{"id":800,"date":"2012-11-11T22:26:30","date_gmt":"2012-11-11T20:26:30","guid":{"rendered":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/?p=800"},"modified":"2012-11-11T23:08:53","modified_gmt":"2012-11-11T21:08:53","slug":"el-burgoso-al-la-mondo","status":"publish","type":"post","link":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/2012\/11\/el-burgoso-al-la-mondo\/","title":{"rendered":"El Burgoso al la mondo"},"content":{"rendered":"<p>Kiel mi anoncis en <a href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/2012\/10\/esperantaj-vojaghoj\/\">pasinta blogero<\/a>, la liberecanaj rondoj plu movi\u011das rilate al Esperanto. Kaj tre eble, la iniciatoj povas forte kreski dum venontaj monatoj. Nome, la sekcio de la sindikato CGT en Burgoso organizis dum tiu \u0109i pasinta semajno <a href=\"http:\/\/www.cgtburgos.org\/formacion\/actividades-de-formacion\/536-xi-semana-cultura-libertaria-esperanto-la-lengua-como-liberacion.html\" target=\"_blank\">serion da konferencoj<\/a> pri nia lingvo, kiu akompanis ekspozicion de nun voja\u011dontan al aliaj urboj de Hispanio.<\/p>\n<p>CGT, a\u016d <em>\u011cenerala Konfederacio de la Laboro<\/em>, estas minoritata hispania indikato, kiu devenas el la anar\u0125iista tradicio. Fakte, \u011di formi\u011dis post spliti\u011do disde la pli tradicia CNT, <a href=\"http:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Confederaci%C3%B3n_Nacional_del_Trabajo\" target=\"_blank\">Nacia Konfederacia de la Laboro<\/a>, baze \u0109ar la CGT partoprenas la sindikatajn balotojn ene de la entreprenoj. Amba\u016d tre pozitive rilatas al Esperanto, kaj ne malofte publikigas artikolojn en siaj revuoj. CGT havas konstantan <a href=\"http:\/\/www.rojoynegro.info\/cultura-libre\/esperanto\" target=\"_blank\">rubrikon en a\u016d pri Esperanto<\/a> en sia reta revuo \u00abRu\u011da kaj Nigra\u00bb, \u011dia katalunia sekcio aprobis anta\u016d du jaroj klaran <a href=\"http:\/\/www.nodo50.org\/esperanto\/cgt.htm\" target=\"_blank\">rezolucion<\/a> favore al nia lingvo, kaj anta\u016d kelkaj tagoj \u011di pretigis e\u0109 <a title=\"Elspiru, video de CGT pri \u011denerala striko\" href=\"http:\/\/www.youtube.com\/watch?v=oTZpY3ghzoA\" target=\"_blank\">esperantan version<\/a> de la video eksplikanta la kialojn por la \u011denerala striko kunvokita por venonta merkredo en Hispanio.<\/p>\n<p><a href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2012\/11\/IMG_20121109_193830.jpg\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignright size-medium wp-image-801\" title=\"Liberecana ekspozicio pri Esperanto\" src=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2012\/11\/IMG_20121109_193830-300x225.jpg\" alt=\"\" width=\"278\" height=\"209\" srcset=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2012\/11\/IMG_20121109_193830-300x225.jpg 300w, http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2012\/11\/IMG_20121109_193830-1024x768.jpg 1024w\" sizes=\"auto, (max-width: 278px) 100vw, 278px\" \/><\/a>La ekspozicio nun ina\u016dgurata enskribi\u011das en serio pri <em>la kulturoj de la libereco en la iberia anar\u0125iismo<\/em>. La unua tia ekspozicio estis pretigita anta\u016d tri a\u016d kvar jaroj, temis pri liberecanaj pedagogioj, kaj \u011duis bonan sukceson en tiu medio.<\/p>\n<p>La nuna pri Esperanto konsistas el dudek paneloj, homaltaj kaj plenaj je informoj, pri la lingvo mem, pri la historio, la <a href=\"http:\/\/www.nodo50.org\/esperanto\/libertarios.htm\" target=\"_blank\">anar\u0125iisma<\/a> kaj \u011denerale laborista tradicio, kaj pri la uzo de la lingvo fare de la povo kaj la potenculoj. \u011ci kompreneble videbligas ideologian vidpunkton, sed entute \u011di estas sufi\u0109e interesa por la \u011denerala publiko, ne nepre anar\u0125iisma. Anka\u016d la katalogo (el kiu oni povas vidi <a title=\"didaktika gvidilo en pdf, en la hispana\" href=\"http:\/\/www.cgtburgos.org\/attachments\/536_gu%C3%ADa%20did%C3%A1ctica%20%28cuadernillo%20para%20imprimir%29.pdf\" target=\"_blank\">tie \u0109i<\/a> specimenon) estas ege bonkvalita.<\/p>\n<p>La tuton pretigis tre interesa kaj promesplena <a title=\"kvar el la organizantoj de la prelegaro kaj ekspozicio\" href=\"http:\/\/www.ipernity.com\/doc\/tonyo\/13792074\/in\/album\/291766\" target=\"_blank\">grupo de esperantemaj anoj<\/a> de la sindikato en <a href=\"http:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Burgoso\" target=\"_blank\">Burgoso<\/a> (<em>Burgos<\/em>, la iama \u0109efurbo de la malnova Kastilio, kulture alloga urbo, trairata de la Jakoba Vojo). Kelkaj el ili jam organizis atelieron por lerni nian lingvon, sed ilia nivelo estis \u011dis nun modesta. Certe tiu \u0109i iniciato ta\u016dgos por firmigi la grupon kaj la agadon en tiu urbo.<\/p>\n<p><a href=\"http:\/\/www.cgtburgos.org\/formacion\/actividades-de-formacion\/536-xi-semana-cultura-libertaria-esperanto-la-lengua-como-liberacion.html\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft size-medium wp-image-795\" style=\"margin-left: 10px; margin-right: 10px;\" title=\"cgt\" src=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2012\/11\/cgt-173x300.png\" alt=\"Afi\u015do de la Liberecana Semajno en Burgos\" width=\"141\" height=\"226\" \/><\/a>Kiel dirite, krom la ekspozicion, ili organizis serion de konferencoj dum la tuta semajno. \u011ci \u011duis bonan partoprenon kaj intereson. <a href=\"http:\/\/www.cgtburgos.org\/formacion\/actividades-de-formacion\/549-clausura-de-la-xi-semana-cultural-libertaria-de-la-cgt-de-burgos.html\" target=\"_blank\">Mi mem partoprenis<\/a> la vendredan fermon per prelego pri la nuno kaj estonto de la lingvo. Mi provis malmunti diversajn mitojn pri Esperanto, kaj montri al la publiko ke temas pri tute vivanta lingvo kaj movado, e\u0109 se por multaj tio ne evidentas.<\/p>\n<p>Mi anka\u016d substrekis la pluralecon de la komunumo. Mi tion provas fari ofte, <a title=\"pri la pluraleco de esperanto\" href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/2005\/08\/la-pluraleco-de-esperanto.htm\" target=\"_blank\">ne nur en tiu \u0109i blogo<\/a>, sed anka\u016d en personaj prezentadoj. Multaj homoj en Hispanio suferas la anta\u016dju\u011don ke Esperanto estas afero de anar\u0125iistoj, a\u016d \u011denerale de maldekstruloj, a\u016d ili pensas pri homoj enga\u011ditaj al novaj sociaj movadoj. Tio povas altiri multajn, sed anka\u016d limigi la varbadon, kaj \u0109efe oni riskas ke tiuj estontaj esperantistoj seniluzii\u011du kiam ili trovas ke ne nepre la jamaj movadanoj kundividas iliajn proprajn vidpunktojn. Fakte, tio \u0135us dramece okazis anta\u016d kelkaj semajnoj, kiam la grupo atinginta tiun notindan sukceson en TED, pri kiu <a title=\"esperanto en TEDxMadrid\" href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/2012\/09\/esperanto-en-tedxmadrid\/\">mi rakontis anta\u016dnelonge<\/a>, post serio da <a href=\"http:\/\/www.liberafolio.org\/2012\/la-esperanto-klubo-en-bilbao-timas-201dindjanan201d-atakon\/\" target=\"_blank\">miskomprenoj kun loka grupo<\/a>, \u015dajne abrupte forlasis nian lingvon kaj e\u0109 ekkreas sian propran. Tial, mi preferis tion substreki anka\u016d en mia prezentado anta\u016d liberecanoj, eble e\u0109 insiste, por ke neniu ricevu \u015dokon \u0109e konstato pri la reala Esperantujo.<\/p>\n<p>Kiel dirite, la agado de la sindikato ne fini\u011das tie \u0109i. La ekspozicio balda\u016d ekvoja\u011dos. Eble en iuj lokoj oni povos anka\u016d komplementi per simila prelegado, je kiu mi esperas ke HEF kaj la ceteraj asocioj povos kontribui. Se al tio aldoni\u011das la balda\u016da okazigo de la <a href=\"http:\/\/satesperanto.org\/-2013-86-madrido-.html\" target=\"_blank\">SAT-kongreso en Madrido<\/a>, eble \u0109io povas konspiri por ke la liberecanaj rondoj, e\u0109 se nun pli minoritataj, reprenu la ligitecon al Esperanto, <a title=\"laborista kulturo kaj Esperanto\" href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/laboristakulturo.htm\" target=\"_blank\">iam karakterizintan tiun movadon<\/a>.<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Kiel mi anoncis en pasinta blogero, la liberecanaj rondoj plu movi\u011das rilate al Esperanto. Kaj tre eble, la iniciatoj povas forte kreski dum venontaj monatoj. Nome, la sekcio de la sindikato CGT en Burgoso organizis dum tiu \u0109i pasinta semajno serion da konferencoj pri nia lingvo, kiu akompanis ekspozicion de nun voja\u011dontan al aliaj urboj [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[4],"tags":[37,10,38,32],"class_list":["post-800","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-blogo","tag-edukado","tag-esperanto","tag-movado","tag-politiko"],"_links":{"self":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/800","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=800"}],"version-history":[{"count":4,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/800\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":804,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/800\/revisions\/804"}],"wp:attachment":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=800"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=800"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=800"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}