{"id":573,"date":"2011-12-17T00:18:36","date_gmt":"2011-12-16T22:18:36","guid":{"rendered":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/?p=573"},"modified":"2011-12-18T00:39:03","modified_gmt":"2011-12-17T22:39:03","slug":"libro-kiu-pagas-suldon","status":"publish","type":"post","link":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/2011\/12\/libro-kiu-pagas-suldon\/","title":{"rendered":"Libro kiu pagas \u015duldon"},"content":{"rendered":"<p>\u0134us aperis libro en kiu mi havis la honoron kaj la bon\u015dancon partopreni, kaj kiu pagas \u015duldon al grupo de homoj \u011dis nun tro forgesitaj a\u016d e\u0109 malamataj inter siaj profesiaj posteuloj: la militistoj kiuj defendis la Respublikon dum la civila milito en Hispanio.<\/p>\n<p><a title=\"Libro '25 militares de la Rep\u00fablica'\" href=\"http:\/\/www.portalcultura.mde.es\/publicaciones\/publicaciones\/Historia_Militar\/publicacion_0223.html\"><img decoding=\"async\" src=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blogo\/25_militares_de_la_republica.jpg\" border=\"1\" alt=\"\u0109efpa\u011do de la libro '25 militares de la Rep\u00fablica'\" hspace=\"20\" vspace=\"20\" width=\"171\" align=\"left\" \/><\/a>La libro nomi\u011das simple <a href=\"http:\/\/www.portalcultura.mde.es\/publicaciones\/publicaciones\/Historia_Militar\/publicacion_0223.html\" target=\"_blank\">\u00ab25 militistoj de la Respubliko\u00bb<\/a>, kaj enhavas tiun nombron da biografioj de homoj sufi\u0109e diversaj, sed kun tiu komuna eco: ke ili konservi\u011dis lojalaj al la legitima registaro en tiu malfacila momento de la historio. Kaj la plej grava detalo de la verko: \u011din publikigis la Servo pri Publikiga\u0135oj de la Ministerio pri Defendo de Hispanio.<\/p>\n<p>Mi mallonge klarigu la kuntekston por la legantoj kiuj ne multe konas la historian disvolvi\u011don. Kiam parto de la hispania armeo levi\u011dis en 1936 kaj organizis pu\u0109on kontra\u016d la maldekstrema respublikana registaro, organizi\u011dis forta rezisto, kiu kondukis al <a title=\"la hispania milito en Vikipedio\" href=\"http:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Hispana_Enlanda_Milito\" target=\"_blank\">interna milito<\/a>. La\u016d la plej disvastigataj mitoj, la reziston gvidis nur la popolaj amasoj, kiuj malsukcesigis la ribelon en pli ol duono de la lando. Oni tamen ofte forgesas ke la ribelo de la armeo ne estis unuanima, kaj e\u0109 ne majoritata: pli ol duono de la oficiroj ne sekvis la pu\u0109on, kaj e\u0109 aktive kontra\u016dis \u011din. La vera nombro estas malfacile konebla, \u0109ar en multaj okazoj la sinteno dependis de la loko kie ili hazarde trovi\u011dis en tiu momento, sed granda procenta\u0135o simple decidis ke la registaro estas legitima, e\u0109 se ili ne konsentis kun \u011diaj politikoj, kaj do agadis la\u016d sia respondecosento kaj sia disciplinemo.<\/p>\n<p>Pluraj el ili, foje el tre alta rango, prenis \u0109efrolon dum la disvolvo de la milito. La famo en multaj okazoj falis sur la milicianoj, sed estas klare ke sen la apogo de la profesiaj militistoj la konfronto estus fini\u011dinta multe pli balda\u016d.<\/p>\n<p>Sed la plej granda forgeso, kaj la atako, okazis post la fino de la milito. La venkintoj ne kompatis siajn anta\u016dajn kolegojn, kaj kiam eble punis, ofte mortpafis, ilin, per la akuzo de&#8230; ribelo! Ili estis krome eliminitaj de la armea memoro, ignorataj kaj malestimataj. E\u0109 post la alveno de la demokratio, la armeo majoritate plu sentis sin morala heredanto de la venkinta flanko, kaj do provis malhelpi la rekonon de multaj el tiuj figuroj. Diversaj iniciatoj venis gutpostgute, kun akcepto de certaj kompensadoj, kaj kun partaj agnoskoj, sed tro malrapide, kaj kun diversaj polemikoj, kiuj ka\u015dis sin sub la preteksto \u00abne malfermi malnovajn vundojn\u00bb.<\/p>\n<p>Finfine, la Ministerio pri Defendo \u0135us iel pagis parton de la \u015duldo al 25 el ili, probable la plej karakterizaj. Dum iom da tempo estis duboj \u0109u fine la verko aperos, \u0109ar anta\u016d kelkaj tagoj la konservativa partio, en multaj aspektoj heredintoj de la venkintoj, akiris grandan plimulton en la parlamentaj elektoj, kaj balda\u016d okazos \u015dan\u011do de registaro. Sed estis tempo por ke la anta\u016daj respondeculoj finpretigu la libron, kaj ili \u0135us prezentis \u011din.<\/p>\n<p>Kiel dirite, mi mem partoprenis en \u011di. Preska\u016d hazarde mi eksciis pri la preparoj, kaj proponis al la kunordiganto, kiu ankora\u016d ne havis kompletan liston de biografiotoj, ke ili aldonu la nomon de nia malnova samideano Julio Mangada R\u00f6senorn, pri kiu mi dum tempo sufi\u0109e multe esploris, kaj kies <a href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/mangadauni.htm\">biografio en Esperanto<\/a>, publikigita en tiu \u0109i retejo, ta\u016dgis kiel argumento por konvinko.<\/p>\n<p><a title=\"Julio Mangada'\" href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/mangadauni.htm\"><img decoding=\"async\" src=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/mangada\/mangada5.jpg\" border=\"1\" alt=\"Julio Mangada\" hspace=\"20\" vspace=\"20\" width=\"221\" align=\"right\" \/><\/a>Mangada bone konformi\u011das al la profilo de la aliaj militistoj aperantaj en la libro: li tre \u0109efrolis en la respublikana armeo, kvankam lia kazo estas iom malsimila, \u0109ar ja lia agado pli akordi\u011das kun la miliciana fazo, kaj ne tiom kun la pli profesieca kaj strukturita, kiu estis la karakterizo de plejmulto el la ceteraj. Sed li ja estis profesia militisto la\u016d deveno, la plej lojala kaj plej fidata el \u0109iuj. Kaj sur lin falis e\u0109 kun pli da intenso, la malamo, la persekuto kaj la ignoro de la venkintoj.<\/p>\n<p>Krome, Mangada suferas alian cirkonstancon: lia publika bildo estas tre deformita e\u0109 inter la specialistoj. Li kuntrenas famon de frenezulo kaj ekstravaganculo, kiu tro superas siajn ja verajn <em>ki\u0125oteskajn<\/em> trajtojn. Mi provis en mia kontribuo nuancigi tiun bildon, kaj prezenti la diversajn opiniojn kiujn liaj samtempuloj montris pri li.<\/p>\n<p>Kiel dirite, la kunordiganto de la libro akceptis mian proponon, kaj do dum fino de la somero mi pretigis \u011din kaj sendis al la la Ministerio. Dum iom da tempo restis duboj \u0109u fine \u011di povos aperi, ne nur pro la \u015dan\u011do de la registaro, sed anka\u016d pro la bu\u011detaj malfaciloj, sed bon\u015dance la libro estis fine eldonita, kaj prezentita anta\u016d du tagoj, en presti\u011da librovendejo de Madrido, hazarde tre proksima al la sidejo de Hispana Esperanto-Federacio.<\/p>\n<p>La libro estas impona, e\u0109 se nur la\u016d aspekto. Preska\u016d 900 pa\u011dojn longa, en \u011di kunlaboris sufi\u0109e presti\u011daj historiistoj, kaj mi nur esperas ke \u011di havu bonan distribuadon kaj estos sufi\u0109e legita. \u015cajnas al mi ke (mi esperas) mia kontribuo ne malbone kongruas kun la ceteraj tekstoj.<\/p>\n<p>Tiu kongruo tamen rezultis en iom malbona konsekvenco por Esperanto: en la teksto mi kompreneble aludas al la esperantista flanko de Mangada, ne nur pro lia agado en tiu kampo, sed anka\u016d \u0109ar lia esperantismo, tute ideologia la\u016d la influo de la homaranismo de Zamenhof, bone prilumas lian ideologion. Do, krom disaj aludoj, mi dedi\u0109is unu \u0109apitron al lia rilato al Esperanto, kaj alia al <a title=\"Mangada en la Bitoteko de HEF\" href=\"http:\/\/www.esperanto.es:8080\/jspui\/browse?type=author&amp;value=Mangada+Rosen%C3%B6rn%2C+Julio\" target=\"_blank\">lia verkado<\/a>, ne nur en tiu lingvo sed anka\u016d en la hispana. En la presita versio, mi nun konstatis ke amba\u016d malaperis entute, sen anta\u016da atentigo. Nu, mi komprenas ke en kolektiva verko, pli fokusita sur la militistan karieron de la \u0109efroluloj, tiu aspekto povas esti malpli interesa, sed mi beda\u016dras, \u0109ar temis pri integra parto de la profilo de la biografiito. Kaj e\u0109 se mi komprenas ke ili hastis, mi pensas ke simpla \u011dentileco postulus anta\u016daverton.<\/p>\n<p>\u0108iukaze, mi esperas ke mia kontribuo parte plenigas vakuon. Estis maljuste ke, kiel mi skribis en la enkonduko de la teksto, lia figuro estas <a title=\"Verko de Julio Hirai\" href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/hirai.htm\" target=\"_blank\">pli konata ekster Hispanio<\/a>, pro lia rilato al Esperanto, ol en lia lando mem. Nun ni almena\u016d havas referencon en la hispana.<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>\u0134us aperis libro en kiu mi havis la honoron kaj la bon\u015dancon partopreni, kaj kiu pagas \u015duldon al grupo de homoj \u011dis nun tro forgesitaj a\u016d e\u0109 malamataj inter siaj profesiaj posteuloj: la militistoj kiuj defendis la Respublikon dum la civila milito en Hispanio. La libro nomi\u011das simple \u00ab25 militistoj de la Respubliko\u00bb, kaj enhavas [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[4],"tags":[11,24],"class_list":["post-573","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-blogo","tag-aktualeco","tag-historio"],"_links":{"self":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/573","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=573"}],"version-history":[{"count":5,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/573\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":577,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/573\/revisions\/577"}],"wp:attachment":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=573"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=573"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=573"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}