{"id":967,"date":"2013-11-18T21:55:08","date_gmt":"2013-11-18T19:55:08","guid":{"rendered":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/?p=967"},"modified":"2013-11-18T21:55:08","modified_gmt":"2013-11-18T19:55:08","slug":"ted-la-kontrau-scienco","status":"publish","type":"post","link":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/2013\/11\/ted-la-kontrau-scienco\/","title":{"rendered":"TED, la kontra\u016d-scienco"},"content":{"rendered":"<p>Mi jam verkis plurfoje \u0109i tie pri <a href=\"http:\/\/www.ted.com\" target=\"_blank\">TED<\/a>, kaj \u011denerale pozitive. Se vi ne legis a\u016d ne memoras, temas pri formo de konferencoj, organizitaj en Usono, kiuj traktas tre diversajn temojn, kutime en la avangardo de la scio kaj la evoluado de la socio, sub la slogano <em>\u00abideoj meritantaj diskonigon\u00bb<\/em>. Kvankam la originala formato estas esprimata \u0109iam en la angla, la organizantoj faris konsiderindan penadon por promocii <a href=\"http:\/\/blogo.delbarrio.eu\/2009\/07\/ted-globala-kaj-subtekstigita.htm\">la tradukadon de enhavo<\/a>, kaj mi mem kunlaboris en la tradukado de <a href=\"http:\/\/www.ted.com\/translate\/languages\/eo\">kelkaj el ili al Esperanto<\/a>. Ili kreis markon tiel potencan, ke oni e\u0109 povis \u011din disetendi per la t.n. <em>TEDx<\/em>-eventoj, prizorgataj de eksteraj organizataj la\u016d la sama modelo, kaj pri kiuj mi anka\u016d parolis <a href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/2012\/09\/esperanto-en-tedxmadrid\/\">en \u0109i tiu blogo<\/a>, pro la partopreno de David de Ugarte en <em><a href=\"http:\/\/www.tedxmadrid.com\/\" target=\"_blank\">TEDxMadrid<\/a><\/em> per <a href=\"http:\/\/www.youtube.com\/watch?v=WtxNtG0FNTs\" target=\"_blank\">prelego<\/a> tute elparolita en la internacia lingvo.<\/p>\n<p>Nu, mi tamen neniam estis pelita de tia enorma entuziasmo, kiun oni ofte konstatas \u0109irka\u016d tiuj konferencoj. Mi e\u0109 trovis te\u0125nologiajn guruojn <a href=\"http:\/\/isragarcia.es\/ted-deberia-ser-asignatura-obligatoria-en-cada-colegio\" target=\"_blank\">proponantajn<\/a> la enkondukon de tiaj prelegoj sisteme kaj devige en la tuta eduka sistemo. Mi konsideris \u011din interesa ilo, sed iom tro inklinita al la nefirmigitaj nova\u0135oj kaj al la simpligado la\u016d modelo de, ni diru, kalifornia socio.<\/p>\n<p>Sed post a\u016dskultado de serio da tiaj TED-prelegoj pri edukado, mi alvenis al iom pli preciza karakterizado de tiuj konferencoj: TED estas la <strong>kontra\u016d-scienco,<\/strong> a\u016d eble pli ekzakte, la <strong>anta\u016d-scienco<\/strong>.<\/p>\n<p>Ne temas pri <em>pse\u016ddoscienco<\/em>, t.e. la procedo akiri falsajn rezultojn per supozeble sciencaj metodoj. Ne, \u0109i tie la konkludoj povas fakte esti validaj, sed la maniero de prezento kaj komunikado iras kontra\u016d tio, kion niaj pleja\u011duloj lernis por fari el scienco la plej potenca ilo por konakiro.<\/p>\n<p>Specife, anta\u016d la pliforti\u011do de la scienca metodo, scio estas transdonita tra la presti\u011do de sa\u011duloj, kiuj per potencaj retorikaj argumentoj kapablis montri la veron sendiskute. Ne ekzistis tiam kontroleblaj referencoj, ne okazis a\u016d restis senutila la ripetado de la sperto a\u016d la eksperimento (se tio entute ekzistis). Scienco tamen la\u016dgrade fari\u011dis pli kolektiva, perdis gravecon la opinio de la guruo, kaj i\u011dis pli kaj pli necesa la preciza priskribo de la eksperimento, ebligante tiel la kontroladon kaj ripetadon.<\/p>\n<p>Mi kompreneble konscias kiom malproksime tro ofte trovi\u011das la efektiva praktiko disde tiu simpla kaj idilia priskribo kiun mi proponis. Kvankam mia okupo estas nuntempe for de la esplorado, mi scias ke ne malofte ekzistas trompoj kaj memtrompoj en la eksperimentado a\u016d la interpretado de rezultoj, kaj kiom pezas tradicio kaj konformemo. <a href=\"http:\/\/www.economist.com\/news\/leaders\/21588069-scientific-research-has-changed-world-now-it-needs-change-itself-how-science-goes-wrong\" target=\"_blank\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft size-medium wp-image-964\" style=\"margin: 5px;\" title=\"econscience\" src=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2013\/11\/econscience-228x300.jpg\" alt=\"The economist, science goes wrong\" width=\"172\" height=\"227\" srcset=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2013\/11\/econscience-228x300.jpg 228w, http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-content\/uploads\/2013\/11\/econscience.jpg 400w\" sizes=\"auto, (max-width: 172px) 100vw, 172px\" \/><\/a>Lastatempe mi legis multajn diskutojn pri aktualaj problemoj de scienco, precipe tiuj ligitaj al la malemo al kontrolado a\u016d la neraportado de negativaj rezultoj, al kiuj <a href=\"http:\/\/www.economist.com\/news\/leaders\/21588069-scientific-research-has-changed-world-now-it-needs-change-itself-how-science-goes-wrong\" target=\"_blank\">la lasta \u0109efpa\u011do de <em>The Economist<\/em><\/a> montras bonan rigardon, kaj pri kiuj oni proponis diversajn eblajn solvojn (<a href=\"http:\/\/www.theguardian.com\/science\/blog\/2013\/nov\/08\/fraud-revolution-scientific-publishing-peer-review\" target=\"_blank\">1<\/a>, <a href=\"http:\/\/www.alltrials.net\/\" target=\"_blank\">2<\/a>). Sed almena\u016d la bazajn principojn de la scienca metodo oni rigardas plu kiel idealojn.<\/p>\n<p>En kontrasto, \u0109e TED, la emfazo trovi\u011das en tiaj procedoj el kiuj la scienco devus savi nin. La potenco kaj karismo de la preleganto, iliaj retoriko kaj <a href=\"http:\/\/www.ted.com\/talks\/lang\/eo\/lies_damned_lies_and_statistics_about_tedtalks.html\" target=\"_blank\">prezento<\/a>, estas \u011duste tio, kio kreas memorindan TED-prelegon. Ne eblas replikado. Ne eblas kontrolo. Ne mirigas ke la eksplikoj estas ofte troigitaj, kun saltoj en la konkludoj, ju pli spektaklecaj des pli bone.<\/p>\n<p>Nu, por iom konkretigi, mi volas iom rapide komenti la plej frapan el <a href=\"http:\/\/blog.ted.com\/2013\/05\/03\/ted-radio-hour-presents-unstoppable-learning\/\" target=\"_blank\">tiuj prelegoj<\/a> kiuj, kiel mi diris komence, vekis mian atenton kaj spronis min redakti tiun \u0109i tekston. Kaj la fajrero venis el asertoj pri lernado de lingvoj kiuj certe fari\u011dos nekredeblaj al iu ajn esperantisto, e\u0109 se ili ne tiel evidentas por la anglalingvanoj kutime a\u016dskultantaj la programon.<\/p>\n<p>En tiu serio pri edukado la plej granda pezo centri\u011dis en prelego de hindidevena te\u0125nologo nomata Sugata Mitra, kiu prezentas siajn ideojn pri spontana lernado, danke al kiuj li gajnis la <a href=\"http:\/\/blog.tedprize.com\/congratulations-sugata-mitra-winner-of-the-first-ever-1m-ted-prize-2\" target=\"_blank\">premion kreitan de TED<\/a> kaj dotitan per 1 miliono da usonaj dolaroj, por novigaj projektoj. <a href=\"http:\/\/www.ted.com\/prize\" target=\"_blank\"><img decoding=\"async\" class=\"alignright\" style=\"margin: 5px;\" title=\"Sugata Mitra\" src=\"http:\/\/storage.ted.com\/prize\/images\/carousel_sugata-mitra-and-kids1.jpg\" alt=\"Sugata Mitra\"  height=\"209\" \/><\/a>Vi povas spekti liajn ideojn en <a href=\"http:\/\/www.ted.com\/talks\/lang\/eo\/sugata_mitra_build_a_school_in_the_cloud.html\" target=\"_blank\">video \u0135us esperantigita<\/a>.<\/p>\n<p>Sugata Mitra prezentas eksperimenton <a href=\"http:\/\/www.hole-in-the-wall.com\/\" target=\"_blank\"><em>Hole in the Wall<\/em><\/a>, kiu i\u011dis tre fama en la reto, per kiu li lasis komputilojn je la atingo de infanoj en hindiaj anta\u016durboj, sen ajna klarigo, por ke ili povu ilin manipuli sen esti instruataj. Nu, la\u016d lia aserto, la infanoj ne nur lernis utiligi la komputilojn, sed e\u0109 sukcesis lerni la anglan por fari\u011di kapablaj ilin\u00a0programi. <\/p>\n<p>En tiu momento, a\u016dskultante la guruon, \u0109e mi sonis \u0109iuj alarmoj, kvankam \u015dajnas ke \u0109e la a\u016dskultantaro tio ne okazis. <strong><em>Lerni la anglan solaj?<\/em><\/strong>. <strong><em>Post nur malmultaj monatoj?<\/em><\/strong> \u0108u li \u015dercas? Ne nur tio, li poste komentis ke infanoj en alia klaso instruis al si mem la anglan por memlerni la sekretojn de la DNA-replikado. Nu, mi ne estas fakulo pri la temo, sed, kiel diris David Hume kaj popularigis Carl Sagan: <strong><em>\u00abEksterordinaraj asertoj postulas eksterordinaran evidentecon.\u00bb<\/em><\/strong> Kaj mi poste trovis ke mi ne estas sola: <a href=\"http:\/\/donaldclarkplanb.blogspot.com.es\/2013\/06\/more-holes-in-sugata-mitras-hole-in.html\" target=\"_blank\">iuj spertuloj<\/a> kritikis la eksperimentojn kaj teoriojn de Mitra, kaj kvankam mi ne povas decidi kiu pravas, formato kiel TED ne permesas tiajn interagojn por ser\u0109i veron la\u016d pli scienca metodo. En TED la a\u016dskultantoj estas ofte portataj de la retoriko, kaj la kritika sento kvaza\u016d malaperas.<\/p>\n<p>\u0108i tiu kazo devus sufi\u0109i por ilustri la problemojn de TED, sed permesu alian ekzemplon de la sama interparolado, ligitan anka\u016d al mia intereso pri la nacioj kaj lingvoj: <a href=\"http:\/\/www.ted.com\/talks\/annie_murphy_paul_what_we_learn_before_we_re_born.html\" target=\"_blank\">verkisto<\/a> defendas la kapablojn de la infano por lerni jam en la panja ventro. \u015ci e\u0109 asertas ke jam de tiam oni transdonas iujn el la trajtoj kiuj konsistigas la nacian lingvon. Mi beda\u016dras, sed, e\u0109 ne estante sperto, tio \u015dajnas al mi tute troigita. Ne nur \u0109ar mi estas sennaciisma kaj <a href=\"http:\/\/blogo.delbarrio.eu\/2006\/01\/nek-nacioj-nek-nacioj-de-nacioj.htm\">ne kredas je la nacioj<\/a>. Mi suspektas ke en la eksperimentoj povas ludi memtrompado, trajto tute normala en la homa karaktero, sed kiun la scienca metodo klopodas eviti per strikta kontrolado (kaj permesu ke tion mi montru \u011duste&#8230; <a href=\"http:\/\/www.ted.com\/talks\/lang\/eo\/michael_shermer_the_pattern_behind_self_deception.html\" target=\"_blank\">per TED-prelego<\/a>). Tion mi diras \u0109ar mi mem trompi\u011dis dum la prelego: en unu el la ekzemploj kiujn oni a\u016ddas en la diskuto, dum kiu oni montras ke la infanoj ploras malsame depende de la lingvo de la patrino, mi trovis ke ja \u015dajnis ke la franca infano \u00abploris en la franca\u00bb&#8230; \u011dis kiam mi rimarkis ke mi miskomprenis, kaj fakte temis pri la germanuleto. Nu, tio ja estas anekdoto, sed \u011di montras la facilecon por iluzii\u011do kaj la neceson pri kontroloj, kiujn oni eble ja konsideris en la originala esploro, sed kiuj en TED-prezento malaperas sub tunoj de emocia retoriko.<\/p>\n<p>Oni povus argumenti ke tiuj kritikoj estas same aplikeblaj al ajna kazo en scienca komunikado. Mi koncedas: mi skribis <a href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/2008\/09\/scienco-kaj-urnalismo.htm\">en alia okazo<\/a>, ke la termino<strong><em> populara scienco<\/em><\/strong> estas certasence oksimoro, simile al <em>ekologia konsumado<\/em> a\u016d al <em>militara justico<\/em>, kaj same necesa. Mi ne postulas ke dokumenta filmo plenigu la ekranon per piedpa\u011daj notoj. Sed la problemo estas ke la TED-formato pu\u015das la personecon super la enhavo. Kiel klare montri\u011das per la <a href=\"http:\/\/www.ted.com\/talks\/lang\/eo\/murray_gell_mann_on_the_ancestor_of_language.html\" target=\"_blank\">intervjuo<\/a> de la granda fizikisto Murray Gell-Mann parolante pri lingvoj (kaj tiun ekzemplon mi elektas parte pro memkritiko, \u0109ar mi kunlaboris en la Esperanto-traduko&#8230; kaj \u0109ar tiu priskribo aplikas anka\u016d al mi mem)<\/p>\n<p>Mi da\u016dre a\u016dskultos TED-prelegojn. Oni ja prezentas foje interesajn ideojn, sed ne provu konvinki min ke ili estas io pli ol interesa spektaklo, al kiu devas esti aplikata tre alta dozo de skeptikismo. \u011ci ne estas scienco, e\u0109 kiam oni pritraktas sciencajn temojn. Tiu ja estas <em>\u00abideo meritanta disvastigon\u00bb.<\/em><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Mi jam verkis plurfoje \u0109i tie pri TED, kaj \u011denerale pozitive. Se vi ne legis a\u016d ne memoras, temas pri formo de konferencoj, organizitaj en Usono, kiuj traktas tre diversajn temojn, kutime en la avangardo de la scio kaj la evoluado de la socio, sub la slogano \u00abideoj meritantaj diskonigon\u00bb. Kvankam la originala formato estas [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[4],"tags":[37,23,45,17],"class_list":["post-967","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-blogo","tag-edukado","tag-kulturo","tag-reto","tag-scienco"],"_links":{"self":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/967","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=967"}],"version-history":[{"count":3,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/967\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":971,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/967\/revisions\/971"}],"wp:attachment":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=967"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=967"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=967"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}