Arĥivoj / Archivos de » historio «

Libro kiu pagas ŝuldon

17 Diciembre 2011 0:18

Ĵus aperis libro en kiu mi havis la honoron kaj la bonŝancon partopreni, kaj kiu pagas ŝuldon al grupo de homoj ĝis nun tro forgesitaj aŭ eĉ malamataj inter siaj profesiaj posteuloj: la militistoj kiuj defendis la Respublikon dum la civila milito en Hispanio.

ĉefpaĝo de la libro '25 militares de la República'La libro nomiĝas simple “25 militistoj de la Respubliko”, kaj enhavas tiun nombron da biografioj de homoj sufiĉe diversaj, sed kun tiu komuna eco: ke ili konserviĝis lojalaj al la legitima registaro en tiu malfacila momento de la historio. Kaj la plej grava detalo de la verko: ĝin publikigis la Servo pri Publikigaĵoj de la Ministerio pri Defendo de Hispanio.

Mi mallonge klarigu la kuntekston por la legantoj kiuj ne multe konas la historian disvolviĝon. Kiam parto de la hispania armeo leviĝis en 1936 kaj organizis puĉon kontraŭ la maldekstrema respublikana registaro, organiziĝis forta rezisto, kiu kondukis al interna milito. Laŭ la plej disvastigataj mitoj, la reziston gvidis nur la popolaj amasoj, kiuj malsukcesigis la ribelon en pli ol duono de la lando. Oni tamen ofte forgesas ke la ribelo de la armeo ne estis unuanima, kaj eĉ ne majoritata: pli ol duono de la oficiroj ne sekvis la puĉon, kaj eĉ aktive kontraŭis ĝin. La vera nombro estas malfacile konebla, ĉar en multaj okazoj la sinteno dependis de la loko kie ili hazarde troviĝis en tiu momento, sed granda procentaĵo simple decidis ke la registaro estas legitima, eĉ se ili ne konsentis kun ĝiaj politikoj, kaj do agadis laŭ sia respondecosento kaj sia disciplinemo.

Pluraj el ili, foje el tre alta rango, prenis ĉefrolon dum la disvolvo de la milito. La famo en multaj okazoj falis sur la milicianoj, sed estas klare ke sen la apogo de la profesiaj militistoj la konfronto estus finiĝinta multe pli baldaŭ.

Sed la plej granda forgeso, kaj la atako, okazis post la fino de la milito. La venkintoj ne kompatis siajn antaŭajn kolegojn, kaj kiam eble punis, ofte mortpafis, ilin, per la akuzo de… ribelo! Ili estis krome eliminitaj de la armea memoro, ignorataj kaj malestimataj. Eĉ post la alveno de la demokratio, la armeo majoritate plu sentis sin morala heredanto de la venkinta flanko, kaj do provis malhelpi la rekonon de multaj el tiuj figuroj. Diversaj iniciatoj venis gutpostgute, kun akcepto de certaj kompensadoj, kaj kun partaj agnoskoj, sed tro malrapide, kaj kun diversaj polemikoj, kiuj kaŝis sin sub la preteksto “ne malfermi malnovajn vundojn”.

Finfine, la Ministerio pri Defendo ĵus iel pagis parton de la ŝuldo al 25 el ili, probable la plej karakterizaj. Dum iom da tempo estis duboj ĉu fine la verko aperos, ĉar antaŭ kelkaj tagoj la konservativa partio, en multaj aspektoj heredintoj de la venkintoj, akiris grandan plimulton en la parlamentaj elektoj, kaj baldaŭ okazos ŝanĝo de registaro. Sed estis tempo por ke la antaŭaj respondeculoj finpretigu la libron, kaj ili ĵus prezentis ĝin.

Kiel dirite, mi mem partoprenis en ĝi. Preskaŭ hazarde mi eksciis pri la preparoj, kaj proponis al la kunordiganto, kiu ankoraŭ ne havis kompletan liston de biografiotoj, ke ili aldonu la nomon de nia malnova samideano Julio Mangada Rösenorn, pri kiu mi dum tempo sufiĉe multe esploris, kaj kies biografio en Esperanto, publikigita en tiu ĉi retejo, taŭgis kiel argumento por konvinko.

Julio MangadaMangada bone konformiĝas al la profilo de la aliaj militistoj aperantaj en la libro: li tre ĉefrolis en la respublikana armeo, kvankam lia kazo estas iom malsimila, ĉar ja lia agado pli akordiĝas kun la miliciana fazo, kaj ne tiom kun la pli profesieca kaj strukturita, kiu estis la karakterizo de plejmulto el la ceteraj. Sed li ja estis profesia militisto laŭ deveno, la plej lojala kaj plej fidata el ĉiuj. Kaj sur lin falis eĉ kun pli da intenso, la malamo, la persekuto kaj la ignoro de la venkintoj.

Krome, Mangada suferas alian cirkonstancon: lia publika bildo estas tre deformita eĉ inter la specialistoj. Li kuntrenas famon de frenezulo kaj ekstravaganculo, kiu tro superas siajn ja verajn kiĥoteskajn trajtojn. Mi provis en mia kontribuo nuancigi tiun bildon, kaj prezenti la diversajn opiniojn kiujn liaj samtempuloj montris pri li.

Kiel dirite, la kunordiganto de la libro akceptis mian proponon, kaj do dum fino de la somero mi pretigis ĝin kaj sendis al la la Ministerio. Dum iom da tempo restis duboj ĉu fine ĝi povos aperi, ne nur pro la ŝanĝo de la registaro, sed ankaŭ pro la buĝetaj malfaciloj, sed bonŝance la libro estis fine eldonita, kaj prezentita antaŭ du tagoj, en prestiĝa librovendejo de Madrido, hazarde tre proksima al la sidejo de Hispana Esperanto-Federacio.

La libro estas impona, eĉ se nur laŭ aspekto. Preskaŭ 900 paĝojn longa, en ĝi kunlaboris sufiĉe prestiĝaj historiistoj, kaj mi nur esperas ke ĝi havu bonan distribuadon kaj estos sufiĉe legita. Ŝajnas al mi ke (mi esperas) mia kontribuo ne malbone kongruas kun la ceteraj tekstoj.

Tiu kongruo tamen rezultis en iom malbona konsekvenco por Esperanto: en la teksto mi kompreneble aludas al la esperantista flanko de Mangada, ne nur pro lia agado en tiu kampo, sed ankaŭ ĉar lia esperantismo, tute ideologia laŭ la influo de la homaranismo de Zamenhof, bone prilumas lian ideologion. Do, krom disaj aludoj, mi dediĉis unu ĉapitron al lia rilato al Esperanto, kaj alia al lia verkado, ne nur en tiu lingvo sed ankaŭ en la hispana. En la presita versio, mi nun konstatis ke ambaŭ malaperis entute, sen antaŭa atentigo. Nu, mi komprenas ke en kolektiva verko, pli fokusita sur la militistan karieron de la ĉefroluloj, tiu aspekto povas esti malpli interesa, sed mi bedaŭras, ĉar temis pri integra parto de la profilo de la biografiito. Kaj eĉ se mi komprenas ke ili hastis, mi pensas ke simpla ĝentileco postulus antaŭaverton.

Ĉiukaze, mi esperas ke mia kontribuo parte plenigas vakuon. Estis maljuste ke, kiel mi skribis en la enkonduko de la teksto, lia figuro estas pli konata ekster Hispanio, pro lia rilato al Esperanto, ol en lia lando mem. Nun ni almenaŭ havas referencon en la hispana.

Lingvo / Idioma / Language: en Esperanto | Komentoj / Comentarios / Comments (2) | Aŭtoro / Autor: Tonyo



Omaĝo al la internaciuloj

29 Octubre 2011 14:25

Dum tiuj ĉi tagoj oni festas la 75-an datrevenon de la kreado de la Internaciaj Brigadoj, la organizaĵo kreita dum la komenco de la hispania interna milito por grupigi la volontulojn kiuj el multaj landoj de la mondo venis helpi la respublikon kontraŭ la puĉo organizita de la faŝismemaj militistaj ribeluloj. Pri ili, pri la signifo de ilia lukto mi jam kelkfoje verkis tie ĉi. Pri ilia rilato al Esperanto, ĉefe per la partopreno de pluraj esperantistoj en ili, vi povas legi detale en la artikolo kiun Ulrich Lins kaj mi mem verkis por internacia prihistoria kongreso antaŭ kelkaj jaroj, kaj kiu estas alirebla en alia loko.

Bildo de propagando en la intercivitana militoOmaĝoj okazis en Madrido, en Albaceto (la urbo en Manĉo, kiu estis oficiala sidejo de la Brigadoj, kaj kie ankaŭ deĵoris nia pioniro Julio Mangada kiel registara milita ĉefreprezentanto), kaj nun en Barcelono, el kie la batalantoj forlasis la teritorion de Hispanio. Inter tiuj memorigoj, menciindas tiu kiu morgaŭ dimanĉe la 30-an de oktobro organiziĝas sine de la Kataluna Kongreso de Esperanto. Ĝi okazos en historia loko Fossar de la Pedrera, en Barcelono.

Mi estis invitita partopreni en ĝi antaŭ iom da tempo. Bedaŭrinde, mi ne ĉeestos, unue pro personaj kialoj (mi vojaĝas tuj miavilaĝen), sed ĉefe ĉar cirkonstanco, ni diru institucia, mia nomumo kiel prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio, emigas min teniĝi iom for de tiuj aktivadoj kun klara politika signifo. Ja Kataluna Esperanto-Asocio deklaras sin ne-neŭtrala asocio, sed HEF certe tio devas klopodi esti. Kaj kvankam mi persone salutas la omaĝon tie ĉi, en persona retejo, mi preferis resti iom pli prudenta en rolo pli institucia.

Mi profitas la okazon por informi ke mi enretigis tie ĉi la katalunan tradukon de mia artikolo pri la rolo de Esperanto en la edukado de la laboristoj en Hispanio en la komenco de la pasinta jarcento, kies versio en Esperanto aperis en la libro omaĝe al Humphrey Tonkin, “La arto labori kune”, kaj kiu jam estis antaŭe legebla en Esperanto kaj en la hispana. La kataluna versio aperis en lasta numero de revuo Kataluna Esperantisto, en traduko de Viktoro Solé, kaj nun ĝi estas pli facile alirebla.

Dankon amikoj, kaj mi deziras bonan kongreson! (persone kaj eĉ institucie)

Lingvo / Idioma / Language: en Esperanto | Komentoj / Comentarios / Comments (5) | Aŭtoro / Autor: Tonyo



Iamaj vaskaj esperantistaj regintoj

7 Octubre 2011 23:23

Hodiaŭ oni celebris en Eŭskio diversajn instituciajn omaĝojn pro la 75-a datreveno de la unua vaska registaro, kiu ĵuris siajn respondecojn alian 7-an de oktobro, iom post la komenciĝo de la hispana intercivitana milito. Kaj kvankam mi jam en aliaj okazoj komentis tion ĉi, mi ne rezistas la tenton fari malgrandan personan omaĝon al la du esperantistoj kiu partoprenis tiun ĉi registaron: la socialistoj Juan Gracia kaj Santiago Aznar.

Juan Gracia Colás estis konsilisto pri Socia Agado, kaj havis meritplenan laboron por la protekto de la popolanaro, kaj specife de la rifuĝintoj kaj la infanoj. Pri li mi sufiĉe longe parolis dum la Eŭropa Kongreso de Bilbao en 2004, kaj do, mi preferas ligi rekte al la teksto de la konferenco.

Santiago AznarSantiago Aznar Sarachaga, aktiva sindikatisto, estis konsilisto pri Industrio. Pri li mi malpli parolis dum tiu kongreso, sed jam skribis pri kelkaj detaloj de lia vivo kaj lia esperantisteco en alia teksto de la antaŭa blogo.

Mi estas iom kritika pri diversaj agadoj kaj tendencoj de tiu registaro. Ili ne ĉiam helpis la komunan bataladon kontraŭ la faŝismo, preferante disvolvi propran politikon, celantan memdisponon kaj memasertadon, kiu en la fino ne evitis komunan kolapson. Sed pri la meritoj de niaj samideanoj apenaŭ neniu havas ian dubon, pro iliaj klopodoj en tre malfacilaj cirkonstancoj. Tre probable, helpis al ili tiu forta volonto, kiun laboristoj tiutempaj havis por supervenki siajn malavantaĝojn. Ne mirinde ke ili volis lerni, kaj ke por ili Esperanto estis maniero eliri el la mallarĝaj limoj, kiujn la edukado kaj la klasaj devigoj celis trudi al la laboristoj.

Lingvo / Idioma / Language: en Esperanto | Komentoj / Comentarios / Comments (2) | Aŭtoro / Autor: Tonyo



Inter laborista edukado kaj kultura alternativo

11 Mayo 2011 20:16

Ie tie ĉi mi jam menciis ke pasintjare mi kontribuis al la komuna festlibro “La arto labori kune”, eldonita de UEA honore al la 70-a datreveno de Humphrey Tonkin. Mia teksto estis prihistoria, kaj analizis la esperantan laboristan movadon en Hispanio en la komenco de la pasinta jarcento, kun la titolo “Inter laborista edukado kaj kultura alternativo”.

Ĝi enhavas kelkajn informojn kiujn mi esperas interesaj, interalie ĉar tiu ĉi movado iom malsimilas de aliaj similaj pro la relativa forto de la anarĥiismo en tiu ĉi lando, kaj la speciala karaktero kiun tiuj ĉi grupoj donis al nia lingvo. Ankaŭ estas pritraktataj la socialistaj streboj, kvankam tio probable malpli surprizos legintojn de aliaj el miaj artikoloj pri historio. Sed mia ĉefa celo estis analiza: kial laboristoj lernis nian lingvon, kiu probable ne alportos grandajn materiajn gajnojn, kiam ili samtempe devis peni pri siaj pli urĝaj bezonoj en periodoj de malriĉeco kaj materiaj mankoj. Kaj el tio venas la kialo de la titolo: ili debatis sin inter la strebo al edukado, kiu tute ne estis ĝenerala inter la laboristaj tavoloj en tiu periodo, kaj la kreado de kulturo alternativa al tiu de la potenculoj. Ili sentis ke Esperanto taŭgis por ambaŭ celoj, kaj klopodis samtempe kleriĝi kaj progresi socie unuflanke, kaj kontribui al socia renverso aliflanke, kun malsama grado de emfazo en unu aŭ alia strebo en ĉiu kazo.

Mi dekomence pensis enretigi la artikolon, ĉar ja ankaŭ tiel ĝi povas havi pli vastan publikon, sed decidis iom atendi, interalie por honori la titolon de la libro. Sed mi pensas ke nun pasis jam sufiĉe da tempo, kaj do mi preferas nun diskonigi la tekston. Jen ĝi, en du versioj: html-e kaj pdf-e. Mi lasis la tekston laŭ la originalo, kaj nur aldonis du postajn bibliografiaĵojn en la finaj notoj.

Mi ankaŭ faris hispanlingvan version, ĉar mi pensas ke la temo meritas diskonigadon ankaŭ en aliaj medioj. En tiu ĉi kazo mi aldonis kelkajn malmultajn klarigojn por neesperantistoj, kaj ampleksigis la notojn, sed nur en modera kvanto. Jen ĝi.

Libro La arto labori kunePri la cetero de la libro, mi nur povas rekomendi ĝin. Ĝi estas tre ampleksa (kvazaŭ briko, klare dirite), iom multekosta, sed samtempe ĝi enhavas multajn variajn kontribuoj pri preskaŭ ĉiu aspekto rilata al nia lingvo, nia movado kaj komunumo, kio certe donas tre vastan rigardon super la ĵusa kaj nuna stato de ambaŭ en tiu ĉi momento. Mi certas ke ĝi kaŭzis multon da laboro al la zorgantoj de la eldono, kaj do tre necesas agnoski ilian laboron. Miakaze, mi nepre devas esprimi dankon al la redaktintoj, kaj specife al Ulrich Lins, pro la zorgo kiun li montris. Kaj kompreneble, ni regratulu la omaĝiton Humphrey Tonkin; li certe meritas tiun ĉi verkon.

Lingvo / Idioma / Language: en Esperanto | Komentoj / Comentarios / Comments (1) | Aŭtoro / Autor: Tonyo



El pinto al nulo per sango kaj karcero

25 Enero 2011 21:58

Antaŭ kelkaj monatoj, “Sennaciulo”, la gazeto de SAT, eldonis dosieron pri Framasonismo. Mi kontribuis per artikolo pri la historio de tiu ĉi movado en Hispanio, ĝiaj iamaj influoj super respublikismo, kaj ankaŭ pri la rilato kun Esperanto. Nun mi enretigis ĝin en la paĝo de SATeH.

Mi esperas ke ĝi estos interesa por vi. Eble la plej frapa kaj nekonata aspekto de tiu historio, estas la kompleta kaj subita ŝanĝo en la influo kiun la movado ĝuis en la politika areno en la mezo de pasinta jarcento. Ĝi troviĝis en la centro de la rego dum la 30-aj jaroj, sed ĝi estis tiel senkompate persekutita dum kaj post la interna milito, ke ĝi tute malaperis dum pli ol 30 jaroj. Ĝi renaskiĝis, sed apenaŭ reakiris eron de sia iama graveco.

Jen la ligo al la teksto.

Lingvo / Idioma / Language: en Esperanto | Komentoj / Comentarios / Comments (4) | Aŭtoro / Autor: Tonyo



La danco de Nataŝa

25 Agosto 2010 0:46

Ĉar dum lastaj tri semajnoj mi estis plejparta malkonektata de la movado, permesu ke miaj unuaj blogeroj utiligu la iom pigran proceduron komenti la somerajn legaĵojn. Mi promesas ne troe trouzi ĝin, sed eble iuj komentoj, kiuj eĉ ne atingas la kategorion de recenzoj, povas vin interesi.

Mi komencu per verko relative konata en ĝia kampo, la kulturhistorio, la libro de Orlando Figes, “La danco de Nataŝa”, kies legadon mi finis dum tiu ĉi somera paŭzo. Mi havis la intencon legi la verkon jam de antaŭ iom da tempo, pro mia delonga interesiĝo pri rusia kulturo, kaj pri la prestiĝo kiun la verko ĝuas en tiu tereno. Nun mi havis la okazon trovi momenton por ĝin tralegi en la originala versio, kaj kvankam min iom dubigis la lasta skandalo, en kiu la aŭtoro estis surprizita (li aŭ lia edzino, en tiu ĉi aparta kazo tio ne multe gravas) aldonante malicajn anonimajn pritaksadojn al verkoj de konkurencaj kolegoj, mi fine decidis ne atenti tiujn personajn mispaŝojn, eĉ se eble riveligajn, kaj koncentriĝi en la enhavon mem.Natasha's dance

Ne atendu ĝeneralan taksadon de la verko, ĉar ne pri tio mi vere kompetentas. Oni certe povas trovi komentojn de pli kleraj specialistoj, kaj tian ĝeneralan pritakson mi ja volus ricevi de rusia amiko. Sed mi ne povis rezisti skribi pri du aferoj, la lasta el kiuj probable ne estis pritraktata de plejmultaj kritikistoj (mi verkas tion ĉi ne leginte alies recenzojn)

KULTURO ESTAS POLITIKO

Tiu estas la konkludo kiun eblas eltiri el la legado de la fama libro. Ĝi laŭtitole temas pri kulturo kaj arto, sed vere rilatas ĉefe pri ideoj kaj politiko. Kaj tion mi ne komentas kiel kritikon. La verko bone montras ke kulturo ne estas strukturo super sia epoko, kaj la ideoj nepre evidentigas la rilatojn kiuj ĉefrolas en la socio kie ĝi naskiĝas. Fakte, tiu probable estas unu el la ĉefaj fortaĵoj de la verko: ke ĝi bone eksplikas la kuntekston kaj ideon malantaŭ verkoj kiujn homoj kiel mi, ekster tiu socio kaj en alia tempo, ofte ne kapablas percepti. Tion mi nun eĉ pli rimarkas en literaturaĵoj, kaj mi ne povas ne konfesi ke la iama legado de “Malvivaj animoj” de Gogol estis tute mistera afero por mi, ĝis la konatiĝo kun tiu socia fono pere de la libro de Figes. Pli klare tio evidentiĝas ĉe muziko: mi volonte aŭskultas muzikpecojn de rusiaj komponistoj, sed havis ĝis nun absolute neniun ideon pri la kialoj de la diversaj stiloj kaj strukturoj kiuj ilin naskis. Nur la pura formo restas.

Tiurilate en la libro, specife en tiu interrilato de kulturo kaj politiko, ekzistas du klaraj partoj: la antaŭ- kaj post-revolucia periodoj.

En la unua, la granda fadeno estas la rilato inter la diversaj kurentoj de la rusiaj kulturo kaj idearo, ne nur la jam topikaj eŭropema kaj slavema, sed ankaŭ la diversaj nuancoj en ties sinoj, kaj inter ambaŭ. Tio ŝajnas al mi granda merito de la verko de Figes, ke li ne simpligas tiujn kunpuŝiĝojn, sed ke li montras la multajn nuancojn, fluojn, kompleksecojn de tiu debato, tiel facile simpligita. Mi ne povas prijuĝi la akuratecon de lia vidpunkto (por kio denove necesus specialisto aŭ rusiano), sed ne povas ne rimarki la grandan paralelismon kiun oni povas fari kun similaj debatoj en mia lando, Hispanio. Jam en aliaj okazoj mi rimarkis tiajn similaĵojn en la historio de Rusio kaj Hispanio en la lastaj tri jarcentoj, kaj ankaŭ en tiu ĉi duoninsulo la konfrontiĝo inter modernistoj kaj popolistoj fariĝis granda temo de la evoluo de la lando. Eĉ la napoleonaj militoj ĝuis similan rolon en Hispanio kompare kun Rusio, kaj ekzemple nur duona jardeko disigas la klopodon de puĉo de la rusiaj decembristoj disde la hispania revolucio de Riego. Iom simile, ankaŭ en Hispanio en iu momento literaturistoj kaj kleruloj sin turnis al la kastiliaj kamparanoj por trovi la veran animon de la lando, nur por trovi ke tiuj ĉi apenaŭ konformis al iliaj antaŭjuĝoj kaj ne interesiĝis pri iliaj teorioj (tian idealigon de la vilaĝo fare de urbaj mezklasuloj mi plu trovas ofte nun, kaj eble iam mi komentos pli specife pri tiu kurioza fenomeno)

Nu, mi ne volas tro puŝi la analogion, ĉar tre probable tio ŝuldiĝas al ia leĝo de historio kaj estas pli ĝenerala trajto en la socia disvolviĝo de aliaj teritorioj en la periferio de Eŭropo, sed mi volis almenaŭ ĝin mencii. Kaj tio probable povas montri la malpravon de slavemistoj (kaj de casticistas en Hispanio kaj similaj movadoj en ekz. arabaj landoj), pri la supozata unikeco de siaj respektivaj landoj aŭ regionoj. Bedaŭrinde, Figes ne atentas tiajn similaĵojn kaj foje traktas tiun polemikon kiel apartan trajton de Rusio.

La granda peno por nuancigi la debatojn kaj montri la kompleksecojn, laŭ mia opinio malaperas en la libro kiam oni alvenas al la periodo post la Ruĝa Revolucio. Tie ĉi mi havas la impreson ke por la aŭtoro valoras unu ĉefa regulo: la artisto estas bona nur se kaj kiam ĝi kolizias kun la Ŝtato. Se dum la antaŭa periodo la kulturo estas politiko, en la senco ke ĝi sekvas la ideojn kaj la socian evoluon, nun ĝi rilatas nur kun la politiko, en ĝia plej senpera rilato al la povo. Kaj tie ĉi la aŭtoro prenas partion, klaran partion. Li prenas okcidentecan vidpunkton, kaj perdas la kapablon nuancigi kaj kompreni. Eble temas pri subjektiva taksado, sed eĉ la revoluciema arto nur valoras ĉar ĝi estis poste atakita de la povo, ne pro la veraj meritoj de la intencoj kaj la rezultoj.

Estas bedaŭrinde, ĉar ŝajnas al mi ke tiu ĉi estos la kanono kiu triumfos pri la arto kaj la kulturo de Rusio, almenaŭ ekster tiu ĉi lando mem. Kvazaŭ konfirmo ke la historion verkas la venkintoj.

ĈU NE ESTIS SCIENCO EN RUSIO?

La dua punkto kiun mi volis iom longe pritrakti estas temo kiun mi jam aludis plurfoje en tiu ĉi blogo kaj aliloke: ĉu la scienco ne estas kulturo?

Estas mirinde ke en verko subtitolita “kultura historio de Rusio”, preskaŭ tute forestas la pritrakto de la scienco. Ĉu ne troviĝis scienco en Rusio en tiu periodo? Aŭ, pli verŝajne, ĉu la aŭtoro konsideras ke la scienco ne estas parto de la kulturo? Tio ĉi lasta estas pli verŝajna ekspliko: eĉ post la fama prelego de C.P. Snow, la kulturaj historiistoj konsideras sciencon io aparta afero. Kaj tio estas bedaŭrinde.

Foje ja aperas diversaj mencioj kaj pritraktoj pri sociaj sciencoj: historiografio, geografio, antropologio, literatura kritiko. Kiam tio konvenas por la disvolvo de ideoj, eĉ biologio kaj geologio povas dise roleti. Sed natursciencoj tute forestas.

Kiel eblas ke en tiom dika libro ne aperas la nomo de Mendelejev? En la indekso oni referencas dufoje al la nomo de Lomonosov, sed en unu el la okazoj oni aludas al li kiel poeto. La eksperimentoj de Pavlov estas priskribataj, sed por tuj sekve komenti pri nesciencaj konsekvencoj. Kapitsa (aŭ Kapitza) kaj Saĥarov estas preterpase aludataj en la komento pri sciencfikcia romano. La rolon de Lisenko kaj ties teorioj, apenaŭ skizatan, la aŭtoro baze miskomprenas.

Eĉ pli, scienco kaj teĥniko aperas en kuntekstoj negativaj, kvazaŭ intereso pri ili estus kontraŭmetita al vera spirita disvolvo.

Kaj tamen, studo pri la disvolvo de la scienco kaj la rolo de sciencistoj en Rusio povus multon diri rilate la kulturan kaj ĝenerale la socian progreson de la lando, kaj specife pri tiu dialektiko inter eŭropismo, slavismo, izoliĝemo kaj malfermiteco kiu trakuras la libron.

Ĉu temas pri malkono, ĉu pri rifuzo, ĉu pri malŝato, ĉu pri antaŭjuĝo? Ĉiukaze, ĝis kiam kulturhistoriistoj ne atentos la sciencan disvolvon, iliaj verkoj, eĉ se kleraj kaj analizaj, restos lamaj.

Lingvo / Idioma / Language: en Esperanto | Komentoj / Comentarios / Comments (1) | Aŭtoro / Autor: Tonyo