{"id":383,"date":"2011-05-21T16:58:03","date_gmt":"2011-05-21T14:58:03","guid":{"rendered":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/?p=383"},"modified":"2011-05-24T18:27:10","modified_gmt":"2011-05-24T16:27:10","slug":"reala-demokratio-jam","status":"publish","type":"post","link":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/2011\/05\/reala-demokratio-jam\/","title":{"rendered":"Reala demokratio jam"},"content":{"rendered":"<p>Subite hispanianoj reagis. Por mi kaj por multaj aliaj, la plej frapa aspekto de la nuntempa situacio en Hispanio, kie ni suferas grandan ekonomian krizon, kaj subite alti\u011dis la senlaboreco, kaj kie la politika etoso estas sufi\u0109e stre\u0109a, estas ke la reago de la civitanaro estis surprize milda kaj kalma. Oni klare povas sensi la stre\u0109on, la surdan proteston, la malfidon al la politikistoj, la povuloj kaj la institucioj, sed la veraj protestoj estis surprize malabundaj. Kolekti\u011dis multege pli da homoj en <a href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/2010\/07\/eltenebla-naciismo\/\" target=\"_blank\">la festoj pro sportaj venkoj<\/a> ol en la sindikataj alvokoj al manifestacio. Fakte, mi plurfoje diris, kaj ne \u015derce, ke la sporto kontribuis al la narkotado de la konsciencoj, kvankam probable pli influis la ankora\u016d sufi\u0109a socia protekto (\u015dtata kaj familia), kaj la manko de vera organiza teksa\u0135o ekster la tre senpresti\u011daj politikaj movadoj.<\/p>\n<p>Sed nun subite tiu stre\u0109iteco eksplodis. Eble influis la konstato pri la manko de solvo en la politika areno, pruvite de la tro malaltnivela balota kampanjo por la morga\u016daj elektoj al municipaj kaj regionaj institucioj. La socialista partio, nun en la registaro, montris denove ke ili apena\u016d havas ion dirindan kiam ili dekretis el la centra registaro fortan malkreskon de la sociaj mezuroj. La opoziciaj konservativuloj ne vere havas alternativon, \u0109ar ili agas same en la registaroj kiujn ili kontrolas. Amba\u016d partioj ne sukcesis (a\u016d e\u0109 ne klopodis) lukti kontra\u016d sia propra korupto, kaj ne montris veran deziron \u015dan\u011di la politikan staton.<\/p>\n<p>Do, movado spontanea, gvidata de junuloj, organizita rete, sukcesis ludi noton kiu iel influis la silentan socion, kaj rapide firmi\u011dis. Kaj do, eble vi jam vidis en la komunikiloj, la placoj de \u0109iuj urboj en Hispanio, pleni\u011dis de homoj sub la devizo<em> \u00abReala demokratio, jam!\u00bb<\/em>.<\/p>\n<p>Kion ili volas? Nu, ne estas klare. Estas multe pli klare kion ili <strong>ne <\/strong>volas. Vi povas legi rekte en Esperanto <a href=\"http:\/\/madrid.tomalaplaza.net\/manifiesto-2\/#eo\" target=\"_blank\">unu el pluraj manifestoj aperintaj<\/a>, tiun de la koncentri\u011dintaj en Madrida \u00abPuerta del Sol\u00bb (placo<em> \u00abSunpordo\u00bb<\/em>, la teoria centro de la lando, almena\u016d por \u015doseaj kalkuloj). Kvaza\u016d ili volus sekvi la alvokon jam faman \u00abIndignu!\u00bb, la\u016d la samnoma libro tiom furora ne nur en Francio, kaj nun <a href=\"http:\/\/www.satesperanto.org\/eldonkooperativo\/spip.php?article78\" target=\"_blank\">legebla en Esperanto<\/a>.<\/p>\n<p>Mi havas iajn dubojn pri pluraj aspektoj de la movado. Inter alie, mi malfidas iujn el la plej frapaj kontra\u016dpolitikaj sloganoj kiuj foje a\u016ddi\u011das. Mi anka\u016d timas ke post la balotoj la movado disspliti\u011dos inter tiuj kiuj volas \u011din da\u016drigi, kaj la homoj atendantaj pli adekvatajn momentojn, kaj do la rezulto povas esti iom \u0125aosa, kaj eble e\u0109 kontra\u016defika. Sed neniu povas dubi ke la fakto mem ke \u011di okazis estas pozitiva. Nun neniu povas aserti ke junuloj pasivas, kaj ke ili akceptos \u0109iun ajn decidon de la a\u016dtoritatoj, e\u0109 se pli rekte kontra\u016dsocian. Ne, la politikistoj, novaj kaj malnovaj, devos almena\u016d kalkuli ke la risko je socia eksplodo ne estas neglektinda.<\/p>\n<p>Kaj mi anka\u016d \u011dojas ke la respondo estas nepre demokratia: \u011dis nun malferme ekstremdekstraj kaj netoleremaj movadoj nur havis mar\u011denan influon en la \u011denerala politiko en Hispanio, sed mi timis (kaj ankora\u016d iom timas) ke la malkontentuloj povus esti altirataj de ksenofobiaj alvokoj. Estas bone ke alia alternativo prenis la iniciaton. E\u0109 se tiu alternativo devas ankora\u016d solidi\u011di.<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Subite hispanianoj reagis. Por mi kaj por multaj aliaj, la plej frapa aspekto de la nuntempa situacio en Hispanio, kie ni suferas grandan ekonomian krizon, kaj subite alti\u011dis la senlaboreco, kaj kie la politika etoso estas sufi\u0109e stre\u0109a, estas ke la reago de la civitanaro estis surprize milda kaj kalma. Oni klare povas sensi la [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[4],"tags":[11,32],"class_list":["post-383","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-blogo","tag-aktualeco","tag-politiko"],"_links":{"self":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/383","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=383"}],"version-history":[{"count":4,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/383\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":387,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/383\/revisions\/387"}],"wp:attachment":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=383"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=383"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=383"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}