{"id":942,"date":"2013-08-09T19:44:18","date_gmt":"2013-08-09T17:44:18","guid":{"rendered":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/?p=942"},"modified":"2013-08-09T20:00:02","modified_gmt":"2013-08-09T18:00:02","slug":"revolucia-antologio","status":"publish","type":"post","link":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/2013\/08\/revolucia-antologio\/","title":{"rendered":"Revolucia antologio"},"content":{"rendered":"<p>Dum pasinta semajno disvolvi\u011dis en Madrido la kongreso de <a title=\"SAT\" href=\"http:\/\/satesperanto.org\/\" target=\"_blank\">Sennacieca Asocio Tutmonda<\/a>. Mi tre kontentas ke oni elektis tiun \u0109i urbon, unuafoje en la historio de SAT, kaj nur beda\u016dras ke eble anonco pri alta varmo detenis iujn veni al \u011di, kaj do la \u0109eesto estis multe malpli granda ol meritis la loko, la programo kaj la organizado. Nur iom pli ol cento da samideanoj ali\u011dis, kio trovi\u011das klare sub la nombro adekvata por tia ri\u0109a programo.<\/p>\n<p>Mi mem ne povis partopreni tiom kiom mi estus \u015datinta. Iom koincidaj familiaj cirkonstancoj malhelpis partoprenon en pluraj programeroj. Tamen, la kulturan parton mi grandparte gustumis, kaj e\u0109 iom rolis en \u011di. Mi do \u0109eestis plurajn prelegojn (tradiciajn kaj <a href=\"http:\/\/bitakoro.tk\/pechakucho-86a-satkongreso.html\" target=\"_blank\"><em>pe\u0109aku\u0109ajn<\/em><\/a>), partoprenis la koncerton de <a href=\"http:\/\/www.jmleclercq.eu\/\" target=\"_blank\">JoMo<\/a> (estas mirinde kiel unu homo kapablas disvolvi kaj elsendi tian energion), \u011duis duan version de la spektaklo <a href=\"http:\/\/satesperanto.org\/Vivu-la-Teatro.html\" target=\"_blank\"><em>\u00abVivu la teatro!\u00bb<\/em><\/a> (post <a title=\"Tre moderna fabelo, en Vivu la Teatro en Almagro\" href=\"http:\/\/www.youtube.com\/watch?v=SuEjNBIhM3o\" target=\"_blank\">simila okazigo<\/a> en la Hispana Kongreso de Almagro) a\u016d spektis filmojn (la mallongan <em>\u00abMondcivitanoj\u00bb<\/em>, nun spekteblan anka\u016d <a title=\"Ciudadanos del Mundo, de Natalia Rom\u00e1n\" href=\"http:\/\/vimeo.com\/71657707\" target=\"_blank\">en la reto<\/a>, a\u016d la SATan <a href=\"http:\/\/esperantofilmo.com\/\" target=\"_blank\"><em>\u00abEsperanto\u00bb<\/em><\/a>).<\/p>\n<p>Multajn el ili oni filmis, kaj do, kiel tre bone atentigis kaj porpledis nia amiko Liven Dek en laborsesio dum la kongreso, ili ne perdi\u011dos en la fadanta memoro de la partoprenantoj. Mi esperas iom post iom informi pri la sinsekva apero de la filmetoj, kiujn Miguel jam pretigadas.<\/p>\n<p>La unuajn ekrigardu jam en <a title=\"kanalo jutuba de SATeH\" href=\"http:\/\/www.youtube.com\/user\/SATeHejo\" target=\"_blank\">la SATeH-ejo<\/a>. Ekzemple la prezento fare de Gary Mickle de la reeldono de <a href=\"http:\/\/www.satesperanto.org\/eldonkooperativo\/spip.php?article85\" target=\"_blank\">Du klasika\u0135oj pri Sennaciismo<\/a>, tre interesaj por renkonti alian vidpunkton pri esperantismo, ne tiom menciata en la \u011denerala fluo de la debatoj en nia movado.<\/p>\n<p>Sed la plej permanentan frukton de la Kongreso povus konsistigi la eldono de <strong><em>revolucia literatura antologio<\/em><\/strong>. <a href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2013\/08\/KovriloPoezioArmilo396px.jpg\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"size-medium wp-image-943 alignright\" style=\"border: 1px solid black; margin: 5px;\" title=\"KovriloPoezioArmilo396px\" src=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2013\/08\/KovriloPoezioArmilo396px-205x300.jpg\" alt=\"Poezio: armilo \u015dargita per futuro\" width=\"199\" height=\"289\" \/><\/a>Revolucia en senco strikta, \u0109ar \u011din formas verkoj el la enga\u011dita, progresema, plejofte ja politikrevolucia poezio \u0109efe el hispania deveno. \u011cin eldonis la asocio <a title=\"SATeH\" href=\"http:\/\/www.nodo50.org\/esperanto\/\" target=\"_blank\">SAT-en-Hispanio<\/a>, kaj la baza kompilinto kaj tradukinto (oni ja povus diri <em>la a\u016dtoro<\/em>) estas la iberskola poeto Miguel Fern\u00e1ndez.<\/p>\n<p>La libro enhavas pecojn de Federico Garc\u00eda Lorca, Rafael Alberti kaj aliaj verkistoj de la t.n. Generacio de 1927, kaj anka\u016d postaj poetoj kiel <a href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/herido.htm\">Miguel Hern\u00e1ndez<\/a>, Le\u00f3n Felipe a\u016d Gabriel Celaya, el unu el kies versoj estas elprenata la titolo <em><strong>\u00abPoezio: armilo \u015dargita per futuro\u00bb<\/strong><\/em>. Miguel mem deklamis partojn de la libro, en sia kutima verva kaj emociiga stilo, kaj tiun vi certe povos gustumi balda\u016d videe. Dume, oni povas anta\u016dfrandi ilin profitante <a title=\"Poezio, armilo \u015dargita de futuro, anta\u016danonco en Zaragozo\" href=\"http:\/\/www.youtube.com\/watch?v=qDyvaFT9sCQ\" target=\"_blank\">la anta\u016danoncon<\/a> kiun li faris dum la pasinta hispana kongreso en Zaragozo.<\/p>\n<p>La verko ja estas impona, kun pluraj centoj da poemoj, kaj klarigaj notoj kaj enkonduko. Mi ne scias \u0109u la distribuado estos facila, sed mi rekomendas ke vi \u011din ser\u0109u kaj gustumu.<\/p>\n<p>Fine, mi devas nepre mencii la personan flankon de la kongreso. Estis plezure trovi kaj retrovi novajn kaj malnovajn amikojn. \u0108iukontinentajn (jes ja, alvenis kongresanoj el ekzakte\u00a0 \u0109iuj mondopartoj) kaj \u0109iua\u011dajn (ja jes, revenis <a title=\"Juliette Ternant\" href=\"http:\/\/www.youtube.com\/watch?v=9B9glssaKE4\" target=\"_blank\">mirindaj veteranoj<\/a>, sed anka\u016d tre laboremaj kaj agademaj junuloj). Espereble ni trovos novan \u015dancon, venontjare en Bretonio. Kaj dume dankon al <a href=\"http:\/\/ubuntuone.com\/gallery\/6w2tpht3roy5o4GQLHgCyy\/_DSC3109.jpg?photo_order=last_modified-desc\" target=\"_blank\">Pedro<\/a>, <a href=\"http:\/\/ubuntuone.com\/gallery\/6w2tpht3roy5o4GQLHgCyy\/_DSC3061.jpg?photo_order=last_modified-desc\" target=\"_blank\">Kani<\/a>, Miguel kaj la ceteraj, pro la giganta laboro farita.<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Dum pasinta semajno disvolvi\u011dis en Madrido la kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda. Mi tre kontentas ke oni elektis tiun \u0109i urbon, unuafoje en la historio de SAT, kaj nur beda\u016dras ke eble anonco pri alta varmo detenis iujn veni al \u011di, kaj do la \u0109eesto estis multe malpli granda ol meritis la loko, la programo [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[4],"tags":[10,30,38,32,61],"class_list":["post-942","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-blogo","tag-esperanto","tag-literaturo","tag-movado","tag-politiko","tag-sat"],"_links":{"self":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/942","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=942"}],"version-history":[{"count":4,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/942\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":946,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/942\/revisions\/946"}],"wp:attachment":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=942"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=942"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=942"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}