La aserehe' (El Aserejé en Esperanto)

(Tiu chi pagho uzas surogatan ho-kodon. Por vidi ghin kun internacia kodigho kliku tie chi)
(Esta página usa un alfabeto sin los acentos propios del esperanto. Para ver el original, pincha
aquí)

Vidu, venas tiu ulo
promenante che l' angulo,
estas Djego rumbumonta
kun la luno en okulo
kaj kompleto el lazuro
estas li kontrabandonta.

Li eniras l' amasrondon
por dancadi ghis la tombo,
posedata de la ritma ragatango.
Kaj diskludisto tre volonte
ludas himnon jhus meznokte,
estas lia kara plej shatata kanto,
ghin li dancas!!!
ghin li ghuas!!!
ghin li kantaaaaaas!!!

Aserehe' ha' de he'
de hebe tu de hebe re sebjunouva
mahabi an de bugi an de buididipi'.
Aserehe' ha' de he'
de hebe tu de hebe re sebjunouva
mahabi an de bugi an de buididipi'.


Estas sorcha ne hazardo
ke mi trovas lin sur strato
kiun mi kutime pashas.
Djego kvazau kapitano,
fanfaronas kun la gajo
rastafar-afrik-cigana.

Li eniras l' amasrondon
por dancadi ghis la tombo,
posedata de la ritma ragatango.
Kaj diskludisto tre volonte
ludas himnon jhus meznokte,
estas lia kara plej shatata kanto,
ghin li dancas!!!
ghin li ghuas!!!
ghin li kantaaaaaas!!!

Aserehe' ha' de he'
de hebe tu de hebe re sebjunouva
mahabi an de bugi an de buididipi'.
Aserehe' ha' de he'
de hebe tu de hebe re sebjunouva
mahabi an de bugi an de buididipi'.


Letra de Queco Ruiz. Traducción de Manolo Pancorbo. Cantan 'Las Ketchup'. Disco 'Las hijas del tomate'
Verkita de Keko Ruiz. Traduko de Manolo Pancorbo. Kantas 'La Kechupulinoj'. Disko 'La Tomatulidinoj'

Otras canciones. Volver al índice en español
Aliaj kantoj. Reveni al la indekso en Esperanto