{"id":921,"date":"2013-05-26T18:47:07","date_gmt":"2013-05-26T16:47:07","guid":{"rendered":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/?p=921"},"modified":"2013-05-26T18:47:07","modified_gmt":"2013-05-26T16:47:07","slug":"kiu-komprenas-la-okcidentan-politikon-en-sirio","status":"publish","type":"post","link":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/2013\/05\/kiu-komprenas-la-okcidentan-politikon-en-sirio\/","title":{"rendered":"Kiu komprenas la okcidentan politikon en Sirio?"},"content":{"rendered":"<p>Dum tiuj \u0109i lastaj tagoj \u0109efpa\u011dis terura nova\u0135o el la civila milito en Sirio, kie militulo fortiras kaj mordas la koron de malamiko. Kio surprizis iujn en E\u016dropo estas ke la a\u016dtoro de tiu krimo estis unu el <em>la bonuloj.<\/em> Nome, komandanto de unu el la grupoj apogataj de la okcidentaj potencoj. \u0108u ekzistas iu, kiu tion komprenas?<\/p>\n<p>Eble oni povus diri, ke \u0109i tiu estas sova\u011da, nekontrolita unuopulo, ne reprezentanto de la opozicio. Povas esti, sed e\u0109 se oni forgesas tiun \u0109i epizodon, \u015dajnas al mi ke la tuta koncerna politiko de Usono kaj Okcidenta E\u016dropo, kun la kompliceco de Israelo, aspektas sensenca\u0135o. \u015cajnas, ke ni lernis nenion de la fiaskoj kaj eraroj de la invado de Irako: la etna purigado, la apero de simile a\u016dtoritatemaj povoj, la kresko de religiaj maltoleremoj, la ekonomia katastrofo, la socia diseri\u011do. La samo okazas en Sirio, kun la apogo de tiuj kiuj devus scii pli bone. La unuan fojon <a href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/2008\/03\/la-geografiaj-kaj-historiaj-eraroj-de.htm\">oni povus argumenti pri nescio<\/a>, nun ne plu.<\/p>\n<p>Ke la solaj kiu profitos el la situacio estos la fundamentistoj, tio estas apena\u016d debatinda. Kaj ne diru al ni, ke temas pri apogo al demokratio: \u0109i tiu argumento estas nedefendebla, kiam la ribeluloj estas armitaj de la <a href=\"http:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Persa_Golfo\">\u0109egolfaj<\/a> monarkioj, kaj speciale de la registaro de Arabio, <a href=\"http:\/\/translate.googleusercontent.com\/translate_c?depth=1&amp;hl=es&amp;ie=UTF8&amp;prev=_t&amp;rurl=translate.google.es&amp;sl=es&amp;tl=eo&amp;u=http:\/\/lapizarradeyuri.blogspot.com.es\/2010\/07\/saudi-aramco-la-discreta-tirania-global.html&amp;usg=ALkJrhh4ZXEmN9_06jsGdgXkkdO0lizcSw\" target=\"_blank\">la plej subprema re\u011dimo el la mondo<\/a> (kaj kiun mi tute rifuzas nomi Saud-Arabion, same kiel mi konsiderus absurde ke Hispanio estus konata kiel <a href=\"http:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Burbono_%28dinastio%29#Burbona_Monarkio_en_Hispanio\">Burbona<\/a> Iberio).<\/p>\n<p>Mi ne volas lekcii homojn, kiuj certe konas pli bone la tutan areon, sed almena\u016d mi povas diri ke neniu devus esti surprizita. Je la komenco de la konflikto mi mem komentis en tiu \u0109i blogo pri <a href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/2011\/09\/demokratio-kaj-etna-purigado\/\">la graveco de etnismo<\/a>, kaj anta\u016danoncis la dan\u011derojn de la tiam komenci\u011dinta konflikto, bazi\u011dinte sur la sperto de similaj situacioj. La duon-monarkia re\u011dimo de Asad tre certe estas subprema, sed \u011di ne povas esti simple neglektata, sendepende de la komplekseco de siria socio.<\/p>\n<p>Mi anka\u016d ne kura\u011das proponi solvojn, pro la sama kialo, kvankam mi suspektas ke la iniciatoj de la \u0109ina kaj rusa registaroj estas en \u0109i tiu kazo multe pli realismaj ol tiuj el la e\u016dropanoj, kiuj \u015dajne estas gvidataj de la inercio agi simple kiel apogi de la politiko de Usono, dum tiu \u0109i simple deziras aserti sian gvidan statuson. En la fino mi suspektas ke \u0109io \u0109i estas nur grandega \u015dakludo, kie \u0109efrolas kalkuloj rilate Iranon, petrolon kaj aliajn similajn aspektojn, dum la siria popolo estas ludata kiel nura marioneto.<\/p>\n<p>Iam ni okcidentaj civitanoj devus reagi, kaj klare demandi al niaj gvidantoj: \u0109u ne estas alia vojo?<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Dum tiuj \u0109i lastaj tagoj \u0109efpa\u011dis terura nova\u0135o el la civila milito en Sirio, kie militulo fortiras kaj mordas la koron de malamiko. Kio surprizis iujn en E\u016dropo estas ke la a\u016dtoro de tiu krimo estis unu el la bonuloj. Nome, komandanto de unu el la grupoj apogataj de la okcidentaj potencoj. \u0108u ekzistas iu, [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[4],"tags":[11,14,32],"class_list":["post-921","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-blogo","tag-aktualeco","tag-naciismo","tag-politiko"],"_links":{"self":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/921","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=921"}],"version-history":[{"count":2,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/921\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":923,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/921\/revisions\/923"}],"wp:attachment":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=921"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=921"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=921"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}