{"id":873,"date":"2013-03-07T19:35:36","date_gmt":"2013-03-07T17:35:36","guid":{"rendered":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/?p=873"},"modified":"2013-11-19T21:25:11","modified_gmt":"2013-11-19T19:25:11","slug":"europa-kontraufashisma-manifesto","status":"publish","type":"post","link":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/2013\/03\/europa-kontraufashisma-manifesto\/","title":{"rendered":"E\u016dropa Kontra\u016dfa\u015disma Manifesto"},"content":{"rendered":"<p>Eblas jam legi rete la <a title=\"E\u016dropa Kontra\u016dfa\u015disma Manifesto en Esperanto\" href=\"http:\/\/antifascismeuropa.org\/manifiesto\/esperanto-eo\" target=\"_blank\">version en Esperanto<\/a> de la \u0135use diskonigita  <strong>E\u016dropa Kontra\u016dfa\u015disma Manifesto<\/strong>. Temas pri iniciato lan\u0109ita je e\u016dropunia nivelo, sub la elano de la koalicio <a href=\"http:\/\/www.syriza.gr\/\" target=\"_blank\">Syriza<\/a>, devenanta el lando, Grekio, kie novnazia movado, <a href=\"http:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Ora_Tagi%C4%9Do\" target=\"_blank\">Ora Tagi\u011do<\/a>, sukcesis enradiki\u011di en la politika panoramo, kaj minace anta\u016deniras. La Manifesto, kaj la Movado kiun oni organizas \u0109irka\u016d \u011di, estis \u011dis nun pli diskonigita en Hispanio, kie \u011di prezenti\u011dis publike anta\u016d kelkaj tagoj, en centra madrida kulturcentro (la sama kie ni <a href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/2005\/04\/esperanta-kihoto-rettelevide.htm\">plurfoje<\/a> legis pecojn de Donki\u0125oto en Esperanto), kaj kun la apogo de kelkaj sufi\u0109e konataj intelektuloj kaj politikaj aktivuloj.<\/p>\n<p>Mi taksas la iniciaton treege grava. Kiel mi jam plurfoje komentis en tiu \u0109i blogo (ekzemple <a href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/2011\/03\/povas-reveni-la-kontraujuda-maltoleremo\/\">tie \u0109i<\/a>, sed \u0109efe en la hispanaj blogeroj), anta\u016dvidebla konsekvenco de la nuntempa e\u016dropa ekonomia krizo estos la rifu\u011do en la grupon, la kresko de naciismo kaj rasismo, kaj la morala mizero. <a href=\"http:\/\/antifascismeuropa.org\/\" target=\"_blank\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/webb2\/ManifiestoAntifascistaEuropeo.jpg\" border=\"0\" alt=\"Logoo de la Kontraufashisma Manifesto\" width=\"197\" height=\"205\" align=\"left\" \/><\/a>En batalo de \u0109iuj kontra\u016d \u0109iuj, la grupo donas forton, e\u0109 se longperspektive la rezulto estos katastrofo por la tuta socio. Necesas do pretigi ilojn por haltigi tiujn tendencojn kaj direkti la koleron de la subpremitoj kontra\u016d la verajn kulpulojn, kiuj certe ne estas tiuj kiujn novnazioj akuzas. Ke tion oni provas fari e\u016dropskale des pli dankindas kaj aprobindas, \u0109ar nur je kontinenta nivelo la agado montros adekvatan forton.<\/p>\n<p>Mi nur havas unu kritikon al la iniciato, almena\u016d al la maniero kiel oni prezentis \u011din en Hispanio: la movado devas esti vere popola, kaj gvidata de la subprematoj mem. Lan\u0109i \u011din sub la publika bildo de grupo de intelektuloj montri\u011dos miaopinie grava strategia eraro. Fakte, la granda altiro de la novfa\u015dismo direkti\u011das \u011duste al la plej malalta tavolo de la laboristoj kaj aliaj popolanoj, al kiuj oni promesas protekton en la grupo. En pluraj landoj, estas tiuj subprematoj, kiuj nutras la rangojn de la ekstremdekstraj partioj, en subita \u015dan\u011do de politika sinteno, eble \u0109ar ili pensas ke la iamaj progresemaj partioj, sindikatoj kaj movadoj tro fokusi\u011dis en flankajn alternativajn postulojn, kaj forlasis la lukton por soci-ekonomia justeco. Ili do ne sentos sin speciale reprezentitaj de kontra\u016dfa\u015disma movado, se ili interpretas ke temas pri afero de intelektuloj kaj mezklasanoj.<\/p>\n<p>\u0108iukaze, tiu kritiko direkti\u011das nur al la maniero en kiu oni prezentis la movadon en unu aparta lando. Restas tempo por ke la organizota movado alprenu alian bildon, kaj la lastaj provoj en diversaj landoj \u015dan\u011di la politikan panoramon prezentas multajn \u015dancojn por renovigi la politikan panoramon, kaj specife la kontra\u016dfa\u015disman lukton. Mi ne konas la planojn por diskonigi la iniciaton en aliaj urboj, sed mi pensis ke Esperanto ja povas ludi rolon en tiu kunordigo, kaj specife en la havigo al \u011di de tiu popola desuba perspektivo. Jen kial mi proponis tiun tradukon, kiun la retzorgantoj rapide akceptis, kaj jen kial eblas nun e\u0109 rekte ali\u011di al la kampanjo rekte <a title=\"E\u016dropa Kontra\u016dfa\u015disma Manifesto en Esperanto\" href=\"http:\/\/antifascismeuropa.org\/manifiesto\/esperanto-eo\" target=\"_blank\">sub tiu esperanta versio<\/a>. Nur mankas \u011din pli disvastigi. \u0108ar se esperantistoj ne emas lukti kontra\u016d naziismon, kiu tion farus?<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Eblas jam legi rete la version en Esperanto de la \u0135use diskonigita E\u016dropa Kontra\u016dfa\u015disma Manifesto. Temas pri iniciato lan\u0109ita je e\u016dropunia nivelo, sub la elano de la koalicio Syriza, devenanta el lando, Grekio, kie novnazia movado, Ora Tagi\u011do, sukcesis enradiki\u011di en la politika panoramo, kaj minace anta\u016deniras. La Manifesto, kaj la Movado kiun oni organizas [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[4],"tags":[11,57,14,32,56],"class_list":["post-873","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-blogo","tag-aktualeco","tag-europo","tag-naciismo","tag-politiko","tag-traduko"],"_links":{"self":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/873","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=873"}],"version-history":[{"count":8,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/873\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":972,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/873\/revisions\/972"}],"wp:attachment":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=873"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=873"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=873"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}