Dum tiuj ĉi tagoj oni festas la 75-an datrevenon de la kreado de la Internaciaj Brigadoj, la organizaĵo kreita dum la komenco de la hispania interna milito por grupigi la volontulojn kiuj el multaj landoj de la mondo venis helpi la respublikon kontraŭ la puĉo organizita de la faŝismemaj militistaj ribeluloj. Pri ili, pri la signifo de ilia lukto mi jam kelkfoje verkis tie ĉi. Pri ilia rilato al Esperanto, ĉefe per la partopreno de pluraj esperantistoj en ili, vi povas legi detale en la artikolo kiun Ulrich Lins kaj mi mem verkis por internacia prihistoria kongreso antaŭ kelkaj jaroj, kaj kiu estas alirebla en alia loko.
Omaĝoj okazis en Madrido, en Albaceto (la urbo en Manĉo, kiu estis oficiala sidejo de la Brigadoj, kaj kie ankaŭ deĵoris nia pioniro Julio Mangada kiel registara milita ĉefreprezentanto), kaj nun en Barcelono, el kie la batalantoj forlasis la teritorion de Hispanio. Inter tiuj memorigoj, menciindas tiu kiu morgaŭ dimanĉe la 30-an de oktobro organiziĝas sine de la Kataluna Kongreso de Esperanto. Ĝi okazos en historia loko Fossar de la Pedrera, en Barcelono.
Mi estis invitita partopreni en ĝi antaŭ iom da tempo. Bedaŭrinde, mi ne ĉeestos, unue pro personaj kialoj (mi vojaĝas tuj miavilaĝen), sed ĉefe ĉar cirkonstanco, ni diru institucia, mia nomumo kiel prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio, emigas min teniĝi iom for de tiuj aktivadoj kun klara politika signifo. Ja Kataluna Esperanto-Asocio deklaras sin ne-neŭtrala asocio, sed HEF certe tio devas klopodi esti. Kaj kvankam mi persone salutas la omaĝon tie ĉi, en persona retejo, mi preferis resti iom pli prudenta en rolo pli institucia.
Mi profitas la okazon por informi ke mi enretigis tie ĉi la katalunan tradukon de mia artikolo pri la rolo de Esperanto en la edukado de la laboristoj en Hispanio en la komenco de la pasinta jarcento, kies versio en Esperanto aperis en la libro omaĝe al Humphrey Tonkin, “La arto labori kune”, kaj kiu jam estis antaŭe legebla en Esperanto kaj en la hispana. La kataluna versio aperis en lasta numero de revuo Kataluna Esperantisto, en traduko de Viktoro Solé, kaj nun ĝi estas pli facile alirebla.
Dankon amikoj, kaj mi deziras bonan kongreson! (persone kaj eĉ institucie)