{"id":69,"date":"2010-07-15T18:22:37","date_gmt":"2010-07-15T16:22:37","guid":{"rendered":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/?p=69"},"modified":"2010-07-15T18:23:39","modified_gmt":"2010-07-15T16:23:39","slug":"eltenebla-naciismo","status":"publish","type":"post","link":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/2010\/07\/eltenebla-naciismo\/","title":{"rendered":"Eltenebla naciismo"},"content":{"rendered":"<p>Dum pasintaj tagoj mi ricevis gratulojn kaj bondezirojn el diversaj partoj de la mondo, fare de esperantistoj kaj aliaj amikoj. Mi tre dankas la elmontron de amikeco, e\u0109 se mi nenion faris por ilin meriti. \u0108ar ili temis pri afero en kiu mi ne intervenis kaj kiun mi apena\u016d atentas: la venko de la hispania teamo en la Monda \u0108ampioneco de Futbalo. Mi ne tre interesi\u011das pri sporto, kaj specife pri futbalo, kaj ne havas naciistajn sentojn, des malpli tiujn rilatajn al simboloj kaj supozeblaj reprezenti\u011doj per neelektitaj junuloj.<\/p>\n<p>Mi denove ripetas miajn dankojn, kaj ne vidu en tiu komento ian disdegnon. Fakte, mi ne estas imuna al la \u011dojo \u0109irka\u016d mi, kaj mi tre kontentas ke miaj amikoj kaj familianoj sentas feli\u0109on pro venko kiun ili konsideras anka\u016d sia.<\/p>\n<p>Denove konstateblas kiel rekta kaj facila estas la sento pri patriotismo, kaj la grupemaj instinktoj de la homoj. Mi supozas ke temas pri io tre profunda en homa psikologio, kaj do io pri kio sennaciistoj devas kalkuli en siaj streboj.<\/p>\n<p>Samtempe, mi ja konstatas ke \u0109ikaze la sento ne estis absolute negativa, tute ne. Mi estas \u011denerale tre <a href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/2007\/09\/banala-naciismo.htm\">kritika pri naciismo<\/a>, pri la sento de aparti\u011do, pri la svingado de naciaj flagoj, pri la kontra\u016do al aliaj grupoj. Sed \u0109ikaze mi tute povis elteni kaj e\u0109 akcepti la manifesti\u011dojn de tiaj sentoj post la fino de la \u0108ampioneco.<\/p>\n<p><a href=\"http:\/\/www.flickr.com\/photos\/pepolite\/sets\/72157624357055699\/?page=3\" target=\"_blank\"><img decoding=\"async\" title=\"Parko de Polvoranca en Alkorkono dum la fina mat\u0109o de la Monda \u0108amioneco de Futbalo en Sudafrikio\" src=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2010\/07\/Tonyo_Polvoranca01.jpg\" border=\"0\" alt=\"\" width=\"220\" align=\"right\" \/><\/a>Se vi legas tion \u0109i ekster Hispanio, eble vi spektis televide a\u016d legis \u0135urnale pri \u0109io \u0109i. La lastan mat\u0109on spektis televide rekorda nombro da hispanianoj. Iu blogisto organizis specialan projekton por publikigi <a href=\"http:\/\/www.flickr.com\/photos\/pepolite\/collections\/72157624355623857\/\" target=\"_blank\">fotojn de malplenaj stratoj<\/a>, kiun mi mem kontribuis. Post la fino la fenomeno estis mala, kun amaso de homoj en stratoj (kaj fontanoj) en \u0109iuj urboj de la lando. La postan tagon la teamon ricevis centoj da miloj da madridanoj en amasa parado. Mi spektis tiun \u0109i, preska\u016d hazarde, kaj \u011din fotis (vidu sube).<\/p>\n<p>Kiel dirite, la fenomeno estis elmontro de kolektiva \u011dojo, tre facile konta\u011debla. Kaj mi \u0109ikaze devas agnoski ke temis plejparte pri <em>sana<\/em> \u011dojo. Alkutimi\u011dinte al agresa naciismo, ekskluda kaj malracia, \u0109ikaze tiuj trajtoj aperis relative malofte kaj stompite. Ne montri\u011dis ksenofobio, kaj fakte enmigrintoj kaj turistoj same partoprenis la \u011dojon kaj uzis la samajn simbolojn, sen agresemo kaj kun akcepto.<\/p>\n<p>Mi anka\u016d ne notis negativajn sentojn rilate al la internaj naciismoj. Tio estas, kiel oni scias, afero relative tikla en Hispanio, kie la naciaj sentoj estas dividitaj en diversaj landopartoj, kaj kie la patriotismon oni uzas plejofte kontra\u016d aliaj civitanoj de la sama \u015dtato, kiel mi jam <a href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/2007\/03\/kuriozaj-patriotoj.htm\" target=\"_blank\">alifoje denoncis<\/a>. \u0108ikaze, en Madrido mi povis noti sintenon relative civilizitan; kiel anekdoto, mi povas rakonti ke dum la parado iuj kataluniaj futbalistoj portis la regionan\/nacian flagon, kio eble en aliaj cirkonstancoj estus tute rifuzita, sed kiu estis facile akceptita nun. Mi ne povas ju\u011di persone, sed \u015dajnas ke, aliflanke, manifesti\u011dis similaj elmontroj de \u011dojo en Barcelono a\u016d Bilbao, kie en aliaj okazoj tio ne estis okazinta. La tagon anta\u016dan al la fina mat\u0109o estis okazinta en Barcelono <a href=\"http:\/\/www.ipernity.com\/blog\/joaningladaroig\/262038\" target=\"_blank\">grandega naciisma manifestacio<\/a>, sekve al disputo pri jura agnosko de la statuto de a\u016dtonomio de Katalunio, sed \u015dajnas ke multaj homoj ne dubis partopreni sinsekve la kataluniisman proteston kaj la venkon de teamo teorie reprezentanta la tutan \u015dtaton.<\/p>\n<p><a href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2010\/07\/parado.jpg\" target=\"_blank\"><img decoding=\"async\" title=\"Futbola parado en la Gran V\u00eda de Madrido\" src=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2010\/07\/parado.jpg\" border=\"0\" alt=\"\" width=\"220\" align=\"right\" \/><\/a>Iom nova estis la ofta uzado kaj svingado de la hispania flago. Tiu \u0109i ru\u011dflava simbolo estas plu por multaj ne facile akceptata, \u0109ar \u011di portas subsentojn negativajn pro la trouzo dum la diktaturo kaj pro la asocii\u011do al dekstrema ideologio. Multaj preferas la a\u016dtonomajn flagojn, a\u016d e\u0109 la <a href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/respubliko.htm\">trikoloran de la respubliko<\/a>, kaj certe en Hispanio oni ne kutimis vidi la flagon en individuaj iniciatoj, krom en maniero negativa. Nun la flago aperis multe pli ofte, apud la multe pli uzata tutru\u011da \u0109emizo.<\/p>\n<p>Nu, kiel vi vidas, mi ne speciale entuziasmas pri la tuta fenomeno, sed anka\u016d ne negativas pri \u011di. Mi supozas ke homoj bezonis motivojn por \u011doji kaj montri ian kolektivan senton, en momentoj en kiuj gravi\u011danta ekonomia krizo pendas super ni, kaj en kiu ne malprobablas ke aperos signoj de socia disi\u011do kaj interbatalo. La sporto havigis parentezon al iom stre\u0109a socia situacio. Sed mi suspektas ke tiu ripozo estos mallonga, kaj ke post la reveno el la feria periodo, la problemoj plu trovi\u011dos tie. Necesus pli profunda kolektiva sento, ne nur flagosvingado, por fronti ilin.<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Dum pasintaj tagoj mi ricevis gratulojn kaj bondezirojn el diversaj partoj de la mondo, fare de esperantistoj kaj aliaj amikoj. Mi tre dankas la elmontron de amikeco, e\u0109 se mi nenion faris por ilin meriti. \u0108ar ili temis pri afero en kiu mi ne intervenis kaj kiun mi apena\u016d atentas: la venko de la hispania [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[4],"tags":[14],"class_list":["post-69","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-blogo","tag-naciismo"],"_links":{"self":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/69","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=69"}],"version-history":[{"count":4,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/69\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":73,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/69\/revisions\/73"}],"wp:attachment":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=69"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=69"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=69"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}