CERVANTES EN ESPERANTO

(Tiu chi pagho uzas surogatan ho-kodon. Por vidi ghin kun internacia kodigho kliku tie chi)
(Esta página usa un alfabeto sin los acentos propios del esperanto. Para ver el original, pincha aquí)

AL TÚMULO LEVANTADO EN SEVILLA AL MORIR FELIPE II

-"¡Voto a Dios que me espanta esta grandeza
y que diera un doblón por describilla!
Porque ¿a quién no sorprende y maravilla
esta máquina insigne, esta riqueza?
Por Jesucristo vivo, cada pieza
vale más de un millón, y que es mancilla
que esto no dure un siglo, oh gran Sevilla,
Roma triunfante en ánimo y nobleza.
Apostaré que el ánima del muerto,
por gozar de este sitio, hoy ha dejado
la gloria donde vive eternamente."
Esto oyó un valentón y dijo: -"Es cierto
cuanto dice voacé, señor soldado,
y el que dijere lo contrario, miente."
Y luego incontinente
caló el chapeo, requirió la espada,
miró al soslayo, fuese y no hubo nada.

Miguel de Cervantes Saavedra

LA TOMBOMONUMENTO DE FILIPO II

Diovere, timigas min tiu grandeco,
Kaj, por ghia priskribo, mi donus dublonon
Char kiun ne mirigas faranta imponon
La belega konstruo kaj tiu brileco.
Pro Jezu-kristo viva, vere, chiu peco
Estas tie valora pli ol milionon.
Domaghe nur ke l' tempo detruos fasonon!
Granda Seviljo! Romo, lau spirit', richeco!
Animo de l' mortinto, mi vetas aserte,
Por ghui la vidajhon hodiau sur tero,
Forlasis la ghuatan eterne cielon!
Fanfaronul', audinte tion, diris: "Certe,
Via moshto, soldato, tio estas vero,
Kaj kiu kontraudiras, mensogas tielon."
Kaj senprokraste li shovis chapelon
Profunde sur la frunton, la spadon ektiris
Kaj, strabe rigardante, forighis, foriris.

(Trad: Antoni Grabowski. "Postrikolto" Suplemento al Parnaso "El Parnaso de Popoloj". Madrid, 1921.)

AL LA TOMBO-MONUMENTO DE FELIPE II EN SEVILLA

Je Dio vera, jen konstru' impona!
Por povi ghin priskribi mi ech pagus.
Chu oni pli da luksa bel' imagus
por chi monumentego miro-dona?

Pro Jezuo-Kristo, chiu peco shtona
Trezoron kostas... Ho, se nur ne agus
detrue temp' kaj chiam ghi forvagus
de vi, Sevilla, pompa kiel Roma!

Mi vetas: la animo de l' mortinto
sin tiris tien chi, portempe lasis
la paradizon, kie li eternas.

Fanfaronulo diris kun voch-tinto:
-soldato, vi ja pravas- kaj emfazis:
-Se iu malon diras, mi lin sternas.

Provok-okule pashis,
bravache sian glavon li ektushis,
plu iris pave... kaj neni' okazis.

(Trad: Fernando de Diego. "Sentempa simfonio". Madrid, 1987)

FRAGMENTO DE "EL CURIOSO IMPERTINENTE". (NOVELA INSERTA EN "EL QUIJOTE")

Busco en la muerte la vida,
salud en la enfermedad,
en la prisión libertad,
en lo cerrado salida
y en el traidor lealtad.
Pero mi suerte, de quien
jamás espero algún bien,
con el Cielo ha estatuído
que, pues lo imposible pido,
lo posible aún no me den.

Miguel de Cervantes Saavedra

FRAGMENTO DE "LA MALPRUDENTA SCIVOLULO", NOVELO EL LA VERKO "DON-KIHHOTO". CERVANTES.

Vivon mi serchas en morto,
Meze de malsano sanon,
En karcer' liberan manon,
Forkuron preter la forto
Kaj en perfido lojalon.
Sed la sorto, tro banala,
Pro decido plej fatala
Kun chiel' interkonsentis,
Ke la ebl' estu sen eblo
Char al neeblo mi tentis.

(Trad: Luis Hernández, kun la helpo de F. Vilá che la versoj. Reviziita de la tiutempaj akademianoj F. Szilágyi kaj Saldanha Carreira. Valencia, 1955)

FRAGMENTO DE "LA STULTA SCIVOLO", NOVELO EL LA VERKO "LA INGHENIA HIGALGO DON QUIJOTE DE LA MANCHA". CERVANTES.

Vivon serchas mi en morto,
lojalecon en perfido,
prodigemon en avido,
energion en malforto
kaj flekseblon en rigido.
Sed la fat', nesimpatia,
diris, de la sfero dia,
ke, char mi neeblon chasas,
la chielo ja ne lasas,
ke la eblo estu mia.

(Trad: Fernando de Diego. Zaragoza 1977)

Ver: Sobre las traducciones del Quijote al esperanto
Vidu: Pri la tradukoj de Donkihhoto al Esperanto (en la hispana lingvo)


Volver al índice en español
Reveni al la indekso en Esperanto