{"id":756,"date":"2012-09-10T18:46:26","date_gmt":"2012-09-10T16:46:26","guid":{"rendered":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/?p=756"},"modified":"2012-09-10T18:49:08","modified_gmt":"2012-09-10T16:49:08","slug":"esperanto-en-tedxmadrid","status":"publish","type":"post","link":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/2012\/09\/esperanto-en-tedxmadrid\/","title":{"rendered":"Esperanto en TEDxMadrid"},"content":{"rendered":"<p>Jam en aliaj okazoj mi komentis <a href=\"http:\/\/blogo.delbarrio.eu\/2009\/07\/ted-globala-kaj-subtekstigita.htm\">tie<\/a> <a href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/2011\/04\/vikilikoj\/\">\u0109i<\/a> pri la konferencoj TED, tiu formato de publika parolado kiu lastatempe iom furoris, kaj en kies <a title=\"Listo de TED-konferencoj kun subtekstoj en Esperanto\" href=\"http:\/\/www.ted.com\/translate\/languages\/eo\" target=\"_blank\">subtekstigado al Esperanto<\/a> mi kelkfoje kunlaboris (nun malpli, pro aliloka okupiteco). La sukceso de la evento instigis la iniciatintojn <em>vendi<\/em> la formon al aliaj organiza\u0135oj, entreprenoj a\u016d institucioj, kiuj mem povas munti similajn konferencojn, sub la nomo TEDx.<\/p>\n<p>\u011cis nun neniam ekzistis tia TED- a\u016d TEDx-prelego en Esperanto mem. Nur unufoje la lingvo kaj \u011dia instruado estis <a href=\"http:\/\/www.tedxgranta.com\/2012\/01\/24\/new-speaker-linguistics-without-borders\/\" target=\"_blank\">pritraktita<\/a> en iu TEDx, pri la projekto Ligvosaltilo.<\/p>\n<p>Nun tamen alproksimi\u011das vera \u015danco videbligi la lingvon: oni uzos Esperanton en la konferenco <a href=\"http:\/\/www.tedxmadrid.com\/\" target=\"_blank\">TEDxMadrid<\/a> dum venonta semajnfino. La <em>kulpulo<\/em> estos David de Ugarte, te\u0125nologiulo kiu \u011dis nun apena\u016d partoprenis la organizitan movadon, sed pri kies intereso al nia lingvo mi jam rakontis <a href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/2006\/04\/ciberpunko.htm\">anta\u016d pluraj jaroj<\/a>, kiam li instigis la grupon de hispania ciberpunko. La tiama opo serioze pritraktis Esperanton, e\u0109 se nur nun profunde, post sia firmi\u011do kiel la <em>Indjana Kooperativa Grupo<\/em>.<\/p>\n<p>Pri la detaloj de ilia rilato al Esperanto, oni povas legi en la <a href=\"http:\/\/kuriero.lasindias.com\/\" target=\"_blank\">esperantaj retpa\u011doj<\/a> de la kooperativo. Kaj pri la fono kaj temo de la prelego en TED, permesu ke mi ne ripetu tion \u0109i tie: mi \u0109ion detaligis en artikolo kaj intervjuo kiun mi mem pretigis <a href=\"http:\/\/www.liberafolio.org\/2012\/ted-a-prelego-maltedos-en-kaj-pri-esperanto\" target=\"_blank\">por Libera Folio<\/a>.<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Jam en aliaj okazoj mi komentis tie \u0109i pri la konferencoj TED, tiu formato de publika parolado kiu lastatempe iom furoris, kaj en kies subtekstigado al Esperanto mi kelkfoje kunlaboris (nun malpli, pro aliloka okupiteco). La sukceso de la evento instigis la iniciatintojn vendi la formon al aliaj organiza\u0135oj, entreprenoj a\u016d institucioj, kiuj mem povas [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[4],"tags":[11,37,10,45],"class_list":["post-756","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-blogo","tag-aktualeco","tag-edukado","tag-esperanto","tag-reto"],"_links":{"self":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/756","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=756"}],"version-history":[{"count":4,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/756\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":759,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/756\/revisions\/759"}],"wp:attachment":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=756"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=756"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=756"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}