{"id":335,"date":"2011-03-23T16:44:26","date_gmt":"2011-03-23T14:44:26","guid":{"rendered":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/?p=335"},"modified":"2011-03-23T18:09:50","modified_gmt":"2011-03-23T16:09:50","slug":"timo-sento","status":"publish","type":"post","link":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/2011\/03\/timo-sento\/","title":{"rendered":"Timo kaj aliaj sentoj"},"content":{"rendered":"<address>Dum lastaj tagoj mi havis okazon komenti en diversaj forumoj pri la afero de la nuklea katastrofo okazanta nuntempe en Japanio. Kaj \u0109iam, post preska\u016d \u0109iu mesa\u011do, mi havis la intiman senton ke miaj vortoj estos interpretataj kiel malvarmaj kaj sensentemaj, e\u0109 se ne tiu estis mia intenco. \u0108ar la celo de miaj vortoj estis plejofte kvietigi la sentojn, kaj doni ioman perspektivon al la riskoj. Kaj tio, kiam la timo \u0109efrolas, nepre aspektas sensenta kaj malempatia. Tamen, mia propra memtakso estas \u011duste la mala, kaj mi esperas tie \u0109i ekspliki kial.<\/address>\n<p>Mi \u011dis nun sukcesis rezisti la tenton verki \u0109ibloge pri la eventoj en la nuklea centralo en Fuku\u015dimo. \u0108efa kialo estas la konstato ke \u0108IUJ blogoj de la mondo, \u0109iuj profesiaj babilantoj en \u0109iuj amaskomunikiloj, opiniadis pri \u011di, kaj mi dubis pri la dezirindeco aldoni iom al la bruo. Finfine, mi pensas ke mi ja povas alporti ion al la debato, almena\u016d en la esperanta medio: mi estas unu el la probable malmultaj esperantistoj kiuj iam laboris en la kerno de la kernenergio, kaj do eble interesos iujn amikojn la opinio de homo kiu havas rektan sperton pri tiu \u015dajne mistera mondo, \u0109ar dum multe da tempo mi okupi\u011dis \u011duste pri radiprotektado en nuklecentraloj, kvankam jam de anta\u016d pluraj jaroj mia laborsorto kondukis min for el tiu kampo.<\/p>\n<h3>Riskoj kaj timoj<\/h3>\n<p>Mi eku per evidenta\u0135o: <strong>nuklea energio estas dan\u011dera<\/strong>. Se iu iam diris al vi la malon, tiu simpligis a\u016d mensogis. Jen kial ekzistas departementoj de <a href=\"http:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Radiprotektado\">radiprotektado<\/a> kaj de nuklea sekureco en \u0109iuj instala\u0135oj uzantaj tian energifonton. Jen kial ekzistas sinsekvaj sistemoj por halti la disipadon de varmo kaj sinsekvaj barieroj por enteni la radiaktivan materialon. Ne ekzistas nula risko: tion akceptas \u0109iuj homoj tuj ekde kiam ili eklaboras en tiaj instala\u0135oj. Simple, oni devas pesi avanta\u011dojn kaj dan\u011derojn, minimumigi tiujn \u0109i \u011dis eble, kaj kompari kun aliaj similaj alternativaj por decidi kiuj riskoj estas akcepteblaj kaj kiujn oni ne elportu.<\/p>\n<p>La vidpunto de eksteruloj malofte estas tia. Radiado estas nova te\u0125nologio, \u015dajne nenatura (kvankam tio ne estas vere tiel), kiun oni utiligas en apartaj kompleksaj instala\u0135oj, for de \u0109ies rigardoj. Krome, \u011di estas nevidebla kaj ne rekte sensebla, por kies informoj oni devas fidi registajn instancojn a\u016d grandajn entreprenojn. Kaj la unua kono kiun plejmulto de la homaro havis pri \u011di estis terura milita hekatombo. Do, \u0109iuj ingrediencoj trovi\u011das tie por ke naski\u011du <strong>timo kaj malfido<\/strong>.<\/p>\n<p>Mi do bone komprenas multajn reagojn de homoj tutmonde pri la nunaj okaza\u0135oj en Japanio: la atento fokusi\u011dadas grandparte, almena\u016d en Okcidenta E\u016dropo, pri la riskoj de la nuklecentralo, tre ofte notinde pli ol pri la sekvoj rektaj de la tertremo kaj la cunamo. Certe tio okazas en la amaskomunikiloj, kvankam en tio \u0109i probable rolas la <em>dramecan<\/em> karaktero de la nova\u0135oj, kun konstanta malvolvado de la okaza\u0135oj, neanta\u016dvidebla rezulto, partopreno de herooj, ebla identigebleco de malbonuloj&#8230;<\/p>\n<p>Mi konfesu ke min multe \u011denas tiu fokusigo en la nukleinstala\u0135o, kaj la preska\u016da forgeso a\u016d neglekto de aliaj konsekvencoj. Kiam ekzistas preska\u016d dekmil mortintoj, kiam ankora\u016d restas pluraj miloj malaperintaj, kiam dekmiloj perdis preska\u016d \u0109ion kaj supervivas en dan\u011deraj a\u016d malkomfortaj cirkonstancoj, estas maldece ke \u0109ies atento aperu centrita en unu loko e\u0109 se drameca. Brulis rafinejo, inundi\u011dis fabrikoj, e\u0109 \u0125emiaj, disver\u015di\u011dis la enhavo de benzinejoj a\u016d petrolujoj, kaj tamen pri ties \u0109i sansekvoj neniu ekster Japanio aspektas alarmita.<\/p>\n<h3>Fenomeno pli normala ol oni supozas<\/h3>\n<p>La ekspliko, kiel anta\u016de dirite, estas klara: nuklecentralo aspektas por plejmulto kiel tute aparta risko, dum por mi \u011di ja estas risko, sed tute komparebla al aliaj ne tiom sekvataj. Nur unu ekzemplo kiu kaptis mian atenton: en multege da perioda\u0135oj diversloke en la mondo aperis fotoj de homoj blanke vestitaj, mezurante radiaktivecon, e\u0109 al infanoj, kaj mi konstatis ke tio impresis kaj timigis multajn.<a href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2011\/03\/nuclear.jpg\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft size-medium wp-image-339\" title=\"nuclear\" src=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2011\/03\/nuclear-300x256.jpg\" alt=\"\" width=\"275\" height=\"234\" srcset=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2011\/03\/nuclear-300x256.jpg 300w, http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2011\/03\/nuclear.jpg 768w\" sizes=\"auto, (max-width: 275px) 100vw, 275px\" \/><\/a> Por mi tamen tio estas absolute normala. Mi mem estis tiel vestita, kaj por mi tiu blanka supertuto estas tute simila al la blua de me\u0125anikisto kaj pli logike uzinda ol la kravato kiun mi foje uzas nun. En apuda foto vi povas vidi min anta\u016d dudek jaroj, kaj mi memoras ke mi montris \u011din al mia panjo kun e\u0109 ioma fiero, neniel timigite a\u016d honte.<\/p>\n<p>Anka\u016d pri la afero de la mezurado mia aliro estas malsama al la kutima. Radiado estas nevidebla kaj nesensebla (nu, por esti precizaj: ikso- kaj gamma radioj estas formo de lumo, iom pli energiaj ol la transviola radiado, kaj do tia aserto ne estas tute \u011dusta el fizika vidpunkto). Sed \u011di estas tre facile mezurebla, per iloj ne aparte komplikaj, kaj tre sensivaj. Fakte, temas pri la plej preciza maniero detekti materialon, kiun oni povas renkonti, kaj variantoj de tiuj te\u0125nikoj estas uzataj por trovi spuretojn de materialoj. Kaj ni memoru ke la naturo estas radiaktiva: \u0109io \u0109irka\u016d ni, la aero, la grundo, la akvo posedas radiaktivecon. Ni mem entenas notindajn kvantojn de radionuklidoj (radiizotopoj karbono-14 a\u016d kalio-40 kaj aliaj), kaj \u0109iam havis, e\u0109 anta\u016d la malkovro de la radiaktiveco. La kavernoj kaj la granitaj domoj de niaj anta\u016duloj estis banataj de radono.<\/p>\n<p>Do, kiam ni mezuras radiaktecon, ni povas detekti e\u0109 plej malgrandajn kvantojn, kaj tre ofte la problemo estas kontroli \u0109u temas pri signifa aldono super la normalaj niveloj. E\u0109 se la respondo estas pozitiva, preska\u016d \u0109iam la nivelo estas sensignifa, komprenante per tio, ke \u011di trovi\u011das ene de la normala fluktuado kiu okazas en la terkrusto, kaj ke la sansekvoj estas tre malaltaj. Do, jen kial tiom oftas miskomprenoj en la raportoj pri \u0109eesto de radiaktiveco: vi povas legi la \u0135urnaltitolon \u201cdetektita radiaktiveco!\u201d kaj sciencan raporton \u201cne ekzistas risko de radiado!\u201d, kaj ili povas esti samtempe veraj. Ne mirinde ke nespertuloj sentas konfuzon, kaj timas ka\u015decon kaj konspiron. Ja okazas ke a\u016dtoritatoj a\u016d entreprenoj ka\u015das informojn, foje malbonvole, sed plej ofte la kialo estas ke oni ne raportas tion kion oni konsideras malgrava.<\/p>\n<p>Ekzemple: la fama internacia skalo pri nukleaj incidentoj estis kreata por doni perspektivon de graveco. Kaj tamen mi legis frontpa\u011dajn artikolojn pri incidentoj sub nivelo 1, kiu, la\u016d la celo mem de la skalo, signifas ke ili tute ne gravas (krom kiel atentigo al la profesiuloj)<\/p>\n<p>Same, en retlisto, amiko plendis pri la ekzisto de radiaktiveco lan\u0109ita en \u0108ernobilo kaj atinginta Francion. Mi ne konas la precizajn datumojn en tiu lando, sed en Hispanion anka\u016d alvenis radiaktiveco, kaj homoj multe alarmi\u011dis pri tio, kaj akuzis la registaron ka\u015di la faktojn. La vero estas ke la niveloj estas tiom malgrandaj, ke ne estas mirinde ke la oficialuloj diris ke <em>ne <\/em>estis radiaktiveco. Nek unuj nek la aliaj mensogis.<\/p>\n<h3>Politika dilemo<\/h3>\n<p>Kiel do homoj kiel mi aliras la dilemon de la nuklea energio? Tre simple: kiel \u0109iuj aliaj fenomenoj kiuj enhavas bona\u0135ojn kaj riskojn. Pesante la avanta\u011dojn kaj malavanta\u0135ojn, kaj komparante kun alternativoj. \u0108ar ne temas pri speciala fenomeno, ni traktu \u011din kiel ni traktas la aliajn formojn de te\u0125nologio.<\/p>\n<p>Unue, jen ekzemplo el la neenergia sektoro: oni povas uzi radiadon por detekti kanceron, ekzemple maman. La dilemo tie estas tre simpla: oni organizas regulajn kontrolojn per iksoradiado, en la kazoj kaj a\u011doj en kiu la risko krei kanceron estas pli malgranda ol la \u015danco detekti tiun jam ekzistantan (evidente, mi simpligas pli komplikan decidproceduron). Same devas okazi \u0109e la decido uzi raditerapion a\u016d \u0125emiterapion a\u016d \u0125irurgian proceduron en la kuracado de kancera malsano, \u0109ar \u0109ikaze la radiaktiveco estas simpla ero de la ekvacio.<\/p>\n<p>Pri utiligado en la produktado de energio la decidprocezo devus esti la sama, e\u0109 se kun pli da eroj en la ekvacio. Oni pesu racie avanta\u011dojn kaj malbona\u0135ojn, kaj la respektivajn riskojn de \u0109iuj energifontoj. Kaj tie \u0109i mi devas substreki evidenta\u0135on: <strong>elektra nukleenergio ja havas riskojn kaj malavanta\u011dojn<\/strong>. Do, se iam iu diras al vi ke temas pri te\u0125nika decido, kiun oni lasu al spertuloj, a\u016d ke temas pri io tute pura kaj sekura, tute ne kredu tion. Sed same, \u011di ne estas la diablo, kiun oni foje a\u016dskultas, kaj kiun oni devas kondamni dekomence.<\/p>\n<p><strong>La decido estas politika<\/strong>. Politika en la plej nobla senco, ne en tiu partia, kiun oni ofte renkontas en la debato. Politika, \u0109ar la elekto dependas de la preferoj kiujn homoj havas en sia socia interago. Iuj homoj tute ne volas sperti riskojn, kaj preferas pli trankvilan vivon, e\u0109 se pli malri\u0109an. Aliaj pli preferas sekurecon en la ricevo de elektro, sen dependado de aliaj faktoroj. Iuj volas pagi kiom eble malplej, aliaj ne hezitas pagi pli se tio havas aliajn kompensojn. Iuj timas komplikajn instala\u0135ojn kaj grandajn firmaojn, aliaj sentas sin pli protektataj de ili. Al iu ne pla\u0109as dependi de te\u0125nologio dominata de iuj superpotencoj, aliaj preferas ne dependi de krudmaterialoj eltirataj en landoj kiujn ili ne fidas. Por mi mem la afero de la reziduoj tre gravas, dum por aliaj tio estas pli sekundara.<\/p>\n<p>Mi do ne volas fari pornuklean pledon. Mi mem ne havas klaran opinion, kaj ne scias kion mi vo\u0109donus en eventuala referendumo pri nuklea energio en mia lando. Probable tio dependus de la kondi\u0109oj, sed anka\u016d de persona cirkonstanco kiun mi poste komentos.<\/p>\n<p>Mi nur volas insisti pri tiu neceso bone pesi la alternativojn. La afero ne estas simpla, kaj certe ne helpas tiu tipa partia divido pornuklea=dekstrema \/ kontra\u016dnuklea=maldekstrula, kiu almena\u016d mialande plagas kaj distordas la debaton. Ne devus mirigi ke trovi\u011das ekologiistoj kiuj ne principe kontra\u016das tiun energifonton, kiam oni komparas \u011din kun aliaj alternativoj (la lasta, kaj por mi treege surprize, la konata <a href=\"http:\/\/www.guardian.co.uk\/commentisfree\/2011\/mar\/21\/pro-nuclear-japan-fukushima\">George Monbiot<\/a> )<\/p>\n<p>Sed mi komprenas ke timo al katastrofo ne estas neglektinda pesilo. Kiel dirus Zamenhof, <a href=\"http:\/\/www.robkeetlaer.nl\/esperanto\/proverbaro\/proverbo_002432.htm\">timo havas grandajn okulojn<\/a>. Sed \u011di estas malbona konsilisto, kaj pri tio vidu <a href=\"http:\/\/becxjo.blogspot.com\/2011\/03\/timo-pli-malbona-ol-morto.html\">la noton de Be\u0109jo<\/a>, a\u016d la raportoj de troigoj kiujn oni trovis <a href=\"http:\/\/depletedcranium.com\/panic-and-madness-in-a-radiophobic-world\/\">en diversaj lokoj de la mondo<\/a>. Beda\u016drinde, la mastrumado de risko en nuntempa socio \u2014en kiu la atento al nova\u0135oj tiom ofte pritrakti\u011das sen atento al kunteksto, kaj kie politikistoj kaj decidantoj tiom timas erari e\u0109 pri neglektindaj aferoj\u2014 tre malfacilas kaj fu\u015demas. Sed \u011denerala konsiderado pri tio tro komplikas por simpla blogero, kiu jam tro longas&#8230;<\/p>\n<h3>Persona noto<\/h3>\n<p>Mi esperas ke vi nun pli bone komprenas la vidpunkton el kiu mi ju\u011das la nunajn okazinta\u0135ojn, kaj ke vi pli pardonas se vi trovis iel strangaj miajn komentojn en aliaj lokoj. Mi sekvas kun angora sento la okaza\u0135oj en Japanio, interalie per la <a href=\"http:\/\/www.satesperanto.org\/-Taglibro-de-nia-Kamarado-Yasuo-.html\">informoj de la japaniaj amikoj<\/a>, kaj tute ne neglektas la problemojn en Fuku\u015dimo, kiujn mi esperas estu balda\u016d solvataj. Mi simple ne volas fokusi\u011di nur en unu problemon, \u0109ar mi ne konsideras \u011din tiel speciala.<\/p>\n<p>Sed mi nepre devas aldoni personan cirkonstancon, kiun mi lasis por la fino. Mi sekvas la nuklean problemon ne nur pro la intelekta intereso, kiun ka\u016dzis mia iama laborado en tiu sektoro: mi pensas pri mia familio.<\/p>\n<p>Mi devenas el karbominista familio. Mia avoj, onkloj, kuzoj, pa\u0109jo, miaj du frati\u0109oj, pluraj miaj amikoj de infana\u011do, \u0109iuj estis ministoj. Por mia \u0109irka\u016da\u0135o, la dan\u011dero fari\u011dis io \u0109iutaga, sed \u011di ne estis la \u0109efa bariero por decido, kvankam evidente oni multe batalis por \u011din minimumigi. Kiam miaj fratoj eklaboris en la mino, miaj gepatroj ne kontentis, sed akceptis la riskon kiel parton de la viva ekvacio.<\/p>\n<p>Kiam mi estis laboranta en la nuklea sektoro, ekfermi\u011dadis la minoj de mia regiono, unu post la alia. Miaj fratoj estis trafitaj de tiu cirkonstanco, kaj mi helpis en ilia dungi\u011do en mia tiama firmao kaj sektoro. Mi neniel havis problemojn akcepti la nuklean riskon, kaj fakte konsideris kaj konsideras ke ilia nova risko estis videble pli malgranda ol la anta\u016da, eble nur kompensata pro pli alta dan\u011dero pro pli ofta transporto.<\/p>\n<p>Unu el la fratoj konservas <a href=\"http:\/\/www.youtube.com\/watch?v=FOPNY1Qzm-8\">portempan ligitecon<\/a> kun la sektoro, sed movi\u011dis aliloken. La alia plu laboras en radiprotektado en nuklea centralo \u011demela al tiu de Fuku\u015dimo. Mi do sentas la tragedion tie kiel propran. Se io simila okazus en centralo de G., mia frato estus sendube unu el la laborantoj proksimaj al la koro de la problemo. Kaj mi ne dubas ke li agus kiel tiuj herooj. Simple \u0109ar estas lia devo kaj lia respondeco.<\/p>\n<p>Mi tre ofte legas en hispanaj kaj alilingvaj \u0135urnaloj ke la konduto de la laborantoj en la japania centralo \u015duldi\u011das al iuj reguloj de devo en la japanio agadmaniero, kaj iuj e\u0109 parolis <a href=\"http:\/\/blogs.elpais.com\/aguas-internacionales\/2011\/03\/los-ultimos-samurais.html\">pri <em>la honorkodo de samurajoj<\/em><\/a>, kaj pri similaj \u015dablona\u0135oj. Ne estas tiel: mi certas ke \u0109iuj laborantoj en \u0109iuj landoj de la mondo agus same. Same kiel ministoj ne hezitas riski sian vivon kiam iliaj kolegoj estas enterigkaptataj, a\u016d fajrestingistoj penetras domon bruligantan, tiuj profesiuloj faras kion ili sentas sian devon.<\/p>\n<p>Ili estas herooj, nedubeble. Sed estas signo de la tempo ke fari sian laboron estas konsiderata heroeco. Eble \u0109ar en tiu \u0109i socio de konsumado, oni forgesis ke laboro estas \u0109efa fonto de digno. Mia frato estus tre fiera kontribui al estingo de problemo, mi estus tre fiera je li. Kaj mi konsiderus tion plej normala faceto de la homa vivo kaj de la riskoj kiujn \u0109iuj ni devas iam alfronti.<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Dum lastaj tagoj mi havis okazon komenti en diversaj forumoj pri la afero de la nuklea katastrofo okazanta nuntempe en Japanio. Kaj \u0109iam, post preska\u016d \u0109iu mesa\u011do, mi havis la intiman senton ke miaj vortoj estos interpretataj kiel malvarmaj kaj sensentemaj, e\u0109 se ne tiu estis mia intenco. \u0108ar la celo de miaj vortoj estis [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[4],"tags":[11,32,17],"class_list":["post-335","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-blogo","tag-aktualeco","tag-politiko","tag-scienco"],"_links":{"self":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/335","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=335"}],"version-history":[{"count":9,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/335\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":345,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/335\/revisions\/345"}],"wp:attachment":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=335"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=335"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=335"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}