Jam en alia okazo, en la ipernitia blogo, mi rakontis ke en Hispanio (kaj verŝajne aliaj latinidaj aŭ katoliktradiciaj landoj) ne estas Avo Frosto kiu alportas la ĉiujarajn tradiciajn donacojn al la infanoj, sed la Tri Magoj el Oriento. Ili venis ĉinokte, sed mi ankoraŭ ne kuraĝis malfermi miajn proprajn ricevaĵojn: mi devas atendi ĝis kiam la filoj vekiĝu, kaj, diable, ili ne plu estas infanoj kaj ŝajnas ke ili iom tro malfrue enlitiĝis!
Ĉijare mi ne atendas grandajn surprizojn, almenaŭ ne tiom kiom mi komentis antaŭ tri jaroj. Sed kompense la donaco venas al ĉiuj ni el la esperanta flanko: ĉinokte la Magoj enretigis la filmon registritan dum la Zamenhofa Tago en Madrido, en kiu la poeto Miguel Fernández kantas sian poemon «El nia nio inta». Jen ĝi (se vi ial ne povas aliri la enŝutitan videon, aŭ se vi deziras salti rekte al la kantado, kaj eviti la eksplikan enkondukon, klaku tie ĉi):
Ĝi estas la kulmino de tre ŝatinda koncerto per kiu la jam firmiĝinta Kvaropo Sinkopo regalis nin ĉiujn dum tiu tago. Vi povas spekti aliajn kantojn en ilia reta kanalo, ekzemple tiun ĉi mirindan version de tre konata julkanto. Ankaŭ tre elstarindas la kvazaŭ himno «La plenumo», laŭ poemo de William Auld, per kiu estis ĵus inaŭgurita la nova videkanalo de Madrida Esperanto-Liceo, okaze de ties ĉi 50a datreveno. (la videa kvalito ne estas tre bona, ĉar temis pri preskaŭa improvizo, sed bonŝance la aŭda kanalo utiligis pli bonkvalitan ilon, kaj tiu apartaĵo ja plej gravas)
La koncerto estis kulmino de festeto, pri kiu oni povas legi resumon tie ĉi, kaj fotojn tie ĉi kaj jene)
Nu, sufiĉas, mi nun iru malfermi la aliajn donacojn! 😉