EL LA KLASIKA HISPANA LITERATURO

Cervantes en esperanto

AL TÚMULO LEVANTADO EN SEVILLA AL MORIR FELIPE II

-"¡Voto a Dios que me espanta esta grandeza
y que diera un doblón por describilla!
Porque ¿a quién no sorprende y maravilla
esta máquina insigne, esta riqueza?
Por Jesucristo vivo, cada pieza
vale más de un millón, y que es mancilla
que esto no dure un siglo, oh gran Sevilla,
Roma triunfante en ánimo y nobleza.
Apostaré que el ánima del muerto,
por gozar de este sitio, hoy ha dejado
la gloria donde vive eternamente."
Esto oyó un valentón y dijo: -"Es cierto
cuanto dice voacé, señor soldado,
y el que dijere lo contrario, miente."
Y luego incontinente
caló el chapeo, requirió la espada,
miró al soslayo, fuese y no hubo nada.

Miguel de Cervantes Saavedra

LA TOMBOMONUMENTO DE FILIPO II

Diovere, timigas min tiu grandeco,
Kaj, por ĝia priskribo, mi donus dublonon
Ĉar kiun ne mirigas faranta imponon
La belega konstruo kaj tiu brileco.
Pro Jezu-kristo viva, vere, ĉiu peco
Estas tie valora pli ol milionon.
Domaĝe nur ke l' tempo detruos fasonon!
Granda Seviljo! Romo, laŭ spirit', riĉeco!
Animo de l' mortinto, mi vetas aserte,
Por ĝui la vidaĵon hodiaŭ sur tero,
Forlasis la ĝuatan eterne cielon!
Fanfaronul', aŭdinte tion, diris: "Certe,
Via moŝto, soldato, tio estas vero,
Kaj kiu kontraŭdiras, mensogas tielon."
Kaj senprokraste li ŝovis ĉapelon
Profunde sur la frunton, la spadon ektiris
Kaj, strabe rigardante, foriĝis, foriris.

(Trad: Antoni Grabowski. "Postrikolto" Suplemento al Parnaso "El Parnaso de Popoloj". Madrid, 1921.)

AL LA TOMBO-MONUMENTO DE FELIPE II EN SEVILLA

Je Dio vera, jen konstru' impona!
Por povi ĝin priskribi mi eĉ pagus.
Ĉu oni pli da luksa bel' imagus
por ĉi monumentego miro-dona?

Pro Jezuo-Kristo, ĉiu peco ŝtona
Trezoron kostas... Ho, se nur ne agus
detrue temp' kaj ĉiam ĝi forvagus
de vi, Sevilla, pompa kiel Roma!

Mi vetas: la animo de l' mortinto
sin tiris tien ĉi, portempe lasis
la paradizon, kie li eternas.

Fanfaronulo diris kun voĉ-tinto:
-soldato, vi ja pravas- kaj emfazis:
-Se iu malon diras, mi lin sternas.

Provok-okule paŝis,
bravaĉe sian glavon li ektuŝis,
plu iris pave... kaj neni' okazis.

(Trad: Fernando de Diego. "Sentempa simfonio". Madrid, 1987)

 

FRAGMENTO DE "EL CURIOSO IMPERTINENTE". (NOVELA INSERTA EN "EL QUIJOTE")

Busco en la muerte la vida,
salud en la enfermedad,
en la prisión libertad,
en lo cerrado salida
y en el traidor lealtad.
Pero mi suerte, de quien
jamás espero algún bien,
con el Cielo ha estatuído
que, pues lo imposible pido,
lo posible aún no me den.

Miguel de Cervantes Saavedra

FRAGMENTO DE "LA MALPRUDENTA SCIVOLULO", NOVELO EL LA VERKO "DON-KIĤOTO". CERVANTES.

Vivon mi serĉas en morto,
Meze de malsano sanon,
En karcer' liberan manon,
Forkuron preter la forto
Kaj en perfido lojalon.
Sed la sorto, tro banala,
Pro decido plej fatala
Kun ĉiel' interkonsentis,
Ke la ebl' estu sen eblo
Ĉar al neeblo mi tentis.

(Trad: Luis Hernández, kun la helpo de F. Vilá ĉe la versoj. Reviziita de la tiutempaj akademianoj F. Szilágyi kaj Saldanha Carreira. Valencia, 1955)

FRAGMENTO DE "LA STULTA SCIVOLO", NOVELO EL LA VERKO "LA INĜENIA HIGALGO DON QUIJOTE DE LA MANCHA". CERVANTES.

Vivon serĉas mi en morto,
lojalecon en perfido,
prodigemon en avido,
energion en malforto
kaj flekseblon en rigido.
Sed la fat', nesimpatia,
diris, de la sfero dia,
ke, ĉar mi neeblon ĉasas,
la ĉielo ja ne lasas,
ke la eblo estu mia.

(Trad: Fernando de Diego. Zaragoza 1977)

Ver: Sobre las traducciones del Quijote al esperanto
Vidu: Pri la tradukoj de Donkiĥoto al Esperanto (en la hispana lingvo).