{"id":639,"date":"2012-04-09T20:38:36","date_gmt":"2012-04-09T18:38:36","guid":{"rendered":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/?p=639"},"modified":"2012-04-09T20:39:32","modified_gmt":"2012-04-09T18:39:32","slug":"baldau-en-almagro","status":"publish","type":"post","link":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/2012\/04\/baldau-en-almagro\/","title":{"rendered":"Balda\u016d en Almagro"},"content":{"rendered":"<p>Restas nur malpli ol unu monato por la \u0109ijara Hispana Kongreso de Esperanto, kiun mi jam <a href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/2011\/11\/denove-al-la-teatrurbo\/\">komentis<\/a> kiam oni anoncis la lokon kaj daton. \u011ci disvolvi\u011dos de la 27-a de tiu \u0109i monato \u011dis la 1-a de majo, profitante ke \u0109i lasta tago estas festa en Hispanio kaj aliaj proksimaj landoj. Kaj \u011di bazi\u011dos en <a title=\"Almagro en Vikipedio\" href=\"http:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Almagro\" target=\"_blank\">Almagro<\/a>, malgranda urbo en la centro de la duoninsulo, tre interesa el turisma vidpunkto, \u0109ar, kiel mi tiam komentis, \u011di elstaras kiel la teatrurbo, pro la konservado de malnova teatro kaj la organizado de \u0109iujara festivalo pri tiu arto.<a href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2012\/04\/AfisxoAlmagro2.png\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft size-medium wp-image-642\" title=\"AfisxoAlmagro2\" src=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2012\/04\/AfisxoAlmagro2-192x300.png\" alt=\"\" width=\"192\" height=\"300\" srcset=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2012\/04\/AfisxoAlmagro2-192x300.png 192w, http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2012\/04\/AfisxoAlmagro2.png 400w\" sizes=\"auto, (max-width: 192px) 100vw, 192px\" \/><\/a><\/p>\n<p>\u011custe pri teatro temos kelkaj el la eroj de la kultura programo, kiel oni povas jam legi en <a title=\"kultura programo de la kongreso\" href=\"http:\/\/www.esperanto.es\/hef\/index.php\/komenco\/33-noticias-esperanto\/noticia\/150-du-kulturaj-programeroj-kongreso-almagro\" target=\"_blank\">la alvoko lan\u0109ita de la poeto Miguel Fern\u00e1ndez <\/a>en la retejo de Hispana Esperanto-Federacio. En \u011di eblas legi anka\u016d pri la oma\u011do pretigata por celebri la dudekjari\u011don de la Ibera Skolo de literaturo, pluraj el kies membroj akompanos la kongresanojn dum tiuj tagoj.<\/p>\n<p>Pri la ceteraj programeroj eblas legi en <a title=\"kongreseroj en la 71-a HEK\" href=\"http:\/\/www.esperanto.es\/hef\/index.php\/kongreso\/invito\" target=\"_blank\">la invito kiun la organizantoj publikigis en la sama retejo<\/a>. Ni havos muzikon, interalie kun la nemalhavebla partopreno de <a href=\"http:\/\/www.esperanto.cat\/kajtielplu\/\" target=\"_blank\"><em>Kaj Tiel Plu<\/em><\/a>, kinon, prelegojn, atelierojn, ludojn, debatojn kaj multon pli.<\/p>\n<p>Anka\u016d meritos la voja\u011don la turisma programo, \u0109ar oni povos koni ne nur la urbon mem, tre vizitindan, sed anka\u016d la regionon de Man\u0109o, kun la famaj donki\u0125otaj ventmuelejoj. Por naturamantoj, ekzistos postkongresa ekskurso, iom surpriza konsiderante la eksteran bildon pri seka Kastilio, en la <a title=\"Tablas de Daimiel\" href=\"http:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Tablas_de_Daimiel\" target=\"_blank\">naturan parkon duonmar\u0109an<\/a> proksiman al la urbo.<\/p>\n<p>Mi mem gvidos a\u016d partoprenos iujn erojn. Sed mi ne rakontu multe pri ili. Pli bone, <a title=\"Prezento de la 71-a Hispana Kongreso de Esperanto\" href=\"http:\/\/www.esperanto.es\/hef\/index.php\/kongreso\/\" target=\"_blank\">venu \u011dui la renkonti\u011don<\/a>. E\u0109 en la ekstrema kazo ke la etoso estu duone tiel amikema <a title=\"Ibera Renkonti\u011do en Almagro en aprilo 2010\" href=\"http:\/\/www.youtube.com\/watch?v=9Phrbj5kckU\" target=\"_blank\">kiel dum la lasta renkonti\u011do tie okazinta<\/a>, la voja\u011do jam valoros la penon.<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Restas nur malpli ol unu monato por la \u0109ijara Hispana Kongreso de Esperanto, kiun mi jam komentis kiam oni anoncis la lokon kaj daton. \u011ci disvolvi\u011dos de la 27-a de tiu \u0109i monato \u011dis la 1-a de majo, profitante ke \u0109i lasta tago estas festa en Hispanio kaj aliaj proksimaj landoj. Kaj \u011di bazi\u011dos en [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[4],"tags":[10,38,51],"class_list":["post-639","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-blogo","tag-esperanto","tag-movado","tag-turismo"],"_links":{"self":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/639","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=639"}],"version-history":[{"count":7,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/639\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":649,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/639\/revisions\/649"}],"wp:attachment":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=639"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=639"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=639"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}