{"id":54,"date":"2010-07-06T22:57:54","date_gmt":"2010-07-06T20:57:54","guid":{"rendered":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/?p=54"},"modified":"2010-07-06T23:03:44","modified_gmt":"2010-07-06T21:03:44","slug":"du-monatoj","status":"publish","type":"post","link":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/2010\/07\/du-monatoj\/","title":{"rendered":"Kio okazis dum la lastaj du monatoj?"},"content":{"rendered":"<p>Se mi estus bloginta dum pasintaj du monatoj, pri kio mi estus verkinta? Nu, ja okazis multaj aferoj en <a title=\"reveno\" href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/2010\/07\/reveno\/\">tiu \u0109i blogopa\u016dzo<\/a>.<\/p>\n<p>Ni komencu per la plej elmontrinda: la filmado de raporteto por la hispania <a title=\"RTVE\" href=\"http:\/\/www.rtve.es\">\u015dtata televido<\/a>. Pri tio mi havis la okazon rakonti en <a title=\"Libera Folio\" href=\"http:\/\/www.liberafolio.org\/2010\/hispanoj-nostalgiumas-pri-esperanto\">\u201cLibera Folio\u201d<\/a>, kaj do ne necesas pluaj detaligoj. Mi \u0109efe enmetu tie \u0109i la <a title=\"raporto televida\" href=\"http:\/\/www.rtve.es\/mediateca\/videos\/20100613\/esperanto-lengua-sigue-viva\/798363.shtml\">ligon<\/a> al la registra\u0135o. Mi aldonu nur, ke la elsendo estis iom tro anekdoteca la\u016d mia gusto, sed \u011di havis tre fortan informan efikon: mi tion povis sperti \u0109e multaj amikoj kaj konatoj, kiuj min vidis, kaj anka\u016d pro la tre grava kresko de la vizitoj al tiu \u0109i retejo en la postaj tagoj.<\/p>\n<p><object id=\"RTVEPlayer2534\" classid=\"clsid:d27cdb6e-ae6d-11cf-96b8-444553540000\" width=\"425\" height=\"300\" codebase=\"http:\/\/download.macromedia.com\/pub\/shockwave\/cabs\/flash\/swflash.cab#version=6,0,40,0\"><param name=\"allowScriptAccess\" value=\"always\" \/><param name=\"allowFullScreen\" value=\"true\" \/><param name=\"src\" value=\"http:\/\/www.rtve.es\/swf\/v2\/embed\/798363_es_videos\/RTVEPlayer.swf\" \/><param name=\"name\" value=\"RTVEPlayer2534\" \/><param name=\"allowfullscreen\" value=\"true\" \/><embed id=\"RTVEPlayer2534\" type=\"application\/x-shockwave-flash\" width=\"425\" height=\"300\" src=\"http:\/\/www.rtve.es\/swf\/v2\/embed\/798363_es_videos\/RTVEPlayer.swf\" name=\"RTVEPlayer2534\" allowfullscreen=\"true\" allowscriptaccess=\"always\"><\/embed><\/object><\/p>\n<p>Pli malpli koincide en la tempo, madridanoj organizis alian tre belan utiligon de Esperanto: oma\u011don al poeto tre popola en Hispanio, sed, \u015dajnas al mi, malmulte konata ekster ties landlimoj, kiu mortis tragike en karcero tuj post la hispana milito, kaj kies centan datrevenon ni celebras dum tiu \u0109i jaro: Miguel Hern\u00e1ndez. Oni ne konfuzu lin kun la preska\u016d samnoma esperanta poeto Miguel Fern\u00e1ndez, kiu, koincide, estis lia tradukinto al nia lingvo. \u011custe li, kun Ana Manero, recitis liajn poezia\u0135ojn, esperante kaj hispane, dum renkonti\u011do kiun ni organizis \u0109e monumento dedi\u0109ita al la poeto en madrida parko. Mi enmetis <a title=\"fotoj de la oma\u011do al Miguel Hern\u00e1ndez\" href=\"http:\/\/www.ipernity.com\/doc\/28185\/album\/192890\">kelkajn fotojn<\/a> en mia spaco de Ipernity, kaj tie \u0109i vi povas vidi <a title=\"video deklamado\" href=\"http:\/\/www.youtube.com\/watch?v=jx9TzVHlwy0\">registra\u0135on de parto de la celebrado<\/a>. Tre kortu\u015de, kaj eble ripetinde.<\/p>\n<p>Se paroli pri populareco, certe la plej amasa estas la Monda \u0108ampioneco pri Futbalo. Eble iuj demandas sin pri \u011dia rilato kun Esperanto, sed la plej enga\u011ditaj esperantistoj a\u016d la fidelaj legantoj de la blogo memoros pri <a title=\"venkos Italio\" href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/2006\/07\/venkos-italio-tion-decidis-uea.htm\">la teksto kiun mi verkis jam anta\u016d kvar jaroj<\/a>, prognozante la venkonton de la tiuperioda pokalo. Nome, la \u0109ampionon decidas UEA, kiam \u011di kunvokas la tiujaran universalan kongreson de Esperanto, tiel ke la lando de la sidejo de la UK \u011denerale fari\u011das \u0109ampiono. \u0108ijare, tiu \u0109i strikta kriterio estas nesekvebla, \u0109ar Kubo ne partoprenas la konkuron en Sudafrikio, sed \u0109iukaze UEA havas sian vo\u0109on: la\u016d la <a title=\"reguloj futbalo\" href=\"http:\/\/www.liberafolio.org\/2006\/italiogajnis\/\">siatempa informo de Osmo Buller<\/a>, en tiaj okazoj la sidejo de la asocio, nome Nederlando, devus \u0109ampioni. Ne \u0109iuj en UEA konsentas pri tio, kaj en la unuaj tagoj estis konfuzo pri la afero en la retlisto de UEA-membroj, tiel ke kelkaj asertas ke la prognozo validas ankora\u016d en la kazo de Hispanio, malnova kolonia lando kaj prapatrujo de la fratoj Castro. Nur Germanio estas tute nepensebla opcio. Nu, mi tute sekvas la ordonojn de la estraro de la asocio, e\u0109 se riskante akuzojn de malpatriotismo, kaj jam en la komenco de la \u0109ampioneco mi publike diskonigis <a title=\"venkos Nederlando\" href=\"http:\/\/lacomunidad.elpais.com\/tonyo\/2010\/6\/13\/ya-no-puede-ser-cuba-sera-holanda-una-pequena-cona-\">la informon pri la venko de Nederlando<\/a> por hispanlingva publiko. Multaj en la komenco konsideris tion pura \u015derco, sed kiam la finaj mat\u0109oj alproksimi\u011das, la afero ne plu levas tiom da ridetoj.<\/p>\n<p>Malgra\u016d populareco de la futbalo, permesu tamen ke mi konsideru pli serioza afero rilate al la Universala Kongreso \u011duste la fakton ke <a title=\"UK en Kubo\" href=\"http:\/\/www.uea.org\/kongresoj\/uk_2010.html\">\u011di okazos en hispanamerika lando<\/a>, kaj ke tio estas okazo por iom impulsi nian lingvon en tiu mondregiono. Pere de <a title=\"Fundaci\u00f3n Esperanto\" href=\"http:\/\/www.esperanto.es\/fundacion\/\">Fonda\u0135o Esperanto<\/a>, mi provis organizi kampanjon por la sendo de lern- kaj legmaterialo al tiuj landoj. Parton ni jam sendis al la kuba movado, por ke \u011di alvenu anta\u016d la UK, malgra\u016d nekompreneblaj burokratiaj malfacila\u0135oj, sed mi esperas ke ankora\u016d restos emo kaj mono por da\u016drigi la kampanjon post la somero. Pri tio mi rakontos tiam.<\/p>\n<p>Alia afero kiun mi devas pritrakti pli detale en la estonto apartenus al la serio \u201cEn la papera mondo\u201d kiun mi utiligis dum la lastaj monatoj de la alia blogo (<a title=\"Papera Mondo 1\" href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/2010\/02\/en-la-papera-mondo-1.htm\">1<\/a>, <a title=\"Papera Mondo 2\" href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/2010\/02\/en-la-papera-mondo-2.htm\">2<\/a> kaj <a title=\"Papera mondo 3\" href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/2010\/03\/en-la-papera-mondo-3.htm\">3<\/a>). Temas pri la alveno, post diversaj iroj kaj revenoj, de la briko, la lar\u011da libro oma\u011de al Humphrey Tonkin, <a title=\"La arto labori kune\" href=\"http:\/\/katalogo.uea.org\/katalogo.php?inf=8356\">\u201cLa arto labori kune\u201d<\/a>. \u011ci bezonos pli detalan pritrakton, pro la longeco, la nombro kaj la kvalito de la kontribuoj. Mi mem verkis unu artikolon, \u201cInter laborista edukado kaj kultura alternativo\u201d pri la laborista esperanta movado en Hispanio en la komenco de la pasinta karcento. Mi esperas \u011din enretigi balda\u016d, kaj tiam mi pli detale disvolvos la temon. Anka\u016d aliaj kontribuoj estas komentindaj, sed pri tio ni havas sufi\u0109e da tempo.<\/p>\n<p>Mi ne forgesu la konkurson \u201cMonato de Vikipedio\u201d en aprilo, kiam oni instigis la kompletigon de kelkaj el la plej gravaj artikoloj kiuj devus aperi en la reta enciklopedio. Mi mem partoprenis kiel \u0135uriano, kaj pri la disvolvo de la kampanjo vi povas legi en <a title=\"vikipedio.net\/\" href=\"http:\/\/vikipedio.net\/\">http:\/\/vikipedio.net\/<\/a>.<\/p>\n<p>Estas anka\u016d menciindaj la tre interesaj venontaj <a title=\"Eldonkooperativo de SAT\" href=\"http:\/\/www.satesperanto.org\/eldonkooperativo\/\"> eldonoj de SAT<\/a>, la progreso de la uzo de nia lingvo en la <a title=\"mia konto en twitter\" href=\"https:\/\/twitter.com\/tonyodb\">sociaj retoj<\/a>, la plua subtekstigado de <a title=\"filmoj.net\" href=\"http:\/\/filmoj.net\/\">filmoj<\/a> kaj <a title=\"TED en esperanto\" href=\"http:\/\/www.ted.com\/translate\/languages\/epo\">prelegoj<\/a>, ktp ktp. Sed \u0109io \u0109i havos sekvojn en postaj monatoj, kaj do ni ne el\u0109erpu la temon. \u015cajnas kvaza\u016d mi soifus je blogado!<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Se mi estus bloginta dum pasintaj du monatoj, pri kio mi estus verkinta? Nu, ja okazis multaj aferoj en tiu \u0109i blogopa\u016dzo. Ni komencu per la plej elmontrinda: la filmado de raporteto por la hispania \u015dtata televido. Pri tio mi havis la okazon rakonti en \u201cLibera Folio\u201d, kaj do ne necesas pluaj detaligoj. Mi \u0109efe [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[4],"tags":[11,10],"class_list":["post-54","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-blogo","tag-aktualeco","tag-esperanto"],"_links":{"self":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/54","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=54"}],"version-history":[{"count":3,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/54\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":56,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/54\/revisions\/56"}],"wp:attachment":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=54"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=54"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=54"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}