{"id":414,"date":"2011-06-05T21:15:54","date_gmt":"2011-06-05T19:15:54","guid":{"rendered":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/?p=414"},"modified":"2011-06-06T18:18:06","modified_gmt":"2011-06-06T16:18:06","slug":"moderna-kongreso-en-historia-medio","status":"publish","type":"post","link":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/2011\/06\/moderna-kongreso-en-historia-medio\/","title":{"rendered":"Moderna kongreso en historia medio"},"content":{"rendered":"<p>Vendrede, kun aliaj kunorganizantoj, mi vizitis la lokon kie post malpli ol unu monato okazos la <a title=\"programo de la hispana kongreso\" href=\"http:\/\/esperanto.es\/kongreso\" target=\"_blank\">70-a Hispana Kongreso de Esperanto<\/a>, kaj mi revenis kun fiksa ideo: ni nepre devas tion pli disvastigi!<\/p>\n<p>Nome, kvankam la decido kaj la unuaj pa\u015doj por la kongreso jam estis faritaj anta\u016d sufi\u0109e da tempo, kaj kvankam ni jam multe laboris pri la enhavo, diversaj organizaj problemoj, inter kiuj la forlaso de la \u0109eforganizanto pro <a href=\"http:\/\/www.ipernity.com\/blog\/pedroesperanto\/316486\" target=\"_blank\">sankialoj<\/a>, kaj manko de informado inter la membroj de la movado en Hispanio pro prokrasto de la interna <a title=\"Bolet\u00edn, de Hispana Esperanto-Federacio\" href=\"http:\/\/www.esperanto.es\/hef\/index.php?option=com_wrapper&amp;view=wrapper&amp;Itemid=167\" target=\"_blank\">bulteno de HEF<\/a>, iom timigis min pri malsufi\u0109a \u0109eesto de kongresanoj. Kaj tio estus granda beda\u016dro, \u0109ar ni havas du tre gravajn atutojn por tiu \u0109i kongreso: la lokon kaj la programon.<\/p>\n<p>La <a title=\"San Lorenzo de El Escorial\" href=\"http:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/San_Lorenzo_de_El_Escorial\" target=\"_blank\">loko<\/a> estas apena\u016d plibonigebla. \u011ci okazos tute fronte al la fama Mona\u0125ejo de Eskorialo, la historia konstrua\u0135o komisiita de Filipo la 2-a en la pinto de lia imperio, en la t.n. <a title=\"Kulturdomo\" href=\"http:\/\/www.aytosanlorenzo.es\/Contenidos\/_tP40_H9xYr_DZARGg24aZIa0J3OLGwOWlccvc2BaPCRSwOci1mLRd28vxSqtmBEhS1T48Bm4IQqCW1QhmRHYfw\" target=\"_blank\">Domo de Metioj<\/a>, el kie direkti\u011dis tiu konstruado. \u011ci estas historia monumento per si mem, adaptita por servi kiel urba Kulturdomo. La a\u016dtoritatoj, kiuj nun estas iom pli liberigitaj de laboro post \u0135usaj municipaj elektoj, montri\u011dis tre helpemaj, kaj ni disponos je \u0109iuj eblecoj de bone adaptita centro. Ampleksa salono, \u0109ambroj, biblioteko, bonaj koridoroj por ekspozicioj&#8230; Kaj la \u0109irka\u016da\u0135o estas tiom altira, kun monumentoj, sed anka\u016d kun amaso da trinkejoj kaj terasoj en tre <a title=\"Turismo en San Lorenzo de El Escorial\" href=\"http:\/\/www.sanlorenzoturismo.org\/\" target=\"_blank\">turisma<\/a> dumsomera urbo, ke mi nur timas ke multaj homoj preferos promeni ol kongresi.<\/p>\n<p><a href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2011\/06\/Hispana-Kongreso-2011-eta.jpg\" target=\"_blank\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"size-medium wp-image-415\" title=\"Hispana Kongreso 2011 eta\" src=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2011\/06\/Hispana-Kongreso-2011-eta-212x300.jpg\" alt=\"Afi\u015do de la 70-a Hispana Kongreso de Esperanto\" hspace=\"15\" vspace=\"5\" width=\"198\" height=\"271\" align=\"left\" \/><\/a>Pri la programo, ni \u0109ifoje preferis partoprenigan perspektivon. Do, anstata\u016d multaj prelegoj, ni organizis gviditajn atelierojn kaj debatojn, klopodante reliefigi la nunan \u0109efan agadmanieron de nia movado. Jen tial la moto: <em>\u00abEsperanto 3.0 \u2013 E-agado en la 21a jc\u00bb<\/em>. Ni kalkulas je la partopreno de pluraj verkistoj de la Ibera Skolo por gvidi seminariojn. Ni anka\u016d havos kelkajn prelegojn, sed \u0109efa parolado okazos per tiu partopreniga metodo, pri kiu mi jam iam rakontis, la <a title=\"prelegetaro\" href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/2010\/12\/pechakucha-dirac\/\"><em>pe\u0109aku\u0109o<\/em><\/a>, kiu certe povas fari\u011di distra maniero a\u016dskulti interesa\u0135ojn. \u011custe post tio, sabate vespere, mi anta\u016dvidas tre sukan programeron: debato kun Jorge Camacho kaj Renato Corsetti, du\u00a0 inteligentaj homoj, kun tre malsamaj vidpunktoj pri lingvo kaj movado.<\/p>\n<p>Kompreneble, anka\u016d programi\u011dis muziko, teatro, filmoj, libroservo, ktp, kaj anka\u016d estas anta\u016dvidata interesa turisma programo, ne nur en San Lorenzo, sed anka\u016d en Madrido kaj Avilo, sed pri \u0109io \u0109i pli bone rigardu <a title=\"programo de la hispana kongreso\" href=\"http:\/\/www.esperanto.es\/hef\/index.php?option=com_content&amp;view=article&amp;id=156&amp;Itemid=178\" target=\"_blank\">la oficialan retejon<\/a>.<\/p>\n<p>E\u0109 por novuloj la renkonto povas esti altira. Ni anta\u016dvidas specifan kunvenon por homoj neniam partoprenintaj tiajn kongresojn, \u0109efe devenantaj el lernoretoj kiel <a title=\"Lernu.net\" href=\"http:\/\/lernu.net\/\" target=\"_blank\"><em>Lernu!<\/em><\/a>, kaj anka\u016d estas programita progresiga kurso.<\/p>\n<p>Do, jen la invito. Se vi ne venas kaj vi poste pentas, ne diru ke mi ne avertis vin! \ud83d\ude09<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Vendrede, kun aliaj kunorganizantoj, mi vizitis la lokon kie post malpli ol unu monato okazos la 70-a Hispana Kongreso de Esperanto, kaj mi revenis kun fiksa ideo: ni nepre devas tion pli disvastigi! Nome, kvankam la decido kaj la unuaj pa\u015doj por la kongreso jam estis faritaj anta\u016d sufi\u0109e da tempo, kaj kvankam ni jam [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[4],"tags":[10,38],"class_list":["post-414","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-blogo","tag-esperanto","tag-movado"],"_links":{"self":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/414","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=414"}],"version-history":[{"count":8,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/414\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":422,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/414\/revisions\/422"}],"wp:attachment":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=414"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=414"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=414"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}