{"id":721,"date":"2012-08-21T23:33:10","date_gmt":"2012-08-21T21:33:10","guid":{"rendered":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/?p=721"},"modified":"2012-12-12T17:50:31","modified_gmt":"2012-12-12T15:50:31","slug":"kial-plu-gravas-esperanto","status":"publish","type":"post","link":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/2012\/08\/kial-plu-gravas-esperanto\/","title":{"rendered":"Kial plu gravas Esperanto"},"content":{"rendered":"<p>Lastatempe mi ekrimarkas \u0109e iuj amikoj ian lacecon pri Esperanto, foje e\u0109 seniluzii\u011don, \u0109efe rilate al aktivado, informado kaj propagando. \u0108u meritas la penon dedi\u0109i tempon disvastigi la lingvon? \u0108u estas io malanta\u016d \u011di krom simpla \u015datokupo a\u016d okazo amiki\u011di?<\/p>\n<p>La demando nedubeble estas pli malnova, kaj jam aliaj traktis \u011din pli profunde kaj klere. Preska\u016d fini\u011dinte tiun \u0109i tekston mi trovis ke sian personan respondon al simila zorgo nun publikigis kiel poezion mia amiko la verkisto Jorge Camacho <a title=\"Jorge Camacho, Nefermita poemo pri Esperanto kaj Esperantujo\" href=\"http:\/\/jorgecice.blogspot.com.es\/2012\/07\/nefermita-poemo-pri-esperanto-kaj.html\" target=\"_blank\">en sia blogo<\/a>. Bone, mi akceptas tion (min nur iom agacas la \u0109eesto de la vorto <em>\u00abkabei\u00bb<\/em>, kiun mi <a title=\"kontra\u016d la vorto kabei\" href=\"http:\/\/www.liberafolio.org\/2005\/Komentario\/tonyokomentario\/\" target=\"_blank\">plej mal\u015datas<\/a>, \u0109efe se uzata ostempe a\u016d minace), sed mia propra respondo iras en alia direkto.<\/p>\n<p>Kvankam mi povus paroli pri la personaj ligoj kaj la emocioj, mi konsideros nur la praktikan flankon, kial partopreni en la informa kaj e\u0109 varba agado. La malnovaj celoj pri solvo de monda lingvoproblemo a\u016d pri strebo al  paca mondo ne plu estas la\u016dmodaj, \u015dajne, kaj \u0109e multaj e\u0109 cedis lokon al  aliaj preska\u016d malaj, kiel savado de lingvoj a\u016d elstarigo de identecoj. Konsiderante ke, kiel mi jam alifoje komentis, homoj plu venas al  esperanto pro ideoj (e\u0109 se ili restas a\u016d foriras pro sentoj kaj  emocioj), foje oni devas fari ekvilibrojn en ekstera informado pri tio,  kiujn ideojn plu reprezentas Esperanto en nia nuna mondo (kaj tie \u0109i mi  ne aludas al la natura <a href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/2005\/08\/la-pluraleco-de-esperanto.htm\">pluraleco<\/a> de \u011diaj parolantoj).<\/p>\n<p>La demando sin prezentas pli elstare en la nunaj cirkonstancoj en Hispanio. Kiel vi sendube jam scias, en tiu \u0109i momento mia lando travivas fortan ekonomian krizon. La enspezoj kaj do la konsumado draste falis, la entreprenoj malpli aktivas, ofte devis fermi siajn pordojn, kaj entute la dungado \u015drumpis. La senlaboreco estas tre alta, \u0109efe inter junuloj. La enspezoj de la \u015dtato forte falis, kaj do la deficito alti\u011dis, kio devigas altigi la pruntojn, kies intererezoj tre kreskis, kondukante al forta elhakado de la sociaj elspezoj. La financa sektoro trovi\u011dis en malbona situacio, al kiu la registaro respondis favorante eksteran refinancadon, subtenatan de la \u015dtato. Iom post iom kreskas la sociaj protestoj, kaj la konfido pri la regantoj falis al minimumo.<\/p>\n<p>Nu, en tiaj cirkonstancojn, kiun rolon ludas nia lingvo kaj nia movado? Kial batali por \u011di, kaj dedi\u0109i al \u011di la tempon kiun oni povus elspezi por pli premaj aktivadoj?<\/p>\n<p>Mi donos mian personan opinion, kiuj estas la motivoj kiuj min plu pelos okupi\u011di pri la lingvo, almena\u016d \u011dis kiam miaj personaj cirkonstancoj konsilus agi alie. Mi konscias ke por multaj aliaj tiuj kialoj tute ne ta\u016dgas, kaj por aliaj, kiuj parte konsentus, ili konsistigos minimuman parton de ties propraj motivigoj, sed mi esperas ke ili povos instigi aliajn konservi a\u016d kreskigi sian enga\u011di\u011don. (Parenteze: mi <a href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/2011\/07\/finighis-unu-laboro-venis-alia\/\" target=\"_blank\">denove<\/a> emfazu ke temas pri persona takso, tute ne rilata al mia respondeco kiel prezidanto de <a title=\"HEF\" href=\"http:\/\/esperanto.es\" target=\"_blank\">Hispana Esperanto-Federacio<\/a>; e\u0109 se duobli\u011do ne \u0109iam eblas, mi certe konas ke mi devas apartigi la ne\u016dtralan karakteron de la asocio disde mia persona politika kaj socia idearo)<\/p>\n<h3>Esperanto kiel vojo kaj ponto<\/h3>\n<p>Mia \u0109efa motivo por Esperanto estas <em>supernacieco<\/em>. \u011ci estis la kialo ke mi lernis la lingvon, kaj mi konsideras \u011din nun e\u0109 pli grava. La\u016d mi, la nuna krizo \u015duldi\u011das al tutmondaj ka\u016dzoj (e\u0109 se en Hispanio kaj \u011denerale en suda E\u016dropo ekzistas propraj pligravigaj cirkonstancoj), kaj devos esti solvata nur internaciece. Alikaze, la eliro el la krizo venus per pligravigo de la internaciaj stre\u0109i\u011doj. Jam la historio pruvis en aliaj similaj okaza\u0135oj, ke homoj respondas al la krizoj per rifu\u011do en sian konkon, en la grupon (nacian, \u015dtatan a\u016d similan) kiu donas al ili apogon kaj komforton, e\u0109 se tio kondukas neeviteble al komunan pligravigon de la avera\u011da stato. E\u0109 se mi konscias ke temas pli natura socia dinamiko, kaj e\u0109 se mi <a href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/2008\/05\/historio-en-sennaciulo.htm\">skeptikas<\/a> ke homoj lernas el la historio, mi ne rezignas akcepti ke tiu estas neevitebla, kaj do, ankora\u016d pensas ke indas kontra\u016dbatali la naciismon.<\/p>\n<p>\u0108ar naciismo ja kreskas kaj certe plu kreskos en tiuj cirkonstancoj. E\u0109 ene de E\u016dropo, vi povas vidi kiel diversaj nacianoj kulpas la aliajn pro la ekonomiaj problemoj, kiel mi komentis en mia anta\u016da blogero, kiam mi menciis ke <a href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/2012\/05\/scienco-naciista\/\">ekonomiko estas naciista scienco<\/a>. Anka\u016d ene de la \u015dtatoj, la interbataloj inter administraciestroj celos ka\u015di proprajn respondecojn, dum kulpigo al enmigrintoj povas fari\u011di bona maniero trovi komunan malamikon a\u016d propekan kapron <a href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/2011\/05\/reala-demokratio-ankorau-ne\/\">en okazo de malfacila\u0135oj<\/a>.<\/p>\n<p>En tiuj \u0109i momentoj, Esperanto povas esti, miaopinie, vojo por alia pli justa solvo. Kompreneble, mi plene konscias pri nia nuna malforteco, preska\u016d sensignifeco, kaj do mi ne parolas pri <em>la <\/em>vojo. Sed \u011di povas montri alian manieron alfronti la komunajn internaciajn problemojn.<\/p>\n<p>Ekzemple, en momento en kiu E\u016dropa Unio estas nur la re\u011dlando de la \u015dtatestroj kaj la burokratoj, kiuj preferas albordi la krizojn el sia propra malgranda intereso, kaj kiuj uzas la diferencon (nur portempan, beda\u016drinde, mi certas) de la ekonomia situacio inter la malsamaj landoj por nur emfazi siajn individuecojn, mi preferas la koncepton de <strong>Esperanto-E\u016dropo<\/strong>, kiu atentas la homojn, kaj ne la naciojn (mi esperas ke ne necesas ke mi longe ekspliku tiun esprimon al esperantistoj; mi blogis pri tio <a href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/2012\/08\/una-europa-esperanto\/\">en la hispana<\/a>; mi nur klarigu tie \u0109i ke tute ne temas pri tiuj son\u011doj pri e\u016dropa identeco, kiujn tiom favoras iuj ideologoj en E\u016dropa Esperanto-Unio, kaj kiujn mi trovas \u011duste la malo de miaj opinioj)<\/p>\n<p>Je pli ampleksa nivelo, Esperanto povas fari\u011di ponto inter civitanoj tutmondaj, kiel prave atentigas la \u0109ijaran <a title=\"rezolucio de la 97-a UK\" href=\"http:\/\/uea.org\/dokumentoj\/komunikoj\/gk.php?no=466\" target=\"_blank\">rezolucion de la Universala Kongreso<\/a>, la unuan kiun mi vere atentas. Forigi tiujn miskomprenojn kaj anta\u016dju\u011dojn, kiuj igas norde\u016dropanojn pensi ke latinidoj estas mallaboremaj \u015dtatemuloj, dum tiuj \u0109i pensas pri la egoismoj postulemaj de la unuaj, a\u016d kiuj igas individuajn usonanojn kulpigi \u0109inanojn, a\u016d inverse, dum fakte la krizo venas el mistraktado fare de povuloj al \u0109ies subuloj, \u0109u per minilaboroj, per konstruaj vezikoj, per manipulado de financaj indicoj, per rabaj privatigoj, a\u016d per simpla rekta \u015dtelado. Tiu rekta ilo, kiu konektas \u201chomojn kun homoj\u201d, plu valoras por forigi la mijarajn barojn.<\/p>\n<p>La internacia kunlaboro nepras en la socia agado. Miaopinie, \u011di estas, nun certe, <em>la <\/em>difina karaktero. Historio montris ke socialismo en unu lando fari\u011das neeviteble \u015dtata kapitalismo, \u0109ar tiu devas komenci komerci kun ceteraj \u015dtatoj, a\u016d fali en mortigan a\u016dtar\u0125ion. Anka\u016d, en pli konkreta skalo, multaj ekonomiaj luktoj ene de la kapitalismo devas esti internaciaj: protekto de laboristaj rajtoj necesigas komunajn regulojn por eviti sklavigon en aliaj landoj, strebo al pli justa impostado devas kontra\u016dbatali la konkurencan senimpostadon kaj la fiskajn paradizojn.<\/p>\n<p>Denove mi ripetas ke mi bone scias ke nia lingvo ne estas nur en pozicio gvidi regan rolon en tiuj bataloj. Sed \u011di povas ta\u016dgi kiel ekzemplo kaj lumtur(et)o. \u011ci povas esti la malgranda kontribuo al pli ampleksa batalo, en kiu ni estas nur ero.<\/p>\n<p>Se Esperanto estus nur hobio, mi mem jam delonge estus dedi\u0109intaj \u0109iujn miajn strebojn al aliaj agadoj. Sed por mi persone, nia lingvo estas \u0109efe ideo, e\u0109 se ne \u0109ies ideo. Se mi rajtas parafrazi <a href=\"http:\/\/eo.wikisource.org\/wiki\/Parolado_de_Zamenhof_en_la_dua_universala_kongreso\" target=\"_blank\">la vortojn de onklo Zam\u0109jo<\/a>, \u201ckun tia Esperanto, kiu devas servi ekskluzive kiel ludilo a\u016d hobio, mi volas havi nenion komunan\u201d.<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Lastatempe mi ekrimarkas \u0109e iuj amikoj ian lacecon pri Esperanto, foje e\u0109 seniluzii\u011don, \u0109efe rilate al aktivado, informado kaj propagando. \u0108u meritas la penon dedi\u0109i tempon disvastigi la lingvon? \u0108u estas io malanta\u016d \u011di krom simpla \u015datokupo a\u016d okazo amiki\u011di? La demando nedubeble estas pli malnova, kaj jam aliaj traktis \u011din pli profunde kaj klere. [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[4],"tags":[11,10,9],"class_list":["post-721","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-blogo","tag-aktualeco","tag-esperanto","tag-generale"],"_links":{"self":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/721","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=721"}],"version-history":[{"count":10,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/721\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":729,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/721\/revisions\/729"}],"wp:attachment":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=721"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=721"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=721"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}