{"id":95,"date":"2010-08-25T00:46:14","date_gmt":"2010-08-24T22:46:14","guid":{"rendered":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/?p=95"},"modified":"2010-08-26T18:46:31","modified_gmt":"2010-08-26T16:46:31","slug":"la-danco-de-natasha","status":"publish","type":"post","link":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/2010\/08\/la-danco-de-natasha\/","title":{"rendered":"La danco de Nata\u015da"},"content":{"rendered":"<p>\u0108ar dum lastaj tri semajnoj mi estis plejparta malkonektata de la movado, permesu ke miaj unuaj blogeroj utiligu la iom pigran proceduron komenti la somerajn lega\u0135ojn. Mi promesas ne troe trouzi \u011din, sed eble iuj komentoj, kiuj e\u0109 ne atingas la kategorion de recenzoj, povas vin interesi.<\/p>\n<p>Mi komencu per verko relative konata en \u011dia kampo, la kulturhistorio, la libro de <a href=\"http:\/\/www.orlandofiges.com\/\" target=\"_blank\">Orlando Figes<\/a>, \u201cLa danco de Nata\u015da\u201d, kies legadon mi finis dum tiu \u0109i somera pa\u016dzo. Mi havis la intencon legi la verkon jam de anta\u016d iom da tempo, pro mia delonga interesi\u011do pri rusia kulturo, kaj pri la presti\u011do kiun la verko \u011duas en tiu tereno. Nun mi havis la okazon trovi momenton por \u011din tralegi en la originala versio, kaj kvankam min iom dubigis <a title=\"Skandalo de Figes\" href=\"http:\/\/www.guardian.co.uk\/technology\/2010\/apr\/18\/amazon-orlando-figes-books\" target=\"_blank\">la lasta skandalo<\/a>, en kiu la a\u016dtoro estis surprizita (li a\u016d lia edzino, en tiu \u0109i aparta kazo tio ne multe gravas) aldonante malicajn anonimajn pritaksadojn al verkoj de konkurencaj kolegoj, mi fine decidis ne atenti tiujn personajn mispa\u015dojn, e\u0109 se eble riveligajn, kaj koncentri\u011di en la enhavon mem.<a href=\"http:\/\/www.orlandofiges.com\/orlando.php\" target=\"_blank\"><img decoding=\"async\" title=\"\u0108efpa\u011do de la libro La danco de Nata\u015da\" src=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blogo\/natasha.jpg\" border=\"0\" alt=\"Natasha's dance\" width=\"130\" align=\"right\" \/><\/a><\/p>\n<p>Ne atendu \u011deneralan taksadon de la verko, \u0109ar ne pri tio mi vere kompetentas. Oni certe povas trovi komentojn de pli kleraj specialistoj, kaj tian \u011deneralan pritakson mi ja volus ricevi de rusia amiko. Sed mi ne povis rezisti skribi pri du aferoj, la lasta el kiuj probable ne estis pritraktata de plejmultaj kritikistoj (mi verkas tion \u0109i ne leginte alies recenzojn)<\/p>\n<h3>KULTURO ESTAS POLITIKO<\/h3>\n<p>Tiu estas la konkludo kiun eblas eltiri el la legado de la fama libro. \u011ci la\u016dtitole temas pri <strong>kulturo <\/strong>kaj <strong>arto<\/strong>, sed vere rilatas \u0109efe pri <strong>ideoj <\/strong>kaj <strong>politiko<\/strong>. Kaj tion mi ne komentas kiel kritikon. La verko bone montras ke kulturo ne estas strukturo super sia epoko, kaj la ideoj nepre evidentigas la rilatojn kiuj \u0109efrolas en la socio kie \u011di naski\u011das. Fakte, tiu probable estas unu el la \u0109efaj forta\u0135oj de la verko: ke \u011di bone eksplikas la kuntekston kaj ideon malanta\u016d verkoj kiujn homoj kiel mi, ekster tiu socio kaj en alia tempo, ofte ne kapablas percepti. Tion mi nun e\u0109 pli rimarkas en literatura\u0135oj, kaj mi ne povas ne konfesi ke la iama legado de <a title=\"Malvivaj animoj\" href=\"http:\/\/katalogo.uea.org\/index.php?inf=6444\">\u201cMalvivaj animoj\u201d<\/a> de Gogol estis tute mistera afero por mi, \u011dis la konati\u011do kun tiu socia fono pere de la libro de Figes. Pli klare tio evidenti\u011das \u0109e muziko: mi volonte a\u016dskultas muzikpecojn de rusiaj komponistoj, sed havis \u011dis nun absolute neniun ideon pri la kialoj de la diversaj stiloj kaj strukturoj kiuj ilin naskis. Nur la pura formo restas.<\/p>\n<p>Tiurilate en la libro, specife en tiu interrilato de kulturo kaj politiko, ekzistas du klaraj partoj: la anta\u016d- kaj post-revolucia periodoj.<\/p>\n<p>En la unua, la granda fadeno estas la rilato inter la diversaj kurentoj de la rusiaj kulturo kaj idearo, ne nur la jam topikaj <em>e\u016dropema <\/em>kaj <em>slavema<\/em>, sed anka\u016d la diversaj nuancoj en ties sinoj, kaj inter amba\u016d. Tio \u015dajnas al mi granda merito de la verko de Figes, ke li ne simpligas tiujn kunpu\u015di\u011dojn, sed ke li montras la multajn nuancojn, fluojn, kompleksecojn de tiu debato, tiel facile simpligita. Mi ne povas priju\u011di la akuratecon de lia vidpunkto (por kio denove necesus specialisto a\u016d rusiano), sed ne povas ne rimarki la grandan paralelismon kiun oni povas fari kun similaj debatoj en mia lando, Hispanio. Jam en aliaj okazoj mi rimarkis tiajn simila\u0135ojn en la historio de Rusio kaj Hispanio en la lastaj tri jarcentoj, kaj anka\u016d en tiu \u0109i duoninsulo la konfronti\u011do inter modernistoj kaj popolistoj fari\u011dis granda temo de la evoluo de la lando. E\u0109 la napoleonaj militoj \u011duis similan rolon en Hispanio kompare kun Rusio, kaj ekzemple nur duona jardeko disigas la klopodon de pu\u0109o de la <a title=\"decembrisma revolucio\" href=\"http:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Decembrista_revolucio\">rusiaj decembristoj<\/a> disde la hispania <a title=\"Rafael del Riego en Vikipedio\" href=\"http:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Rafael_del_Riego\">revolucio de Riego<\/a>. Iom simile, anka\u016d en Hispanio en iu momento literaturistoj kaj kleruloj sin turnis al la kastiliaj kamparanoj por trovi la veran animon de la lando, nur por trovi ke tiuj \u0109i apena\u016d konformis al iliaj anta\u016dju\u011doj kaj ne interesi\u011dis pri iliaj teorioj (tian idealigon de la vila\u011do fare de urbaj mezklasuloj mi plu trovas ofte nun, kaj eble iam mi komentos pli specife pri tiu kurioza fenomeno)<\/p>\n<p>Nu, mi ne volas tro pu\u015di la analogion, \u0109ar tre probable tio \u015duldi\u011das al ia le\u011do de historio kaj estas pli \u011denerala trajto en la socia disvolvi\u011do de aliaj teritorioj en la periferio de E\u016dropo, sed mi volis almena\u016d \u011din mencii. Kaj tio probable povas montri la malpravon de slavemistoj (kaj de <em>casticistas <\/em>en Hispanio kaj similaj movadoj en ekz. arabaj landoj), pri la supozata unikeco de siaj respektivaj landoj a\u016d regionoj. Beda\u016drinde, Figes ne atentas tiajn simila\u0135ojn kaj foje traktas tiun polemikon kiel apartan trajton de Rusio.<\/p>\n<p>La granda peno por nuancigi la debatojn kaj montri la kompleksecojn, la\u016d mia opinio malaperas en la libro kiam oni alvenas al la periodo post la <a title=\"Rusa revolucio de oktobro\" href=\"http:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Oktobra_Revolucio\">Ru\u011da Revolucio<\/a>. Tie \u0109i mi havas la impreson ke por la a\u016dtoro valoras unu \u0109efa regulo: la artisto estas bona nur se kaj kiam \u011di kolizias kun la \u015ctato. Se dum la anta\u016da periodo la kulturo estas politiko, en la senco ke \u011di sekvas la ideojn kaj la socian evoluon, nun \u011di rilatas nur kun la politiko, en \u011dia plej senpera rilato al la povo. Kaj tie \u0109i la a\u016dtoro prenas partion, klaran partion. Li prenas okcidentecan vidpunkton, kaj perdas la kapablon nuancigi kaj kompreni. Eble temas pri subjektiva taksado, sed e\u0109 <a href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/2006\/06\/esperantaj-animinenieroj.htm\">la revoluciema arto<\/a> nur valoras \u0109ar \u011di estis poste atakita de la povo, ne pro la veraj meritoj de la intencoj kaj la rezultoj.<\/p>\n<p>Estas beda\u016drinde, \u0109ar \u015dajnas al mi ke tiu \u0109i estos la kanono kiu triumfos pri la arto kaj la kulturo de Rusio, almena\u016d ekster tiu \u0109i lando mem. Kvaza\u016d konfirmo ke la historion verkas la venkintoj.<\/p>\n<h3>\u0108U NE ESTIS SCIENCO EN RUSIO?<\/h3>\n<p>La dua punkto kiun mi volis iom longe pritrakti estas temo kiun <a href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/2008\/09\/scienco-kaj-urnalismo.htm\">mi jam aludis plurfoje en tiu \u0109i blogo<\/a> kaj aliloke: \u0109u la scienco ne estas kulturo?<\/p>\n<p>Estas mirinde ke en verko subtitolita \u201ckultura historio de Rusio\u201d, preska\u016d tute forestas la pritrakto de la scienco. \u0108u ne trovi\u011dis scienco en Rusio en tiu periodo? A\u016d, pli ver\u015dajne, \u0109u la a\u016dtoro konsideras ke la scienco ne estas parto de la kulturo? Tio \u0109i lasta estas pli ver\u015dajna ekspliko: e\u0109 post la fama prelego de C.P. Snow, la kulturaj historiistoj konsideras sciencon io aparta afero. Kaj tio estas beda\u016drinde.<\/p>\n<p>Foje ja aperas diversaj mencioj kaj pritraktoj pri sociaj sciencoj: historiografio, geografio, antropologio, literatura kritiko. Kiam tio konvenas por la disvolvo de ideoj, e\u0109 biologio kaj geologio povas dise roleti. Sed natursciencoj tute forestas.<\/p>\n<p>Kiel eblas ke en tiom dika libro ne aperas la nomo de <a title=\"Mendelejev en Vikipedio\" href=\"http:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Dmitrij_Mendelejev\" target=\"_blank\">Mendelejev<\/a>? En la indekso oni referencas dufoje al la nomo de <a title=\"Lomonosov\" href=\"http:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Mi%C4%A5ail_Lomonosov\">Lomonosov<\/a>, sed en unu el la okazoj oni aludas al li kiel poeto. La eksperimentoj de Pavlov estas priskribataj, sed por tuj sekve komenti pri nesciencaj konsekvencoj. Kapitsa (a\u016d Kapitza) kaj Sa\u0125arov estas preterpase aludataj en la komento pri sciencfikcia romano. La rolon de <a href=\"http:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Trofim_Lisenko\">Lisenko<\/a> kaj ties teorioj, apena\u016d skizatan, la a\u016dtoro baze miskomprenas.<\/p>\n<p>E\u0109 pli, scienco kaj te\u0125niko aperas en kuntekstoj negativaj, kvaza\u016d intereso pri ili estus kontra\u016dmetita al vera spirita disvolvo.<\/p>\n<p>Kaj tamen, studo pri la disvolvo de la scienco kaj la rolo de sciencistoj en Rusio povus multon diri rilate la kulturan kaj \u011denerale la socian progreson de la lando, kaj specife pri tiu dialektiko inter e\u016dropismo, slavismo, izoli\u011demo kaj malfermiteco kiu trakuras la libron.<\/p>\n<p>\u0108u temas pri malkono, \u0109u pri rifuzo, \u0109u pri mal\u015dato, \u0109u pri anta\u016dju\u011do? \u0108iukaze, \u011dis kiam kulturhistoriistoj ne atentos la sciencan disvolvon, iliaj verkoj, e\u0109 se kleraj kaj analizaj, restos lamaj.<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>\u0108ar dum lastaj tri semajnoj mi estis plejparta malkonektata de la movado, permesu ke miaj unuaj blogeroj utiligu la iom pigran proceduron komenti la somerajn lega\u0135ojn. Mi promesas ne troe trouzi \u011din, sed eble iuj komentoj, kiuj e\u0109 ne atingas la kategorion de recenzoj, povas vin interesi. Mi komencu per verko relative konata en \u011dia [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[4],"tags":[24,23,17],"class_list":["post-95","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-blogo","tag-historio","tag-kulturo","tag-scienco"],"_links":{"self":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/95","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=95"}],"version-history":[{"count":5,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/95\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":103,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/95\/revisions\/103"}],"wp:attachment":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=95"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=95"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=95"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}