teoriuloj kiel Kautsky, Stalino a\u016d Roza Luksemburgo, entreprenis en la komenco de la 20-a jarcento, oni ne povas ne rimarki la malfacilojn kiujn tiu \u0109i demando ka\u016dzis. \u015cajnas al mi ke e\u0109 la difinoj pri tio, kio estas nacio, ofte stumblis \u0109e tiu tubero, \u011dis la punkto ke mi \u0109iam suspektis ke la insisto de Stalino \u2013ni memoru: la ideologo de la bol\u015devistoj pri naciaj aferoj, e\u0109 anta\u016d ilia preno de la \u015dtatpovo\u2013 pri la teritorio kiel difinilo de nacio \u015duldi\u011dis pli al lia konata kontra\u016djudismo ol al profunda teoria ellaboro, dum la pozicioj de <a href=\"http:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Roza_Luksemburg\" target=\"_blank\">Roza Luksemburgo<\/a> ne povis eviti sian propran judan devenon.<\/p>\n<p>Anka\u016d Zamenhof ne estis imuna je tiu juda demando, kaj mem skribis ke <em>\u201cse mi ne estus hebreo el la ghetto, la ideo pri la unuigo de la homaro a\u016d tute ne venus al mi en la kapon, a\u016d \u011di neniam tenus min tiel obstine en la da\u016dro de mia tuta vivo. La malfeli\u0109on de la homara disi\u011do neniu povas senti tiel forte, kiel hebreo el la ghetto.\u201d<\/em> Kiel konate, li mem estis cionisto en sia juna\u011do, e\u0109 anta\u016d la naski\u011do de la klasika cionismo, sed poste konsciis ke la transigo de la judoj al teritorio jam okupata de aliaj homoj nur ka\u016dzos suferojn kaj alfronti\u011dojn, kaj kondukos al la fortigo kaj interbatalo de etnaj identecoj. Tiurilate, mi rekomendas la legadon de tiuj komencaj artikoloj de Zamenhof, kiujn anta\u016d nelonge kolektis la eldonejo Sezonoj en la libro <a href=\"http:\/\/esperanto.org\/Ondo\/Novaj\/Nov06-19.htm\" target=\"_blank\">\u201cMi estas homo\u201d<\/a>, kaj kiuj montras kiel klarvida estis Zamenhof pri tiuj \u0109i estontaj problemoj, kiujn oni \u0109iutage povas spekti en la gazetaro kaj la nova\u0135oj.<\/p>\n<p>La cionismo ne finis kun la maltoleremo al la judoj. Ne nur \u011di kreis a\u016d kreskigis la kontra\u016djudismon en nordafrikaj kaj orientaziaj regionoj, sed ne evitas \u011din e\u0109 en t.n. okcidentaj landoj, e\u0109 kiam la judoj mem ne ekzistas. \u0108u eblas kontra\u016di judan \u015dtaton kaj samtempe ami judajn individuojn? Mi pensas ke tio ne nur eblas: \u011di estas la nura longda\u016dra solvo al la jarmila maltoleremo.<\/p>\n<p><i>[POSTNOTO: mi \u015dan\u011dis la vorton \u00abLadino\u00bb, \u0109ar kvankam \u011di aperas ofte kiel alia nomo de la sefarda lingvo, mi poste rimarkis ke ladina plej ofte aludas varianton de la roman\u0109a.]<\/i><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>NOTO: La sekva artikolo aperis en la numero de januaro-februaro 2011 de la revuo de SAT \u00abSennaciulo\u00bb, en dosiero pri \u00abToleremo \u011dis kia grado\u00bb. Mi publikigas \u011din sen\u015dan\u011de, nur aldonante kelkajn ligojn. Eble tro longa por blogo, sed, nu, jen avanta\u011do de revuoj: ke oni legas la tutan artikolon. Anta\u016d kelkaj semajnoj mia filinjo konsultis [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[4],"tags":[14,32],"class_list":["post-315","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-blogo","tag-naciismo","tag-politiko"],"_links":{"self":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/315","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=315"}],"version-history":[{"count":8,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/315\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":334,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/315\/revisions\/334"}],"wp:attachment":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=315"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=315"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=315"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}