{"id":673,"date":"2012-05-27T17:08:35","date_gmt":"2012-05-27T15:08:35","guid":{"rendered":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/?p=673"},"modified":"2012-05-27T17:08:35","modified_gmt":"2012-05-27T15:08:35","slug":"scienco-naciista","status":"publish","type":"post","link":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/2012\/05\/scienco-naciista\/","title":{"rendered":"La scienco naciista"},"content":{"rendered":"<p>Certe legantoj eksterhispaniaj jam legis kaj pli-malpli konas pri la ekonomiaj problemoj en tiu \u0109i lando. Alta senlaboreco, precipe \u0109e junuloj, forta deficito, bankaj riskoj, \u011denerala prihakado de la \u015dtataj bu\u011detoj, ktp. Plejmulto certe legis pri diversaj popolaj protestoj, kiuj fari\u011dis sufi\u0109e amasaj anta\u016d kelkaj tagoj, pro la datreveno de la movado konata kiel la <em>15-M<\/em> (pro la protestoj de la 15-a de majo pasintjara) a\u016d la <a title=\"Libro Indignu, en esperanta eldono\" href=\"http:\/\/www.satesperanto.org\/eldonkooperativo\/spip.php?article78\" target=\"_blank\"><em>\u00abindignuloj\u00bb<\/em><\/a> (se vi sekvas min en T\u016ditero, vi jam scias ke <a title=\"foto de la manifestacio, kun la verda flago\" href=\"https:\/\/twitter.com\/tonyodb\/status\/201437740557017088\" target=\"_blank\">e\u0109 esperantistoj kunpartoprenis<\/a>)<\/p>\n<p>Eble kelkaj demandas sin kial homoj protestas se jam klaras ke necesas bu\u011detaj reformoj. La publikaj institucioj suferas pro grandaj \u015duldoj, kaj do devus entrepreni\u011di reduktado de la elspezoj. \u0108u eble hispanianoj ne konscias pri tio?<\/p>\n<p>Mi deziras tie \u0109i defendi la tezon, ke ne Hispanio travivas ekonomiajn problemojn, sed ke suferas (la) individuaj hispanianoj.<\/p>\n<p>Ekonomiko estas stranga scienco, kiu miaopinie tro fokusi\u011das pri nacioj kaj \u015dtatoj. Unue mi akceptu ke temas pri scienco. Mi havas dubojn pri tio kiam mi legas tekstojn, precipe analizojn kaj prognozojn, de ekonomikistoj en gazetaro kaj publikaj paroladoj, sed mi pretas koncedi ke veraj ekonomikistoj ne tiom simpligas aferojn kiel tio aspektas en la amaskomunikiloj. Kion mi tamen plurfoje observis estas ke \u011di estas <em>naciista scienco<\/em>.<\/p>\n<p>Ne nur en tiaj publikaj medioj, sed e\u0109 en pli speciali\u011dintaj verkoj, ilia \u011denerala fokuso, kiu ofte aperas <a title=\"pri la koncepto banala naciismo\" href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/2007\/09\/banala-naciismo.htm\" target=\"_blank\">tiel banala ke ili e\u0109 ne rimarkas \u011din<\/a>, estas la teritoria kaj administra organizado. Ili ja povas studi la efikojn sur la individuojn, sed la veran mezuron de ilia sukceso konsistigas la rezulto de la kolektivaj variabloj. Se la \u011denerala ekonomia kresko de la lando estas sufi\u0109e granda, apena\u016d gravas ke la diferencoj ene de la komunumo plivasti\u011dis a\u016d ne.<\/p>\n<p>Mi pretas akcepti ke plejmulto ne faras tion pro ia perversa kialo. Simple, tio sencas en multaj okazoj. Kaj mi anka\u016d ne neas ke en komplikaj socioj, kie \u015dtato havas fortan influon en la ekonomio (kion mi cetere favoras), la \u011denerala publika bonfarto dependas de komunaj politikoj. Sed fokusigo en tiaj tut\u015dtataj a\u016d naciaj a\u016d regionaj vidpunktoj, ka\u015das la dividon ene de la lando, kaj la relativan suferon de ties civitanoj.<\/p>\n<p>Do, mi estas jam laca legi pri la problemoj de Grekio, pri la karaktero de la italianoj, pri la sufero de Portugalo. Por alilandanoj tio estas pli facila, \u0109ar tio forigas demandojn pri aliaj ka\u016dzoj, kaj maskas la riskojn super propra lando. Do, ne mirindas ke e\u0109 en Hispanio multaj homoj uzas tian argumentadon por alies problemoj, kaj mi legas <a title=\"komentoj pri hispania ekonomio en The Guardian\" href=\"http:\/\/www.guardian.co.uk\/commentisfree\/2012\/may\/08\/indignados-make-change-contagious?commentpage=all#start-of-comments\" target=\"_blank\">similajn frazojn<\/a> en eksterhispaniaj gazetoj, retejoj kaj forumoj, kiam ili komentas pri problemoj en mia lando.<\/p>\n<p>Tamen, mi rifuzas paroli pri la problemoj de Hispanio, kiam mi senpere konstatas ke la problemoj falas tute malsimetrie super \u0109iujn hispanianojn. Ekzemple: nuna registaro entreprenis kampanjon por redukti la elspezojn dedi\u0109atajn al instruado kaj sanservoj. Tiu hakado falis sur la publikajn bu\u011detojn, sed neniel tu\u015dis la subvenciojn ricevatajn de la privataj servoj, kio nun multe fortigas tiun veton por privata edukado, tute subvenciata la\u016d nuna sistemo, kaj dominata de katolikaj institucioj. Mi povus multigi la ekzemplojn, sed jen la lasta skandalo kiun ni suferas: la helpo al banko, anta\u016de \u015dparkaso privatigita, kiu pli ol duobligas la \u015dparojn atingitajn en tiuj publikaj servoj.<\/p>\n<p>\u0108iuj civitanoj de Hispanio konscias pri la \u011deneralaj problemoj. Anka\u016d la ka\u016dzo estas relative klara: la troa fokusigo dum lastaj jaroj en konstrua sektoro, kiu tro \u015dveli\u011dis, super prudenta mastrumado. Sed e\u0109 se \u0109iuj akceptas neceson alfronti kelkajn komunajn minacojn, multajn komencas \u0109agreni la evidenta maljusteco de la relativaj postuloj falantaj super la civitanojn. Dum plejmulto el ni regule kaj honeste pagas niajn impostojn, la homoj kiuj fra\u016ddis dum lastaj jaroj estas pardonataj kondi\u0109e ke ili pagu pli malgrandan elcenta\u0135on. Dum redukti\u011das la sociaj helpoj por malri\u0109uloj, la elspezoj de la Re\u011da kortumo preska\u016d restas sen\u015dan\u011daj (kaj la indigno povas e\u0109 kreski kiam ni ekscias pri la skandala konduto de la tuta familio, inklude de la <a title=\"akcidento de la hispania re\u011do dum elefant\u0109asado\" href=\"http:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Aprilo_de_2012#14-a_de_aprilo\" target=\"_blank\">\u0109asado de elefantoj<\/a> en rezervejoj de Bocvano!)<\/p>\n<p>Jen kial, malgra\u016d konscio pri la \u011deneralaj problemoj, ne mankas protestoj. E\u0109 pli: por mi estas surprize ke la protestado \u011dis nun estas relative <em>milda<\/em>. Parte pro timo, a\u016d pro neklara konscio pri eblaj solvoj, a\u016d pro divido inter la suferantoj, a\u016d pro manko de socia organizado, a\u016d pro la mildigo de la suferado danke al la forta familia teksa\u0135o \u0109ilanda, estas surprize kiom pacaj la manifestacioj estis \u011dis nun, kaj kiom malmulte minacaj ili montri\u011dis por la a\u016dtoritatoj. Sed mi suspektas ke tiu indignado estas ka\u015data de la surfaco, kaj povus eksplodi per ajna subita fajrero.<\/p>\n<p>Fakte, unu el la kutimaj manieroj de la a\u016dtoritatoj dampi la \u011deneralan malkontenton estas plikreskigi la naciistan, patriotisman a\u016d simple grupisman tendencon. Se vi kulpigas la grekianojn, vi jam havas propekan kapron. Tie \u0109i en Hispanio, ne mankas reciproka kulpigo de centra registaro al regionoj,\u00a0 a\u016d inverse, a\u016d de unu regiono al alia. Lastatempe, subtenantoj de la centra registaro e\u0109 provis trovi patriotismajn temaron, revivigante aferojn kiel sopiro al reakiro de <a title=\"\u011cibraltaro\" href=\"http:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/%C4%9Cibraltaro\" target=\"_blank\">\u011cibraltaro<\/a>, a\u016d kulpigo al eksterlandaj komunikiloj. Kelkfoje iuj tavoloj provas kanaligi la \u0109agrenon kontra\u016d la enmigrintojn, bon\u015dance \u011dis nun kun malmulta sukceso, sed mi suspektas ke, kiel okazis en Grekio, oni provos tion intensigi. \u011cis nun, \u0109iuj \u0109i manovroj ne montri\u011dis aparte sukcesaj, sed ili anka\u016d ne \u0109esas.<\/p>\n<p>\u0108iukaze, atentu pri la estontaj okaza\u0135oj. \u0108ar la eksplikoj pri nacioj kaj \u015dtatoj estas nur kurteno, kaj tre probable tiaj problemoj povas atingi individuojn en viaj landoj, e\u0109 se ili ankora\u016d ne alvenis al vi, dum la grandri\u0109ulojn \u0109iulandajn apena\u016d tu\u015dos la politikoj entreprenitaj de iliaj lakeoj en registaroj. Tiam <a title=\"manifesto de indignuloj en esperanto\" href=\"http:\/\/madrid.tomalaplaza.net\/manifiesto-2\/#eo\" target=\"_blank\">tutmonda kunbatalado necesos<\/a>.<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Certe legantoj eksterhispaniaj jam legis kaj pli-malpli konas pri la ekonomiaj problemoj en tiu \u0109i lando. Alta senlaboreco, precipe \u0109e junuloj, forta deficito, bankaj riskoj, \u011denerala prihakado de la \u015dtataj bu\u011detoj, ktp. Plejmulto certe legis pri diversaj popolaj protestoj, kiuj fari\u011dis sufi\u0109e amasaj anta\u016d kelkaj tagoj, pro la datreveno de la movado konata kiel la [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[4],"tags":[11,14,32],"class_list":["post-673","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-blogo","tag-aktualeco","tag-naciismo","tag-politiko"],"_links":{"self":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/673","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=673"}],"version-history":[{"count":3,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/673\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":676,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/673\/revisions\/676"}],"wp:attachment":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=673"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=673"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=673"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}