{"id":520,"date":"2011-10-23T12:36:50","date_gmt":"2011-10-23T10:36:50","guid":{"rendered":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/?p=520"},"modified":"2011-10-23T12:41:38","modified_gmt":"2011-10-23T10:41:38","slug":"denove-pri-io-kaj-ujo","status":"publish","type":"post","link":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/2011\/10\/denove-pri-io-kaj-ujo\/","title":{"rendered":"Denove pri -io kaj -ujo"},"content":{"rendered":"<p>En la <a href=\"http:\/\/www.youtube.com\/user\/Ekstremoj#p\/u\/0\/kniln-sGf-Y\">debato<\/a> kiun Jorge Camacho kaj Renato Corsetti havis en pasinta Kongreso en Eskorialo, pri kiu mi jam komentis anta\u016de, okazis amuza momento, utiligita por la video resumanta la kongresajn erojn. En iu momento Renato asertis ke amba\u016d konsentas pri diversaj lingvaj aspektoj de Esperanto, kaj specife pri la uzo de la sufikso <em>-ujo<\/em>, por krei landnomojn. \u011custe tiam mi atentigis ke&#8230; <a title=\"mi malkonsentas\" href=\"http:\/\/www.youtube.com\/watch?v=iWG6GAP50MI&amp;t=2m8s\" target=\"_blank\">mi malkonsentas<\/a>.<\/p>\n<p>Sed mi prenis tre serioze mian rolon kiel moderiganto, kaj do preferis ne plu konduki la diskuton al tiu temo. Fakte, la debato neeviteble tro longe fokusi\u011dis sur la t.n. neologismojn (pri kiu anka\u016d mi preferis ne multe esprimi mian opinion, kiun vi povas trovi en mia eseo <a title=\"en Vikipedio\" href=\"http:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/La_normala_lingvo\" target=\"_blank\">\u00abLa normala lingvo\u00bb<\/a>), kaj iom malpli ol dezirinde pri la movado, kaj do mi lasis la aferon tie estingi\u011di.<\/p>\n<p>Sed mi revenas nun. Mian vidpunkton mi jam longe komentis <a title=\"Mi ne plu nomos min hispano\" href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/2008\/09\/mi-ne-plu-nomos-min-hispano.htm\">en alia teksto de mia malnovstila blogo<\/a>. Sed mi deziras reveni ne nur \u0109ar eble iuj ne legis \u011din, sed anka\u016d \u0109ar la \u015danco revenis post la intervjuo al Renato en Radio Vatikana (specife <a href=\"http:\/\/radio-vatikana-esperanto.org\/redir.php?d=2011-09-28\" target=\"_blank\">en tiu \u0109i mp3-a dosiero<\/a>, post minuto 7), en kiu li denove eksplikas sian pledon por uzo de <em>ujo<\/em> por la nomo de landoj. La argumentado \u015dajnas al mi tiel \u0125aosa, ke finfine mi supozas ke li nur konvinkas konvinkitojn.<\/p>\n<p>Unue, li asertas ke Zamenhof fakte proponis komence sistemon simplan, en kiu la nomoj de \u0109iuj lo\u011dantoj devenas el la nomo de la lando. \u011custe tio kion mi defendas! Sed poste li estis konvinkita de e\u016dropaj parolantoj trempitaj de naciismo por kiuj tio estis tro avangarda. Nu, mi ne scias \u0109u tiu unua propono estis historie vera, sed mi ja anta\u016de citis liajn vortojn (en la \u0109iam konsilindaj <a href=\"http:\/\/ttt.esperanto.org\/Ondo\/L-lr.htm\">Lingvaj Respondoj<\/a>) ke iam ni revenos al sistemo en kiu la etneco ne plu gravos:<\/p>\n<blockquote><p>\u00abPli a\u016d malpli frue venos eble la tempo, kiam \u0109iuj E\u016dropaj landoj ricevos nomojn ne\u016dtrale geografiajn\u00bb<\/p><\/blockquote>\n<p>Sed \u0109efe, la ekspliko de Renato montras per preska\u016d nur du frazoj kian ka\u0109on ni havas en la sistemo. Jen en minuto 7:25 li diras ke en la sistemo kun <em>-ujo<\/em> la lo\u011danto lo\u011das en la lando kaj en 7:45 li tion eksplikas per la frazo <em>Germano en Germanujo<\/em>, sed tuj sekve li memorigas ke homoj kiuj lo\u011das en Rusujo povas ne esti rusoj, sed rusujanoj. Nu, se la \u0109efa pledanto por sistemo la\u016ddire simpla ne kapablas ekspliki \u0109u \u0109iuj lo\u011dantoj de Rusujo estas a\u016d ne rusoj, estas evidente ke la vorto nur respegulas mondpercepton kiun ni devus forlasi tuj, almena\u016d en memproklamita internacia ne\u016dtrala lingvo.<\/p>\n<p>Mi simple diras <em>Rusio<\/em> por la lando kaj <em>rusianoj<\/em> por la lo\u011dantoj (\u0109iuj). Ekzistas krome la rusa lingvo kaj ruslingvuloj (a\u016d simple <em>rusuloj<\/em>, se necese). Sed temas pri du malsamaj radikoj (<em>rus-<\/em> kaj <em>rusi-<\/em>), evidente kun rilato etimologia, sed ne geografia kaj neniel politika, kiel mi insistis <a href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/2008\/09\/mi-ne-plu-nomos-min-hispano.htm\">aliloke<\/a>.<\/p>\n<p>Pli simple, pli juste, pli ne\u016dtrale kaj pli internacie. E\u0109 Renato kaj Jorge devus tion agnoski.<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>En la debato kiun Jorge Camacho kaj Renato Corsetti havis en pasinta Kongreso en Eskorialo, pri kiu mi jam komentis anta\u016de, okazis amuza momento, utiligita por la video resumanta la kongresajn erojn. En iu momento Renato asertis ke amba\u016d konsentas pri diversaj lingvaj aspektoj de Esperanto, kaj specife pri la uzo de la sufikso -ujo, [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[4],"tags":[10,14],"class_list":["post-520","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-blogo","tag-esperanto","tag-naciismo"],"_links":{"self":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/520","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=520"}],"version-history":[{"count":7,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/520\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":528,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/520\/revisions\/528"}],"wp:attachment":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=520"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=520"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=520"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}