{"id":983,"date":"2014-01-26T14:24:28","date_gmt":"2014-01-26T12:24:28","guid":{"rendered":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/?p=983"},"modified":"2014-01-26T14:24:28","modified_gmt":"2014-01-26T12:24:28","slug":"beletra-almanako","status":"publish","type":"post","link":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/2014\/01\/beletra-almanako\/","title":{"rendered":"El enua kunsido al Beletra Almanako"},"content":{"rendered":"<p>Mi esperas ke vi \u0109iuj jam ricevis la lastan numeron de la literaturgazeto <a href=\"http:\/\/www.beletraalmanako.com\/\" target=\"_blank\">Beletra Almanako<\/a>. Kaj ke vi rimarkis ke inter la \u0109efpa\u011daj a\u016dtoroj aperas\u2026 mi. Kurioze, se vi sekvas tiun \u0109i blogon, eble vi rimarkis ke mi plurfoje komentis ke mi ne estas literaturema. Kiel do povis tio okazi?<\/p>\n<p>Nu, por esti pli preciza, unu mia verko jam aperis anta\u016de en tiu revuo. Konkrete, oni tie publikigis mian eseon <em><a title=\"en Libera Folio\" href=\"http:\/\/www.liberafolio.org\/2007\/normalalingvo\" target=\"_blank\">\u201cLa normala lingvo\u201d<\/a><\/em>, kiu gajnis premion de Belartaj Konkursoj, kaj eble alion. Sed poezio estas alia afero. \u0108ar poezia\u0135o, nome traduko de anonima popolromanco, estis mia \u0109ifoja kontribuo. Temas do pri iom hazarda apero, kiu naski\u011dis en enua labora kunsido kaj kiu donas al mi la okazon denove atentigi pri interesa prelego en hispana Esperanto-kongreso.<\/p>\n<p>La verko estas \u201cLa prizonulo\u201d, poemo delonge <a href=\"http:\/\/delbarrio.eu\/prizonulo.htm\">trovebla en tiu \u0109i retejo<\/a>. \u011ci estas unu el la plej konataj verkoj de la popola literaturo hispana. Romanco anonima, ege bela, kiun multaj homoj konas parkere de juna\u011do en Hispanio. Romanco estis tradicie la plej ofta formo de la hispanlingva literaturo, kiu plej konformas al la trajtoj de la lingvo: oksilaba kaj rimanta per vokaloj (asonance), kaj kiun plu uzas modernaj a\u016dtoroj.<\/p>\n<p>Anta\u016d pluraj jaroj, dum iu tre enua kunsido en la laborejo, kiam ne ekzistis lerttelefonoj nek porteblaj komputiloj ebligantaj diskrete sin malligi (kiel tiom ofte okazas nun&#8230; e\u0109 <a href=\"http:\/\/www.cadenaser.com\/economia\/articulo\/numero-telefonica-jugando-marcianitos-junta-aprobo-450-millones-euros-bonos\/csrcsrpor\/20110526csrcsreco_3\/Tes\" target=\"_blank\">tro ofte<\/a>, mi dirus), nur tiu poemo alvenis al miaj ne\u016dronoj kaj donacis ioman \u011dojon, kaj mi komencis traduki \u011din. Mi suspektis ke jam ekzistis anta\u016da versio, sed, nu, cerbo bezonas ioman aktivadon kiam vi ne povas eliri el loko kie vi ne devus trovi\u011di sed al kiu oni vin kuntrenis.<\/p>\n<p>Eskapinte, trankvile hejme, mi poluris la laboron. Iom poste mi ser\u0109is \u0109u efektive ekzistis anta\u016da traduko en la \u201cSentempa simfonio\u201d, la antologio de hispana literaturo tradukita de Fernando de Diego, kaj jen certe tie \u011di estis publikigita. Amba\u016d versioj estas sufi\u0109e malsamaj, kaj, kvankam mi volonte agnoskas la superan kapablecon de De Diego, mi restis sufi\u0109e kontenta pri mia laboro, kaj decidis ne for\u0135eti \u011din. E\u0109 pli, kiam mi konstruis tiun \u0109i retejon, kaj mi komencis publikigi diversan materialon, la ununuran beletran tekston de mi verkitan kiun mi utiligis, estis \u011duste tiu romanco.<\/p>\n<p>Nun vi povas kompari amba\u016d tekstojn, \u0109ar apud <a href=\"http:\/\/delbarrio.eu\/prizonulo.htm\">mia traduko<\/a>, mi anka\u016d enretigis <a title=\"Romanco de la prizonulo, tradukita de Fernando de Diego\" href=\"http:\/\/delbarrio.eu\/prizondd.htm\">la version<\/a> de De Diego, tiun originalan plus kroman <a title=\"Romanco de la prizonulo, tradukita de Jorge Camacho\" href=\"http:\/\/delbarrio.eu\/prizonjc.htm\">re-verkadon<\/a> de Jorge Camacho, pri kiu mi poste komentos.<\/p>\n<p>La \u0109efa evidenta malsameco estas ke mi \u015dan\u011dis la rimvokalon. Tio estas iom riska decido, \u0109ar la oreloj de hispanlingvanoj jam alkutimi\u011dis al la rimado per akcentita <em>-o-<\/em>, kiu gvidas la tutan poemon. De Diego konservis \u011din, sed mi elektis la akcentitan <em>-a-<\/em>, \u0109ar tiu pli konvenas al kelkaj vortoj en ties traduko en Esperanto: varm\u2019 (hispane <em>calor<\/em>), najtingal\u2019 (<em>ruise\u00f1or<\/em>), am\u2019 (<em>amor<\/em>). Pri tiu \u0109i lasta ja ekzistas la ebleco traduki per Amor\u2019, kiel faras De Diego, \u0109ar en la hispana oni ne faras tiun distingon, sed mi sentis ke popola verkinto ne utiligus tiun lastan vorton (sed pri tia popoleco, poste), kaj ke aspektos iom nedece en tiaj publikaj kantadoj diskonigi ke enami\u011dintoj amoras en la kamparo!<\/p>\n<p>Alia solvo de De Diego kiun mi taksas rekte erara estas nur detala, sed atentinda: oni diras ke <em>\u201clos trigos enca\u00f1an\u201d<\/em>; la vorto <em>\u201cenca\u00f1ar\u201d<\/em> ne estas kutima, kaj devenas de <em>\u201cca\u00f1a\u201d<\/em>, kiun oni kutime tradukas per <em>kano<\/em>, sed kiu anka\u016d povas signifi <em>tigon<\/em>. Li tradukis do per \u201cla tritiko kani\u011das\u201d, kio ne havas sencon, \u0109ar la vera signifo estas ke en tiu tempo la tritiko kreas a\u016d fortigas sian tigon. Mi uzis do la esprimon \u201ctritiko tigi\u011das\u201d. Ne temas pri grava afero en la da\u016dro de la poemo, sed sufi\u0109e signifa por ke mi havu konfidon ke almena\u016d en unu detalo mia versio estas pli trafa ol la alia, e\u0109 se eble anka\u016d ne tute ekzakta.<\/p>\n<p>Alia vortelekto kiu igas mian version pli la\u016dlitere adekvata ne estis evidenta por mi en tiu momento, sed nun mi povas atentigi pri \u011di, kaj tiel mi alvenas al la vera kerno de la poemo. Nome, la apero de tiuj\u00a0 \u0109i tradukoj en Beletra Almanako \u015duldi\u011das al la lastnumera publikigo de studo pri tiu romanco. \u011ci estis origine prelego kiun nia samideano Jos\u00e9 Mar\u00eda Salguero (konata kiel <em>Kani<\/em>), instruisto pri literaturo en ekstremadura mezlernejo, prezentis en la lasta hispana kongreso en Zaragozo. Mi jam menciis \u011din en tiu \u0109i blogo kiam mi faris resumon de la renkonto, <a href=\"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/2013\/05\/sobredosis-de-poesia\/\">en la hispana<\/a>, kaj vi povas \u011din <a title=\"Prelego pri la Romanco de la prizonulo, fare de Kani\" href=\"http:\/\/www.youtube.com\/watch?v=NIb8jqUaSHU&amp;feature=c4-overview-vl&amp;list=PLX5Zs1YSAzT5obC0Z8quR0awAMw6NLOU6\" target=\"_blank\">spekti kaj a\u016dskulti en video<\/a> en la kanalo de HEF.<\/p>\n<p>Per la titolo \u201cLa romanco de la prizonulo: enigmoj kaj interpretoj\u201d, Kani studas la diversajn tavolojn de interpretado de tiu romanco. Li malkovras ke la supozo ke temas pri simpla deklamado de poemo fare de kamparana trobadoro eble estas tro naiva, kaj ke \u011di ka\u015das diversajn tavolojn, simbolajn kaj intelektajn, kiuj povas supozigi pli altan nivelon de kreivo. La prelego-artikolo estas ja tre interesa kaj spektinda-leginda, e\u0109 se fojfoje mi emas suspekti ke la konkludoj povas alveni tro malproksimen, kaj ke foje \u201cunu pipo estas ja unu pipo\u201d. Sed tion vi mem pricerbumu.<\/p>\n<p>\u0108iukaze, kiel mi diris, Kani atentigis ke la apero de du birdospecioj en la poemo ne estas hazarda. Kantas kalandro a\u016d ala\u016ddo (<em>calandria<\/em>) kaj respondas najtingal\u2019. Mi povis respekti tiun elekton pro la menciita \u015dan\u011do de la vokalo, dum De Diego tion malrespektis kaj inversigis (kantas najtingalo, kaj respondas oriol\u2019). La\u016d Kani la elekto tamen gravis al la mezepokaj oreloj, \u0109ar akorde kun poeziaj konvencioj, amba\u016d birdoj reprezentis diversajn seksojn, kaj du amalirojn: fidelan inan ala\u016ddon kaj perfidan <a href=\"http:\/\/delbarrio.eu\/seksismo.htm\">i\u0109an<\/a> najtingalon.<\/p>\n<p>Tiuj konvencioj estas malpli evidentaj por nuntempuloj, kiuj tamen rekonas diferencon en la hispana pro la malsama <a href=\"http:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Genro_%28gramatiko%29\" target=\"_blank\">gramatika genro<\/a> de la vortoj en tiu lingvo, sed kiuj malhavas tiun rimedon en la transportado al Esperanto. Cetere, kiel estas konate, tiun problemon diversaj poetoj trafis anka\u016d en la tradukado de la fama poemo de Heine pri la pinarbo kaj la palmo, kiun vi povas trovi en pluraj versioj <a title=\"poemo de Heine\" href=\"http:\/\/www.autodidactproject.org\/other\/heinepoem-esp1.html\" target=\"_blank\">en tiu \u0109i pa\u011do<\/a>. Ties subtonojn en la germana, kun la malsamaj genroj de amba\u016d arbspecioj, \u015dajne neniu esperantista poeto, nek Zamenhof nek Kalocsay inter aliaj, sukcesis a\u016d provis reliefigi en nia lingvo, dum \u011di estas ofte sentata tradukproblemo en la ver\u015dado en ekz. <a title=\"poemo de Heine germane kaj tradukita en la angla\" href=\"http:\/\/www.autodidactproject.org\/other\/heinepoem.html\" target=\"_blank\">la anglan<\/a>, lingvo kiu anka\u016d malhavas tiun distingon en la vorto kaj devas alimaniere elturni\u011di.<\/p>\n<p>La \u201ceraron\u201d de De Diego provis nun solvi en tiu numero de Beletra Almanako la poeto Jorge Camacho, kiu rekreas tiun version modifante tiun kaj kelkajn aliajn malgrandajn erojn, surbaze de la komentoj de Kani. Li permesis min enretigi \u011din, kaj do vi povas \u011din legi kaj kompari <a href=\"http:\/\/delbarrio.eu\/prizonjc.htm\">en tiu \u0109i ligilo<\/a>.<\/p>\n<p>Kani atentigas pri pluraj aliaj enigmoj en la zorga trastudado de la romanco, kiu igas \u011din multe pli profunda ol oni suspektas. Mi do sugestas ke vi legu la eseon, a\u016d trankvile <a href=\"http:\/\/www.youtube.com\/watch?v=UjiMgfw3EyU\" target=\"_self\">spektu la prelegon<\/a>, \u0109ar \u011di montri\u011das bona ekzemplo pri literatura teorio, samtempe tre facile alirebla. Kaj samtempe la poemon oni povas plu legi kiel eksterordinara specimeno de altnivela literatura popolarto, kiu meritas parkerigon e\u0109 en Esperanto.<\/p>\n<p>Vi nun havas <a href=\"http:\/\/delbarrio.eu\/prizonulo.htm\">e\u0109<\/a> <a href=\"http:\/\/delbarrio.eu\/prizondd.htm\">tri<\/a> <a href=\"http:\/\/delbarrio.eu\/prizonjc.htm\">versiojn<\/a> por elekti.<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Mi esperas ke vi \u0109iuj jam ricevis la lastan numeron de la literaturgazeto Beletra Almanako. Kaj ke vi rimarkis ke inter la \u0109efpa\u011daj a\u016dtoroj aperas\u2026 mi. Kurioze, se vi sekvas tiun \u0109i blogon, eble vi rimarkis ke mi plurfoje komentis ke mi ne estas literaturema. Kiel do povis tio okazi? Nu, por esti pli preciza, [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[4],"tags":[30,65],"class_list":["post-983","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-blogo","tag-literaturo","tag-tradukado"],"_links":{"self":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/983","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=983"}],"version-history":[{"count":3,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/983\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":986,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/983\/revisions\/986"}],"wp:attachment":[{"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=983"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=983"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.delbarrio.eu\/blo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=983"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}