Zamenhofkantoj
1
La dekkvinan de decembro:
Za-men-hof
Estis iam okulisto,
Kiu venis el Polland'.
Li inventis novan lingvon,
Por la tuta mond' utilan.
Za-men-hof.
2
Zamenhof'! Zamenhof'!
Vivu Zamenhof'!
Li inventis Esperanton,
Por la tuta mondo.
Jen venis Zamenhof'
Kun lingvo por la mond',
De tiam ni parolas
Samlingve en konkord'.
Kantu respektive kun la muziko de la julkantoj "Dudekkvinan de decembro (fum, fum, fum)" kaj
"Tintilar'
(Jingle Bells)"
Versiis: Rikardo Albert Reyna