Arĥivoj / Archivos 'en Esperanto'

La scienco naciista

27 Mayo 2012 17:08

Certe legantoj eksterhispaniaj jam legis kaj pli-malpli konas pri la ekonomiaj problemoj en tiu ĉi lando. Alta senlaboreco, precipe ĉe junuloj, forta deficito, bankaj riskoj, ĝenerala prihakado de la ŝtataj buĝetoj, ktp. Plejmulto certe legis pri diversaj popolaj protestoj, kiuj fariĝis sufiĉe amasaj antaŭ kelkaj tagoj, pro la datreveno de la movado konata kiel la 15-M (pro la protestoj de la 15-a de majo pasintjara) aŭ la “indignuloj” (se vi sekvas min en Tŭitero, vi jam scias ke eĉ esperantistoj kunpartoprenis)

Eble kelkaj demandas sin kial homoj protestas se jam klaras ke necesas buĝetaj reformoj. La publikaj institucioj suferas pro grandaj ŝuldoj, kaj do devus entrepreniĝi reduktado de la elspezoj. Ĉu eble hispanianoj ne konscias pri tio?

Mi deziras tie ĉi defendi la tezon, ke ne Hispanio travivas ekonomiajn problemojn, sed ke suferas (la) individuaj hispanianoj.

Ekonomiko estas stranga scienco, kiu miaopinie tro fokusiĝas pri nacioj kaj ŝtatoj. Unue mi akceptu ke temas pri scienco. Mi havas dubojn pri tio kiam mi legas tekstojn, precipe analizojn kaj prognozojn, de ekonomikistoj en gazetaro kaj publikaj paroladoj, sed mi pretas koncedi ke veraj ekonomikistoj ne tiom simpligas aferojn kiel tio aspektas en la amaskomunikiloj. Kion mi tamen plurfoje observis estas ke ĝi estas naciista scienco.

Ne nur en tiaj publikaj medioj, sed eĉ en pli specialiĝintaj verkoj, ilia ĝenerala fokuso, kiu ofte aperas tiel banala ke ili eĉ ne rimarkas ĝin, estas la teritoria kaj administra organizado. Ili ja povas studi la efikojn sur la individuojn, sed la veran mezuron de ilia sukceso konsistigas la rezulto de la kolektivaj variabloj. Se la ĝenerala ekonomia kresko de la lando estas sufiĉe granda, apenaŭ gravas ke la diferencoj ene de la komunumo plivastiĝis aŭ ne.

Mi pretas akcepti ke plejmulto ne faras tion pro ia perversa kialo. Simple, tio sencas en multaj okazoj. Kaj mi ankaŭ ne neas ke en komplikaj socioj, kie ŝtato havas fortan influon en la ekonomio (kion mi cetere favoras), la ĝenerala publika bonfarto dependas de komunaj politikoj. Sed fokusigo en tiaj tutŝtataj aŭ naciaj aŭ regionaj vidpunktoj, kaŝas la dividon ene de la lando, kaj la relativan suferon de ties civitanoj.

Do, mi estas jam laca legi pri la problemoj de Grekio, pri la karaktero de la italianoj, pri la sufero de Portugalo. Por alilandanoj tio estas pli facila, ĉar tio forigas demandojn pri aliaj kaŭzoj, kaj maskas la riskojn super propra lando. Do, ne mirindas ke eĉ en Hispanio multaj homoj uzas tian argumentadon por alies problemoj, kaj mi legas similajn frazojn en eksterhispaniaj gazetoj, retejoj kaj forumoj, kiam ili komentas pri problemoj en mia lando.

Tamen, mi rifuzas paroli pri la problemoj de Hispanio, kiam mi senpere konstatas ke la problemoj falas tute malsimetrie super ĉiujn hispanianojn. Ekzemple: nuna registaro entreprenis kampanjon por redukti la elspezojn dediĉatajn al instruado kaj sanservoj. Tiu hakado falis sur la publikajn buĝetojn, sed neniel tuŝis la subvenciojn ricevatajn de la privataj servoj, kio nun multe fortigas tiun veton por privata edukado, tute subvenciata laŭ nuna sistemo, kaj dominata de katolikaj institucioj. Mi povus multigi la ekzemplojn, sed jen la lasta skandalo kiun ni suferas: la helpo al banko, antaŭe ŝparkaso privatigita, kiu pli ol duobligas la ŝparojn atingitajn en tiuj publikaj servoj.

Ĉiuj civitanoj de Hispanio konscias pri la ĝeneralaj problemoj. Ankaŭ la kaŭzo estas relative klara: la troa fokusigo dum lastaj jaroj en konstrua sektoro, kiu tro ŝveliĝis, super prudenta mastrumado. Sed eĉ se ĉiuj akceptas neceson alfronti kelkajn komunajn minacojn, multajn komencas ĉagreni la evidenta maljusteco de la relativaj postuloj falantaj super la civitanojn. Dum plejmulto el ni regule kaj honeste pagas niajn impostojn, la homoj kiuj fraŭdis dum lastaj jaroj estas pardonataj kondiĉe ke ili pagu pli malgrandan elcentaĵon. Dum reduktiĝas la sociaj helpoj por malriĉuloj, la elspezoj de la Reĝa kortumo preskaŭ restas senŝanĝaj (kaj la indigno povas eĉ kreski kiam ni ekscias pri la skandala konduto de la tuta familio, inklude de la ĉasado de elefantoj en rezervejoj de Bocvano!)

Jen kial, malgraŭ konscio pri la ĝeneralaj problemoj, ne mankas protestoj. Eĉ pli: por mi estas surprize ke la protestado ĝis nun estas relative milda. Parte pro timo, aŭ pro neklara konscio pri eblaj solvoj, aŭ pro divido inter la suferantoj, aŭ pro manko de socia organizado, aŭ pro la mildigo de la suferado danke al la forta familia teksaĵo ĉilanda, estas surprize kiom pacaj la manifestacioj estis ĝis nun, kaj kiom malmulte minacaj ili montriĝis por la aŭtoritatoj. Sed mi suspektas ke tiu indignado estas kaŝata de la surfaco, kaj povus eksplodi per ajna subita fajrero.

Fakte, unu el la kutimaj manieroj de la aŭtoritatoj dampi la ĝeneralan malkontenton estas plikreskigi la naciistan, patriotisman aŭ simple grupisman tendencon. Se vi kulpigas la grekianojn, vi jam havas propekan kapron. Tie ĉi en Hispanio, ne mankas reciproka kulpigo de centra registaro al regionoj,  aŭ inverse, aŭ de unu regiono al alia. Lastatempe, subtenantoj de la centra registaro eĉ provis trovi patriotismajn temaron, revivigante aferojn kiel sopiro al reakiro de Ĝibraltaro, aŭ kulpigo al eksterlandaj komunikiloj. Kelkfoje iuj tavoloj provas kanaligi la ĉagrenon kontraŭ la enmigrintojn, bonŝance ĝis nun kun malmulta sukceso, sed mi suspektas ke, kiel okazis en Grekio, oni provos tion intensigi. Ĝis nun, ĉiuj ĉi manovroj ne montriĝis aparte sukcesaj, sed ili ankaŭ ne ĉesas.

Ĉiukaze, atentu pri la estontaj okazaĵoj. Ĉar la eksplikoj pri nacioj kaj ŝtatoj estas nur kurteno, kaj tre probable tiaj problemoj povas atingi individuojn en viaj landoj, eĉ se ili ankoraŭ ne alvenis al vi, dum la grandriĉulojn ĉiulandajn apenaŭ tuŝos la politikoj entreprenitaj de iliaj lakeoj en registaroj. Tiam tutmonda kunbatalado necesos.

Lingvo / Lengua / Language: en Esperanto | Komentoj / Comentarios / Comments (0) | Autor / Aŭtoro: Tonyo
Bookmark and Share



Perfekta resumo de nia renkonto

9 Mayo 2012 20:07

Mi devus iom rakonti pri la hispana kongreso, jam unu semajno post ĝia fino, kaj ripozinte post ĝi. Mi iomete tion faris hispane, sed en Esperanto bonŝance mi ne devas skribi multe, ĉar disponeblas bonega resumo: la filmo muntita de Miguel Gutiérrez Adúriz, kiu perfekte kaptas la esencon de la tuta renkonto.

Se vi preferas tekstojn, jen iom oficiala resumo en la retejo de Hispana Esperanto-Federacio kaj aliflanke personaj impresoj en la blogo de Javier Guerrero.

Kaj se vi preferas fotojn, jen tre bona kolekto de Pedro Hernández.

Nu, neniam blogaĵo estis tiel kompleta kaj tiel facila ;-)
.

Lingvo / Lengua / Language: en Esperanto | Komentoj / Comentarios / Comments (0) | Autor / Aŭtoro: Tonyo
Bookmark and Share



Baldaŭ en Almagro

9 Abril 2012 20:38

Restas nur malpli ol unu monato por la ĉijara Hispana Kongreso de Esperanto, kiun mi jam komentis kiam oni anoncis la lokon kaj daton. Ĝi disvolviĝos de la 27-a de tiu ĉi monato ĝis la 1-a de majo, profitante ke ĉi lasta tago estas festa en Hispanio kaj aliaj proksimaj landoj. Kaj ĝi baziĝos en Almagro, malgranda urbo en la centro de la duoninsulo, tre interesa el turisma vidpunkto, ĉar, kiel mi tiam komentis, ĝi elstaras kiel la teatrurbo, pro la konservado de malnova teatro kaj la organizado de ĉiujara festivalo pri tiu arto.

Ĝuste pri teatro temos kelkaj el la eroj de la kultura programo, kiel oni povas jam legi en la alvoko lanĉita de la poeto Miguel Fernández en la retejo de Hispana Esperanto-Federacio. En ĝi eblas legi ankaŭ pri la omaĝo pretigata por celebri la dudekjariĝon de la Ibera Skolo de literaturo, pluraj el kies membroj akompanos la kongresanojn dum tiuj tagoj.

Pri la ceteraj programeroj eblas legi en la invito kiun la organizantoj publikigis en la sama retejo. Ni havos muzikon, interalie kun la nemalhavebla partopreno de Kaj Tiel Plu, kinon, prelegojn, atelierojn, ludojn, debatojn kaj multon pli.

Ankaŭ meritos la vojaĝon la turisma programo, ĉar oni povos koni ne nur la urbon mem, tre vizitindan, sed ankaŭ la regionon de Manĉo, kun la famaj donkiĥotaj ventmuelejoj. Por naturamantoj, ekzistos postkongresa ekskurso, iom surpriza konsiderante la eksteran bildon pri seka Kastilio, en la naturan parkon duonmarĉan proksiman al la urbo.

Mi mem gvidos aŭ partoprenos iujn erojn. Sed mi ne rakontu multe pri ili. Pli bone, venu ĝui la renkontiĝon. Eĉ en la ekstrema kazo ke la etoso estu duone tiel amikema kiel dum la lasta renkontiĝo tie okazinta, la vojaĝo jam valoros la penon.

Lingvo / Lengua / Language: en Esperanto | Komentoj / Comentarios / Comments (1) | Autor / Aŭtoro: Tonyo
Bookmark and Share



Unuaj agadoj en nia datreveno

4 Marzo 2012 16:48

Kiel estas vaste konate, en tiu ĉi jaro 2012 ni festas gravan datrevenon, la 125-an jariĝon de nia lingvo. Mi esperas ke ĉiuj ni sukcesos trovi manierojn festi la jariĝon mem, kaj eble vi jam kontribuas al la agadoj kiujn ĝenerale landaj kaj lokaj asocioj komencis pretigi.logoo de la 125a datreveno de Esperanto

En Hispanio ni provos, pere aŭ helpe de Hispana Esperanto-Federacio, iom profiti la daton por disvastigi la lingvon. Kaj la unua eksterreta paŝo ĵus komenciĝis: de la 1-a de marto eblas viziti ekspozicion pri la nuntempo kaj la kulturo de nia lingvo en kulturcentro meze de Madrido, la Centro Cultural Buenavista.

Pri la ekspozicio mi jam rakontis antaŭe, ĉar ĝi utiligas la panelojn pretigitajn de HEF por la datreveno de Zamenhof. Kvankam ĝi jam estas vizitebla, ni organizos formalan inaŭguron la lundon 5-an de marto, je la 18:30, per prelego pri nia lingvo, kiun mi mem esprimos per la titolo “La fenomeno esperanto”.

Se vi loĝas en Madrido, ne hezitu veni. Mi esperas ke ni pasigos bonan momenton en kvazaŭ familia etoso, kaj ke ni povos konvinki vizitantojn ke Esperanto plu junas post tiom da jaroj.

Lingvo / Lengua / Language: en Esperanto | Comentarios desactivados | Autor / Aŭtoro: Tonyo
Bookmark and Share



Alia hipokrita filmo

6 Febrero 2012 0:04

Antaŭ ĝuste tri jaroj, mi verkis artikolon en mia blogo en Ipernity, pri fenomeno kiun mi pleje malamas: tiomaj filmoj kiuj teorie intencas disvolvi kontraŭrasisman mesaĝon, sed faras tion per blankulaj ĉefrolantoj. Tie mi menciis plurajn el ili, komencante per la plej malnova “Mortigi najtingalon” (“To kill a Mockingbird”), kiun mi ja pardonas pro ĝia antikveco, kaj pro ĝiaj filmaj kvalitoj. Sed tio estas malpli pardoninda en pli novaj filmoj, kiel “Australia”, kiu ĝuste kaŭzis la verkon de tiu iama teksto.

Se la anonco de The Help dirus al veronNun mi eksciis pri alia pli ĵusa ekzemplo: la tre sukcesa kandidato al la oskar-premio, “The Help”. Ĝi ŝajne kondamnas la rasismon en la sudo de Usono dum la apartismaj tempoj, sed, jen denove, pere de la okuloj kaj la travivaĵoj de juna blankula bonkorulo. Ne mirinde ke iuj nigrulaj historiistoj kritikis ĝin aŭ ke la apuda afiŝo ĝin mokas.

Ĝi estas unu el tiuj tipaj antaŭjuĝoj kiujn Holivudo daŭre flegas, kiel bone rimarkis la humura retejo Cracked.com en trafa artikolo pri la kutimaj trukoj de tiu industrio, kun pluaj ekzemploj kiujn mi ne estis menciintaj.

Permesu do ke mi eĉ ne faru la penon iri spekti la novan filmon, eĉ se ĝi fariĝas oskar-premiita. Eble mi estas maljusta, sed mi malamas tiajn hipokritecojn.

Lingvo / Lengua / Language: en Esperanto | Komentoj / Comentarios / Comments (2) | Autor / Aŭtoro: Tonyo
Bookmark and Share



Maga donaco

6 Enero 2012 12:36

Jam en alia okazo, en la ipernitia blogo, mi rakontis ke en Hispanio (kaj verŝajne aliaj latinidaj aŭ katoliktradiciaj landoj) ne estas Avo Frosto kiu alportas la ĉiujarajn tradiciajn donacojn al la infanoj, sed la Tri Magoj el Oriento. Ili venis ĉinokte, sed mi ankoraŭ ne kuraĝis malfermi miajn proprajn ricevaĵojn: mi devas atendi ĝis kiam la filoj vekiĝu, kaj, diable, ili ne plu estas infanoj kaj ŝajnas ke ili iom tro malfrue enlitiĝis!

Ĉijare mi ne atendas grandajn surprizojn, almenaŭ ne tiom kiom mi komentis antaŭ tri jaroj. Sed kompense la donaco venas al ĉiuj ni el la esperanta flanko: ĉinokte la Magoj enretigis la filmon registritan dum la Zamenhofa Tago en Madrido, en kiu la poeto Miguel Fernández kantas sian poemon “El nia nio inta”. Jen ĝi (se vi ial ne povas aliri la enŝutitan videon, aŭ se vi deziras salti rekte al la kantado, kaj eviti la eksplikan enkondukon, klaku tie ĉi):

Ĝi estas la kulmino de tre ŝatinda koncerto per kiu la jam firmiĝinta Kvaropo Sinkopo regalis nin ĉiujn dum tiu tago. Vi povas spekti aliajn kantojn en ilia reta kanalo, ekzemple tiun ĉi mirindan version de tre konata julkanto. Ankaŭ tre elstarindas la kvazaŭ himno “La plenumo”, laŭ poemo de William Auld, per kiu estis ĵus inaŭgurita la nova videkanalo de Madrida Esperanto-Liceo, okaze de ties ĉi 50a datreveno. (la videa kvalito ne estas tre bona, ĉar temis pri preskaŭa improvizo, sed bonŝance la aŭda kanalo utiligis pli bonkvalitan ilon, kaj tiu apartaĵo ja plej gravas)

La koncerto estis kulmino de festeto, pri kiu oni povas legi resumon tie ĉi, kaj fotojn tie ĉi kaj jene)

Nu, sufiĉas, mi nun iru malfermi la aliajn donacojn! ;-)

Lingvo / Lengua / Language: en Esperanto | Comentarios desactivados | Autor / Aŭtoro: Tonyo
Bookmark and Share



Libro kiu pagas ŝuldon

17 Diciembre 2011 0:18

Ĵus aperis libro en kiu mi havis la honoron kaj la bonŝancon partopreni, kaj kiu pagas ŝuldon al grupo de homoj ĝis nun tro forgesitaj aŭ eĉ malamataj inter siaj profesiaj posteuloj: la militistoj kiuj defendis la Respublikon dum la civila milito en Hispanio.

ĉefpaĝo de la libro '25 militares de la República'La libro nomiĝas simple “25 militistoj de la Respubliko”, kaj enhavas tiun nombron da biografioj de homoj sufiĉe diversaj, sed kun tiu komuna eco: ke ili konserviĝis lojalaj al la legitima registaro en tiu malfacila momento de la historio. Kaj la plej grava detalo de la verko: ĝin publikigis la Servo pri Publikigaĵoj de la Ministerio pri Defendo de Hispanio.

Mi mallonge klarigu la kuntekston por la legantoj kiuj ne multe konas la historian disvolviĝon. Kiam parto de la hispania armeo leviĝis en 1936 kaj organizis puĉon kontraŭ la maldekstrema respublikana registaro, organiziĝis forta rezisto, kiu kondukis al interna milito. Laŭ la plej disvastigataj mitoj, la reziston gvidis nur la popolaj amasoj, kiuj malsukcesigis la ribelon en pli ol duono de la lando. Oni tamen ofte forgesas ke la ribelo de la armeo ne estis unuanima, kaj eĉ ne majoritata: pli ol duono de la oficiroj ne sekvis la puĉon, kaj eĉ aktive kontraŭis ĝin. La vera nombro estas malfacile konebla, ĉar en multaj okazoj la sinteno dependis de la loko kie ili hazarde troviĝis en tiu momento, sed granda procentaĵo simple decidis ke la registaro estas legitima, eĉ se ili ne konsentis kun ĝiaj politikoj, kaj do agadis laŭ sia respondecosento kaj sia disciplinemo.

Pluraj el ili, foje el tre alta rango, prenis ĉefrolon dum la disvolvo de la milito. La famo en multaj okazoj falis sur la milicianoj, sed estas klare ke sen la apogo de la profesiaj militistoj la konfronto estus finiĝinta multe pli baldaŭ.

Sed la plej granda forgeso, kaj la atako, okazis post la fino de la milito. La venkintoj ne kompatis siajn antaŭajn kolegojn, kaj kiam eble punis, ofte mortpafis, ilin, per la akuzo de… ribelo! Ili estis krome eliminitaj de la armea memoro, ignorataj kaj malestimataj. Eĉ post la alveno de la demokratio, la armeo majoritate plu sentis sin morala heredanto de la venkinta flanko, kaj do provis malhelpi la rekonon de multaj el tiuj figuroj. Diversaj iniciatoj venis gutpostgute, kun akcepto de certaj kompensadoj, kaj kun partaj agnoskoj, sed tro malrapide, kaj kun diversaj polemikoj, kiuj kaŝis sin sub la preteksto “ne malfermi malnovajn vundojn”.

Finfine, la Ministerio pri Defendo ĵus iel pagis parton de la ŝuldo al 25 el ili, probable la plej karakterizaj. Dum iom da tempo estis duboj ĉu fine la verko aperos, ĉar antaŭ kelkaj tagoj la konservativa partio, en multaj aspektoj heredintoj de la venkintoj, akiris grandan plimulton en la parlamentaj elektoj, kaj baldaŭ okazos ŝanĝo de registaro. Sed estis tempo por ke la antaŭaj respondeculoj finpretigu la libron, kaj ili ĵus prezentis ĝin.

Kiel dirite, mi mem partoprenis en ĝi. Preskaŭ hazarde mi eksciis pri la preparoj, kaj proponis al la kunordiganto, kiu ankoraŭ ne havis kompletan liston de biografiotoj, ke ili aldonu la nomon de nia malnova samideano Julio Mangada Rösenorn, pri kiu mi dum tempo sufiĉe multe esploris, kaj kies biografio en Esperanto, publikigita en tiu ĉi retejo, taŭgis kiel argumento por konvinko.

Julio MangadaMangada bone konformiĝas al la profilo de la aliaj militistoj aperantaj en la libro: li tre ĉefrolis en la respublikana armeo, kvankam lia kazo estas iom malsimila, ĉar ja lia agado pli akordiĝas kun la miliciana fazo, kaj ne tiom kun la pli profesieca kaj strukturita, kiu estis la karakterizo de plejmulto el la ceteraj. Sed li ja estis profesia militisto laŭ deveno, la plej lojala kaj plej fidata el ĉiuj. Kaj sur lin falis eĉ kun pli da intenso, la malamo, la persekuto kaj la ignoro de la venkintoj.

Krome, Mangada suferas alian cirkonstancon: lia publika bildo estas tre deformita eĉ inter la specialistoj. Li kuntrenas famon de frenezulo kaj ekstravaganculo, kiu tro superas siajn ja verajn kiĥoteskajn trajtojn. Mi provis en mia kontribuo nuancigi tiun bildon, kaj prezenti la diversajn opiniojn kiujn liaj samtempuloj montris pri li.

Kiel dirite, la kunordiganto de la libro akceptis mian proponon, kaj do dum fino de la somero mi pretigis ĝin kaj sendis al la la Ministerio. Dum iom da tempo restis duboj ĉu fine ĝi povos aperi, ne nur pro la ŝanĝo de la registaro, sed ankaŭ pro la buĝetaj malfaciloj, sed bonŝance la libro estis fine eldonita, kaj prezentita antaŭ du tagoj, en prestiĝa librovendejo de Madrido, hazarde tre proksima al la sidejo de Hispana Esperanto-Federacio.

La libro estas impona, eĉ se nur laŭ aspekto. Preskaŭ 900 paĝojn longa, en ĝi kunlaboris sufiĉe prestiĝaj historiistoj, kaj mi nur esperas ke ĝi havu bonan distribuadon kaj estos sufiĉe legita. Ŝajnas al mi ke (mi esperas) mia kontribuo ne malbone kongruas kun la ceteraj tekstoj.

Tiu kongruo tamen rezultis en iom malbona konsekvenco por Esperanto: en la teksto mi kompreneble aludas al la esperantista flanko de Mangada, ne nur pro lia agado en tiu kampo, sed ankaŭ ĉar lia esperantismo, tute ideologia laŭ la influo de la homaranismo de Zamenhof, bone prilumas lian ideologion. Do, krom disaj aludoj, mi dediĉis unu ĉapitron al lia rilato al Esperanto, kaj alia al lia verkado, ne nur en tiu lingvo sed ankaŭ en la hispana. En la presita versio, mi nun konstatis ke ambaŭ malaperis entute, sen antaŭa atentigo. Nu, mi komprenas ke en kolektiva verko, pli fokusita sur la militistan karieron de la ĉefroluloj, tiu aspekto povas esti malpli interesa, sed mi bedaŭras, ĉar temis pri integra parto de la profilo de la biografiito. Kaj eĉ se mi komprenas ke ili hastis, mi pensas ke simpla ĝentileco postulus antaŭaverton.

Ĉiukaze, mi esperas ke mia kontribuo parte plenigas vakuon. Estis maljuste ke, kiel mi skribis en la enkonduko de la teksto, lia figuro estas pli konata ekster Hispanio, pro lia rilato al Esperanto, ol en lia lando mem. Nun ni almenaŭ havas referencon en la hispana.

Lingvo / Lengua / Language: en Esperanto | Komentoj / Comentarios / Comments (2) | Autor / Aŭtoro: Tonyo
Bookmark and Share



Dufoje celebri la Zam-Tagon

11 Diciembre 2011 22:32

Komenciĝas jam tio kion ni povus nomi “La Semajno de Esperanto”. Kaj mi diras tion, ĉar ĉijare ŝajnas ke ĉiu celebros la Tagon de Zamenhof dum malsamaj tagoj. Tio povus efiki iom malkonvene por informado, sed por mi ĝi havos unu aprezindan konsekvencon: ke mi povos festi du aŭ eĉ trifoje!

La plej tradicia estos la kluba renkonto. En Madrido ni rendevuos ĉijare la venontan dimanĉon, la 18an de decembro. La aranĝo kaj la programo estos iom simila al la pasintjara, en luda klubo kiun ni luis por la okazo, kun kombino de kulturo kaj distrado, kaj kun komuna memserva manĝado. Do, se vi troviĝas en la centro de Hispanio, ne hezitu veni akompani nin.

Krome, denove kiel pasintjare ni festos la 15-an de decembro per virtuala renkontiĝo. Oni ĉijare ne tiom ofte anoncis la kampanjon por aperi en Twitter, sed ni denove provos, eĉ se nur pro la ĝuo kontakti aliajn samlingvanojn.

Sed ĉijare mi havos okazon ĝui alian ĉeestan Zam-Tagon, ĉifoje iom hazarde. Mi devas vojaĝi al Zaragozo pro laboraj kaŭzoj, kaj mia vojaĝo ĝuste koincidos kun la festo organizata tradicie de la urba grupo, “Frateco”, vespere de la mardo, la 13-an. Do, mi povos ĝui tiean festeton, renkontiĝi kun malnovaj amikoj kaj ekkoni aliajn. Se vi troviĝas en Zaragozo tiun tagon, mi tre ĝojos trovi vin.

Lingvo / Lengua / Language: en Esperanto | Komentoj / Comentarios / Comments (2) | Autor / Aŭtoro: Tonyo
Bookmark and Share



Denove al la teatrurbo

30 Noviembre 2011 20:11

La pasintan jaron mi skribis tie ĉi pri tre sukcesa renkontiĝo en urbo ne multe konata ekster Hispanio (kaj eĉ ene), sed kun tre vizitindaj trajtoj: Almagro, en la koro de la tero de Donkiĥoto, la manĉa regiono. Almagro estas speciale konata ĉar ĝi konservas tre antikvan teatrejon, kiu ne spertis modernigojn pro sia dumlonga kaŝiteco, kaj do ankoraŭ montras specialan strukturon, kvazaŭ korto. Nun denove organiziĝas tie teatraj spektakloj, kaj la ŝtato ankaŭ konstruis specialan muzeon pri tiu arto, tiel ke la urbo estas nun konata kiel la Teatrurbo.

Nun estas jam oficiale: Almagro denove gastigos esperantistan renkonton: la venontjara hispania kongreso. Rezervu jam la tagojn: la longan semajnfinon ĉirkaŭ la 1-a de majo, tio estas, de la vendredo 27-a de aprilo ĝis tiu mardo. La informoj iom post iom aperos en la retejo de Hispana Esperanto-Federacio, kaj mi certas ke ni sukcesos krei bonan programon, por ke la vojaĝo meritu la penon.

Kaj mi esperas ke, kiel pasintjare, ne mankos la kukoj ;-)

Lingvo / Lengua / Language: en Esperanto | Komentoj / Comentarios / Comments (1) | Autor / Aŭtoro: Tonyo
Bookmark and Share



Omaĝo al la internaciuloj

29 Octubre 2011 14:25

Dum tiuj ĉi tagoj oni festas la 75-an datrevenon de la kreado de la Internaciaj Brigadoj, la organizaĵo kreita dum la komenco de la hispania interna milito por grupigi la volontulojn kiuj el multaj landoj de la mondo venis helpi la respublikon kontraŭ la puĉo organizita de la faŝismemaj militistaj ribeluloj. Pri ili, pri la signifo de ilia lukto mi jam kelkfoje verkis tie ĉi. Pri ilia rilato al Esperanto, ĉefe per la partopreno de pluraj esperantistoj en ili, vi povas legi detale en la artikolo kiun Ulrich Lins kaj mi mem verkis por internacia prihistoria kongreso antaŭ kelkaj jaroj, kaj kiu estas alirebla en alia loko.

Bildo de propagando en la intercivitana militoOmaĝoj okazis en Madrido, en Albaceto (la urbo en Manĉo, kiu estis oficiala sidejo de la Brigadoj, kaj kie ankaŭ deĵoris nia pioniro Julio Mangada kiel registara milita ĉefreprezentanto), kaj nun en Barcelono, el kie la batalantoj forlasis la teritorion de Hispanio. Inter tiuj memorigoj, menciindas tiu kiu morgaŭ dimanĉe la 30-an de oktobro organiziĝas sine de la Kataluna Kongreso de Esperanto. Ĝi okazos en historia loko Fossar de la Pedrera, en Barcelono.

Mi estis invitita partopreni en ĝi antaŭ iom da tempo. Bedaŭrinde, mi ne ĉeestos, unue pro personaj kialoj (mi vojaĝas tuj miavilaĝen), sed ĉefe ĉar cirkonstanco, ni diru institucia, mia nomumo kiel prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio, emigas min teniĝi iom for de tiuj aktivadoj kun klara politika signifo. Ja Kataluna Esperanto-Asocio deklaras sin ne-neŭtrala asocio, sed HEF certe tio devas klopodi esti. Kaj kvankam mi persone salutas la omaĝon tie ĉi, en persona retejo, mi preferis resti iom pli prudenta en rolo pli institucia.

Mi profitas la okazon por informi ke mi enretigis tie ĉi la katalunan tradukon de mia artikolo pri la rolo de Esperanto en la edukado de la laboristoj en Hispanio en la komenco de la pasinta jarcento, kies versio en Esperanto aperis en la libro omaĝe al Humphrey Tonkin, “La arto labori kune”, kaj kiu jam estis antaŭe legebla en Esperanto kaj en la hispana. La kataluna versio aperis en lasta numero de revuo Kataluna Esperantisto, en traduko de Viktoro Solé, kaj nun ĝi estas pli facile alirebla.

Dankon amikoj, kaj mi deziras bonan kongreson! (persone kaj eĉ institucie)

Lingvo / Lengua / Language: en Esperanto | Komentoj / Comentarios / Comments (5) | Autor / Aŭtoro: Tonyo
Bookmark and Share