|
|
|
IOM DA HISTORIO |
|
en españolMi kolektis en tiu ĉi paĝaro diversajn tekstojn rilatajn al historio de Esperanto, en tiu ĉi lingvo kaj en la hispana: AFIŜOJ
LONGAJ ARTIKOLOJNe maltrafu artikolon verkitan de Ulrich Lins pri Esperanto dum la hispana civila milito. Sed pli kompletan tekston vi trovos en la artikolo kiun Ulrich kaj mi verkis por Internacia Historia Kongreso; ĝi troviĝas en du lokoj eksteraj: jen kaj jen, kaj ankaŭ la hispanlingva originalo kaj kataluna traduko. Dum lastaj hispanaj kongresoj, mi prelegis pri pioniroj de nia movado dum la periodo antaŭ la hispana interna milito. Jen la (kelkloke adaptitaj) tekstoj: » 2002: Pri sciencisto, aviadisto, militisto, politikisto kaj ĝenerale tre multflanka samideano, Emilio Herrera » 2003: Biografio de la plej konata hispana esperantisto, Julio Mangada. Ekzistas versioj sen bildoj kaj kun surogata ho-kodo. » 2004: Omaĝo al konsilisto de la unua eŭska registaro (dum la hispana intercivitana milito), Juan Gracia, kun enkadrigo en la historio de la vaska laborista movado, en kiu li aktivis. Ankaŭ versio sen bildoj (plus ho-surogate) kaj en pdf (1 MB). Mi republikigis en tiu ĉi retejo diversajn artikolojn pri historio, originale verkitajn por la bulteno (Boletín) de Hispana Esperanto-Federacio:
Aliaj du artikoloj de la sama revuo, sed ne verkitaj de mi:
En ekstera paĝo, mia artikolo pri Eŭgeno Lanti. PLI MALLONGAJ ARTIKOLOJDisaj historiaj informoj aperas en la blogo (cetere pli uzata por novaĵoj).
Kaj jen kelkaj aldonaj paĝoj kun ia rilato al la historia aspekto:
EN LA HISPANA LINGVO:La historio de la hispana esperantista movado, artikolo verkita okaze de la centjara jubileo de la unua asocio tuthispana.
Resumo en la hispana de la biografio de Mangada kaj kopio de la dokumento per kiu oni omaĝis lin per la Ora Medalo de la Urbestraro de Madrido, en 1936. Prelego farita por festi la 150an datrevenon de la naskiĝo de la hispana inĝeniero kaj sciencisto Leonardo Torres Quevedo, ene de kunmemoro organizita per la ŝtata Societo pri Kulturaj Kunmemoroj, la Kolegio de Konstruaj Inĝenieroj kaj la Supera Konsilantaro por Sciencaj Esploroj. La prelego temis pri la rilato de Torres Quevedo kun la lingvo Esperanto, kaj estis publikigita en libro eldonita de tiu ŝtata Societo. Teksto en pdf. Iom flanka teksto: eseeto pri la historio de la tradukado de hispana literaturo al Esperanto. EKSTERAJ TEKSTOJ:
|
|
|
|
|
|
|
|