{"id":80,"date":"2010-07-18T19:04:31","date_gmt":"2010-07-18T17:04:31","guid":{"rendered":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/?p=80"},"modified":"2012-03-04T16:31:47","modified_gmt":"2012-03-04T14:31:47","slug":"la-fenomeno-sara-carbonero","status":"publish","type":"post","link":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/2010\/07\/la-fenomeno-sara-carbonero\/","title":{"rendered":"La fenomeno Sara Carbonero"},"content":{"rendered":"<p>En <a title=\"eltenebla naciismo\" href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/2010\/07\/eltenebla-naciismo\/\">mia anta\u016da blogero<\/a>, mi komentis ke la efikoj de la elmontroj de kolektiva \u011dojo kiun ka\u016dzis la venko de la teamo de Hispanio en la \u0135usa Monda \u0108ampioneco de Futbalo havos tre mallongan vivon. Tiu sportnutrata naciismo povas ja krei ian surfacan grupan unui\u011don, sed ne provokos veran komunuman senton, fortan kaj da\u016dran.<\/p>\n<p>Kelkaj hispaniaj \u0135urnaloj kaj elparoloj de politikistoj kaj ekonomikistoj sugestis aliajn efikojn. Oni e\u0109 supozis ke la Interna Produkto de la lando povas kreski kelkajn dekonojn de procento, pro la pligrandigo de la konsumado ka\u016dzota de e\u016dforio, kaj pro la supozata alveno de pli da turistoj. Mi skeptikas pri amba\u016d efektoj, kiuj estus pruvo de la fragileco de la hispania ekonomio, se entute ili verus. Demando al eksterhispaniaj amikoj: \u0109u vi vere pli emus turismi Hispanie pro la futbala venko?<\/p>\n<p>Sed mi ja anta\u016dvidas longtempan konsekvencon de la futbala venko, kaj \u011din mi taksas negative: en proksima estonto en Hispanio <strong>\u0109iuj junuli\u0109oj penos esti futbalistoj kaj \u0109iuj junulinoj celos fari\u011di \u0135urnalistoj<\/strong>.<\/p>\n<p>Pri la i\u0109oj (junaj maskloj), ne necesas multe rakonti. Tiu estas jam delonga fenomeno, kiu nun nur pligravi\u011dos. Fakte, ne nur knaboj volas esti futbalistoj, kio estas nemirinda, sed pli grave, tion volas e\u0109 iliaj pa\u0109joj! Min mirigis lastjare, kiam mia filo devis elekti siajn universitatajn studojn, ke surprize alta procento el liaj amikoj, e\u0109 brilaj studantoj, selektis fakojn rilatajn al sporto, \u011dis tia grado ke pluraj ne sukcesis eniri la universitatan karieron pri sporto tie \u0109i ekzistanta, sed devis kontenti\u011di per subuniversitata varianto. Mi ne ilin kritikas, sed konsideras ion beda\u016drinde kiel socio ke e\u0109 brilaj lernantoj vidas la sporton kiel la plej facilan manieron socie progresi. Kaj la \u0109imonata venko certe pliigos tiun \u0109i fenomenon \u0109e la knaboj&#8230; kaj la patroj.<\/p>\n<p>Rilate la inojn, tio necesigas iom pli longan eksplikon. Anta\u016d kelka tempo mi skribis en la blogo <a title=\"efekto Letizia\" href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/2008\/09\/scienco-kaj-urnalismo.htm\">pri la t.n. \u201cefekto Letizia\u201d<\/a>. Tiu estas esprimo aperinta en libro kiun mi tiam recenzis, pri la reciproka malkompreno inter sciencistoj kaj \u0135urnalistoj. Li bone eksplikis kiel nuntempe la socian sukceson grandparte difinas la famo. Esti konata en amaskomunikiloj donas klarajn avanta\u011dojn de socia progreso, kaj foje e\u0109 de pari\u011do kun pova a\u016d ri\u0109a kunulo. Mi jam montris tiam kelkajn ekzemplojn pri tio, inter kiuj la plej elstara estis precize la princini\u011do de \u0135urnalisto, Letizia Ortiz. \u011custe post \u015dia edzi\u011do kun la princo Filipo, la intereso por studi \u0135urnalismon mirinde kreskis, \u011dis tia grado ke la notoj por eniri tiun Fakultaton, kiuj jam estis altaj, fari\u011dis e\u0109 pli postulaj.<\/p>\n<p><a href=\"http:\/\/www.huffingtonpost.com\/2010\/07\/12\/the-best-and-worst-world_n_642489.html#s112743\" target=\"_blank\"><img decoding=\"async\" title=\"Sara Carbonero en Huffington Post\" src=\"http:\/\/i.huffpost.com\/gadgets\/slideshows\/8455\/slide_8455_112743_large.jpg?1279452893158\" border=\"0\" alt=\"Sara Carbonero en Huffington Post\" width=\"180\" align=\"right\" \/><\/a>Anta\u016d kelkaj semajnoj mi prognozis <a title=\"pliboni\u011dos la rolo de la scienco\" href=\"http:\/\/lacomunidad.elpais.com\/tonyo\/2010\/5\/31\/va-mejorar-percepcion-social-la-ciencia\" target=\"_blank\">en alia artikolo<\/a>, nur hispanlingva, ke tiu fenomeno malkreskus dum venontaj jaroj. E\u0109 se ja ekzistas tiaj eblecoj pri sukcesintaj \u0135urnalistoj, oni anka\u016d devas diri ke por la plejmulto de la tiufakaj studentoj, la nestabileco, la subdungeco, la malaltaj salajroj kaj e\u0109 la senlaboreco estas la plej probabla destino. Do, en epoko de ekonomia malstabileco, mi prognozis ke studentoj denove elektos pli malfacilajn kaj samtempe pli sekurajn karierojn, kaj ke la altiro de \u0135urnalismo malpligravi\u011dos. Mi ankora\u016d pensas ke la unua konkludo plu validas, sed nun mi tre dubas pri la dua.<\/p>\n<p>Kaj pri tio kulpas fenomeno kiun eble vi sekvis dum la futbala \u0109ampioneco, kaj kiu meritis e\u0109 du menciojn inter la <a title=\"futbala \u0109ampioneco en Huffington Post\" href=\"http:\/\/www.huffingtonpost.com\/2010\/07\/12\/the-best-and-worst-world_n_642489.html#s112744\" target=\"_blank\">30 mejlo\u015dtonoj de la \u0109ampioneco<\/a> kiun selektis la konata usona blogo Huffington Post: la amrilato inter \u0135urnalistino Sara Carbonero kaj la kapitano de la hispania teamo, la golisto Iker Casillas. Konsiderante ke tiu \u0109i estas la rolo plej proksima al princeco kiun oni hodia\u016d povas trovi, mi kura\u011das veti ke venontjare la altiro de la studoj de \u0135urnalismo atingos la nubojn.<\/p>\n<p>Kaj beda\u016drinde tio estos la plej longda\u016dra efiko de la futbala \u0109ampioneco en Hispanio. Post la \u201cfenomeno Letizia\u201d regos la \u201cfenomeno Sara Carbonero\u201d.<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>En mia anta\u016da blogero, mi komentis ke la efikoj de la elmontroj de kolektiva \u011dojo kiun ka\u016dzis la venko de la teamo de Hispanio en la \u0135usa Monda \u0108ampioneco de Futbalo havos tre mallongan vivon. Tiu sportnutrata naciismo povas ja krei ian surfacan grupan unui\u011don, sed ne provokos veran komunuman senton, fortan kaj da\u016dran. Kelkaj [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[4],"tags":[18,17],"class_list":["post-80","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-blogo","tag-jurnalismo","tag-scienco"],"_links":{"self":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/80","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=80"}],"version-history":[{"count":2,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/80\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":631,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/80\/revisions\/631"}],"wp:attachment":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=80"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=80"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=80"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}