Hodiaŭ oni celebris en Eŭskio diversajn instituciajn omaĝojn pro la 75-a datreveno de la unua vaska registaro, kiu ĵuris siajn respondecojn alian 7-an de oktobro, iom post la komenciĝo de la hispana intercivitana milito. Kaj kvankam mi jam en aliaj okazoj komentis tion ĉi, mi ne rezistas la tenton fari malgrandan personan omaĝon al la du esperantistoj kiu partoprenis tiun ĉi registaron: la socialistoj Juan Gracia kaj Santiago Aznar.
Juan Gracia Colás estis konsilisto pri Socia Agado, kaj havis meritplenan laboron por la protekto de la popolanaro, kaj specife de la rifuĝintoj kaj la infanoj. Pri li mi sufiĉe longe parolis dum la Eŭropa Kongreso de Bilbao en 2004, kaj do, mi preferas ligi rekte al la teksto de la konferenco.
Santiago Aznar Sarachaga, aktiva sindikatisto, estis konsilisto pri Industrio. Pri li mi malpli parolis dum tiu kongreso, sed jam skribis pri kelkaj detaloj de lia vivo kaj lia esperantisteco en alia teksto de la antaŭa blogo.
Mi estas iom kritika pri diversaj agadoj kaj tendencoj de tiu registaro. Ili ne ĉiam helpis la komunan bataladon kontraŭ la faŝismo, preferante disvolvi propran politikon, celantan memdisponon kaj memasertadon, kiu en la fino ne evitis komunan kolapson. Sed pri la meritoj de niaj samideanoj apenaŭ neniu havas ian dubon, pro iliaj klopodoj en tre malfacilaj cirkonstancoj. Tre probable, helpis al ili tiu forta volonto, kiun laboristoj tiutempaj havis por supervenki siajn malavantaĝojn. Ne mirinde ke ili volis lerni, kaj ke por ili Esperanto estis maniero eliri el la mallarĝaj limoj, kiujn la edukado kaj la klasaj devigoj celis trudi al la laboristoj.
Ĉiam estas plezuro legi vian blogon. Mi multe ŝatas vian manieron uzi la lingvon kaj la lingvaĵon, kaj la temojn kiujn vi elektas. Pro tio tiu ĉxi estas unu el miaj plej ŝatataj kaj plej ofte vizitataj TTT-ejoj. Gratulon, Tonyo.
Dankon, kara 🙂